Reveno al BEL

LA RELIGIO


El bahaa vidpunkto la senco de la vivo surtera estas por chiu individuo disvolvadi la spiritajn kaj moralajn kvalitojn, kiuj trovighas kerne de la homa naturo. Bahá'u'lláh diris pri la homo, ke li estas "minejo richa je juveloj de netaksebla valoro". Tiujn "juvelojn" aù kvalitojn eblas "mini" aù disvolvi nur kiam oni turnighas al Dio. Pri tiu chi eminenta tasko responsas sole la individuo mem. La homaro tamen ricevas fare de amanta Kreanto kontinuan gvidadon pri kiel efektivigi tion. La bahaa koncepto pri la homo kaj la animo estas esence pozitiva same kiel la bahaa vidpunkto pri la senco de la vivo kaj la vivo postmorta.

Bahaanoj kredas ke estas nur unu Dio, la Kreinto de la universo. Tra la historio Dio Sin rivelis al la homaro tra serio da Diaj Mesaghistoj, kiuj chiuj fondis grandan religion. Inter tiuj Mesaghistoj estis Abrahamo, Moseo, Krishno, Zoroastro, Budho, Jesuo kaj Mahometo. Tiu chi sinsekvo de Diaj Instruistoj reflektas la unikan "planon de Dio" por la homaron edukadi pri ghia Kreinto kaj por kultivi ghiajn spiritajn, intelektajn kaj moralajn potencialojn. La celo de la plano estas la disvolvado de la ennaskitaj, noblaj potencialoj de chiu unuopa homo kaj la preparado de la vojo al prosperanta tutmonda civilizacio.

En la moderna epoko, kredas bahaanoj, la volo de Dio por la homaro rivelighis meze de la 19a jarcento tra Bahá'u'lláh, kiu estas la plej lasta el tiuj Diaj Mesaghistoj.

Kiam bahaanoj diras ke la diversaj religioj estas fakte unusola, tiam ili ne volas diri ke la diversaj religiaj kredoj kaj organizajhoj estas la sama. Kion ili kredas estas ke ekzistas nur unu religio kaj ke chiuj el la Mesaghistoj de Dio iom post iom ghin rivelis. La grandaj religioj de la mondo kune estas esprimo de la unusola disvolvighanta Dia plano, "la neshanghebla Kredo de Dio, eterna en pasinteco , eterna en estonteco".

Homoj de chiaj religiaj fonoj trovas ke la promesoj kaj atendoj de iliaj propraj kredoj plenumighas en la Bahaa Kredo. Simile bahaanoj de indighenaj fonoj - chu amerikaj, afrikaj aù aliaj - trovas en la bahaaj instruoj la plenumighon de iliaj profetaj vizioj.

Por bahaanoj de judaisma fono la apero de Bahá'u'lláh egalas la promesitan venon de "la Eternulo, mia Dio, kune kun chiuj sanktuloj". Kiel posteulo de Abrahamo venis Bahá'u'lláh por montri al la nacioj la vojon kiel ili "forghos el siaj glavoj plugilojn". Multaj aspektoj de la deviga ekzilighado de Bahá'u'lláh al la lando de Izraelo kune kun aliaj historiaj eventoj dum Lia vivo kaj depost Lia forpaso konsideratas kiel plenumigho de multnombraj bibliaj profetajhoj.

Por bahaanoj de budhisma fono Bahá'u'lláh plenumas la profetajhojn pri la veno de "Budho nomita Majtrejo, la Budho de universala gefrateco", kiu laù budhismaj tradicioj alportos pacon kaj iluminighon al la tuta homaro. Ili vidas la plenumighon de aro da profetajhoj kiel ekz. tiun ke la Budho Majtrejo devas veni el "la Okcidento", konstatante ke la devenlando de Bahá'u'lláh, Irano, trovighas okcidente de Hindio.

Por bahaanoj de hinduisma fono Bahá'u'lláh venis kiel nova enkarnigho de Krishno, la "Deka Avataro" kaj la "Plej Granda Spirito". Li estas "la sennaska, la senmorta", Tiu kiu "kiam boneco malfortighas" revenas "chiuepoke" por "establi justecon" kiel estas promesita en la Bagavadgito

Por bahaanoj de kristanisma fono Bahá'u'lláh plenumas la paradoksajn profetajhojn pri la reveno de Kristo "en la Gloro de la Patro" kaj kiel "shtelisto en la nokto". Ke la Kredo estis fondita en 1844 rilatas al multaj kristanismaj profetajhoj. Bahaanoj ekzemple konstatas ke centra Afriko estis fine malfermita al Kristanismo en la 1840aj jaroj kaj ke tio estis ghenerale konsiderata kiel la plenumigho de la profetajho ke Kristo revenus post kiam "la Evangelio estos predikata al chiuj nacioj". En la instruoj de Bahá'u'lláh vidas bahaanoj la plenumighon de la promeso de Kristo pri la kunigho de chiuj popoloj tiel ke "estos nur unu shafaro kaj unu shafisto"

Por bahaanoj de islama fono Bahá'u'lláh plenumas la promeson de la Korano pri la "Tago de Dio" kaj la "Granda anonco", kiam "Dio" malsuprenighas "kovrita per nuboj". Ili vidas en la dramaj eventoj chirkaù la babismaj kaj bahaismaj movadoj la plenumighon de multaj tradiciaj deklaroj far Mahometo, kiuj longe restis enigmaj.

Reveno al la Komenco

Tiu chi teksto estas verkita surbaze de chapitroj de la hejmpagho http://www.bahai.org de Bahá'í International Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizajho reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo. BIC kontakteblas per:

Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA   T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, <bic-nyc@bic.org> < http://www.bahai.org>


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >