Reveno al BEL

LA SENCO DE LA VIVO


Kio laù Bahaismo estas la senco de la homa vivo? Kio estas la vera naturo de la homa estajho kaj kian rolon ludas religio je nia spirita evoluado? Kio estas "bona", kio estas "malbona" ? Kiujn responsojn havas individuo rilate Dion kaj kio estas la spirita signifo de la vivo ?

Multaj homoj vivas sen iam pripensi la vivon kaj ghian signifon. Eble iliaj vivoj estas plenaj je aktivecoj. Ili eble geedzighas, havas infanojn, gvidas entreprenon aù farighas sciencisto aù muzikisto sen iam ajn iel kompreni kial chion tion ili faras. Iliaj vivoj ne havas ian gvidan celon, kiu povus doni signifon al unuopaj eventoj, kaj ili ne havas klaran ideon pri sia propra naturo aù identeco, pri kiu ili vere estas.

Bahá'u'lláh instruis ke nur vera religio povas doni celon al la homa ekzisto. Se ne estus Kreinto, se homoj estus simple hazarda produkto de termodinamika sistemo, kiel en la hodiaùa mondo multaj asertas, tiam la vivo estus sensenca. Chiu individuo estus la dumtempa materia ekzisto de konscia animalo provanta pasi tra sia vivo kun kiom eble multe da plezuroj kaj kiom eble malmulte da doloroj kaj suferoj. La homa ekzistado ekhavas signifon nur surbaze de la rilato al la Kreinto kaj la celo kiun tiu Kreinto fiksis por Siaj kreitajhoj. Bahá'u'lláh priskribis per la sekvaj vortoj la intencon de Dio por la homo:

"La intenco de Dio je la kreado de la homo estis kaj chiam estos ebligi al li koni sian Kreinton kaj atingi Lian cheeston. Pri tiu chi plej supera celo klare atestas chiuj chielaj Libroj kaj la die revelaciitaj, gravaj skribajhoj."

La vivon oni komprenu kiel eternan procezon de ghoja spirita malkovrado kaj kreskado: je la unuaj shtupoj de sia surtera vivo la individuo trapasas periodon de trejnado kaj edukado kiu, se sukcesas, provizas lin per la bazaj intelektaj kaj spiritaj rimedoj necesaj por daùra plukreskado. Kiam individuoj en plenkreska agho fizike maturighas, ili farighas responsaj por sia plua progreso kiu nun tute dependas de iliaj propraj klopodoj. Per la chiutagaj penadoj por materie sin vivteni homoj povas iom post iom pli profunde kompreni la spiritajn principojn kiuj fundamentas la realecon kaj tio ebligas al ili pli efike rilati al si mem, al aliaj kaj al Dio. Post la fizika morto la individuo plu kreskas kaj evoluas en la spirita mondo kiu estas multege pli granda ol la fizika mondo, simile kiel la fizika mondo estas multege pli granda ol la mondo de la patrina utero en kiu ni vivas antaù la naskiho.

Laù la bahaaj instruoj la vera naturo de la homo estas spirita. Apud la fizika korpo chiu homo havas racian animon kreitan far Dio. Tiu chi animo estas nemateria kaj ne dependas de la korpo. Fakte la korpo servas kiel ghia vehiklo en la fizika mondo. La animo de individuo ekestighas en la sama momento kiam koncipighas la fizika korpo kaj ghi pluekzistas post la morto de la fizika korpo. La animo (ankaù nomita spirito) de la individuo estas la sidejo aù loko de lia aù shia personeco, memo kaj konscio.

Ke evoluas aù disvolvighas la animo kun siaj kvalitoj estas la baza senco de la homa ekzistado. Tiu chi evoluo okazas direkte al Dio kaj ghia gvida forto estas la scio pri Dio kaj la amo al Li. Kiam ni ekscias pri Dio kreskas nia amo al Li kaj tio chi inverse ebligas al ni pli intiman komunikadon kun nia Kreinto. Kaj kiam ni proksimighas al Dio ankaù pli rafinighas nia karaktero kaj niaj agoj reflektas pli kaj pli la atribuotjn kaj kvalitojn de Dio.

Bahá'u'lláh instruis ke la ebleco reflekti la atributojn de Dio estas la esenco de la animo. Tio chi estas la signifo de tio ke la homo estas kreita "laù la bildo de Dio". La diaj kvalitoj ne trovighas ekster la animo. Ili latentas en ghi same kiel la koloro, la odoro kaj la viveco de floro latentas en ghia semo. Ili nur devas disvolvighi. En la vortoj de Bahá'u'lláh:

"Sur la plej internan realon de chia kaj chiu kreitajho Li [Dio] vershis la lumon de unu el Siaj nomoj kaj faris ghin ricevanto de la gloro de unu el Siaj atributoj. La realon de la homo tamen Li faris fokuso por la radiado de chiuj Siaj nomoj kaj atributoj kaj faris ghin spegulo de Sia propra memo. Inter chiuj kreitajhoj sole la homo estas elektita por tia granda favoro, tia firma graco."

La bahaaj skriboj nomas la iom post ioman evoluon aù disvolvighon de la individua animo "spirita progreso". Spirite progresi signifas akiri la kapablon agi konforme al la Volo de Dio kaj esprimi la atributojn kaj spiriton de Dio en siaj rilatoj al la propra memo kaj al aliaj homoj. Bahá'u'lláh instruas, ke vera kaj daùra ghojo por la homo akireblas sole per la strebado al spirita evoluo.

Laù Bahá'u'lláh la fundamenta, spirita rolo de religio estas ebligi al homoj vere kompreni sian propran naturon kaj la volon kaj celon de Dio por ili. La spiritaj instruoj senditaj de Dio tra la Mesaßistoj aù Manifestighoj de Dio gvidas al funda kompreno de la spiritaj fortoj kaj leghoj de la vivo. Tiuj chi principoj ebligas kompreni la leghojn de la ekzistado. Plie, jam la klopodoj konformighi al la instruoj de la Manifestighoj servas por evoluigi spiritajn kapablojn. Ekzemple, kiam pro la koncerna instruo de Bahá'u'lláh oni provas liberighi de antaùjughoj kaj superstichoj la rezulto estos pli granda kono de aliaj homoj kaj amo al ili kaj tio inverse helpos la individuon vivi pli efike.

Bahá'u'lláh emfazis, ke sen la veno de la Manifestighoj kaj Iliaj revelacioj de la leghoj kaj instruoj de Dio ni ne kapablus spirite kreski kaj evolui. La spirita senco de la vivo restus por ni kashita ech se ni forte klopodus ghin malkovri. Pro tio la revelaciita religio estas de bahaanoj konsiderata kiel la shlosilo necesa por sukcesa spirita vivado.

Char religio havas ankaù socian dimension, bahaanoj opinias, ke por spirite kreski ne necesas aù helpas longe foresti el la socia vivo kaj sin deteni de kontakto kun aliaj homoj (malgraù ke dumtempe tio foje povas esti legitima kaj sana). Char ni estas sociaj estajhoj, nia plej granda progreso okazas en la kontakto kun aliaj. Fakte, intima rilatado kun aliaj en spirito de ama servado kaj kunlaborado estas esenca por spirite kreskadi. Bahá'u'lláh konektis la celon de Dio por ni kun la du aspektoj de religio, la spirita kaj la socia :

"La celo de Dio, kiam Li sendas Siajn Profetojn al la homoj, estas duobla. La unua estas liberigi la homidojn el la mallumo de nescio kaj gvidi ilin al la lumo de vera kompreno. La dua estas sekurigi la pacon kaj trankvilon de la homaro kaj provizi chiujn rimedojn per kiuj ambaù povas efektivighi."

Resume, la spirita kialo de nia vivo surtera estas doni al ni trejnejon; nia vivo estas periodo de kreskado, dum kiu ni fokusighas je la disvolvado de niaj ennaskitaj spiritaj kaj intelektaj kapabloj. Char tiuj chi kapabloj apartenas al nia senmorta animo, ili estas eternaj kaj ni devas klopodi ilin evoluigi. Chio, kio helpas nian spiritan kreskadon estas bona, chio, kio ghin malhelpas estas malbona.

Reveno al la Komenco


Tiu chi teksto estas verkita surbaze de chapitroj de la hejmpagho http://www.bahai.org de Bahá'í International Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizajho reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo. BIC kontakteblas per:

Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA   T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, <bic-nyc@bic.org> < http://www.bahai.org>


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >