Reveno al BEL.

BAHAISMO KAJ INTERNACIA LINGVO


Bahaanoj per diversaj aktivecoj subtenas kaj antaùenigas klopodojn por efektivigi la enkondukon de internacia helpa lingvo. Signifan eron de tiuj aktivecoj formas tiuj kadre de la movado por la Lingvo Internacia  Esperanto.

Je tiuj agadoj bahaanoj sin bazas sur la eldiroj de la tri centraj personecoj de Bahaismo: Bahá'u'lláh, 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi, kaj krome sur la klarigoj de la nuna gvida institucio, la Universala Domo de Justeco.

Sekvas en esperanta traduko kelkaj el la plej gravaj tiurilataj eroj:

"Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de chiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. Dio, vere, igas evidenta al vi el kio vi profitos kaj ebligos al vi esti sendependaj de aliaj. Li, vere, estas la Plej Malavara, la Chion-Scia, la Chion-Konanta. Tio chi kaùzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montrighos la plej granda ilo por antaùenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu !"

(Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas, §189)

*****

"Bahá'u'lláh preskribas la adopton de universala lingvo kaj skribo. Liaj skriboj antaùvidas du shtupojn en tiu procezo. La unua shtupo konsistas en la elekto de ekzistanta aù inventita lingvo, kiu tiam estos instruata en chiuj lernejoj de la mondo kiel dua (helpa) apud la gepatraj lingvoj. La registaroj de la mondo pere de siaj parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun chi gravegan leghon. La dua shtupo, en la dista futuro, estos la fina adopto de unu sola lingvo kaj komuna skribo por chiuj surtere."

(Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas, noto 193)

*****

"Sed rilate la universalan lingvon: Post nelonge signifaj kaj sciencaj diskutoj koncerne chi aferon levighos inter la homoj komprenemaj kaj kleraj kaj kondukos al la dezirata rezulto. Vi skribis pri la lingvo Esperanto. Tiu chi lingvo disvastighos kaj universalighos certragrade, sed poste lingvo pli kompleta ol tiu aù la sama lingvo trairos kelkajn shanghojn kaj modifojn kaj estos adoptata kaj farighos universala. Mi esperas, ke d-ro Zamenhof estos asistata per la nevidebla konfirmo kaj faros grandan servon al la mondo homara."

(Tablets of Abdul-Baha Abbas, vo. 3, p. 596 k p. 692)

*****

"Por provizi kompletan interkomprenon inter la popoloj, universala helpa lingvo estos adoptata kaj en la lernejoj de la estonto du lingvoj estos instruataj - la gepatra lingvo kaj tiu chi internacia helpa lingvo, kiu estos aù unu el la ekzistantaj lingvoj aù nova lingvo konstruita el vortoj de chiuj lingvoj - la afero estos decidata far koncilio renkontighanta por tiu celo kaj reprezentanta chiujn tribojn kaj naciojn."

('Abdu'l-Bahá en "Star of the West", Vol. 11, pp 10-11)

*****

"La modernaj nacioj havas tre multajn malpacojn kaj konfliktojn inter si, kies kaùzoj plej ofte devenas de malkompreno pro diverseco de lingvo. El tio naskighis la ideo de la internacia lingvo. Tiu chi efikus pli forte ol patriotismo aù rasa sento. Bahá'u'lláh, kiu aperis en la oriento, deklaris, ke estas necese serchi unuecan lingvon, por ke tiu chi internacia helplingvo farighu la plej forta kunligilo inter la diversaj nacioj, forigonte la malkomprenojn inter la popoloj. ... Tial estas la plej bona solvo, fondi unu helplingvon, uzebla por chiuj popoloj.

D-ro Zamenhof estas la fondinto de tia lingvo. ...

Kiel bela kaj mirinda estus interkomprenigho per unu lingvo. Tiam la oriento kaj okcidento povus unuighi kaj ni estus kvazaù kiel unu nacio.

Tial ni chiuj propagandu Esperanton, por ke devenu granda amikeco inter la homoj. ... Ni devas labori kaj klopodi, ke tiu chi lingvo farighu parto de la instruado en chiuj publikaj lernejoj. Estas absoluta devo de chiu nuntempano, ke li akcelu la ellernadon de la ghenerala helplingvo. Char tiu lingvo estos la rimedo por altigi la signon de l' paco kaj de l' frateco inter chiuj."

(el: 'Abdul'-Bahá: "Sameco de la lingvoj kiel rimedo por la unuigo de la homaro" - parolado en kunveno de la esperantistoj en Stuttgart, Germanujo, la 5-an de Aprilo 1913)

Reveno al la Komenco

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >