Reveno al BEL.

LAWH-I-AQDAS
de Bahà’u’llàh

(Laùhe-Akdas = la Plej Sankta Epistolo ; kromnomita “epistolo al la kristanoj”)
provis traduki kaj pri noti el la franca lingvo la D-ro Eric COFFINET


« Jen la Plej Sankta Epistolo transdonita el la dia regno al tiu turninta sian vizaghon al la Adorato de la mondo, kiu investita per transcenda gloro malsuprenvenis el la chielo de eterneco. »

Je la nomo de Dio, la Sinjoro de granda gloro !

Tiu epistolo devenanta de nia cheesto estas destinita al tiu, kiun la vualo de la nomoj ne malebligis alproksimighi al Dio, la Kreanto de la chielo kaj de la tero, por ghojigi liajn okulojn dum la tagoj de lia Sinjoro, la Helpo en danghero, la Mem-Ekzistanta.

Ci diru : o dischiploj de la Filo (Jesuo-Kristo) ! Chu vi eksighis for de mia cheesto pro mia nomo ? ( la nomo « Bahà’u’llàh » signifas samtempe « Splendoro, Gloro, Lumo de Dio » en la araba lingvo) > (Jehhezkel 1/26-28 + 43/1-7, St Mateo 16/27, Apokalipso 2/7-13 ) Kial vi ne meditas en viaj koroj ? Tage kaj nokte vi estis alpreghantaj vian Sinjoron, la Chio-Povan, sed kiam li malsuprenvenis el la chielo de eterneco en sia granda gloro, vi forturnighis for de li kaj vi restis mergighintaj en  neglektemo.

Vi konsideru tiujn, kiuj malagnoskis la Spiriton (Jesuo-Kristo), kiam li venis al ili kun evidenta aùtoritateco. Tiom multaj estis la fariseoj, kiuj izolighis en siaj sinagogoj pro lia nomo, vekriante pri sia disigho for de li. Tamen, kiam plene malfermighis la pordegoj de la reunuigho, kaj kiam la Astro dia tutsplendore brilis en la aùroro de beleco, ili rifuzis kredis je Dio, la Ekzaltata, la Potenca. Ili ne sukcesis atingi lian cheeston, kvankam lia alveno estis promesita en la libro de Jesaja, ankaù en la libroj de la profetoj kaj de la senditoj (St Johano 5/46, St Mateo 23/13-36). Neniu el ili turnis sian vizaghon al la tagigho de la dia boneco, krom tiuj tute senpovaj inter la homoj. Kaj tamen hodiaù chiu homo investita per povo kaj per suvereneco estas fiera asociighi kun lia nomo. Krome vi memoru tiun, kiu verdiktis la mortpunon kontraù Jesuo (St Mateo 26/57-66). Li estis unu el la plej erudiciaj en sia tempo kaj en sia lando, dum tiu, kiu estis nur fishkaptisto (Petro), kredis je li. Vi singardu kaj atentu la averton. (St Marko 32-36)

Same vi konsideru kiom multaj estas la monahhoj, kiuj izolighis en siaj preghejoj, alpreghante la Spiriton (Jesuo-Kristo). Sed kiam li aperis dank’al la povo de vero, ili ne sukcesis alproksimighi al li kaj estas enkalkulitaj inter la devojighintoj. Felichas tiuj forlasintaj ilin kaj turnintaj sian vizaghon al tiu, kiu estas la Deziro de chiuj en la chielo kaj sur la tero.

Ili legas la Evangelion sed tamen rifuzas rekoni la Sinjoron Plej-Gloran, kvankam li venis kun la forto de sia aùtoritateco ekzaltita, potenca kaj pardonema. Vere ni (Bahà’u’llàh kaj Jesuo-Kristo) venis pro amo al vi kaj ni eltenis la sortobatojn de la mondo por via savo. Chu vi tuj forfughos for de tiu, kiu oferis sian vivon, por ke vi estu revivigitaj ? Vi timu Dion, o dischiploj de la Spirito (Jesuo-Kristo), kaj ne sekvu la vojon de la grave devojighintaj ekleziuloj. Chu vi opinias, ke li (Bahà’u’llàh) celas sian propran profiton, dum li estis konstante minacata per la glavoj de siaj malamikoj ? Aù ke li celas la vantajhojn de tiu mondo, dum oni malliberigis lin en la plej malbona urbo ? Vi jughu juste kaj ne kondutu kiel la maljustuloj.

Vi malfermu la pordon de via koro. Vere tiu, kiu estas la Spirito, staras antaù ghi. Kial vi restas for de tiu, kiu celis allogi vin al brilega loko ? (St Johano 14/2-3) Ci diru : Vere ni malfermis por vi la pordegojn de la Regno. Chu vi riglos la pordojn de viaj domoj kontraù mia vizagho ? Tio vere estus ja lamentinda eraro. Vere li denove malsuprenvenis el la chielo, same kiel li malsuprenvenis el ghi la unuan fojon. Vi atentu kaj timu kontesti liajn parolojn, same kiel faris la popolo antaù vi. Tiel  instruas vin la Verulo, ke vi povu kompreni tion.

La Jordano kunighas al la plej granda oceano, kaj la Filo en la sankta valo ekkrias : « Jen mi, jen mi, o Sinjoro, mia Dio ! », dum la Sinajo rondiras chirkaù lia Domo kaj dum la Flama Arbetajho ekkrias : « Tiu, kiu estas la Dezirato de chiuj estas veninta en sia trancenda majesteco ! » Ci diru : Jen ! La Patro estas veninta (Jesaja 9/5 kaj St Mateo 21/33-41), kaj tio promesita al vi en la Regno estas plenumita ! Jen la parolo kashata de la Filo, kiam li diris al tiuj chirkaùantaj lin : « Vi ne povas ghin nun elporti. » (St Johano 16/12). Kaj kiam elfinighis la difinita tempo kaj kiam sonis la Horo, la vorto brilis super la horizonto de la volo de Dio. Vi atentu ne rifuzi ghin, o dischiploj de la Filo. Firme vi ekkaptu ghin. Tio estos pli bona por vi ol chio posedata de vi. Vere li estas proksima de la bonagantoj. La Horo, kiun ni kashis for de la scio de la popoloj de la tero kaj de la angheloj (St Marko 13/32), estas alveninta. Ci diru : Vere li (Jesuo-Kristo) atestis por mi (Bahà’u’llàh) kaj mi atestas por li. Li celis ja neniun alian ol min (St Johano 16/13-15). Tion atestas chiu animo justa kaj komprenpova.

Kvankam trafataj de sennombraj afliktoj, ni alvoke kunvenigas la popolon antaù Dio, la Sinjoro de la nomoj. Ci diru :  Vi strebu atingi tion promesitan al vi en la libroj de Dio, kaj ne sekvu la vojon de la nescianto. Mia korpo suferis pro enkarcerigo, por ke vi estu liberigitaj el via propra sklaveco (St Johano 8/31-32). Vi turnu do vian vizaghon al lia vizagho kaj ne sekvu la vojon de malamikaj subpremantoj. Vere li konsentis por si kruelan humiligon, por ke vi povu atingi la gloron, sed tamen vi amuzighas en la valo de neglektemo. Vere por via savo li loghas en la plej malbona domo, dum vi loghas en palacoj.

Ci diru : chu vi ne aùdis la vochon de la Krianto, kiu kriegis en la dezerto de Bajano (la Bajan’ estas la sankta libro revelaciita de Bab’, heroldo de Bahà’u’llàh> aludo al Jesaja 40/3-5), alportanta al vi la bonan novajhon de la alveno de via Sinjoro, la Plej-Kompatema ? Vidu vi ! Li estas veninta sub la protekta ombro de la atesto kun pruvoj kaj signoj konkludigaj, kaj tiuj, kiuj vere kredas je li, konsideras lian cheeston kiel la realighon de la Regno de Dio (St Luko 17/20-21). Benata estas la homo sinturnanta al li, kaj ve al tiuj malagnoskantaj aù dubantaj pri li.

Ci anoncu al la pastroj : Vidu vi ! Tiu, kiu estas la suvereno, estas alveninta. Vi eliru el malantaù la vualo pro la nomo de via Sinjoro, Tiu, kiu klinigas la kapon de chiuj homoj. Vi proklamu al la tuta homaro la bonan novajhon de tiu potenca kaj brilega revelacio. Vere tiu, kiu estas la Spirito de Vero, estas veninta por gvidi vin al la tuta vero. Li eldiras ne tion, kion flustras al li lia memo, sed tion, kion ordonas la Plej-Sagha, la Chio-Scia. (St Johano 14/ 16-17, 26 kaj 16/7-15)

Ci diru : Jen tiu, kiu gloris la Filon kaj laùdis lian Aferon. O popoloj de la tero, senigu vin je chiuj posedajhoj viaj kaj firme ekkaptu tion ordonatan de la konfidato de Dio, la Plej-Potenca. Vi purigu viajn orelojn kaj turnu vian koron al li, por ke vi povu aùdi la plej mirindan vokon laùtighintan el la Sinajo, la domo de via Sinjoro, la Plej-Glora. Vere tio gvidos vin al la loko, de kie vi ekvidos la splendoron de la lumo de lia vizagho, kiu brilas super tiu luma horizonto.

O pastraro ! Vi lasu viajn sonorilojn kaj eliru el viaj preghejoj. Shuldas al vi en tiu tago laùte proklami la Plej Grandan Nomon inter la nacioj. Chu vi preferas silenti, dum chiu shtono kaj chiu arbo ekkrias : « La Sinjoro estas veninta en sia tuta gloro ! » Felichas tiu rapidanta al li. Vere li estos enkalkulita inter tiuj, kies nomoj estos menciitaj de la plej alta asembleo kaj registritaj por chiam. Tion dekretis la Spirito en tiu mirinda epistolo. Tiu alvokanta la homojn je mia nomo estas vere mia kaj li manifestos tion, kio superas la povon de chiuj sur tiu tero. Vi sekvu la vojon de la Sinjoro kaj ne tiun de la enkotighintoj en neglektemo. Felichas la dormanto vekata de la venteto de Dio, kaj levighanta inter la mortintoj por pashi al la vojo de la Sinjoro. Vere tia homo estas konsiderata de Dio, la Verulo, kiel  juvelo inter la homoj kaj enkalkulita inter la beatuloj.

Ci diru : La lumo de lia revelacio aperis en la Oriento ; en Okcidento aperis la signoj de lia aùtoritateco (Bahà’u’llàh ricevis sian mision en la subtera prizono persa de Teherano en 1852 sed anoncis ghin al la mondo nur en 1867 en la urbo Edirno, kiu situas en la Europa parto de Turkio > tio estas aludo al St Mateo 24/27) Vi meditu tion en viaj koroj, o popoloj, kaj ne estu kiel tiuj, kiuj grave eraris, kiam mia Memorigo (Bab) venis al ili laù la ordonoj de la Chio-Pova, la Plej Laùdata. Ke vin veku la venteto de Dio ! Vere ghi blovis sur la mondo. Felichas tiu flarinta ghian bonodoron kaj enkalkulita inter la firmaj.

O episkoparo ! Vi estas la steloj en la chielo de mia scio. Mia pardonemo ne deziras vidi vin teren fali. (St Marko 13/24-26) Tamen mia justeco deklaras : « Ja tion dekretis la Filo. » Kaj chio eldirita de lia busho senkulpa, verama kaj fidinda, neniam povos esti difektita. Vere la sonoriloj kantas mian nomon kaj vekrias pri mi, sed mia spirito estas plenigita per brilega  ghojo. La korpo de la Amato arde deziras la krucon kaj lia kapo senpacience atendas la vundon de la lanco sur la vojo de la Plej-Pardonema. La supereco de la subpremanto neniel povas devojigi lin de lia celo. Ni ordonis al chiuj kreitajhoj atingi la cheeston de via Sinjoro, la Regho de chiuj nomoj. Felicha estu la homo, kiu turnis sian vizaghon al Dio, la Sinjoro de la Tago de la Pentofaro.

O monahharo ! Si vi decidos sekvi min, mi faros vin la heredantojn de mia regno. Kaj se vi pekos kontraù mi, pro mia nelacigebla toleremo mi pacience eltenos tion, char mi vere estas la  Indulgema, la Plej-Pardonema.

O tero de Sirio ! Kio farighis cia honesteco ? Vere la pashoj de via Sinjoro nobligis cin. Chu ci perceptis la bonodoron de la sankta reunuigho, au chu oni devas enkalkuli cin inter la neglektemaj ?

Bet-Lehhem viglighas pro la venteto de Dio. Ni aùdas ghian vochon dirantan : « O Vi, Sinjoro Plej-Malavara ! Kie establighis cia granda gloro ? La dolchaj aromoj de cia cheesto vivigis min, dum mi velkis pro mia disigho de ci. Plej laùdata estu ci, kiu forpelis la vualojn kaj venis kun evidentaj gloro kaj potenco. » Laùtigante la vochon el malantaù la Tabernaklo de majesteco kaj de grandiozeco, ni alvokis ghin : « O Bet-Lehhem ! Tiu lumo levighis en la Oriento kaj movighis al la Okcidento (St Mateo 24/27), ghis kiam ghi atingis cin dum la vespero de sia vivo. Ci diru al mi : chu la filoj rekonas la Patron kaj akceptas lin ?Aù chu ili malkonfesas lin, same kiel la pasinta popolo ? (pri Jesuo) » Tuj poste ghi ekkriis: « Ci vere estas la Chio-Scia, la Informhava ! » Vere ni vidas chiujn kreitajhojn atesti por ni. Iuj rekonas nin kaj atestas, dum la plejmulto atestas sed ne rekonas nin.

La Sinajo viglighas pro ghojo, ekvidante nian vizaghon. Ghi laùtigas sian charman vochon por glori sian Sinjoron, dirante : « O Sinjoro ! Mi flaras la bonodoron de cia mantelo. Shajnas al mi, ke ci estas proksima, investita per la signojn de Dio. Ci nobligis tiujn regionojn per ciaj pashoj. Kiom benita estus cia popolo, se nur ghi povus rekoni cin kaj flari ciajn dolchajn aromojn ! Kaj ve al tiuj daùre dormantaj. »

Felicha estas ci, kiu turnis cian vizaghon al mia vizagho, char ci disshiris la vualojn, frakasis la idolojn kaj rekonis cian Sinjoron eternan. La popoloj de la Korano kontraùstaris nin sen pruvoj nek atestoj klaraj, subigante nin chiumomente al nova turmento. Ili vane fantazias, ke la afliktoj povus fiaskigi nian projekton. Vere vanas tio imagita de ili. Vere cia Sinjoro estas tiu ordonanta chion al li plachantan.

Mi neniam preterpasas arbon sen diri al ghi en mia koro : « O ! Dehakita estu ci je mia nomo kaj krucumita estu mia korpo sur ci. » Ni rivelis tiujn vortojn en epistolo al la Shaho, kiel averton al la dischiploj de chiuj religioj. Vere cia Sinjoro, la Plej-Sagha, chion scias.

Ci ne chagrenighu pro tio farita de ili al mi. Ili vere estas pli mortintaj ol vivantaj. Ci lasu ilin kun la mortintoj, kaj poste ci turnu cian vizaghon al tiu, kiu donas la vivon al la mondo (St Luko 9/60). Ci ne malghojighu pro tio rakontata de la senpripensuloj. Ci estu firma en la Afero kaj instruu la popolojn kun perfekta sagheco. Tion ordonas al ci la Suvereno de la tero kaj de la chielo. Li vere estas la Plej-Potenca, la Plej-Malavara. Baldaù Dio ekzaltos cian memoron kaj per la plumo de gloro enskribos tion, kion ci esprimis en cia amo al Li. Li vere estas la protektanto de la bonagantoj.

Ci memorigu min al tiu nomita Murad kaj diru : « Felicha estas ci, o Murad, char ci forjhetis for de ci la sugestojn de ciaj propraj deziroj, por sekvi tiun, kiu estas la deziro de la tuta homaro.» Ci diru : ( tio tre similas la predikon de Jesuo-Kristo sur la monto : St Mat 5/1-12 )

Felichas la dormanto vekata de mia venteto.

Felichas la mortinto revivigata de mia spiro de vivo.

Felichas la okulo konsolata, kontemplante mian belecon.

Felichas la vojaghanto direktanta sian pashojn al la tabernaklo de mia gloro kaj de mia majesteco.

Feli¤as la afliktito serchanta shirmon sub la ombro de mia baldakeno.

Felichas la soifanto rapidanta al la mildaj klaraj ondoj klaraj de mia tenera bonkoreco.

Felichas la neshatigebla animo forpelanta siajn egoismajn dezirojn pro amo al mi, kaj che- tablighanta che la bankedo, kiun mi malsuprenigis el la chielo de mia dia boneco por miaj elektitoj.

Felichas la humiligito ekkaptanta firme la shnuron de mia gloro kaj la bezonanto rifughanta sub la ombro de la tabernaklo de mia richeco.

Felichas la nescianto ser¤anta la fonton de mia scio kaj la neglektemulo alkrochighanta al la shnuro de la memorado pri mi.

Felichas la animo revivigata de mia viviga spiro kaj trovanta aliron al mia chiela regno.

Felichas la homo allogata al la aùroro de mia revelacio per la dolchaj aromoj de la reunuigho kun mi.

Felichas la orelo aùdanta kaj la lango atestanta ; kaj felichas la okulo vidanta kaj rekonanta la Sinjoron mem en lia granda gloro kaj majesto, investitan per grandiozeco kaj imperieco.

Felichas tiuj atingantaj mian cheeston.

Felichas la homo provanta esti lumigata de la tagstelo de mia parolo.

Felichas tiu ornamanta sian kapon per la diademo de mia amo.

Felichas tiu aùdanta la rakonton de miaj afliktoj kaj levighanta por helpi min inter mia popolo.

Felichas tiu oferanta sian vivon en mia vojo kaj suferanta multajn afliktojn por amo al mia nomo.

Felichas la homo fidanta mian parolon kaj levighanta inter la mortintoj por laùde glori min.

Felichas tiu ravata de miaj mirindaj melodioj kaj disshiranta la vualojn dank’al la forto de mia povo.

Felichas tiu fidela je mia Alianco kaj ne malebligata de la mondo atingi la kortegon de mia sankteco.

Felichas la homo indiferenta al chio krom mi, kiu ekflugas al la chielo de mia amo, kiu eniras mian Regnon, kiu kontemplas miajn kampojn de gloro, kiu avide trinkas la vivigajn akvojn de mia bonkoreco, kiu sensoifighas el la chiela rivero de mia tenera providenco, kiu ekkonas mian Aferon, kiu komprenas tion kashitan de mi en la trezoro de miaj vortoj, kaj kiu brilegas che la horizonto de la dia scio, okupata laùdi kaj glori min. Vere li estas mia. Kun li estas mia pardonemo, mia tenera malavareco, mia bonkoreco kaj mia gloro.

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
<http://www.bahaaeligo.bahai.de>
<bahaaeligo@bahai.de>