Reveno al BEL

GLOBALIGHO


Aktuale viglas debato pri globaligho kaj chu estas afero bona aù malbona. Ech se tia nigra-blanka aliro estas nepre tro simpla, evidente necesas trovi, precipe kolektive, respondon al la grandegaj defioj, kiuj sumighas sub la termino globaligho.

Por kelkaj globaligho temas pri pure ekonomia tendenco sekve de tutmonde liberigita merkata sistemo. Por aliaj temas pri daùre akcelighanta procezo de internacia intershangho kaj interkonektigho. Kiel ajn oni ghin vidas, globaligho estas reala kaj dinamika procezo kaj ghi kaùzas preskaù chie sur la terglobo multajn kaj ofte radikajn shanghojn, kiuj montrighas jen pozitivaj jen negativaj.

Tiuj, kiuj defendas globalighon, diras, ke ghi alportas prosperon al sennombraj milionoj da homoj chirkaù la mondo, ke ghi rompas naciajn kaj kulturajn barojn kaj helpas rapidigi la starigon de paco. Kritikantoj diras, ke la kaosa maniero en kiu merkataj fortoj levighis al tutmonda nivelo egalas al detrua shtormo, kiu senkompate traktas laboristojn, tro ofte ankoraù pli malrichigas la povrulojn favore al la richuloj kaj kaùzas enormajn mediodetruojn. Ankaù ili diras, ke la kromefikoj estas same teruraj, kiel ekzemple la disvastigho de aidoso kaj droguzado aù la estigho de monda unuforma kulturo, kiu detruas lokajn tradiciojn kaj frakasas diversecon.

Dum la 1995a pintkunveno pri sociala evoluo en Kopenhago la nacioj de la mondo jam konstatis tian duecon : " Globaligho, kio estas sekvo de kreskinta homa mobileco, plibonigita komunikado, grave kreskinta komercado kaj kapitalfluado kaj de teknologia disvolvighado, malfermas novajn eblecojn al daùriva ekonomia kreskado kaj disvolvighado de la tutmonda ekonomio, precipe en evoluolandoj. Globaligho ankaù permesas al landoj dividi spertojn kaj lerni unuj de atingoj kaj malfacilajhoj de aliaj, kaj antaùenigas reciprokan fekundighon de idealoj, kulturaj valoroj kaj aspiroj. Samtempe la rapidaj procezoj de shanghighado kaj adaptighado estas akompanataj de pliintens- ighanta povreco, senlaboreco kaj socia disrompigho. Minacoj por la homa bonfarto, kiel medidetruaj riskoj, ankaù tutmondighis."

Ne eblas nei la dolorojn kaùzitajn de globaligho. La vera demando tamen estas kiel eblas mildigi ghiajn negativajn efikojn kaj kiel plifortigi la pozitivajn, char sendube nehaltigeblas la antaùen- marsho de la globaligho mem. Ambaù punktojn - ke la plua globaligho estas neevitebla kaj ke nune endas trovi manierojn ghin managhi - eblas plej bone esplori laù la kaùzaj fortoj.

Kaj jen denove oni debatas : Kelkaj vidas chefe ekonomiajn kaùzojn, aliaj la teknologian progreson kaj por ankoraù aliaj estas responsaj historiaj evoluoj dum la 20a jarcento kiel la katastrofaj du mondmilitoj kaj la kolapso de marksismo, kolonialisma ktp, kiuj igis la mondon miksejo kaj fandejo por ghiaj popoloj.

Chia analizo de globaligho certe devas konsideri chiujn tiujn faktorojn. El bahaa vidpunkto tamen gravas ankoraù alia dimensio, kiu kutime estas neglektata, kiu tamen estas la bazo de chio: la spirita dimensio.

Bahaanoj kredas, ke la religio estas la chefa motoro de la homara evoluo kaj responsa por la daùre antaùenighanta plia integrigho de la homa socio kaj ghia civilizado. El tiu vidpunkto religio estas komprenata kiel la iom-post-ioma kaj progresanta rivelado de la Dia volo al la homaro pere de la Mesaghistoj kiuj fondis la grandajn mondajn kredojn.

Bahá'u'lláh, la plej lasta de tiuj Diaj Mesaghistoj, skribis antaù jarcento, ke la homaro eniras novan epokon de unueco kaj interdependeco. Tio okazis, Li diris, char Dio " la Plejkompatema, vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj unu korpon ".

Laù bahaa konvinko sekve la disvolvighado de globala civilizacio estos la rezulto de tiu spirita imperativo, estos parto de procezo, per kiu la Kreinto antaùenmovas Sian kreitajhon al pli altaj niveloj de unueco kaj progreso. Kaj aktualaj tutmondighaj procezoj fakte disrompas multajn el la eksmodaj konceptoj de parteca separemo kaj superemo chu flanke de klasoj, rasoj aù nacioj.

Bahá'u'lláh tamen avertis, ke la dinamika kunfandigho de la popoloj de la mondo al unu sola estus kataklisma: " La signoj de okazontaj konvulsioj kaj hhaoso estas nun distingeblaj, char la aktuala ordo havas lamentindajn mankojn ", Li skribis. " La hodiaùa ordo baldaù estos forbalaita kaj nova ordo disvolvita anstataùe."

Bahá'u'lláh ankaù klarigis, ke la negativajn efikojn de tiu chi revolucio eblas mildigi. Shlosile estos, ke la homaro rekonas kaj komprenas la novajn spiritajn leghojn kaj principojn, kiuj regas la novan epokon, kaj komencas vivi laù ili.

Inter tiuj novaj spiritaj leghoj kaj principoj estas la jenaj : fidindeco kaj honesteco estu la gvidaj principoj en chiuj homaj interrilatoj ; chiasfere estu rekonita la fundamenta homa unueco, unueco kiu postulas la venkon de chiaj antaùjughoj, chu de rasa, klasa aù nacia deveno, kaj la establadon de plena egalrajteco inter virinoj kaj viroj ; kaj decidaj pashoj estu entreprenataj voje al forigo de la grandaj malegalecoj inter richuloj kaj povruloj.

Bahá'u'lláh same alvokis al kreado de novaj institucioj je monda nivelo. Interalie Li alvokis al kreado de nova sistemo de tutmonda administrado bazighanta sur la principo de kolektiva sekureco, en kiu la nacioj de la mondo unuighu por alfronti chian agresadon kaj kunlaboru por fini povrecon kaj subpremadon. Sed ankaù Li emfazis la gravecon de loka administrado. Kaj tiel Li montris la vojon al la establigho de sistemo, kiu samtempe frontos la problemojn je chiuj niveloj - kaj loke kaj tutmonde.

La negativajn efikojn de la globaligho eblas mildigi nur per novforma kaj pli intensa internacia kooperado kaj interkonsilighado surbaze de nova morala valorsistemo, kiu metas homan bonfarton kaj socian justecon super la aktuale regantan materialismon. Chu oni tion nomas tutmonda administrado aù monda registaro - kiel ajn, nepre la globalighaj fortoj postulas la kreadon de iaspeca internacia plej alta aùtoritato, kiu kapablas gardi homajn rajtojn kaj interesojn de laboristoj kaj protekti la medion.

Tio pleje klarighas, kiam oni revenas al la analogio de Bahá'u'lláh, laù kiu la homaro rapide farighas "unu animo kaj unu korpo ". Diri, ke la aktuala, loza asociigho de la nacioj kapablas adekvate protekti la plimulton de la homaro kontraù la malkompataj kromefikoj de la globaligho kaj halti antaù ol estas kreita tia monda aùtoritato - tio egalus al la ideo, ke korpo povus funkcii sen cerbo.

Reveno al la Komenco.
Tiu chi teksto estas verkita surbaze de artikolo aperinta en n-ro 9/2, July-September 1997, p. 2-3, de ONE COUNTRY, la kvaronjara novajhletero de Bahaa Internacia Komunumo, kiu aktuale aperas en ses diversaj lingvoj (angla, china, franca, germana, hispana, rusa).

Por informoj, provekzemplero aù abono de ONE COUNTRY oni povas  turnighi al:
ONE COUNTRY, Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120,
New York, NY 10017-1822, USA,  <1country@bic.org> <http://www.onecountry.org>


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >