antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 10a : LA VOJO AL PACO

Konflikto kontraù Konkordo.
La Plej Sankta Paco.
Religiaj Antaùjughoj.
Rasaj kaj Naciaj Antaùjughoj.
Teritoriaj Ambicioj.
Universal Lingvo.
Universala Ligo de la Nacioj.
Internacia Arbitracio.
Limigo de la Armilaro.
Nerezistado.
Justaj Militoj.
Unueco de Oriento kaj Okcidento.


Hodiaù, tiu chi Servanto tute certe venis por revivigi la mondon kaj unuigi chiujn kiuj trovas sin sur la suprajho de la tero. Tio kion Dio volas efektivighos kaj vi vidos la teron kiel la Abhá’n (Plej Gloran) Paradizo - Bahá'u'lláh, Tablet to Ra’ís (Tabuleto al Ra'ís).

Konflikto kontraù Konkordo  ñ

Dum la pasinta jarcento scienculoj dedichis multe da studoj al la batalado por ekzisto en la regnoj de vegetajhoj kaj bestoj, kaj, inter la malfacilajhoj de la socia vivo, multaj ekserchis gvidon che la principoj kiuj trovighas en la malpli alta mondo de la naturo. Tiamaniere ili venis al la konkludo ke rivalado kaj konfliktoj estas necesajhoj de la vivo, kaj ke senkompata ekstermado de malpli fortaj membroj de la socio estas laùlegha kaj ech necesa rimedo por plibonigo de la raso. Bahá'u'lláh, kontraùe, diras ke, se ni volas levighi sur la shtuparo de progreso, ni devas, anstataù turni la rigardon malantaùen al la besta mondo, direkti ghin antaùen kaj supren, kaj ne bestojn, sed Profetojn elekti kiel gvidantojn. La principoj de unueco, harmonio kaj kompatemo instruataj de la profetoj estas rektaj rnaloj de tiuj kiuj instigas bestojn al batalado por memkonservigho, kaj ni devas elekti inter ili, char la unuaj ne povas esti kunigitaj kun la dua. 'Abdul-Bahá diras :

En la mondo de la naturo la chefa motivo estas batalado por ekzisto, kies rezulto estas postvivo de plej vivtaùgaj individuoj. La legho de la supervivo de la plej taùgaj estas la fonto de chiaj malfacilajhoj. Ghi estas la kaùzo de milito kaj malpaco, malamo kaj malamikeco, inter homoj. En la mondo de la naturo ekzistas tiraneco, egoismo, atakemo, premegado, uzurpado de rajtoj de la aliaj kaj aliaj malaprobindaj ecoj kiuj prezentas la malperfektecojn de la bestmondo. Tiel longe kiel la idoj de la homaro dedichados chefan konsideron al la postuloj de la naturmondo, sukceso kaj prospero ne estus eblaj. La naturo estas militema, la naturo estas sangsoifa, la naturo estas tiraneca, char la naturo ne havas konscion pri Dio, la Chionpova. Tio chi estas la kaùzo, ke tiuj kruelaj ecoj estas naturaj en la bestmondo.

Tial la Eternulo de la humaro, havante grandan amon kaj kompaton, aperigis Siajn profetojn kaj revelaciojn de la Sanktaj Libroj, por ke per la dia edukado la homaro estu liberigita de la malvirtoj de la naturo kaj de la mallumo de senscio, ke ghi estu benita per ideala virto kaj per spiritaj atribuoj, kaj farighu tagigh-loko de kompatsentoj. …

Cent mil fojojn, ve ! ke malsaghaj antaùjughoj, malnaturaj diferencoj kaj antagonistaj principoj montrighas ankoraù en rilatoj inter la nacioj de la mondo, tiamaniere malakcelante la gheneralan progreson. Tiu chi malprogreso devenas de la fakto, ke la principoj de la dia civilizacio estas komplete forlasitaj, kaj la instruoj de la profetoj estas forgesitaj.

La Plej Sankta Paco  ñ

En chiuj tempoj la Profeto de Dio antaùdiris alvenon de epoko de "paco sur la tero, bonvolo inter la homoj." Kiel ni jam vidis Bahá'u'lláh, en plej flamaj kaj certaj esprimoj, konfirmas tiujn chi profetajhojn kaj deklaras ke ilia plenumigho estas proksima. 'Abdu'l-Bahá diras :

… en tiu chi mirinda ciklo, la tero estus aliformita, kaj la homaro estos ornamita per paco kaj belo. Malkonsentoj, malpacoj, kaj mortigoj estos anstataùigitaj per harmonio, vero, kaj konkordo ; amo kaj amikeco estighos inter nacioj, popoloj, gentoj kaj landoj. Starigitaj estos kunagado kaj unueco, kaj militoj estos fine tute neniigitaj. … Universala paco starigos sian tendon en la mezo de la mondo, kaj la Benita Arbo de Vivo diskreskos tiagrade ke ghi superombros la Orienton kaj la Okcidenton. Fortuloj kaj malfortuloj, richuloj kaj malrichuloj, antagonistaj sektoj kaj malamikaj nacioj – kiuj estas similaj al lupo kaj shafido, leopardo kaj kaprido, leono kaj bovido - kondutos reciproke kun perfekta amo, amikeco, justeco, kaj praveco. La mondo estos plenigita per scienco, per la kono de la realo de la misteroj de estajhoj, kaj per la kono de Dio. - Some Answered Questions, pp. 74-75 (Demandoj kaj Respondoj).

Religiaj Antaùjughoj  ñ

Por klare vidi kiel povos esti atingita la Plej Granda Paco, ni unue esploru la chefajn kaùzojn kiuj kondukis al milito en pasintaj tempoj kaj vidu kiel Bahá'u'lláh proponas rilati al chiu el ili.

Unu el la plej produktivaj kaùzoj de milito estis religiaj antaùjughoj. Koncerne tiun chi la bahaj instruoj klare montras ke malamikecoj kaj konfliktoj inter popoloj de diversaj religioj kaj sektoj chiam estis shuldataj, ne al vera religio sed al manko de ghi, kaj al ghia anstataùigo per malpravaj antaùjughoj, imitajhoj kaj misprezentado.

En unu el Siaj paroloj en Parizo 'Abdu'l-Bahá diris :

Religio devas unuigi chiujn korojn kaj malaperigi de la suprajho de la tero militojn kaj malpacojn. Ghi devas naski spiritecon, kaj alporti lumon kaj vivon al chiu. Se religio farighas kaùzo de malsimpatio, malamo kaj divido estus pli bone resti sen ghi, kaj sindeteno de tiu religio estus vere religia ago. Char estas klare ke la celo de kuracilo estas kuraco, kaj se la kuracilo nur pligravigas malsanon, estas pli bone ghin forlasi. Religio kiu ne estas kaùzo de amo ka unueco ne estas religio.

Alifoje Li diras :

De la komenco de la historio de la homaro ghis la nunaj tempoj diversaj religioj de la mondo malbenadis sin reciproke kaj akuzadis unu la aliajn pri falseco. … Ili gardis sin unu kontraù la aliaj en plej severa maniero, subtenante reciprokan malamikecon kaj malamon. Konsideru la historion de la religiaj militoj. … Unu el la plej grandaj religiaj militoj, la krucmilito, daùris pli ol 200 jarojn. … Kelkfoje la sukceso apartenis al la krucistoj, kiuj mortigadis, rabadis kaj malliberigis la islamanojn, kaj kelkfoje la islamanoj estis venkintoj, siavice repagante al la invadantoj per sangvershado kaj ekstermo.

Kaj tiel ili militis dum du jarcentoj, alterne furioze batalante kaj interrompante pro senfortigho ghis fine la eùropaj fanatikuloj forlasis la Orienton, postlasante cindrojn kaj ruinojn kaj trovante siajn proprajn naciojn en stato de malordo kaj falo. ... Tamen tio chi estis nur unu el la "Sanktaj militoj."

Religiaj militoj estis tre multaj. Oni kalkulis naùcent mil martirojn de la protestantismo kiuj estis viktimoj de la konflikto kaj diferenco inter tiu kristana sekto kaj la katolikoj. ... Kiom multaj forvelkis en malliberejoj ! Kiel kruele oni traktis la malliberigitojn ! Chio chi en la nomo de religio !

Kristanoj kaj islamanoj konsideris judojn kiel satanojn kaj malamikojn de Dio. Tial ili malbenis kaj persekutis ilin. Oni mortigis amasojn da judoj, bruligis kaj rabis iliajn domojn, sklavigis iliajn infanojn. La judoj siaflanke konsideris la kristanojn kiel senkredulojn, kaj la islamanojn kiel malamikojn kaj detruantojn de la leghoj de Moseo ; tial ili postulis venghon kontraù ili kaj malbenas ilin ech ghis hodiaù.

Kiam la lumo de Bahá'u'lláh tagighis en la Oriento, Li proklamis la promeson pri unueco de la homaro. Li turnis sin al chiuj homoj dirante : "Vi chiuj estas fruktoj de unu arbo. Ne estas du arboj, unu arbo de la dia favoro, kaj la alia arbo de Satano." … Tial ni devas havi plej grandan amon unu al la alia. Ni ne devas konsideri iun popolon kiel popolon de Satano, sed koni kaj trakti chiujn kiel servantojn de unu Dio. Pleje estas tiel : kelkaj ne scias - oni devas ilin gvidi kaj eduki. … Kelkaj estas malkleraj, oni devas ilin informi. Kelkaj estas kiel infanoj, oni devas helpi ilin maturighi. Kelkaj estas malsanaj, ilia moraleco estas en malbona stato, oni devas ilin kuraci ghis ilia moraleco purighos. Sed oni ne devas malami malsanulon pro tio ke li estas malsana ; oni ne devas eviti infanon pro tio ke ghi estas infano ; oni ne devas malestimi nescianton pro lia nescio. Oni devas kuraci, eduki, klerigi kaj helpi ilin en amo. Oni devas chion fari por ke la homaro vivu en la ombro de Dio en plej granda trankvileco, en plej alta felicheco.

Rasaj kaj Naciaj Antaùjughoj   ñ

La bahaa doktrino pri la unueco de la homaro trafas la kernon de alia militkaùzo, nome, rasaj antaùjughoj. Iuj rasoj atribuas al si superecon kompare kun la aliaj, kaj laù la principo de "supervivo de la plej fortaj", ili akceptas kiel sian privilegion la rajton ekspluati je sia profito, kaj ech ekstermi, la malpli fortajn rasojn. Multaj el la plej nigraj paghoj de la historio prezentas ekzemplojn de senkompata aplikado de tiu chi principo. Laù la bahaa vidpunkto popoloj de chiuj rasoj estas egalaj antaù Dio. Chiuj havas mirindajn ennaskitajn kapablojn kiuj bezonas nur konforman ekzercadon por disvolvighi, kaj chiuj povas siaflanke efektivigi tion, kio, anstataù malrichigi, richighos kaj kompletigos la vivon de chiuj aliaj membroj de la homara familio. 'Abdu'l-Bahá diras :

Koncerne la rasajn antaùjughojn tio estas iluzio, tute nura supersticho, char Dio kreis nin chiujn unugente. ... En la komenco estis ankaù neniaj limoj kaj dividoj inter diversaj landoj, neniu parto de la tero apartenis pli al unu gento ol al alia. Antaù Dio ekzistas nenia diferenco inter diversaj rasoj. Pro kio homo elpensu tian antaùjughon ? Kiel oni povas subteni militojn kaùzitajn per tia iluzio ? Dio ne kreis la homojn por ke ili ekstermadu sin reciproke. Chiuj rasoj, gentoj, sektoj kaj klasoj egale partoprenas en la malavarajhoj de sia Chiela Patro.

La solan efektivan diferencon prezentas la grado de fideleco, de obeo al la leghoj de Dio. Estas kelkaj kiuj similas lumigitajn torchojn ; estas aliaj kiuj brilas kiel steloj en la chielo de la homaro.

Amantoj de la homaro, de kia ajn nacio, kredo aù koloro, tiuj chi estas la superaj homoj.

Tiel same malutila kiel la rasa antaùjugho estas antaùjugho politika aù patriota. Venis nun la tempo kiam la malvasta nacia patriotismo kunighu en la pli vasta patriotismo kies patrujo estas la mondo. Bahá'u'lláh diras :

En la malnovaj tempoj estis dirite : "Amo al sia patrolando estas elemento de la kredo de Dio. " La Lango de la Majesto … en la tagoj de tiu chi revelacio proklamis : "Gloro estas ne al tiu kiu amas sian landon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron." Per la potenco de tiuj chi altaj vortoj Li difinis freshan impulson al la birdoj de homaj koroj, kaj forvishis el la Sankta Libro de Dio chiujn apartigojn kaj limojn. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).

Teritoriaj Ambicioj  ñ

Multaj estis la militoj kondukitaj pro peco da teritono kies posedon avidis du aù pli multaj konkurantaj nacioj. La posedavido estis tiel forta kaùzo de malpacoj inter nacioj kiel inter individuoj. Laù la bahaa vidpunkto, tero rajte apartenas ne al individuaj homoj aù individuaj nacioj sed al la tuta homaro ; plighustadire, ghi ja apartenas sole al Dio, kaj chiuj homoj estas nur tenantoj.

Okaze de la batalo apud Benghazi, (1) 'Abdu'l-Bahá diris :

La novajho pri la batalo apud Banghazi dolorigis mian koron. Mi miras je la homa sovagheco kiu ankoraù ekzistas en la mondo. Kiel estas eble al homoj batali de mateno ghis vespero, mortigante unu la alian, vershante la sangon de siaj proksimuloj ? Kaj pro kio ? Por gajni la posedon de peceto da tero ! Ech bestoj batalante havas ian senperan kaj pli racian kaùzon por ataki. Kiel terure estas ke homo kiu apartenas al la pli supera regno povas malsuprenighi ghis mortigado kaj malfelichigo de siaj proksimuloj pro posedo de ter-regiono - la plej altaj el la kreajhoj batalas por akiri la plej malaltan formon de la mateno, la teron.

La Tero apartenas ne al unu popolo sed al chiuj. La tero por homo ne estas hejmo sed tombo.

Kiel ajn granda estas la konkerinto, kiom ajn da landoj li sklavigus, li ne povas reteni por si el tiuj dezertigitaj landoj pli multe ol etan terpecon - sian tombon.

Se oni bezonas pli da tero por plibonigi la kondichojn de la popolo, por disvastigi civilizacion … certe estus eble pace akiri la necesan etendighon da teritorio. Sed milito estas kreita por kontentigi homajn ambiciojn. Por monduma gajno de kelkaj personoj terura mizero estas portata en multegajn hejmojn, rompante la korojn de centoj da viroj kaj virinoj. ...

Mi admonas vin ke chiu el vi koncentrigu chiujn pensojn de sia koro sur amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraùstaru ghin per pli forta penso pri paco. Penso de malamo devas esti neniigita per pli potenca penso de amo. Kiam la soldatoj de la mondo nudigas la sabrojn por mortigi, la soldatoj de Dio prenu al si reciproke la manojn. Ke la tuta sovagheco de homoj malaperu per la favoro de Dio, influante pere de la puraj koroj kaj sinceraj animoj. Ne pensu ke la mondpaco estas neatingebla idealo. Nenio estas neebla por la dieca bonvolemo de Dio. Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter chiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastighos ; ghi farighos deziro de aliaj, kreskante kaj plifortighante ghis ghi atingos la mensojn de chiuj homoj.

Universala Lingvo  ñ

Trarigardinte la chefajn kaùzojn de la militoj kaj la manierojn per kiuj oni povas ilin eviti, ni trapasu nun al esplorado de kelkaj pozitivaj proponoj de Bahá'u'lláh kiuj celas atingon de la Plej Sankta Paco.

La unua koncernas akcepton de universala helplingvo. Bahá'u'lláh pritraktas tion chi aferon en la Libro Aqdas kaj en multaj Siaj Tabuletoj. Ekzemple en la Tablet of Ishráqát (Tabuleto Ishráqát) Li diras :

La Sesa Ishráq (Brilego) estas Konkordo kaj Unueco inter la homoj. Per la radioj de Unueco la regionoj de la mondo estas lumigitaj en chiuj tempoj, kaj la plej granda el chiuj porunuecaj rimedoj estas interkomprenigho en skribo kaj parolo. Pro tio, en Niaj Epistoloj, Ni ordonis al la Membroj de la Domo de Justeco, aù elekti unu el la ekzistantaj lingvoj, aù elpensi novan, kaj simile akcepti komunan skribmanieron, instruante ilin al infanoj en chiuj lernejoj de la mondo, por ke la mondo farighu kiel unu lando kaj unu hejmo.

Chirkaù la tempo kiam tiu chi propono de Bahá'u'lláh estis unue donita al la mondo, naskighis en Polujo knabo nomita Ludoviko Zamenhof, kiu estis destinita kiel chefrolulo en la efektivigo de tiu chi propono. La idealo de universala lingvo estis plejsupera motivo en la vivo de Zamenhof, preskaù de lia infaneco, kaj la rezulto de lia sindonema laboro estis elpenso kaj disvastigo de la lingvo konata sub la nomo Esperanto, kiu estas nun elteninta la provon de multaj jaroj kaj montrighis tre bona rimedo de internaciaj interrilatoj. Kompare kun tiaj lingvoj kiaj la angla, franca aù germana, Esperanto prezentas la grandan avantaghon ke oni povas ghin ellerni en multe malpli da tempo necesa por ellerni tiujn chi lingvojn. Dum esperantista festeno okazinta en Parizo en februaro 1913, 'Abdu'l-Bahá diris :

Hodiaù unu el la chefaj kaùzoj de diferencoj en Eùropo estas la diverseco de la lingvoj. Ni diras ke tiu chi homo estas germano, kaj tiu italo, jen ni renkontas anglon kaj poste francon. Kvankam ili chiuj apartenas al la sama raso, tamen la lingvo estas plej granda barilo inter ili. Se oni uzus universalan helplingvon chiuj estus konsiderataj kiel unu.

Lia Sankteco Bahá'u'lláh skribis pri tiu chi internacia lingvo antaù pli ol kvardek jaroj. Li diras ke tiel longe kiel internacia lingvo ne estos akceptita, kompleta unueco inter diversaj grupoj de la mondo estos neefektivigebla, char ni vidas ke miskomprenoj detenas la popolojn disde reciproka kunigho, kaj tiujn chi miskomprenojn oni povas dispeli nur per internacia helplingvo.

Parolante ghenerale, la tuta loghantaro de la Oriento ne estas plene informita pri la okazoj en la Okcidento ; nek ankaù la okcidentanoj povas starigi simpatian kontakton inter si kaj la orientanoj. Iliaj pensoj estas fermitaj en kesto - la lingvo internacia estos shlosilo malfermanta la keston. Se ni havus universalan lingvon, la okcidentaj libroj povus esti facile tradukataj en tiun lingvon, kaj la orientanoj sciighus pri ilia enhavo. Sammaniere la libroj de la Oriento povus esti tradukitaj en tiun lingvon por la utilo de la loghantoj de la Okcidento. La plej granda rimedo akcelante unuighon de la Oriento kaj la Okcidento estos komuna lingvo. Ghi faros el la tuta mondo unu hejmon, kaj ghi farighos la plej forta impulso por la homa antaùenigho. Ghi levos la standardon de la unueco de la homaro. Ghi faros el la tero unu universalan komunajhon. Ghi estos kaùzo de amo inter la homidoj. Ghi kaùzos bonan kunvivadon de diversaj rasoj.

Dankon al Dio, ke d-ro Zamenhof (2) elpensis la lingvon Esperanto. Ghi posedas chiujn eblajn kvalitojn por farighi rimedo de internacia interkomunikigho. Chiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li por lia nobla penado, char tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ghiaj pioniroj Esperanto farighos universala. Tial chiu el ni devas studi tiun chi lingvon kaj disvastigi ghin laù sia eblo por ke ghi estu tagon post tago pli vaste konata, por ke ghi estu akceptita de chiuj nacioj kaj registaroj de la mondo, kaj farighu parto de la programo en chiuj publikaj lernejoj. Mi esperas ke Esperanto estos akceptita kiel lingvo de chiuj estontaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj, por ke chiuj homoj bezonos lerni nur du lingvojn ; unue sian patrolingvon kaj due la lingvon internacian. Tiam perfekta harmonio estos starigita inter chiuj popoloj de la mondo. Konsideru kiel malfacile estas hodiaù interkomunikighi kun diversaj nacioj. Se oni studas ech kvindek lingvojn oni ankoraù tamen povas vojaghi tra lando kaj ne koni ghian lingvon.

Tial mi esperas ke chiu el vi strechos chiujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto larghe disvastighu.

Kvankam chi tiuj aludoj al Esperanto estas specifaj kaj kuraghigaj, tamen estas vere ke ghis kiam la Universala Domo de Justeco traktos la aferon laù la instruoj de Bahá'u'lláh, la Bahaa Kredo ne deklaras sin oficiale por Esperanto nek iu ajn alia vivanta aù artefarita lingvo 'Abdu'l-Bahá diris : "La amo kaj penado metitaj en Esperanton ne estos perditaj, sed neniu unuopa persono povas konstrui Universalan Lingvon." -'Abdu’l-Bahá in London, p. 95 ('Abdu'l-Bahá en Londono).

Kiun lingvon adopti, kaj chu ghi estu natura aù konstruita, estas decido kiun devos fari la popoloj de la mondo.

Universala Ligo de Nacioj  ñ

Alia propono multfoje kaj forte starigita de Bahá'u'lláh estis ke oni devas formi Universalan Ligon de Nacioj por gardado de internacia paco. En letero al la reghino Viktoria, skribita dum Li estis ankoraù malliberulo en la kazernoj de Akreo, (3) Li diris :

Ho Geregantoj de la tero ! Pacigu la diferencojn inter vi, kaj tiam vi ne bezonos plu armilaron krom tiom kiom necesas por defendi viajn regnojn kaj popolojn. …

Unuighu, ho Geregnestroj de la tero, char per tio la ventoj de malkonsento inter vi kvietighos, kaj viaj popoloj trovos ripozon. ... Se unu el vi ekmilitus kontraù alia, ekmilitu vi chiuj kontraù li, char tio chi estos nur ago de klara justeco.

En 1875, 'Abdul-Bahá antaùdiris fondon de Universala Ligo de Nacioj, kio estas speciale interesa en la hodiaùa tempo (4) pro la fervoraj penoj nune dedichataj al la fondo de tia ligo. Li skribas :

La vera civilizacio levos sian standardon en la kormezo de la mondo tiam kiam kelkaj el la elstaraj kaj noblaj regantoj - brilantaj ekzempligantoj de sindedicho kaj persisto - elpashos, por la bono de la tuta homa gento, kun firma decido kaj klara antaùvido, por starigi la Movadon por Universala Paco. Ili devas fari el la Movado por Paco celon de ghenerala konsiligho, kaj strebi per chiuj siaj fortoj starigi Unuighon de la nacioj de la mondo. Ili devos sekvigi definitivan traktaton kaj fortan interligon, kies kondichoj estos saghaj, nerompeblaj kaj devigaj. Ili devos proklami ghin al la tuta mondo kaj akiri por ghi sankcion de la tuta homaro. Tiu supera kaj nobla entrepreno - la vera fonto de paco kaj bonstato de la tuta mondo - estu konsiderata kiel sankta de chiuj sur la tero. Chiuj fortoj de la homaro devos esti mobilizitaj por certigi la stabilecon kaj daùrecon de chi tiu Plej Sankta Interligo. En tia universala Traktato devas esti fiksitaj ekstremoj kaj limoj de chiu nacio, la principoj de la rilatoj inter registaroj difinitaj, kaj chiuj internaciaj akordighoj kaj shuldoj certigitaj. Tiel same, devas esti interkonsentita la grandeco de armostato por chiu registaro, char se en iu nacio vidighus kresko de militpreparoj, tio estus kaùzo de alarmo por aliaj. La baza principo de tiu chi potenca Interligo devas esti tiel fiksita ke se poste iu registaro rompus ian ghian kondichon, la ceteraj registaroj de la mondo levighu kaj reobeigu ghin. Ja la tuta homa gento devas tiam kunigi chiujn siajn fortojn por detrui tiun registaron. Se tiel granda kuracilo estos aplikita al la malsana korpo de la mondo, ghi certe resanigos kaj restos eterne sekura. - The Secret of Divine Civilization, pp. 64-65 (La Sekreto de Dia Civilizacio).

La bahaanoj vidas gravajn mankojn en la strukturo de la Ligo de Nacioj, (5) kiu ne atingos tian tipon de institucio kian Bahá'u'lláh difinis kiel esenca al starigo de mondpaco. La l7an de decembro 1919, 'Abdu'l-Bahá deklaris :

Nuntempe Universala Paco estas gravega afero, sed unuigho de konscienco estas esenca, por ke la bazo de tiu afero estu sekura, ghia fondo firma kaj ghia konstruo forta. ... Kvankam la Ligo de Nacioj estas kreita, tamen ghi ne kapablos starigi Universalan Pacon. Sed la Supera Tribunalo priskribita de Lia Sankteco Bahá'u'lláh plenumos tiun sanktan taskon per la plej grandaj forto kaj potenco.

Internacia Arbitracio  ñ

Bahá'u'lláh ankaù rekomendis starigon de internacia tribunalo de arbitracio, por ke malkonsentojn okazantajn inter nacioj oni solvu konforme al justeco kaj racio, anstataù konfidi la decidon al armiloj.

En letero al la sekretario de la Konferenco de Mohonk pri Internacia Arbitracio, en aùgusto 1911, 'Abdu'l-Baha' diris :

Antaù chirkaù kvindek jaroj en la Libro Aqdas, Bahá'u'lláh ordonis al popoloj estigi universalan pacon kaj alvokis chiujn naciojn al la dia festeno de internacia arbitracio, ke la problemoj de landlimoj, de naciaj honoro kaj posedajho, kaj problemoj de grandega signifo estu solvataj de arbitra tribunalo, kaj ke neniu nacio kuraghu rifuzi obeon al tiamaniere akceptitaj decidoj. Se malkonsento ekestus inter du nacioj ghi devas esti prezentita al la internacia tribunalo kiu solvos kaj decidos ghin simile kiel Jughisto jughanta aferon inter du individuoj. Se iam iu nacio kuraghus rompi tian decidon, chiuj aliaj nacioi devas levighi, por neniigi tiun chi ribelon.

Alifoje, en unu el Siaj Parizaj paroloj en 1911, Li diris :

La popoloj kaj registaroj de chiuj nacioj devas starigi Superan Tribunalon, formitan el membroj elektitaj el chiu lando kaj registaro. La membroj de tiu granda konsilantaro devas kunsidi en harmonio. Chiuj disputoj havantaj internacian karakteron devas esti submetitaj al jugho de tiu chi tribunalo, kies tasko estos decidi per arbitrado pri chio kio aliokaze povas esti kaùzo de milito. La misio de tiu chi tribunalo estos antaùgardado kontraù milito.

Dum la lasta kvaronjarcento antaù la fondo de la Ligo de Nacioj estis fondita en Hago (1900) konstanta Arbitracia Tribunalo, kaj multaj arbitraciaj traktatoj estis subskribitaj, sed plejmulto el ili tute ne atingis la grandajn proponojn Bahá'u'lláh. Neniam inter du potencaj Shtatoj estis farita arbitracia traktato entenanta konfliktigajn aferojn. Malkonsentoj koncernantaj "grandsignifajn problemojn", "honoron" kaj "sendependecon" estis specife esceptataj. Ne nur tiel, sed mankis ankaù konkretaj garantioj ke la nacioj estos fidelaj al la kondichoj akceptitaj en la traktatoj. Laù la bahaaj proponoj, kontraùe, la problemoj de landlimoj, de nacia honoro kaj de grandsignifaj aferoj estas klare entenataj en la traktatoj, kaj la interkonsentoj posedos la plejsuperan sankcion de la Mond-Ligo de Nacioj. Nur kiam tiuj chi proponoj estos komplete plenumitaj la internacia arbitracio ricevos vastan kampon por realigi siajn bonfarajn eblecojn kaj la malbeno de milito estos fine elpelita el la mondo.

Limigo de Armilaro  ñ

'Abdu'l-Bahá diras :

Per ghenerala interkonsento chiuj registaroj de la mondo devas samtempe senarmighi. La afero ne estas farebla se unu formetos la armilojn kaj aliaj rifuzos tion fari. La nacioj de la mondo devas interkonsenti en tiu ekstreme grava afero, por ke chiuj kune forlasu la mortigajn armilojn de hom-buchado. Tiel longe kiel unu nacio pligrandigados sian militan kaj shiparan bugheton la aliaj nacioj ankaù estos devigitaj al tiu freneza konkurado pro sia natura kaj supozita profito.
- Diary of Mírzá Ahmad Sohrab, 11-14 majo 1914 (Taglibro de Mírzá Ahmad Sohrab).

Nerezistado ñ

Kiel religia komunumo, la bahaanoj, laù klara ordono de Bahá'u'lláh, entute forlasis uzadon de arm-forto en siaj propraj aferoj, ech en okazoj de nura memdefendo. En Persujo multaj, multaj miloj de babanoj kaj bahaanoj suferis teruran sorton pro sia kredo. En la fruaj tagoj de la Kredo la babanoj diversokaze defendis sin mem kaj siajn familiojn per glavo, kun grandaj kuragho kaj braveco. Bahá'u'lláh, tamen, malpermesis tion chi. 'Abdu'l-Bahá skribas :

Kiam Bahá'u'lláh aperis, Li deklaris ke proklamado de la vero per tiaj manieroj estas nenial permesebla, ech por celoj de memdefendo. Li neniigis la leghon de la glavo kaj nuligis la ordonon pri "Sankta Milito". "Esti mortigitaj", Li diris, "estas por vi pli bone ol mortigi. La Religio de Dio devas esti disvastigata per firmeco kaj fido de la kredantoj. Kiam la kredantoj, kuraghaj kaj netimigeblaj, levos sin kun absoluta sinoferemo por glorigi la Vorton de Dio, kaj, kun okuloj forturnitaj de la mondaj aferoj, dedichos sin al servado pro Dio kaj per Lia povo, tiam la Vorto de la Vero triumfos. Tiuj chi benitoj atestas per sia propra sango la verecon de la Religio kaj konfirmis ghin per la sincereco de sia kredo, sia sindonemo kaj sia firmeco. La Eternulo povas disvastigi Sian Religion kaj venki obstinulojn. Ni deziras neniun defendanton krom Li, kaj kun niaj vivoj en la manoj ni atendas la malamikojn kaj bonvenigas martirecon" (verkita de 'Abdul-Bahá por tiu chi libro)

Bahá'u'lláh skribis al unu el la persekutantoj de Sia kredo :

Bonkora Dio ! Tiu chi popolo ne bezonas detruigajn armilojn, char chiuj iliaj penoj celas renovigon de la mondo. Ilia armeo estas bonaj agoj, kaj iliaj bataliloj bona konduto, kaj ilia komandanto timo al Dio. Felicha estas tiu, kiu tenas sin senpartia. Je la justeco de Dio ! Tiu chi popolo per sia pacienco, trankvileco, rezignacio kaj kontenteco farighis elmontrantoj de justeco. Ilia sindeteno atingis tian punkton, ke ili preferas lasi sin esti mortigitaj ol mortigi aliajn, kaj chio tio en la tempo kiam tiuj persekutatoj suferis tion kio neniam estis priskribita en la historio de la mondo, kaj kion neniam vidis la okuloj de la nacioj. Kiel ili povus suferi tiajn terurajn malfelichojn, ech ne etendante la manon por defendi sin ? Kio estis la kaùzo de ilia rezignemo, de ilia trankvileco ? La vera kaùzo trovighas en la firma malpermeso kiun la Plumo de Gloro, tage kaj nokte, ordonis, kaj de Nia preno de la direktiloj de aùtoritateco, pere de la forto kaj potenco de la Reganto de la homaro.
- Epistle to the Son of the Wolf, pp. 74-75 (Epistolo al Filo de Lupo).

La taùgecon de la nerezista politiko de Bahá'u'lláh jam pruvis abundaj rezultoj. Por chiu kredanto martirigita en Persujo, la bahaa kredo ricevis en sian komunumon cent novajn kredantojn, kaj la felichplena kaj sentima maniero en kiu la martiroj jhetadis la kronojn de siaj vivoj al la piedoj de la Eternulo havigis al la mondo la plej klaran pruvon ke ili trovis novan vivon por kiu morto ne estas teruro, vivon de neesprimeblaj pleneco kaj ghojo, kompare kun kiu la plezuroj de la tero estas nur polvo, kaj la plej kruelaj korpaj torturoj nur etajhoj sur facila vento.

Justaj Militoj  ñ

Kvankam Bahá'u'lláh, kiel Kristo, konsilas al Siaj sekvantoj tiel al individuoj kiel al la religia komunumo akcepti la kondut-manieron de nerezistado kaj pardonemo al siaj malmikoj, Li instruas ke estas la devo de la socio gardi kontraù maljusteco kaj tiraneco. Se individuoj estas persekutataj kaj suferigataj estas postulinde ke ili pardonu kaj detenu sin de vengho, sed estas malbone se la socio toleras rabadon kaj mortigadon senghene inter siaj limoj. Estas la devo de bona registaro gardi kontraù malbonfaroj kaj puni malbonfarantojn. (6) Tiel same estas kun la socio de la nacioj. Se unu nacio premas aù suferigas alian, estas devige al chiuj aliaj nacioj unuighi por malpermesi tian premadon. 'Abdu'l-Bahá skribas : "Povas okazi, ke iam militamaj kaj sovaghaj gentoj atakus socion intencante komplete forbuchi ghiajn membrojn ; en tiaj cirkonstancoj defendo estas necesa."

Ghis nun la ordinara praktiko de la homaro estis tio ke kiam unu nacio atakis alian, chiuj ceteraj nacioj de la mondo restis neùtralaj, kaj akceptis nenian respondecon por la afero ghis kiam iliaj propraj aferoj estis rekte tushitaj aù minacitaj. La tuta pezo de la defendo estis lasita al la atakita nacio, kiel ajn malforta kaj senhelpa ghi estus. La instruoj de Bahá'u'lláh inversigas tiun chi principon kaj per la devo de defendo sharghas ne speciale la atakitan nacion, sed chiujn aliajn, unuope kaj kolektive. Char la tuta homaro estas unu socio, atako kontraù unu nacio estas atako kontraù la tuta socio, kaj devas esti traktita de la tuta socio. Se tiu chi doktrino estus ghenerale akceptita kaj praktikata, nacio pripensanta atencon kontraù alia scius jam antaùe ke ghi devas konsideri kontraùbatalon ne nur flanke de tiu chi nacio, sed de la tuta cetero de la mondo. Tiu chi konscio sola sufichas por fortimigi ech plej kuraghajn kaj militemajn naciojn. Kiam estos fondita sufiche forta ligo de pacamaj nacioj, milito farighos por tio afero de pasinteco. Dum la periodo de transshangho el la malnova stato de internacia anarkio en la novan staton de internacia solidareco atakaj militoj estos ankoraù eblaj, kaj en tiaj cirkonstancoj, milita aù alia perforta agado en la afero de internacia justeco, unueco kaj paco povas esti nepra devo. 'Abdu'l-Bahá skribas ke en tia okazo :

Konflikto povas esti laùdinda afero, kaj milito estas kelkfoje granda fundamento de paco, kaj detruo estas kaùzo de rekonstruo. Se, ekzemple, altruista suvereno ordonas al sia soldataro malebligi atakon de ribelantoj, aù, se li ekbatalas kaj farighas elstara en lukto por unuigi disigintajn shtaton kaj popolon, alivorte, se li militas justacele, tiam vere tiu furiozo estos favoreco mem, tiu shajna premado estos la esenco de justeco kaj tiu evidenta tiraneco la fonto de repacigho. Hodiaù, la efektiva devo de potencaj regantoj estas akceli universalan pacon, char vere ghi signifas la liberecon de chiuj popoloj.
- The Secret of Divine Civilization, pp. 70-71 (La Sekreto de Dia Civilizacio).

Unueco de Oriento kaj Okcidento  ñ

Alia faktoro kiu kunhelpos la efektivigon de universala paco estas kunligigho de la Oriento kaj la Okcidento. La Plej Sankta Paco estas ne nur cheso de malamikecoj, sed ankaù vivodona unueco kaj sincera kunlaborado de la ghis nun disigitaj popoloj de la tero kio donos multe da altvaloraj fruktoj. En unu el Siaj paroloj en Parizo, 'Abdu'l-Bahá diris :

En la tempoj pasintaj, kiel en la nunaj, la Spirita Suno de la Vero chiam brilis el la horizonto de la Oriento. En la Oriento levighis Moseo por gvidi kaj instrui la popolon. Sur la Orienta horizonto aperis la Sinjoro Kristo. Mahometo estis sendita al Orienta nacio. Báb aperis en la Orienta lando Persujo. Bahá'u'lláh vivis kaj instruis en la Oriento. Chiuj grandaj spiritaj instrumentoj aperis en la Orienta mondo.

Sed kvankam la Suno de Kristo supreniris en la Oriento, la lumo de ghiaj radioj brilis speciale en la Okcidento, kie la brilego de ghia gloro estis perceptata pli klare. La dia lumo de Lia instruado brilis kun pli granda forto en la Okcidenta mondo, kie ghia progreso estis pli rapida ol en la lando de ghia naskigho.

En la hodiaùaj tagoj la Oriento bezonas materialan progreson kaj en la Okcidento oni sentas mankon de spiritaj idealoj. Por la Okcidento estus bone turni sin al la Oriento por ricevi la lumigon, kaj doni al ghi repage sian sciencan saghon. Devas okazi tiu intershangho de donacoj - La Oriento kaj la Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion kio mankas al chiu el ili. Tiu kunigho rezultos veran civilizacion en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektivighos en la materiala. Kiam unu tiel ricevos de la alia, ekregos la plej granda harmonio, chiuj popoloj unuighos, estos atingita la stato de perfekteco, okazos firma interkunigho, kaj la mondo farighos brilanta spegulo reflektanta la atribuojn de Dio.

Ni chiuj, nacioj orientaj kaj okcidentaj, devas tage kaj nokte, per la tuta koro kaj animo, penadi atingi tiun chi altan idealon, firmkonstrui la unuecon inter chiuj nacioj de la tero. Chiu koro estos tiam refreshigita, chiuj okuloj estos malfermitaj, donita estos plej mirinda povo, la felicho de la homaro estos certigita. … Tio estos la Paradizo kiu venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kunighinta sub la Tendo de Unueco en la Regno de Gloro.

1. Batalo en la Itala-Turka Milito kiu eksplodis la 29an de septembro 1911. ñ
2. Estas interese ke la filino de Zamenhof, Lidia, farighis agema bahaanino. ñ
3. 1868 ghis 1870.  ñ
4. La aùtoro skribis tiun chi paragrafon en 1919-1920.  ñ
5. La samaj konsiderajhoj aplikighas al la Organizajho de Unuighintai Nacioj. ñ
6. Rigardu ankaù la sekcion pri Traktado de Krimuloj, pp. 154-155. ñ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >