antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 2a : BÁB, LA ANTAÙINTO

Naskigh-loko de la Nova Revelacio.
Lia Frua Vivo.
La Deklaracio.
Disvastighado de la Baba Movado.
La Pretendoj de Báb.
Pligrandigho de la Persekutoj.
Martirigho de Báb.
Tombo sur Monto Karmel.
Skriboj de Báb.
Tiu, al Kiu Dio Sin Malkashos.
Relevigho, Paradizo kaj Infero.
Sociaj kaj Etikaj Instruoj.
Sufero kaj Triumfo.


Vere, la persekutantoj mortigis la Amaton de la mondoj, por tiamaniere estingi la Lumon de Dio inter Liaj Kreajhoj kaj deteni la homaron for de la torento de la Ciela Vivo en la tagoj de ilia Eternulo, la Bonfarema, la Malavara. - Bahá'u'lláh, Tablet to Ra'ís (Tabuleto al Ra'ís).

Naskigh-loko de la Nova Revelacio  ñ

Persujo, la naskigh-loko de la Bahaa Revelacio, okupis unikan lokon en la historio de la mondo. En la tagoj de sia frua grandeco ghi estis vera suvereno inter la nacioj, sen rivaloj en civilizacio, potenco kaj gloro. Ghi donis al la mondo grandajn reghojn kaj shtatistojn, profetojn kaj poetojn, filizofojn kaj artistojn. Zoroastro, Ciro kaj Dario, Hafizo kaj Firdaùsio, Sadio kaj Omar Kajjam estis nur kelkaj el ghiaj renomaj filoj. Ghiaj metiistoj estis nesupereblaj en sia profesio ; ghiaj tapishoj estis senkomparaj, ghiaj shtalklingoj senegalaj, ghiaj fajencajhoj famaj tra la mondo. En chiuj partoj de la Proksima kaj Meza Oriento ghi lasis postsignojn de sia iama grandeco.

Tamen, en la dekoka kaj deknaùa jarcentoj ghi falis en staton de profunda malnobligho. Ghia malnova gloro shajnis neretroveble perdita. Ghia registaro estis koruptema kaj trovis sin en senesperaj financaj embarasoj ; kelkaj ghiaj regantoj estis malfortaj, kaj aliaj - monstroj de krueleco. Ghiaj pastroj estis bigotaj kaj netoleremaj, ghia popolo malklera kaj supersticha. Plej multaj el ili apartenis al la shijaista sekto de Islamo, (1) sed estis ankaù konsiderinda nombro da zoroastranoj, judoj kaj kristanoj el diversaj kaj antagonistaj sektoj. Chiuj laùkonfese sekvis la noblajn instruistojn kiuj alvokis ilin al adorado de unu Dio, al vivado en amo kaj unueco, tamen ili evitadis, malestimis kaj malrespektis sin reciproke, kaj chiu sekto konsideris la aliajn kiel malpurajn, kiel hundojn aù idolanojn. Oni malbenadis kaj anatemadis ekster chia mezuro. Estis danghere al judo aù zoroastrano iri sur strato en pluva tago, char se lia malseka vesto tushus islamanon, la islamano estus malpurigita, kaj la alia devus pagi la ofendon per sia vivo. Se islamano prenis monon de judo, zoroastrano aù kristano li devis lavi ghin antaù ol meti ghin en la poshon. Se judo vidus sian infanon donantan glason da akvo al malricha islama almozulo li elpushus la glason el la mano de la infano, char ne afableco sed malbeno devis esti ricevajho de malfideluloj ! La islamanoj mem estis dividitaj en multaj sektoj, kaj malpaco inter ili ofte estis forta kaj akra. La zoroastranoj ne multe partopenis en tiuj chi reciprokaj atakoj, sed vivis en apartaj komunumoj, ne rilatante kun siaj samlandanoj de aliaj kredoj.

Sociaj same kiel religiaj aferoj estis en stato de senespera dekadenco. Edukado estis malzorgata. La sciencojn kaj artojn de la Okcidento oni rigardis kiel malpurajn kaj kontraùajn al la religio. Justecon oni parodis. Perforto kaj rabo estis ordinaraj aferoj. Vojoj estis malbonaj kaj dangheraj por vojaghantoj. Higienaj aranghoj estis terure malperfektaj.

Tamen, malgraù chio chi, la lumo de la spirita vivo ne estis estingighinta en Persujo. Jen kaj jen, meze de la superreganta mondumeco kaj superstichoj, estis ankoraù troveblaj sanktaj animoj, kaj en multaj koroj vivis sopiro al Dio, kiel ghi vivis en la koroj de Anna kaj Simeon antaù Kristo. Multaj senpacience atendis alvenon de promesita Disendito, kaj kredis ke la tempo de Lia apero estas proksima. Tia estis la stato de Persujo kiam Báb, la Heroldo de la nova epoko, ekskuis la tutan landon per Sia mesagho.

Lia Frua Vivo  ñ

Mírzá `Alí Muhammad, Kiu poste alprenis la titolon Báb (t.e. Pordego), naskighis en Shirazo, en la sudo de Persujo, la 20an de oktobro, 1819 p. Kr. (2) Li estis Sejjed, t.e., ido de la profeto Mahometo. Lia patro, konata komercisto, mortis baldaù post Lia naskigho, kaj Li restis en la zorgo de patrin-flanka onklo, komercisto en Shirazo, kiu edukis Lin. En la infaneco Li lernis legi, kaj ricevis la elementan edukadon kutiman por infanoj. (3) En la agho de dekkvin jaroj Li ekokupis Sin per negocoj, komence kun Sia zorganto, kaj poste kun alia onklo kiu vivis en Bushihro, che la bordo de la Persa Golfo.

Kiel junulo Li estis konata pro granda persona beleco kaj charmo de sinteno, kaj ankaù pro neordinara pieco, kaj nobleco de la karaktero. Li estis chiam firma en plenumado de preghoj, fastoj kaj aliaj ordonoj de la islama religio, kaj Li obeis ne nur laùlitere, sed vivis konforme al la spirito de la instruoj de la Profeto. Li edzghis en la agho de chirkaù dudek du jaroj. El tiu chi edzigho naskighis unu filo, kiu mortis en infaneco, en la unua jaro de la publika servado de Báb.

La Deklaracio  ñ

Atinginte la aghon de dudek kvin jaroj, obee al la dia ordono, Li deklaris ke "Dio la Superega elektis Lin al la rango de Bábeco". En "A Traveller's Narrative" (4) ni legas ke : "Tio, kion li difinis per la esprimo Báb signifas, ke li estis la  fluejo de difavoro devenanta de iu granda Persono kashita ankoraù malantaù vualo de gloro, kiu estis posedanto de sennombraj kaj senlimaj perfektecoj, laù kies volo li sin movis, kaj al kies amo li sin ligis." - A Traveller's Narrative (Episode of the Báb), p. 3 (Rakonto de Vojaghanto - Epizodo pri Báb).

En tiuj tagoj la kredo pri baldaùa apero de Sendito de Dio estis speciale forta en la sekto konata per la nomo Shejkanoj, kaj estis al unu el la distingitaj anoj de tiu chi sekto, Mulao Husayn Bushrú'í, ke Báb unue konigis Sian mision. La preciza dato de tiu chi konigo estas difinita en la Bayán, unu el la Verkoj de Báb, je du horoj kaj kvindek minutoj post la sunsubiro en la antaùvespero de la kvina tago de la monato Jamádíyu'l-Avval, 1260 p. H. (5) 'Abdu'l-Bahá naskighis en tiu sama nokto, sed oni ne certas pri la preciza horo de Lia naskigho. Post kelkaj tagoj de zorgema esplorado kaj studado, Mulao Husayn firme konvinkighis ke la Disendito delonge atendata de la shejkanoj efektive aperis. Lian varmegan entuziasmon pro tiu chi malkovro baldaù ekpartoprenis multaj liaj amikoj. En mallonga tempo la plimulto de shejkanoj akceptis Bábon, kaj ighis konataj kiel babanoj ; baldaù la famo de la juna Profeto komencis disvastighadi tra la lando kiel fajro.

Disvastighado de la Baba Movado  ñ

La unuaj dekok dischiploj de Báb (kalkulante Lin Mem kiel la deknaùan) ighis konataj kiel la "Literoj de Vivo". Tiujn chi dischiplojn Li dissendis en diversajn partojn de Persujo kaj Turkestano por disvastigadi la novajhon pri Lia apero. Dume Li Mem pilgrimis en Mekkon, kien Li alvenis en decembro 1844, kaj tie Li publike deklaris Sian mision. Post la reveno en Bushihron la anonco de Lia Bábeco kaùzis grandegan eksciton. La fajro de Lia elokventeco, la mirindajho de Liaj rapidaj kaj inspiritaj verkoj, Liaj eksterordinaraj sagheco kaj scio, Liaj kuragho kaj reformista fervoro, vekis grandegan entuziasmon inter Liaj sekvantoj, sed kaùzis konformgradajn alarmon kaj malamikecon inter la ortodoksaj islamanoj. La shijaistaj doktoroj furioze akatakis Lin, kaj instigis la provincestron de Farso, nomatan Husayn Hhano, fanatikan kaj tiranan reganton, entrepreni subpremon de la nova herezo. Tiam komencighis por Báb longa serio de malliberigoj, ekziloj, ekzamenoj antaù tribunaloj, skurghadoj kaj malhonoroj, kiuj finighis nur che Lia martirigho en 1850.

La Pretendoj de Báb  ñ

La malamikeco ekscitita per la pretendo al Babeco ighis duobla kiam la juna reformanto deklaris plue ke Li Mem estas la Mihdí (Mahdi) kies alvenon antaùdiris Mahometo. Shijaastoj identigis tiun Mihdíon kun la 12a Imamo (6) kiu, laù ilia kredo, mistere malaperis for de la homa vido chirkaù mil jarojn antaùe. Ili kredis ke li vivas ankoraù kaj reaperos en tiu sama korpo kiel antaùe, kaj ili interpretadis en materiala senco la profetajhojn rilate al lia regado, lia gloro, lia venko kaj la "signoj" de lia alveno, same kiel la judoj en la tempo de Kristo interpretadis similajn profetajhojn pri la Mesio. Ili kredis ke li aperus kun tera potenco kaj sennombra armeo kaj deklarus sian revelacion, ke li levadus mortintajn korpojn kaj revivigadus ilin, k.t.p. Char tiuj chi signoj ne aperis, la shijaistoj malakceptis Bábon kun tia sama pasiega malrespekto kian la judoj elmontris kontraù Jesuo. La babanoj, aliflanke, interpretis simbole multajn el tiuj profetajhoj. Ili interpretis la regnon de la Promesito kiel regnon mistikan, same kiel tiun de la galilea "Homo de Zorgoj" ; Lian gloron kiel la spiritan, ne teran gloron ; Liajn konkerojn kiel konkerojn de la urboj de homaj koroj ; kaj ili trovis multegajn pruvojn de la pretendoj de Báb en Liaj mirindaj vivo kaj instruado, en Lia nefleksebla kredo, Lia nevenkebla firmeco kaj en la povo per kiu Li vokadis al la noveco de la spirita vivo tiujn kiuj estis en tomboj de eraro kaj nescio.

Sed la misio de Báb ne limighis ech per Lia pretendo al Mihdí-eco. Li alprenis la sanktan titolon "Nuqtiyiúlá" aù "Unua Punkto". Tio chi estas la titolo donita al Mahometo Mem de Liaj sekvantoj. Ech la Imamoj estis duagradaj rilate al la "Punkto", el Kiu ili cherpis siajn inspiron kaj aùtoritaton. Alprenante tiun chi titolon, Báb pretendis envicighi, kiel Mahometo, en la aron de la Grandfondintoj de Religio, kaj pro tio chi, Li estis rigardata de shijaistoj kiel charlatano, same kiel Moseo kaj Jesuo antaù Li estis konsiderataj charlatanoj. Li ech inaùguris novan kalendaron, restarigante la sunan jaron, kaj datante la komencighon de la Nova Epoko de la jaro de Sia propra deklaracio.

Pligrandigho de Persekutoj  ñ

Sekve de tiuj chi deklaracioj de Báb kaj de la alarmanta rapideco kun kiu homoj de chiuj klasoj, richaj kaj malrichaj, instruitaj kaj neinstruitaj, varmege respondis al Liaj instruoj, pli kaj pli kruelaj kaj atencitaj ighis la penoj de subpremo. Oni rabadis kaj ruinigis domojn. Oni kaptis kaj forportis virinojn. En Teherano, Farso, Mazindarano kaj aliaj lokoj oni mortigis grandan nombron da kredantoj. Multajn oni senkapigis, pendigis, eksplodigis el kanonoj, bruligis aù masakris en pecojn. Tamen, malgraù chiuj penoj celantaj pereigon, la religio progresis. Ech ghuste pro tiu chi persekutado kreskis la fido de la kredantoj, char per tio plenumighis laùlitere multaj el la profetajhoj pri la alveno de Mihdi. Tiel en tradicio priskribita de Jábir, kiun shijaistoj konsideras aùtentika, ni legas :

En li estos la perfekteco de Moseo, la altanimeco de Jesuo, kaj la pacienco de Ijob ; liaj sanktuloj estos en sia tempo malhonorataj, kaj iliaj kapoj estos donace intershanghataj, kiel la kapoj de turkoj kaj de dejlamidoj estas donace intershanghataj ; ili estos mortigataj kaj bruligataj, kaj ili estos teruritaj, timoplenaj kaj konfuzitaj ; la tero estos rughigita per ilia sango, kaj laùtsonos plendokrioj de iliaj virinoj ; tiaj estas vere miaj sanktuloj. - New History of the Báb, angligita de prof-o E. G. Browne, p. 132 (Nova Historio de Báb).

Martirigho de Báb  ñ

La 9-an de julio, 1850 (7) Báb Mem, Kiu tiam estis en Sia tridek unua jaro, ighis viktimo de la fanatika furiozo de Siaj persekutantoj. Kune kun sindonema juna sekvanto, Agao Muhammad 'Alí, kiu pasie petis permeson partopreni Lian martirecon, Li estis kondukita sur eshafodon sur malnova kazerna placo en Tabrizo. Je chirkaù du horoj antaù la tagmezo ili ambaù estis pendigitaj per shnuroj sub la brakoj tiamaniere ke la kapo de Muhammad 'Alí apogis sin sur la brusto de lia amata Majstro. Oni starigis regimenton de armenaj soldatoj kaj komandis pafi. Sen prokraste ektondris la salvo, sed kiam la fumo disighis, oni ekvidis ke Báb kaj Lia kunulo estas ankoraù vivaj. La kugloj trashiris nur la shnurojn per kiuj ili estis pendigitaj, sekve ili terenfalis nevunditaj. Báb trapashis en proksiman chambron, kie oni trovis Lin interparolanta kun amiko. Chirkaù tagmeze ili estis denove pendigitaj. La armenoj, kiuj konsideris la rezulton de sia salvo kiel miraklon, ne volis pafi denove, kaj tial oni venigis alian regimenton, kiu ekpafis je la komando. Chi-foje la salvo estis efika. La korpoj de ambaù viktimoj estis kribre truitaj per la kugloj kaj terure senformigitaj, kvankam iliaj vizaghoj restis preskaù netushataj.

Per tiu chi malnobla ago la Kazerna Placo en Tabrizo farighis la dua Kalvario. La malamikoj de Báb ghuis pekan triumfon, pensante, ke la malamegata arbo de la baba kredo estis forhakita che la radikoj, kaj ke ghia kompleta elradikigo estos nun facila. Sed ilia triumfo mallonge daùris ! Ili ne komprenis ke la Arbon de Vero povas faligi nenia materia hakilo. Ili ne komprenis ke ghuste tiu chi ilia krimo estis la rimedo kiu donis novan vivoforton al la Movado. La martirigho de Báb plenumis Lian propran koran deziron kaj inspiris Liajn sekvantojn per kreskanta fervoro. Tia estis la fajro de ilia spirita entuziasmo ke la akraj ventoj de persekutoj nur flagrigis ghin en pli brulan flamon. Ju pli grandaj estis la penoj celantaj ghian estingon, des pli alten shprucis la flamoj.

Tombo sur Monto Karmelo  ñ

Post la martirigho de Báb, Lia restajho, kune kun tiu de Lia fidela kunulo, estis jhetita sur la bordon de fosajho ekster la urba murego. En la dua nokto ili estis reakiritaj de kelkaj babanoj, kaj post multjara gardado en sekretaj tenejoj en Persujo, ili estis fine alportitaj, kun grandaj danghero kaj malfacileco, en la Sanktan Landon. Tie ili estas nun enterigitaj en tombo belege lokita sur la deklivo de la monto Karmelo, nemalproksime de la Kaverno de Elija, kaj nur kelkajn mejlojn for de la loko kie Bahá'u'lláh pasigis Siajn lastajn tagojn kaj kie nun kushas Lia restajho. El la miloj da pilgrimoj el chiuj mondpartoj kiuj venas honori la sanktan tombon de Bahá'u'lláh, neniu forgesas diri preghon ankaù che la sanktejo de Lia sindonema amanto kaj antaùinto, Báb.

Skriboj de Báb  ñ

La Skriboj de Báb estis multampleksaj, kaj la rapideco kun kiu Li, sen studado kaj antaùa pripensado, verkis ellaboritajn komentariojn, profundajn klarigojn aù elokventajn preghojn estis konsiderata unu el la pruvoj de Lia dia inspiro.

La chefideo de Liaj diversaj Skriboj estas jene resumita :

Kelkaj el ili (la Skriboj de Báb) estas komentarioj kaj interpretoj de la versoj de la Korano ; kelkaj estas preghoj, predikoj, kaj indikoj de (la vera signifo de iuj) tekstopartoj ; aliaj estas admonoj, avertoj, traktatoj pri diversaj branchoj de la doktrino de la Dia Unueco … kuraghigoj al plibonigo de karaktero, al apartigho de monduma pompo, kaj sinkonfido al la inspiro de Dio. Sed la esenco kaj chefideo de liaj skriboj estas glorado kaj priskribado de tiu baldaù aperonta Realeco Kiu estis liaj solaj objekto kaj celo, liaj karajho kaj deziro. Char li konsideris sian propran aperon kiel tiun de anoncanto de la bona novajho, kaj sian propran realan naturon kiel helprimedon por elmontrigho de pli grandaj perfektecoj de la Venonto. Kaj vere li ne chesis ech por unu momento gloradi Lin dum tagoj kaj noktoj, sed senchese atentigadis al chiuj siaj sekvantoj ke ili atendu Lian aperon tiamaniere kiel li deklaris en siaj verkoj, "Mi estas litero el tiu plej grandioza libro kaj rosoguto el tiu senlima oceano ; kaj kiam Li aperos, mia vera naturo, miaj misteroj, enigmoj kaj mencioj ighos klaraj, kaj la embrio de tiu chi religio evoluos tra la stadioj de sia esteco kaj suprenighado, atingos la staton de `la plej bela el formoj', kaj  ighos ornamita per la vesto de `benata estu Dio, la plej Bona el Kreantoj' … kaj li estis tiel flamigita per Lia flamo ke rememorado pri Li estis la luma kandelo de liaj mallumaj noktoj en la fortikajho de Makuo, kaj meditado pri Li estis lia plej bona kamarado en la malbonkondichoj de la malliberejo de Chiriko. Per tio chi li akiris spiritan plirichighon; per Lia vino li estis ebriigita; kaj je rememoro pri Li li ghojis.
- A Traveller's Narrative (Episode of the Báb), pp. 54-56 (Rakonto de Vojaghanto Epizodo pri Báb).

Tiu, al Kiu Dio Sin Malkashos  ñ

Báb estis komparita al Johano la Baptisto, sed la rango de Báb ne estas nur kiel heroldo aù antaùanto. Báb Mem estis Malkashanto de Dio, Fondinto de sendependa religio, ech se tiu religio estas limigita al nur kelkjara periodo. La bahaanoj  kredas ke Báb kaj Bahá'u'lláh estas Kunfondintoj de ilia Kredo ; la jenaj vortoj de Bahá'u'lláh atestas al tiu vero : "Ke tiel mallonga daùro apartigis tiun chi plej potencan kaj mirindan Revelacion disde Mia propra antaùa Malkashajho, estas sekreto kiun neniu povas solvi kaj mistero kiun nenia menso povas kompreni. Ghia daùro estis antaùdestinita, kaj neniu povos iam ajn trovi ghian kaùzon ghis kiam oni informighos pri Mia Kashita Libro." En Siaj aludoj al Bahá'u'lláh, tamen, Báb revelaciis plenan sindonon en Sia deklaro ke, en la tagoj de "Tiu, al Kiu Dio Sin malkashos": "Se iu aùdos unu verson de Li kaj ripetos ghin, tio estos pli bone ol se li recitus la Bayánon (la Revelacion de Báb) milfoje." - A Traveller's Narrative (Episode of the Báb), p. 349 (Rakonto de Vojaghanto Epizodo pri Báb).

Li konsideris Sin felicha suferante chiajn malfelichojn, se Li povis per tio ebenigi almenaù iomete la vojon por "Tiu, al Kiu Dio Sin malkashos", Kiu estis, laù Lia deklaro, la sola fonto de Lia inspiro kaj la sola objekto de Lia amo.

Relevigho, Paradizo kaj Infero  ñ

Gravan parton de la instruoj de Báb formas klarigado de la esprimoj : Relevigho, Tago de Jugho, Paradizo kaj Infero. La Relevigho signifas, laù Li, aperon de nova Malkashanto de la Suno de Vero. La relevigho de la mortintoj signifas la spiritan vekighon de tiuj kiuj dormas en la tomboj de nescio, senatento kaj volupto. La Tago de Jugho estas tago de nova Malkashanto kies Revelacio - per akcepto aù malakcepto - apartigas la shafojn de la kaproj, char shafoj konas la vochon de la Bona Pashtisto kaj sekvas Lin. Paradizo estas la ghojo ami kaj koni Dion, malkashighintan per Sia Malkashanto, tiamaniere atingi la plej grandan perfektecon kian oni kapablas, kaj ricevo, post la morto, de la eniro en la Regnon de Dio kaj la eternan vivon. Infero estas simple nehavo de tiu chi kono de Dio kun sekvanta neatingebleco al la dia perfekteco, kaj perdo de la Eterna Favoro. Li definitive deklaris ke tiuj esprimoj ne havas alian realan signifon ol tio chi, kaj ke la gheneralaj ideoj pri relevigho de materia korpo, materiaj chielo kaj infero, kaj similaj, estas nur produktajhoj de imago. Li instruis ke homo vivas post la morto, kaj ke en la postmorta vivo progresado sur la vojo de perfekteco estas senlima.

Sociaj kaj Etikaj Instruoj  ñ

En Siaj Skriboj Báb diras al Siaj sekvantoj ke ili devas distingi sin per frata amo kaj afableco. Oni devas kulturi utilajn metiojn kaj artojn. Elementa edukado devas esti ghenerala. En la nova kaj mirinda epoko kiu nun komencighas, virinoj devas havi pli grandan liberecon. Malrichuloj devas ricevadi helpon el la publika konservejo, sed almozpetado estas severe malpermesita, same kiel trinkado de alkoholajhoj.

La gvidideco de vera babano devas esti pura amo, sen espero de rekompenco aù timo de puno. Li diras jene en la Bayán :

Tiel adoru Dion ke se ech rekompenco de via adorado al Li estu la Fajro, tio chi neniel aliigu vian adoradon al Li. Se vi adoras Dion pro timo, tio chi estas neinda che la sojlo de la sankteco de Dio. … Tiel same estas, se vi fikse rigardas la Paradizon, kaj adoras esperante por la Paradizo ; char tiuokaze vi faras la kreajhon de Dio egala kun Li. - Bábís of Persia, II, de prof-o E. G. Browne, J.R.A.S. Vol. XXI, p. 931 (Babanoj en Persujo).

Sufero kaj Triumfo  ñ

La lasta citajho malkashas la spiriton kiu inspiris la tutan vivon de Báb. Koni kaj ami Dion, respeguli Liajn Atribuojn kaj prepari la vojon por Lia venonta Malkashanto - tio chi estis Liaj solaj celo kaj deziro. Por Li vivo havis neniajn terurojn kaj morto nenian doloron, char amo disbatis timon, kaj la martirigho mem estis ravoplena sinjheto al la piedoj de la Amato.

Strange ! ke tiu pura kaj bela animo, tiu inspirita instruanto de la Dia Vero, tiu sindonema amanto de Dio kaj de Siaj proksimuloj estis tiel ege malamata, kaj kondamnita je morto de siatempaj laùdiraj religiuloj ! Certe nenio krom senpenseco aù obstina antaùjugho povus blindigi homojn kontraù la fakto ke Li vere estis Profeto, Sankta Parolportanto de Dio. La mondan grandecon kaj gloron Li ne havis, sed kiamaniere spiritaj Potenco kaj Aùtoritato povas sin pruvi se ne per la povo forlasi chian teran helpon, kaj triumfi super chiaj teraj kontraùstaroj, ech la plej fortaj kaj malamikaj ? Kiel Dia Amo povas elmontrighi al la nekredema mondo se ne per la kapablo elteni plej ekstremajn sortobatojn kaj sagojn de malfelicho, malamon de malamikoj kaj perfidon de shajnaj amikoj, levi sin serene super chio chi kaj, ne perdante kuraghon, sen dolorsento, ankoraù pardoni kaj beni ?

Báb eltenis kaj Báb ektriumfis. Miloj da homoj atestis la sincerecon de sia amo al Li oferante siajn vivojn kaj chion en Lia servo. Reghoj povus envii Lian povon super homaj koroj kaj vivoj. Plie, "Tiu al Kiu Dio Sin malkashos" aperis, konfirmis la pretendojn, akceptis la grandaniman sindonon de Sia antaùinto, kaj faris Lin partoprenanto de Sia Gloro.

1. Unu el la du grandaj partioj - shijaismo kaj sunaismo - en kiun Islamo subfalis baldaù post la morto de Mahometo. Shijaistoj asertas ke `Alí, la bofilo de Mahometo, estis la unua laùlegha posteulo de la Profeto, kaj ke nur liaj idoj estas laùleghaj kalifoj. ñ
2. La 1-an de Muharram, 1235 p. H.  ñ
3. Koncerne tion historiisto rimarkas : "Multaj homoj en la Oriento, precipe la sekvantoj de Báb (nun bahaanoj), kredis, ke Báb ricevis nenian edukadon, sed la Mulaoj, celante malaltigi lin en la okuloj de la popolo, deklaris ke tiaj scio kaj sagheco kiajn li posedas estas pravigitaj per la edukado kiun li ricevis. Post longa esplorado de la vero en tiu chi afero ni trovis pruvojn elmontrantajn ke en la infaneco li vizitis dum mallonga tempo la domon de Shejko Muhammad (konata ankaù kiel `Ábid) kie oni instruis lin legi kaj skribi perse. Estas tio pri kio Báb temis kiam li skribis en la Bayán : `Ho Muhammad, ho mia instruisto ! …' "Rimarkinda afero estas, tamen, ke tiu chi Shejko kiu estis lia instruisto, ighis fervora dischiplo de sia iama lernanto, kaj ankaù la onklo de Báb, Haghulo Sejjed `Alí, kiu estis por li kiel patro, farighis fervora kredanto kaj estis martirigita kiel babano." "La ekkompreno de tiuj chi misteroj estas donata al serchantoj de la vero, sed ni scias, ke la edukado kiun Báb ricevis estis nur elementa, kaj chiaj elmontritaj de li signoj de superordinara grandeco kaj scio estis denaskaj kaj devenantaj de Dio" - A Traveller's Narrative (Episode of the Báb) p. 3 (Rakonto de Vojaghanto - Epizodo pri Báb). ñ
4. A Traveller’s Narrative to Illustrate the Episode of the Báb kun enkonduko de E. G. Browne, kies titolo poste mallongighis al A Traveller’s Narrative (Episode of the Báb) - Rakonto de Vojaghanto (Epizodo pri Báb).  ñ
5. t.e., 23 majo, 1844 p. Kr.  ñ
6. La Imamo de shijaistoj estas la destinita de Dio sekvanto de la Profeto Kiun chiuj kredantoj devas obei. Dekunu personoj sinsekve okupis la oficon de Imamo; la unua el ili estis `Alí, la kuzo kaj bofilo de Mahometo. La plimulto el la shijaistoj kredas ke la dekdua, nomita de ili "Imamo Mihdi", malaperis en subterejon en la jaro 329 p. H., kaj ke je la destinita tempo li reaperos, faligos la malfidelulojn kaj komencos epokon de beateco. ñ
7. Vendrede, la 28an de Sha'bán, 1266 p. H.  ñ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >