antaùa chapitro < chefpagho > posta chapitro

BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la Bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof.
Ghisdatigita de Roan Orloff Stone.
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N : 0-87961-085-9

CHAPITRO 7a : SANO KAJ KURACADO...

Korpo kaj Animo.
Unueco de Chiuj Vivoj.
Simpla Vivado.
Alkoholo kaj Narkotajhoj.
Vivoghuado.
Pureco.
Rezulto de la Obeo al Profetordonoj.
La Profeto kiel Kuracisto.
Kuracado per Materialaj Rimedoj.
Kuraco per Nemateriaj Rimedoj.
La Povo de la Sankta Spirito.
Sintenado de la Paciento.
Kuracisto.
Kiel Chiu Povas Helpi.
La Ora Epoko.
Ghusta Uzado de la Sano.


Turni la vizaghon al Dio donas sanon al la korpo, menso kaj animo. - `Abdu'l-Bahá

Korpo kaj Animo  ñ

Laù la bahaaj instruoj homa korpo servas kiel dumtempa ilo por la evoluigo de la animo, kaj, kiam tiu celo estas atingita, ghi estas demetita. Tiel same ovo-shelo servas kiel dumtempa ilo por la maturigho de birdido, kaj, kiam tiu celo estas atingita, ghi estas rompita kaj forjhetita. `Abdu'l-Bahá diras ke la korpo estas nekapabla al senmorteco, char ghi estas ajho kombinita, konstruita el atomoj kaj molekuloj, kaj, kiel chiu objekto kombinita, ghi devas siatempe esti malkombinita.

La korpo devas esti servanto de la animo, neniel ghia mastro, sed ghi devas esti volonta, obeema kaj kapabla servanto, kaj devas ricevi la konsideradon kiun meritas bona servanto. Se ghi ne estas ghuste konsiderata, sekvas malsanoj kaj malfelichoj, kun rezultoj plorindaj por la mastro kiel ankaù por la servanto.

Unueco de Chiuj Vivoj  ñ

La esenca unueco de vivo en chiuj ghiaj miriadaj formoj kaj gradoj estas unu el la fundamentaj instruoj de Bahá'u'lláh. Nia korpa sano estas tiel ligita kun la sano mensa, morala kaj spirita, kaj ankaù kun individua kaj sociala farto de aliaj homoj, plie, ech kun la vivo de bestoj kaj kreskajhoj, ke chiu estas influata de la aliaj en multe pli alta grado, ol oni ordinare pensas.

Ekzistas sekve nenia ordono de Profeto, al kiu ajn fako de la vivo ghi principe rilatas, kiu ne koncernus korpan sanon. Kelkaj el tiuj instruoj, tamen, pli senpere rilatas la korpan farton ol la aliaj, kaj tiujn chi ni nun studos.

Simpla Vivado  ñ

'Abdu'l-Bahá diras:

Shparemo estas la fundamento de homa prospero. Malshparulo chiam havas rnaltrankvilajhojn. Malshparemo flanke de iu ajn persono estas nepardonebla peko. Oni ne faru ruzon al aliaj kiel faras parazita planto. Chiu persono havu profesion, chu tio estu literatura aù mana, kaj vivu chastan, kuragan, honestan vivon, ekzemplo de chasteco imitinda de aliaj. Estas pli reghe kontentighi per nefresha panpeco ol ghui luksan manghon, pagita per mono kiu venas el la posho de aliaj. La menso de kontenta persono estas chiam paca kaj lia koro serena. – Bahá’í Scriptures, p.453 (Bahaaj Skriboj).

Oni ne malpermesas bestodevenan nutrajhon sed 'Abdu'l-Bahá diras: "Fruktoj kaj grenoj (estos la nutrajho de la estonteco). Venos tempo kiam oni ne mangos plu viandon. La medicina scienco estas nur en sia infanagho, tamen ghi montris ke nia natura nutrado estas tio kio elkreskas el la tero. " – Ten days in the Light of ‘Akká, de Julia M. Grundy (Dek Tagoj en la Lumo de Akreo).

Alkoholo kaj Narkotajhoj  ñ

La uzado de narkotajhoj kaj alkoholajhoj, escepte de kuraciloj en malsano, estas severeo malpermesita de Bahá’u’lláh.

Vivoghuado ñ

La bahaaj instruoj estas bazitaj sur moderneco, ne sur asketismo. Ghuado de la bonaj kaj belaj aferoj de la vivo, kaj materialaj kaj spiritaj, estas ne nur permesita sed ankaù ordonita. Bahá’u’lláh diras : "Ne senigu vin de tio, kio estas kreita por vi." Refoje Li diras : "Estas ordonite al vi ke ghojekstazo kaj la glora sciigo estu videblaj en viaj vizaghoj."

'Abdu'l-Bahá diras :

Chio kio estas kreita por homo, kiu estas che la plejsupro de la kreajho, kaj li estu dankema por la Diaj donacoj. Chiuj materialaj aferoj estas por ni, por ke ni per dankemo lernu kompreni la vivon kiel Dian favorajhon. Se ni estas malkontentaj pro la vivo ni estas sendankuloj, char nia materiala kaj spirita ekzistado estas ekstera atesto de la dia favoro. Tiaj ni devas esti felichaj kaj utiligi la vivotempon en glorlaùdoj, rekonante la valoron de chiuj aferoj.

Demandite chu la bahaa malpermeso kontraù vetludoj koncernas ludojn de chiuj specoj, 'Abdu'l-Bahá respondis :

Ne, kelkaj ludoj estas sendangheraj kaj ne estas malbono se oni sekvas ilin kiel distrajhon. Sed minacas ke la distrajho povas degeneri en temporabo. La malshparo de tempo estas malakceptinda en la Kredo de Dio. Sed distrigho por plibonigi la korpajn povojn, kiel ekzercoj, estas dezirinde.
- A Heavebly Vista, p.9 (Chiela Perspektivo).

Pureco ñ

Bahá’u’lláh diras, en la Book of Aqdas (Libro Aqdas) :

Estu la esenco de pureco inter la homoj … en chiaj cirkonstancoj kondutu en delikata maniero ... lasu aperi sur viaj vestoj nenian signon de malpureco. ... Banu vin en pura akvo ; akvo unufoje uzita ne estas uzebla. ... Vere ni deziris vidi en vi elmontrantojn de la Paradizo sur la tero, por ke vi disradiu tion kio ghojigos la korojn de la favoratoj. - Kitáb-i-Aqdas.

Mírzá Abu'l-Fadl, en sia libro, Bahá’í Proofs (p. 89) (Bahaaj Pruvoj) akcentas la grandegan signifon de tiuj chi ordonoj, speciale en kelkaj partoj de la Oriento, kie akvo de plej malbona kvalito estas ofte uzata por la celoj de mastrumado, por banado kaj ech por trinkado, kaj kie gheneralaj estas terure nehigienaj kondichoj, kiuj kaùzas multegan eviteblan malsanon kaj mizeron. Tiuj chi kondichoj. kiuj laùsupoze estas sankciitaj de la reganta religio, povas shanghighi, inter la Orientanoj, nur per ordono de iu kiu kredeble havas dian aùtoritaton. Ankaù, en multaj partoj de la Okcidenta Duonglobo, sekvus mirinda transformigho se pureco estus akceptita ne nur kiel plej proksima al dieco sed ankaù kiel esenca parto do la dieco.

Rezulto de la Obeo al Profetordonoj  ñ

La efiko kiun havos je sano la ordonoj koncernantaj la simplan vivadon, higienon, sindetenadon de alkoholo kaj opio, k.t.p., estas tro evidenta por bezoni multajn komentariojn, kvankam dia vivsignifa valoro estas ordinare nesufice taksata. Se ili estus ghenerale plenumataj, plej multe da infektaj malsanoj kaj granda nombro da aliaj baldaù malaperus el inter la homoj. La amaso da malsanoj kiuj estas kaùzitaj per malzorgado de simplaj higienaj antaùgardoj kaj per inklino al alkoholo kaj opio estas giganta. Plie, obeado al tiuj chi ordonoj ne nur efikus la sanon, sed ankaù potence boninfluus kaj la karakteron kaj la konduton. Alkoholo kaj opio influas konsciencon de homo longe antaù ol influi lian irmanieron aù kaùzi evidentan korpan malsanon, tiel ke la morala kaj spirita profitoj de abstinenco estas ech pli granda ol la korpa. Koncerne purecon, ‘Abdu'l-Bahá diras : "Ekstera pureco, kvankam ghi estas nur korpa afero, multe influas la spiritstaton. … La fakto ke la korpo estas pura kaj senmakula influas la spiriton de homo."

Se estus ghenerale plenumataj la ordonoj de Profetoj koncernantaj chastecon en la seksaj rilatoj, nuligita estus abunda kaùzo de malsanoj. La abomenaj veneraj infektoj, kiuj ruinigas hodiaù la sanon de multaj miloj, senkulpaj kiel ankaù la kulpaj, suchinfanoj kiel ankaù la gepatroj, tre baldaù estus entute afero de pasinteco.

Se estus ghenerale plenumataj la ordonoj de Profetoj koncerne justecon, reciprokan helpon, ami proksimulon kiel sin mem - kiamaniere la homamasaj shvit -laborado kaj malpura mizero unuflanke, kune kun la egoista ghuado, nenionfarado kaj malnobla lukso aliflanke, povus daùre kaùzi mensajn, moralajn kaj korpajn ruinojn ?

Simpla obeo al la higienaj kaj moralaj ordonoj de Moseo, Budho, Kristo, Mahometo aù Bahá'u'lláh farus pli multe por eviti malsanojn ol chiuj kuracisto kaj chiuj regularoj pri publika sano en la mondo kapablus atingi. Efektive, shajnas esti certa afero ke se tia obeo estus ghenerala, bonfarto ankaù farigus ghenerala. Anstataù la nuna stato en kiu vivantoj velkas pro malsanoj aù estas detruataj en la infanagho, juneco aù plenjaroj, kio tiel ofte hodiaù okazas, la homoj vivus ghis granda maturagho, kiel sendifektaj fruktoj kiuj maturighas kaj molighas antaù ol fali de la brancho.

La Profeto kiel Kuracisto  ñ

Ni tamen loghas en la mondo, kie de tempo nememorebla obeo al la ordonoj de la Profetoj estas la escepto pli ghuste ol regulo ; en kiu memamo estis pli ghenerala motivo ol amo al Dio ; en kiu personaj kaj partiaj profitoj ricevadis la unuan konsideron antaù la profito de la tuta homaro ; en kiu materialaj havajhoj kaj korpaj plezuroj estis pli shatataj ol la socia kaj spirita bonstato de la homaro. El tio sekvis akraj konkuradoj kaj konfliktoj, premegoj kaj tiraneco, ekstremoj de richeco kaj mizero - chiuj tiuj kondichoj kiuj naskas malsanon mensan kaj korpan. Rezulte de tio, la tuta arbo de la homaro malsanas, kaj chiu folieto de la arbo partoprenas en la ghenerala malsaneco. Ech la plej puraj kaj plej sanktaj devas suferi pro la pekoj de aliaj. Kuraco estas necesa - kuraco de la tuta homaro, de nacioj kaj de individuoj. Tiel Bahá’u'lláh, kiel Liaj inspiritaj Antaùuloj, ne nur montras kiel oni devas gardi la sanon, sed ankaù kiel ghin reakiri se ghi perdighus. Li venas kiel Granda Kuracisto, kiu resanigas la mondon, kaj korpe kaj anime.

Kuracado per Materialaj Rimedoj  ñ

En la hodiaùa Okcidenta mondo videble estas rimarkinda revivigho de kredo en la efikeco de kuracado per rimedoj mensaj kaj spiritaj. Efektive multaj, ribelantaj kontraù la materialaj ideoj pri malsanoj kaj pri kuracado kiuj regis en la deknaùa jarcento, trairis al la kontraùa ekstremo kaj neas entute chian valoron de materialaj rimedoj kaj higienaj metodoj. Bahà'u'llàh agnoskas la valoron de kaj materialaj kaj spiritaj rimedoj. Li instruas ke oni devas evolui, stimuli kaj perfektigi la sciencon kaj arton de kuracado, por ke chiuj kuracmanieroj estu aplikataj plej sukcese, chiu en sia propra sfero. Kiam membroj de la familio de Bahá'u'lláh mem estis malsanaj, oni venigis profesian kuraciston, kaj la samo estas rekomendita al Liaj sekvantoj. Li diras : "Se vin atakos malsano, konsultu spertan kuraciston." - Kitáb-i-Aqdas

Tio chi tute harmonias kun la ghenerala bahaa rilato al sciencoj kaj artoj. Chiuj sciencoj kaj artoj kiuj servas por la bono de la homaro, ech en materiala maniero, devas esti respektataj kaj akcelataj. Per scienco homo farighas mastro de materialaj aferoj ; per nescio li restas ilia sklavo.

Bahá'u'lláh skribas :

Ne malzorgu kuracadon kiam ghi estas necesa, sed forlasu ghin kiam la sano estas rebonigita. Kuracu malsanon prefere per dieto, detenante vin de uzado de kuraciloj ; kaj se vi trovos tion kion vi bezonas en unu simpla herbo, ne turnu vin al kunmiksitaj medikamentoj. … Detenu vin de kuraciloj kiam la sano estas bona, sed uzu ilin kiam estas necese. - Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto).

En unu el Siaj Tabuletoj Abdu'l-Bahá' diras :

Ho serchanto de vero ! Estas du manieroj por kuraci malsanon : materialaj rimedoj kaj spiritaj rimedoj. La unua maniero estas uzado de materialaj kuraciloj. La dua konsistas el preghado al Dio kaj sinturno al Li. Ambaù rimedoj devas esti uzataj kaj aplikataj. … Plue, ili ne estas nekunigeblaj, kaj vi devas akcepti la korpajn medikamentojn rezulte de la kompatemo kaj favoro de Dio Kiu rnalkashis kaj konigis la medicinan sciencon, por ke Liaj servantoj profitu ankaù tion chi kuracmanieron.

Li instruas ke, se niaj naturaj gustosentoj kaj instinktoj ne estus difektitaj per la sensencaj kaj nenaturaj vivmanieroj, ili povus esti fidindaj gvidantoj en la elekto tiel de ghusta dieto kaj sanigaj fruktoj, herbo kaj aliaj kuraciloj, kiel okazas kun sovaghaj bestoj. En interesa interparolo pri kuracado priskribita en Some Answered Questions ( Respondoj al Demandoj) (p. 298), Li diras fine :

Estas do evidente ke estas eble kuraci per manghoj, nutrajhoj kaj fruktoj sed char hodiaù la medicina scienco estas neperfekta, tiu chi fakto ne estas ankoraù plene komprenata. Kiam la medicino atingos perfektecon, oni kuracados per manghoj, nutrajhoj, aromaj fruktoj kaj legomoj, kaj per diversaj akvoj, varma ka malvarmaj.

Ech kiam la rimedoj de la kuracado estas materiaj, la povo kiu efektive sanigas estas Dia, char la atribuoj de herboj kaj mineraloj devenas de la Dia Donacemo. "Chio dependas de Dio. Medicino estas nur ekstera formo aù rimedo per kiu oni ricevas la chielan sanigon."

Kuraco per Nemateriaj Rimedoj  ñ

Li instruas ke estas ankaù metodoj de kuracado sen la materiaj rimedoj. Eksiztas "infekto de sano", kiel ankaù infekto de malsano, kvankam la unua estas tre malrapida kaj malfortefika, dum la dua ofte estas fortega kaj rapida en sia agado.

Multe pli potencaj rezultoj sekvas el animaj statoj de malsanuloj mem, kaj "sugestio" povas ludi gravan rolon en la formado de tiuj statoj. Timo, kolero, chagreno, k.t.p., estas tre malfavoraj por la sano, dum espero, amo, ghojo estas tiel same favoraj.

Tiel do Bahá'u'lláh diras :

Vere la plej necesa afero estas kontenteco en chiaj cirkonstancoj ; tiel la homo estas gardata kontraù malgajeco kaj laceco. Ne subigu al malghojo kaj malfelicho, ili kaùzas la plej grandan mizeron. Jhaluzo konsumas la korpon kaj kolero bruligas la hepaton ; evitu ilin ambaù kiel vi evitus leonon.
- Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto).

Kaj 'Abdu'l-Bahá diras : "Ghojo donas al ni flugilojn. En ghojo niaj fortoj estas pli vivopovaj, nia intelekto pli vigla. … Sed kiam malghojo nin ekregas, la forto forlasas nin."

'Abdu'l-Bahá skribas pri alia formo de mensa kuracado ke gi rezultas el :

Kompleta mensa koncentrigho de forta persono je malsanulo, dum la lasta esperas per la tuta koncentrita kredo ke la resanigho efektivighos per la spirita povo de la fortulo - ghis tia grado ke estighas interna kontakto inter la forta persono kaj la malsanulo. La fortulo strechas chiujn fortojn por resanigi la pacienton, kaj la malsanulo plenfidas la ricevon de la resanigho. La efekto de tiuj chi rnensaj impresoj kaùzas ekscitecon de la nervoj, kaj tiuj chi impresoj kaj nervekscito kaùzos resanighon de la malsanulo. - Some Answered Questions, p. 294 (Respondoj al Demandoj).

Chiuj chi kuracmetodoj, tamen, estas limigitaj en siaj efikoj, kaj povus rnalsukcesi resanigi en teruraj malsanoj.

La Povo de la Sankta Spirito  ñ

La plej potenca kurac-rimedo estas la Povo de la Sankta Spirito.

Tio chi ne dependas de kontakto, nek de chevido, nek de apudesto. ... Chu la malsano estas negrava chu grava, chu ekzistas kontakto de la korpoj aù ne, chu aù ne estas starigita persona interligo inter la malsanulo kaj la kuracisto - tiu chi kuraco efektivighas per la povo de la Sankta Spirito.- Some Answered Questions, p. 295 (Respondoj al Demandoj).

En interparolo kun f-ino Ethel Rosenberg, en oktobro 1904, 'Abdu'l-Bahá diris :

La kuracado kiu okazas per la povo de la Sankta Spirito ne bezonas ian specialan koncentrighon aù kontakton. Ghi okazas per la volo aù deziro kaj la pregho de sankta persono. La malsanulo povas esti en la Oriento kaj la kuracisto en la Okcidento, kaj ili eble ne konis unu la alian ; sed tuj kiam tiu sankta persono turmas sian koron al Dio kaj komencas preghi, la malsanulo resanighas. Tio chi estas kapablo apartenanta al la Sanktaj Manifestantoj kaj al tiuj kiuj atingis la plej altan rangon.

Tiun chi karakteron, vershajne, havis la kuracado plenumita de Kristo kaj de Liaj apostoloj, kaj similaj kuracadoj estis atribuitaj al sanktuloj en chiuj tempoj. Kaj Bahá'u'lláh kaj ‘Abdu'l-Bahá posedis tiun chi povon, kaj simila povo estas promesita al iliaj fidela sekvantoj.

Sintenado de la Paciento  ñ

Por ke la forto de la spirita kuracado povu plene efektivighi en sia agado definitivaj kondichoj devas esti plenumitaj flanke de la paciento, de la kuracisto, de amikoj de la paciento kaj de la tuta socio.

Koncerne la pacienton la unua kondicho estas, ke li tumu sin al Dio per la tuta koro, kun absoluta konfido en Lia Povo kaj en Lia Volo por fari tion kio estas plej bona. En aùgusto 1912, 'Abdu’l-Bahá diris al unu amerikanino :

Chiuj tiuj suferoj pasos for kaj vi akiros perfektan korpan kaj spiritan sanon. ... Via koro estu fidoplena kaj certa ke per la Bonfaremo de Bahá'u'lláh, per la Favoro de Bahá'u'lláh, chio farighos agrabla por vi ... Sed vi devas plene turni la vizaghon al la Abhá (Plejglora) Regno, kun perfekta atento, kun tia sama atento kiun Maria Magdalena elmontris al Lia Sankteco Kristo, kaj mi certigas vin ke vi ricevos korpan sanon kaj spiritan sanon. Vi indas. Mi anoncas al vi la ghojan novajhon ke vi estas inda char via koro estas pura. … Estu memfida ! Estu felicha ! Estu ghojigita ! Estu esperplena !

Kvankam speciale en tiu chi okazo 'Abdu'l-Bahá garantiis akiron de perfekta sano, Li ne faras tiel en chiu okazo, ech se estas forta kredo flanke de la individuo. Al iu pilgrimulo en Akreo, Li diris :

La preghoj verkitaj por resanigho estas kaj por kuraco spirita kaj por la materia. ... Se sanigho estas pli bona por la paciento, certe ghi estos donacita. Por kelkaj kiuj estas malsanaj, sanigho por ili estos kaùzo de aliaj malsanoj. Pro tio okazas ke la Sagheco ne dekretas la respondon al chiuj preghoj.

Ho servantino de Dio. La Povo de la Sankta Spirito kuracas kaj materiajn kaj spiritajn malsanojn : - Daily Lessons Received at ‘Akká, p. 95 (Chiutagaj Lecionoj Lernitaj en Akreo).

Alifoje Li skribis al iu malsanulo :

Vere la Volo de Dio agas kelkfoje en maniero por kiu la homoj ne kapablas trovi kialon. La kaùzoj vidighos. Fidu je Dio, konfidencu al Li kaj rezignu vin al la Volo de Dio. Vere via Dio estas amplena, kompatema kaj favora ... kaj Li malsuprenigos Sian Favoron sur vin.

Li instruas ke spirita sano helpas korpan sanon, sed la korpa sano dependas de multaj faktoroj, el kiuj kelkaj estas ekster povo de la homo. Ech plej imitinda spirita sintenado de individuo ne povas, do, certigi la korpan sanon en chiuj okazoj. Plej sanktaj viroj kaj virinoj suferadas kelkfoje malsanojn.

Malgraù tio, la bonfara influo je korpa sano kiu rezultas el la ghusta spirita sintenado estas multe pli potenca ol oni ghenerale imagas, kaj ghi sufichas por forigi malsanon en granda nombro da okazoj. 'Abdu'l-Bahá skribis al iu anglino : "Vi skribis pri malforteco de via korpo. Mi preghas al la Favoremo de Bahá'u'lláh ke via spirito fortighu, por ke per la forto de la spirito ankaù la korpo estu resanigita."

Alifoje Li diras :

Dio donacis al homo tiun mirindan povon, por ke li chiam rigardu supren, kaj ricevu inter la aliaj donacoj, ankaù resanigon per Lia dia Malavareco. Sed ve ! homo ne estas dankema por tiu chi plej granda bono, sed dormas la dormon de malzorgeco, kaj restas senatenta al la granda favoro kiun Dio elmontris al li, turnante la vizaghon for de la lumo kaj kontinuante sian vcrkon en mallumo.

Kuracisto ñ

La provo de la spirita kuracado estas sendube komuna al chiuj homoj en pli aù malpli alta grado, sed, dum kelkaj estas favoritaj per speciala talento por matematiko aù muziko, aliaj elmontras sin favoritaj per speciala kapablo al kuracado. Tiuj chi estas la homoj kiuj devus elekti kuracadon kiel sian vivotaskon. Malfeliche, la mondo farighis en la lasta jarcentoj tiel materiista ne la eblo mem de la spirita kuracado grandparte malaperis de la vido. Simile al chiuj aliaj talentoj la kapablon de kuracado oni devas rekoni, instrui kaj eduki por ke ghi atingu la plej altajn evoluon kaj povon. En la hodiaùa mondo estas probable milo da homoj, plene favoritaj per la natura kapablo al kuracado, en kiu tiu chi altvalora talento restas dormanta kaj neaktiva. Kiam la potenco de mensa kaj spirita kuracado estos pli bone komprenitaj, la kuracarto transformighos, noblighos, kaj ghia efikeco nemezureble kreskos. Kaj kiam tiuj novaj scio kaj povo de la kuracisto ligos sin kun vigla kredo kaj espero flanke de la paciento, oni povas atendi mirindajn rezulojn.

Nia fido devas esti en Dio. Ne ekzistas Dio krom Li, la Kuracisto, la Scianto, la Helpanto. … Nenio sur la tero nek en la chielo estas ekster la potenco de Dio.

Ho kuracisto ! Kuracante malsanulon, unue alvoku la nomon de Via Dio, la Reganto de la tago de la Jugho, kaj tiam apliku tion kion Dio destinis por resanigi Siajn kreitajhojn. Je Mia Vivo ! Tiu kuracisto kiu trinkis el la Vino de Mia Amo, ties vizito estas resanigo, kaj ties spiro estas favoro kaj espero. Konfidu al Li por la bono de via farto. Li estas konfirmita de Dio en sia kuracado.

Tiu chi scio (la kuracarto) estas la plej grava el chiuj sciencoj, char ghi estas la plej granda rimedo de Dio, la Vivdonanto al polvo, por savi la korpojn de chiuj popoloj, kaj Li destinis por ghi la unuan lokon inter chiuj sciencoj kaj saghecoj. Char nun estas la tago en kiu vi devas levighi por Mia Venko.

Via Nomo estas mia sanigho, ho mia Dio, kaj memoro pri Vi estas mia medikamento. Proksimeco al Vi estas mia espero, kaj amo al Vi estas mia kompano. Via kompato al mi estas mia resanigho kaj helpo en tin chi mondo kaj en la mondo kiu venos. Vere, Vi estas la Chio-Donanto, la Chio-Scianto, la Chio-Sagha. – Bahá'u'lláh, Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto).

'Abdu'l-Bahá skribas :

Kiu estas plena de amo al Bahá, kaj forgesas chion, el ties lipoj estos aùdata la Sankta Spirito kaj ties koron plenigos la spirito de la vivo. … Vortoj fluos el lia busho kiel shnuro de perloj, kaj chia malsano estos kuracita per surmeto de liaj manoj.

Ho vi pura kaj spirita ! Turnu vin al Dio kun la koro batanta per amo al Li, sindonita al Lia glorado, rigardanta al Lia Regno kaj serchanta helpon de Lia Sankta Spirito en stato de ekstazo, ravo, amo. sopiro, ghojo kaj aromo. Per la Spirito de Sia Apudesto, Dio kunhelpos al vi kuraci malsanojn.

Daùrigu la resanigon de koroj kaj korpoj kaj penu resanigi malsanulojn turnante vin al la Plejalta Regno kaj koncentrante la koron por akiri la resanighon por la povo de la Plejsankta Nomo kaj per la spirito de Amo de Dio.

Kiel Chiu Povas Helpi  ñ

Resanigi malsanulon estas, tamen, afero koncernante ne nur la kuraciston kaj la pacienton, sed chiuj. Chiu devas helpi, per simpatio kaj servemo, per ghustaj konduto kaj penado, kaj speciale per preghoj, char el chiuj kuraciloj pregho estas la plej Potenca. "Propetado kaj preghado por aliaj", diras ‘Abdu'l-Bahá, "certe estos fruktodona." Amikoj de la malsanulo estas speciale respondecaj, char ilia influo, aù por la bono aù por la malbono, estas plej senpera kaj grava. En kiel multaj okazoj de malsano la rezulto dependas chefe de la prizorgado flanke de la gepatroj, amikoj kaj najbaroj de la senhelpa suferanto !

Ech anoj de la tuta socio havas influon je chiu okaze de malsano. En individuaj okazoj tiu influo eble ne shajnas esti grava, sed amase ghia efiko estas potenca. Chiu estas influata de la socia ''atmosfero" en kiu li vivas, de la ghenerala supereco de fido aù materialismo, de virto aù malvirto, de gajeco aù depremiteco, kaj chiu individuo ludas certan rolon en la decido pri la stato de tiu sociala atmosfero. En la nunaj kondichoj de la monde, ne estas eble por chiu atingi perfektan sanon, sed por chiu estas eble farighi volonta vojo por la sandonanta povo de la Sankta Spirito kaj tiamaniere uzi sanigan, helpeman influon sur sia propra korpo kaj sur chiuj kun kiuj li kontaktighas.

Malmultaj devoj estas ordenitaj al bahaanoj pli insiste kaj fortakcente ol resanigi malsanulojn kaj multaj belaj prosanaj preghoj estis malkashitaj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá.

La Ora Epoko  ñ

Bahá'u'lláh certigas ke pere de harmonia kunagado de pacientoj, kuracistoj kaj de la tuta socio ghenerale kaj per ghusta uzado de diversaj kurac-rimedoj, materialaj, mensaj kaj spiritaj, efektivighos la Ora Epoko kiam, per la Povo de Dio, "chiu malghojo transformos sin en ghojon, kaj chiu malsano en sanon. "

'Abdu'l-Bahá diras ke "kiam la Dia Revelacio estos komprenita chiuj zorgoj malaperos."

Refoje Li diras :

Kiam la materia mondo kaj la Dia mondo bone kunrilatos unu kun la alia, kiam la koroj farighos chielaj kaj la celadoj puraj, ekekzistos perfekta interrilato. Tiam tiu chi povo estos kaùzo de perfekta manifestajho. Korpaj kaj spiritaj malsanoj tiam ricevos absolutan resanighon.

Ghusta Uzado de la Sano  ñ

En la konkludo de tiu chi chapitro bone estos memorigi la instruojn de 'Abdu'l-Bahá koncerne la ghustan uzadon de la korpa sano. En unu el Siaj Tabuletoj al la bahaanoj en Vashingtono Li diras :

Se la sano kaj bonstato de la korpo estas foruzitaj en la vojo de la Regno, tio estas tre akceptinda kaj laùdinda ; se ghi estas uzata per la bono de la homaro ghenerale - ech se tio estas por ghia materiala (aù korpa) bono - kaj se ghi estas rimedo de bonfarado, tio ankaù estas akceptebla. Sed se la sano kaj bonstato de homo estas uzataj per kontentigi korpajn dezirojn, en bestosimila nivelo, kaj per diablaj okupoj - tiam malsano estos pli bona ol tia sano ; ja, ech morte estus preferinda ol tia vivo. Se vi deziras sanon, deziru ghin por servi la Regnon. Mi esperas ke vi akiros perfektan internan vidon, neflekseblan firmecon, plenplenan sanon, kaj spiritan kaj korpan forton per ke vi trinku el la fonto de la eterna vivo kaj por ke vin helpu la spirito de la Dia konfirmo.

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >