Reveno al BEL

TUTMONDA PACO
Universala Pacprogramo


La sopiro al paco kaj la promeso pri ghia veno estas tiel malnova kiel la historio de la homaro. La popoloj de la mondo kune kreskis al intima najbareco kaj nun trovighas antaù grava decido : chu ekhavi pacon post neimageblaj terurajhoj, kiujn estigos obstina persistado che malnovaj kondut- manieroj aù chu starigi pacon per libervola ago de chiuj popoloj kaj nacioj post komuna interkonsil- igho de iliaj registaroj. La antaùsignoj estas favoraj : Neniam en la pasinteco la mondo spertis tian gradon de internacia kunlaboro de popoloj, iam malamikaj unuj al la aliaj, de scienca-teknika progreso kaj mondskala komunikado.

Kio obstrukcas la vojon al la paco? Antaùjughoj, suspektemo, duboj, miskomprenoj kaj egoismaj interesoj ghenas la rilatojn inter la nacioj kaj malebligas kunlaboron, per kiu ni povus venki la minacan ekonomian krizon, la disvastighon de anarkio kaj terorismo kaj la nedireblajn suferojn de milionoj da homoj. Distordita koncepto pri la homo, kiu prezentas lin malgraù lia pac-sopiro kiel nebonigeblan egoiston, senkuraghigas multajn bonvolemulojn. Objektiva ekzamenado tamen pruvas, ke la vera, spirita karaktero de la homo estas direktita al kreivo kaj kunlaboremo.

La historia evoluo de la homo progresis analoge al la fazoj de bebeco, infaneco kaj adoleskanteco en la vivo de unuopulo : de la formigho de la familio kaj civito al la fondo de shtatoj. Chiu transiro de unu fazo al alia alportis tute naturajn perturbojn. La bahaanoj konsideras la fundajn problemojn de nia tempo kiel signalojn de tiu chi nehaltigebla natura procezo de maturigho, kiu povas kulmini en orda kaj ekvilibra tutmonda komunajho, pri kies efektivigo kiel plenumigho de la dia kreo-plano ili estas firme konvinkitaj. Cheno el spiritaj lumfontoj, la religioj, estis la antaùenigaj fortoj en la civiliza procezo de la homaro. Monda paco sen religio tial estas neimagebla. La religio pruvadis per sia senpera influo, ke ghi estas nemalhavebla por la ordo en chiu homa komunajho. Materiismo en Oriento kaj Okcidento faris el siaj ideologioj kvazaùajn religiojn kaj alstrebis la diigon de la shtato kaj la superecon de unu raso, unu nacio aù unu klaso. La komuna trajto kaj la radiko de chiuj chi ideologioj estas la glorigo de la strebado al materiaj aferoj. El tio estas nutrata la falsa tezo pri la nebonigebla egoisma homo.

Malpermeso de chiaj armiloj estas nur suprajha pasho. Solvi unuopajn konfliktojn ne sufichas. Universalan solvon multaj grupoj jam konsideras necesa. Esperigajn signojn ni jam observas en la kreskanta tendeco de unuopaj shtatgrupoj kunlabori laù difinitaj interkonsentoj en aferoj de komuna intereso. Por la monda paco pluraj temoj aparte gravas, kvankam ili shajne ne rekte rilatas al ghi:

1 ) rasismo ofendas la homan dignon kaj malhelpas la disvolvighon de siaj viktimoj ; rekoni la homaron kiel unuecan estas nepre necesa por la solvo de tiu chi problemo;
2 ) drasta diferenco inter richeco kaj malricheco estas kaùzo por la malstabileco de la monda situacio ; la problemo devas esti reanalizita kaj solvita per kombinita aplikado de spiritaj, moralaj kaj praktikaj rimedoj;
3 ) senbrida naciismo devas cedi al globala lojaleco inter la shtatoj ; la mondo shrumpas al unusola najbareco, en kiu la profito de unu parto estas certigita plej oportune per la akcelo de la profito de la tuto;
4 ) religia malpaco dum la historio kaùzis multe da malfelicho ; la anoj de chiuj religioj devas klopodi pri interpacigo de siaj opinio-konfliktoj en teorio kaj praktiko ; la religiaj gvidantoj devas venki siajn teologiajn diferencojn en humileco antaù la Kreinto;
5 ) rifuzo de plena samrajteco de la virinoj signifas maljuston kontraù la duono de la monda loghantaro ; nur kiam la virinoj farighas egalvaloraj partneroj en chiuj sferoj de homa aktiveco, kreighos la morala kaj psikologia klimato por la mondpaco;
6 ) manko de edukebleco malhelpas al vastaj rondoj de la monda loghantaro venki antaùjughojn kaj plibonigi sian vivo-kvaliton ; la edukado de knabinoj havas plej urghan prioritaton, kaj aparta atento devus esti dedichita al la instruado de tutmondeca konscio;
7 ) nesuficha komunikado inter la popoloj malfortigas tre grave la klopodojn pri la monda paco ; la akcepto de internacia helplingvo, instruota en chiuj lernejoj de la mondo, povas helpi en la solvo de tiu chi problemo.

Nuraj kontraktoj ne sufichas. Kolektiva sekureco sole surbaze de politikaj traktatoj restas fabelo. La monda paco estas kompleksa problemo, kies pritrakto devas esti levita de la pure praktika sur la principan nivelon. Por trovi daùrajn solvojn, ghi devas esti subtenata de spirita aù etika sinteno, kiu nun devas esti evoluigata. Problemoj kiel la jhus cititaj, kiuj kutime ne estas rilatigitaj al mondpaco, devas esti solvitaj samtempe. Spiritaj principoj aù, kiel kelkaj diras, homaj valoroj estas la shlosilo por chiu problemsolvo.

Mondordo povas esti bazita nur sur la neshancelebla konvinko pri la unueco de la homaro. Tio postulas la forlason de chiaj antaùjughoj kaj de chio, kio instigas homojn kredi sin superaj al aliaj. Krome, ghi necesigas nenion alian ol la rekonstruon kaj la senarmigon de la tuta civilizita mondo - de mondo kunkreskinta en chiuj fundamentaj aferoj de la vivo kaj tamen senfine diversa en naciaj originalecoj. Krom tio konsistiga parto de mondordo estas klare difinita jursistemo, kolektiva sekureco per internacia ekzekutivo, mond-parlamento kaj mond-kortumo. Nacia politiko devas grade adaptighi al la tutmondaj interesoj pere de klare difinitaj leghoj aù universale rekonitaj aprobeblaj principoj por la reguligo de la rilatoj inter la popoloj.

Ni alvokas la shtatestrojn de la mondo kolektighi en jam longtempe malfruighinta universala kunveno. Chu ne estus la tasko de Unuighintaj Nacioj, levi sin, plene subtenate de siaj shtato- membroj, al tiel alta celo, por ke estighu tutmonda federacio, kiu utiligos chiujn fortojn de la homaro por la paco kaj por la bonfarto de la popoloj ? La plej alta celo estas la unuigo de chiuj popoloj de la mondo en unu universala familio. Multnombraj internaciaj movadoj pruvadas la deziregon pri paco kaj unueco.

Kiel studobjekton la bahaanoj volonte ofertas la universalan sistemon de sia kunlaborado, proklamitan de la fondinto de ilia religio, en kiu laù ghenerale akceptitaj principoj de interkonsiligho surbaze de spiritaj valoroj chiu kontribuas en sia agosfero al la formado de decidoj. Ili montras, ke la homaro povas vivi kiel tutmonda socio. Daùre progresanta kulturo estas la celo de la kreo de la homo.

" Tiuj teruraj bataloj, tiuj deturaj militoj chesos kaj la Plej Granda Paco venos ".  Bahá'u'lláh

Reveno al la Komenco.
Tiu chi teksto estas resumo de la deklaro " La Promeso de Monda Paco " (" The Promise of World Peace "), kiu en la angla aù en traduko al multaj diversaj lingvoj haveblas che :
1 ) la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj ( kies adresoj troveblas i.a. sub <http://www.bahai.org>)
2 ) Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, <bic-nyc@bic.org> <http://www.bahai.org>.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >