Reveno al BEL

LA PROSPERO DE LA HOMARO
GLOBALA EVOLUOSTRATEGIO (tutmonda spirita kaj materia evoluado)


Proksimighantaj al la dudekunua jarcento la popoloj kaj registaroj de la mondo estas pli kaj pli defiataj atingi komprenon pri la esencaj problemoj de nia komuna estonto. Spite al multege da konfliktado, maljusteco kaj amasa suferado, chie homoj esprimas siajn dezirojn je pozitiva reformado surbaze de nove vekighanta espero por la estonteco de nia planedo.

La Bahaa Internacia Komunumo (Bahá'í International Community) proponas fundan repripensadon de la konceptoj kaj supozoj, kiuj regas nian socian kaj ekonomian vivon, kaj ghi prezentas vizion pri nova epoko de prosperado por la tuta homaro. Meze de la kaosa malcerteco de nia aktualo ghi montras la padon al pli justa kaj paca mondo.

La idealo de monda paco konkretighis je grado neimagebla antaù nur jardeko. Obstakloj, kiuj longe shajnis nevenkeblaj, nun kolapsis; konfliktoj, kiuj shajnis nerepacigeblaj, komencighis cedi al procezoj de interkonsilighado kaj solvado; aperis emo kaj volo respondi al milita agreso per unuigitaj internaciaj agoj. La efiko estas ke kaj che la homaraj amasoj kaj che multaj mondaj gvidantoj rilate la estontecon de nia planedo altgrade kreskis espero - espero, kiu estis jam preskaù estingita.

Chie multighas la signoj ke la popoloj de la mondo sopiras al finigho de konfliktado, al finigho de suferado kaj ruinigho de kiuj neniu lando estas plu netushebla. Ne eblas veki la volforton necesan por superi la restintajn barojn per nuraj alvokoj al agoj kontraù la nenombreblaj malsanoj, kiuj afliktas la mondan socion. Tiu volo al shanghado devas esti forghita per vizio de homara prospero - vizio de prospero en ghia plena signifo: la konsciigho pri la nun ekvideblaj shancoj por spirita kaj materia bonfarto de chiuj homoj surtere.

La sekva shtupo en la pluevoluo de la homara civilizacio bezonos profundan rekonsideradon de la ekzistantaj konvinkoj pri la naturo kaj la celo de tiu chi evolua procezo kaj de la rolo de la diversaj ghiaj protagonistoj. La tasko estas krei globalan evoluostrategion, kiu akcelos la homaran maturighon. La plenumo de tiu tasko necesigas ghisfundan reformadon de chiuj sociaj institucioj. Por la ellaboro kaj efektivigo de tia strategio la sekvaj konceptoj estas esence gravaj:

Fundamento. Evoluopolitiko kaj evoluigaj programoj devas bazihi sur senkondicha rekono de la unueco de la homaro, devas rekoni justecon kiel primaran principon de socia organizigho kaj devas plejeble eluzi la eblecojn, kiujn povas doni por la kreskigo de homaj kapabloj la religia kaj scienca heredo de la homaro.

Partopreno. La evoluoprocezo devas enkludi la plejparton de la homaro, membrojn de registaraj institucioj sur chiuj niveloj, personojn laborantajn en internacie kunordigaj instancoj, sciencistojn kaj sociajn klerulojn, chiujn dotitajn per arta talento aù kun aliro al la amaskomunikiloj, kaj la gvidantojn de neregistaraj organizajhoj.

Partnereco. La establo de plena egalrajteco inter virinoj kaj viroj, je chiuj sektoroj de la vivo kaj je chiuj niveloj de la socio, devas esti primara celo.

Unueco. La principo de la unueco de la homaro devas esti plenkore proprigita far tiuj en kies manoj trovighas la decida povo kaj responso, kaj ghiaj konsistigaj elementoj - enklude de la koncepto mondcivitaneco - devas esti disvastigataj tra kaj la edukaj sistemoj kaj la amas-komunikiloj.

Responseco. Kun kreskanta integrigho de la homaro devas tiuj, kiuj estas elektitaj por fari por ni decidojn, meti pli kaj pli chiujn siajn klopodojn en globalan perspektivon. Ne nur je nacia, sed ankaù je loka nivelo, devas, laù Bahá'u'lláh, la elektitaj gvidantoj de la homaj aferoj konsideri sin mem responsaj por la bonfarto de la tuta homaro.

Aùtoritato. Estos necese krei leghojn kaj instituciojn, kiuj estas universalaj laù siaj karaktero kaj aùtoritato. Fine la rekonstruo aù transformado de la Unuighintaj Nacioj kondukos al establo de monda federacio de nacioj kun siaj propraj leghfaraj, juraj kaj administraj instancoj. Dum la de ni konata mondo forpasas kaj nova luktas por sia naskigho, ni devas kune doni formon al nia kolektiva destino. Antaù pli ol jarcento Bahá'u'lláh direktis al la popoloj de la mondo jenan alvokon: "Estu profunde engaghitaj pri la postuloj de la epoko en kiu vivas vi kaj koncentru viajn klopodojn je la krizoj kaj bezonoj ghiaj." "Unuigite interkonsilighu vi; la pensado via estu unuanima."

Shanco. Dum ja rekonendas ke vaste malsamaj estas la kapabloj de la individuoj, devas tamen esti chefa celo ebligi al chiuj homoj surtere egalan aliron al scienco kaj tekniko.

Interkonsiligho. La kernon de chia evoluo devas konsistigi interkonsiligha procezo per kiu la individuoj ghin partoprenantaj klopodas transcendi siajn respektivajn vidpunktojn por ke ili povu funkcii kiel membroj de organismo pli granda, kun interesoj kaj celoj propraj.

Spiriteco. Spirita konsiderado de homaj aferoj devas esti fundamenta. Por la granda plimulto de la monda populacio ne bezonas pruvon la ideo ke la homa naturo havas spiritan dimension, ja ke fakte ghia esenca identeco estas spirita.

Servado. Nova laboretiko, kiu bazighas sur sindedicha servado al la homaro, estos esenca. Tial instruado, kiu kapabligas la civitanojn de la mondo kontribui al la produktado de richeco, devas esti iluminita per la spirita rekono ke servado al la homaro estas la celo de kaj la individua vivo kaj la socia organizigho.

Komuneco. Bezonatas novaj ekonomiaj modeloj kreitaj surbaze de tio kio rezultos el simpatia konsiderado de la komuna sperto, el rigardi homojn en iliaj rilatoj al aliaj kaj el la rekono ke por la socia bonfarto esence rolas familioj kaj komunumoj.

Reveno al la Komenco

Tiu ci teksto estas ellaborita surbaze de la papero kiun legis bahaa delegito al la Monda Pintkunveno pri Sociala Evoluo en Kopenhago, 1995. Li resumas la pli kompletan deklaron "La Prospero de la Homaro" ("The Prosperity of Humankind"), kiu en la angla aù en traduko al multaj diversaj lingvoj haveblas che la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (kies adresoj troveblas i.a. sub http://www.bahai.org ) aù rekte che:

Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA     T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, <bic-nyc@bic.org> < http://www.bahai.org>


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >