Reveno al BEL.

KIEL MI EKKREDIS
de Lidja Zamenhof el Pollando


Lidia Zamenhof kvazaù enkorpigas la kunfandighon de Bahaismo kaj Esperanto. En tiu chi teksto kiel apenaù iu alia shi sukcesas sincere kaj aùtente priskribi la spiritan aventuron transformighi de ateisto al plene konvinkita kaj konfirmita kredanto. La plej juna el la tri Zamenhof-infanoj meze de la 20aj jaroj bahaanighis. Pli sube ankoraù legeblas iom pli pri shia vivo.

La sekva teksto aperis en angla lingvo sub la titolo « How I found my Faith » en la usona bahaa magazino World Order (dec. 1938, vol. 4, no. 9). Estas nevershajne ke Lidia Zamenhof mem verkis tiun tekston en la angla - aù apenaù sola. Chu tamen ekzistas ia esperanta originalo ne estas konate. Tial temas pri traduko el la angla al Esperanto. Tio ja iasence estas barbarajho. Tamen, la valoro de la enhavo kuraghigis la eldonantojn entrepreni tiun defion.

"Kiel mi ekkredis"

Kiam en somero 1925 mi prenis trajnon por veturi de Varsovio al Vieno kaj de Vieno al Ghenevo por partopreni la Esperanto-Kongreson tiujare okazantan en la urbo de la Nacioj, mi ne imagis ke chiu turnigho de la radoj min pliproksimigos al kontakto kiu signifos por mi vivon. Kiam post du sendormaj noktoj mi alvenis en Ghenevon, mi trovis la kongresan programon tiom plenplena ke apenaù mi priatentis afablan inviton cheesti bahaan renkontighon - tiu nomo al mi diris absolute nenion. Mi rigardis la kongresan horaron. Alia renkontigho, kiu pli min interesis, devus okazi samtempe. Rapide mi decidis : Mi ne iros al tiu bahaa renkontigho. Sed kiam venis tiu tago, la alia renkontigho, kiu min interesis, multe pli frue finighis ol mi supozis; kial do rifuzi la bahaan inviton ? Pro ghentileco mi iris.

Mi alvenis malfrue. La renkontigho jam komencighis. Kelkaj paroladoj, kelkaj legadoj... Char mi venis nur pro ghentileco, mi ne aparte atentis pri tio kio okazis. La vortoj eniris unu orelon kaj eliris tra la alia. Baldaù post kiam mi forlasis Ghenevon chio estis jam forgesita.

Post la forpaso de mia patro en 1917 nur simpla, portempa plato estis metita sur lia tombo. Kiam la milito chesis liaj adeptoj tra la tuta mondo komencis kolektojn por starigi sur lia tombo monumenton de la tutmonda esperantista familio. La monumento, farita el griza skota granito, devis atendi longan tempon ghis kiam, post la paso de chiuj malfaciloj, ghi povis shipe esti transportata de Aberdeen al la pola haveno Gdynia. Finfine la solena inaùguro de la monumento estis fiksita por la naùa datreveno de lia forpaso, en aprilo 1926.

Iom antaù tiu dato mi ricevis telegramon signitan per « Martha Root », kiu petis nin doni al shi la eblecon paroli pri la rilatoj inter la vivoverko de Zamenhof kaj la principoj de Bahá'u'lláh. Post kelkminuta cerbumado kaj pripensado mi tion iel konektis kun la renkontigho en Ghenevo kaj kun unu el la personoj kiujn tie mi renkontis.

La afero estis raportita al la Komitato, kiu donis sian konsenton.

Martha Root venis al Varsovio kaj restis tri semajnojn. Preskaù chiutage mi shin vizitis kaj kompreneble mi jam baldaù miris pri kio instigis tiun virinon, kiu estis nek richa nek forta, migradi tra la mondo. Baldaù shi rakontis al mi pri tiu Afero al kiu ghi dedichis sian vivon.

Mi ne povas diri ke tuj mi ghin akceptis. Tro longe mi estis indiferenta rilate kredadon. Mi memoras ke mi shin demandis chu ateisto (mi mem !) povas esti bahaano. Kaj kiam shi respondis al mi ke bahaanoj kredas je la ekzisto de Dio, mi decidis por mi : do, mi ne farighos bahaano. Sed ne estis facile malkuraghigi Martha. Shi sciis kiel pacienci, kiel kredi - kaj kiel preghi. Estis shia pura kaj spirita personeco kiu tiutempe pli min altiris ol iu skribajho. Kiam shi foriris, shi restigis en Varsovio homon, kiu ankoraù ne estis kredanto, sed kiu aùdis pri la Afero kaj kiu vidis per vivanta ekzemplo kion tiu Afero povas signifi por homa estajho kaj kiel ghi kapablas spiritigi homan animon.

Post la foriro de Martha mi estis sola. De tempo al tempo shiaj leteroj, plenaj je amo, min ree stimulis. Krom tio, tamen, estis neniu apud mi por memorigi min pri Dio kiam Lin mi forgesis kaj por subteni mian spiriton kiam ghi sinkis en indiferentecon. Sed estis ankaù neniu, kiu farighis testo por mi, kiun la Spirito ne briligis per la sama lumo, kiun mi vidis en mia spirita patrino. Mia spirita interesigho estis kiel tajdo - alvenanta kaj foriranta, alvenanta kaj foriranta. Kelke ghi estis tiom malalta ke, miamemore, ech sub la tranchilo de kirurgo mi ne turnighis al Dio. Sed kiam la tajdo alvenis, la ondoj chiufoje kovris pli grandan porcion de mia animo. Mi komencis provi preghi al Dio je Kiu mi ne estis kredinta dum multaj jaroj.

Unu deziro fine kristalighis en mi: mi volis iri al Haifa [al la bahaa monda centro kun la bahaaj sanktejoj]. Mia spirita patrino skribis al la Gardanto [Shoghi Effendi] petante permeson.

Bonshance Shoghi Effendi respondis ke mi ankoraù atendu. Pli poste mi konsciighis pri tio ke, se mi venus tro frue, mi ne estus povinta kontraùstari la atakantajn fortojn de testado kiuj necese devas ekzameni la animon. Unu jaron poste la permeso estis donita kaj mi iris al Haifa.

La vaporshipo ne iris ghis la kajo. Ghi haltis en certa distanco de kiu la pasagheroj estis transportataj al la marbordo per malgrandaj motorboatoj. Kiam mi forlasis la vaporshipon kaj pashis en la motorboaton, forta ondo pushis la boaton. Dum momento mi perdis la ekvilibron. Se ne iu estus apoginta min, mi estus falinta en la akvon. Ofte mi memoris tiun chi epizodon dum la estado en Haifa.

Tiutempe mi neniel supozis ke Haifa farighus por mi testejo, kiel ghi estas por multaj. Mi miris kial, preskaù la saman momenton kiam mi surpashis la Sanktan Landon, stranga deprimo, por kiu ne estis evidenta kialo, ekkaptis mian animon. Mi miris kial mia kredo, kiun mi konsideris kiel jam firme enradikighintan, estis skuata kiel fragmito sub vento kaj, same kiel fragmito, klinighis ghis preskaù al la grundo. Kie estis la Lumo de kiu mi jam havis ekvidon ? Kial tiu mallumo, tiu malghojo, tiu deprimo kaj tiuj duboj provantaj elradikigi chion kion mi estis akirinta ? Mi eniris furiozan bataladon - bataladon por spirita vivo aù spirita morto. Jam sufiche mi konis tiun chi vivon por senti ke estus miloble pli terure malvenki en tiu chi batalo ol perdi mian fizikan vivon. Kaj char estis momentoj dum kiuj malvenko shajnis neevitebla, mi deziris neniam esti naskita. Kiel ofte mi memoris dum tiuj momentoj la epizodon en la motorboato, dezirante esti droninta en la maro antaù ol droni en malespero !

En tiu batalo, tamen, mi ankoraù havis armilon, armilon al kiu mi krochighis per chiuj miaj fortoj. Tio estis preghado. Estis fakte nur en Haifa ke mi lernis kiel preghi. Chiumatene mi iris al la Sanktejoj kaj, forgesante mian okcidentan rigidecon, mi batis mian kapon kontraù la Sankta Sojlo. Sed dum longa tempo ne venis respondo. La Chieloj shajnis fermitaj al miaj petegoj.

Sed unu matenon, kiam post longa preghado mi levighis, mia okulo ekvidis floron kushantan sur la sojlo. Rugha araneo, tre malgranda, ne pli granda ol pinglokapo, kuris chirkaù la kaliko de la floro. Mi eletendis mian manon kaj donis al ghi senzorgan pushon per mia fingro. Por mi nur pusheto estis tio por la eta araneo terura bato. Ghi shajnis ankoraù pli etighi kaj malfortighi kaj falis de la floro, de la sojlo, malsupren al la grundo. Sed subite okazis io kio igis min rigardi ghin kun stranga sento: la eta araneo ne falis sur la grundon. Ghi haltis duonvoje kvazaù la legho de gravito neniighus subite por ghi - kaj jen, kvazaù spite al tiu chi legho, ghi sin tiris pli kaj pli supren ghis la kaliko de la floro ree farighis ghia rifughejo kaj ghin kashis kontraù mia vido. Rapide kaj blindumige kiel fulmo venis al mi subita konsciigho ke tiu araneeto estis signo sendita al mi de Dio. Signo por diri al mi ke animo, kiu ankoraù scias kiel konservi fadenon da espero, ech se nur tiom maldikan kiel aranean fadenon, ne devas perdighi en senespero: ech el abisma profundo ghi estos kondukata supren ghis ghi atingas sian chielan rezidejon, ghis ghi venas al Dio.

Tio estis promeso de protektado, kiel signo ke la Chielo ne estus nepenetrebla volbo super mia kapo, ke eblus trapenetri tiun volbon kaj ricevi lumon de tie.

Sed kia pena laboro estis por mi trapenetri al Dio ! Esti ricevinta la signon mi devus havi certecon - sed mi ne havis. Ankoraù kriis mi kiel infano en malhelo. Sed Dio estis kompatema Patro, Kiu multe da pacienco havis kun mi. Mi ankoraù ne sentis min konfirmita. Mi ankoraù ne sciis kie mi estis kaj kio estis tiu sento de plena nenieco, kiu kelke komplete frakasis min. Oni diris al mi ke tio estus testoj - sed tio ne faciligis al mi la aferon. La deprimo revenis. Kiam la lasta tago de mia estado en Haifa venis kaj mi resumis miajn spertojn, mi tremis.

Chi tie mi estis en la Sankta Lando, sanktigita denove per la apero de nova Manifestigho de Dio, tiu Manifestigho promesita antaù jarmiloj kaj atendita tra jarmiloj. Chi tie mi estis en la lando en kiu tiu chi Manifestigho, Bahá'u'lláh, la Gloro de Dio, estis enkarcerigita en la prizonurbo Akko, tiu urbo kiu estis, laù Liaj propraj vortoj, « kiel la metropolo de la strigo »; tiu urbo el kiu tiu chi Spirita Regho adresis Siajn avertajn leterojn al la reghoj de la Tero kaj alvokis la tutan homaron al la Plej Granda Paco. Chi tie mi estis en la lando surpashita de la piedoj de la senlaca Servanto de Dio kaj la Centro de Lia Ahhdo, 'Abdu'l-Bahá (1). Chi tie mi estis en la lando kie pilgrimantoj el la tuta mondo venis al la Fonto de Vivo, kaj chi tie, je la piedo de Monto Karmelo, la loko de la tomboj de la antaùulo de Bahá'u'lláh, Báb, kaj de Lia filo kaj Primara Servanto, 'Abdu'l-Bahá, mi staris, dirante al mi mem ke mi ne kapablas el ghi akiri la Akvon de l'Vivo.

Denove mi estis trista, terure trista dum tiu lasta mateno supreniranta Monton Karmelon la lastan fojon. Senkuraghe mi eniris la Sanktejon kaj klinis min lastan fojon antaù la Sankta Sojlo. Mia koro, mia kapo, mia animo, la aero mem shajnis faritaj el ledo.

Mi sternighis por la lasta pregho. Kaj kiam mi preghis la sento de nenieco kaj deprimo komencis farighi malpli peza. Iom post iom ghi malaperis. Kaj kiam ghi estis malaperinta, ghojo venis, ghojo sen ia ekstera kaùzo, ghojo naskita en la koro kvazaù la koro subite estas tushita per ridetanta sunradio. Tiu ghojo daùre kreskis, kiel mara tajdo, ghis kiam, kiel martajdo, ghi inundis mian animon. Kaj ankoraù ghi plukreskis, ghis ghi estis tiom granda ke, se nur unu gradon ankoraù ghi levighus, ghi simple krevigus mian koron ! Chia tristeco, chiaj duboj, chiuj tiuj malhelaj horoj de batalado estis for kaj la ghojo regis, ghojo sendita el la Chielo, Dia konfirmado.

Kiu ajn ricevas tian konfirmon, tiu forgesas siajn dubojn.

Kiu ajn iam spertas tian ghojon, tiu neniam plu povos esti tute malghoja, ech ne dum la plej malhelaj horoj de sia vivo.

(1) « Servanto de Dio » kaj « Centro de Lia Ahhdo » estas titoloj de 'Abdu'l-Bahá; « Ahhdo » estas neologismo por la araba 'Ahd, kiu en Bahaismo signifas kontrakto, (inter-)ligo inter Dio respektive Lia profeto kaj la homaro; angle covenant.

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de