Reveno al B.E.L.

HISTORIO DE LA BAHA-A KREDO.


Tiun tekston verkis franclingve la nebahaanaj S-roj Stéphane BOYER kaj Christophe DENIZEAU post laboro che la Baha-a Komununo en la francaj urboj Nice kaj Paris dum la jaro 1998. Iliaj fontoj estas la broshuroj eldonitaj de la baha-anoj de Francio, la eldiroj notitaj che iuj membroj, kaj ankaù eksteraj verkistoj. Sendu al ili viajn komentariojn che < orbi@worldnet.fr >
 

Laste aperinta inter la revelaciitaj religioj la Baha-a Kredo, tiel nomita de siaj adeptoj mem, post unu jarcento kaj duono da ekzistado estas la religio plejvaste disvastighinta geografie post la Kristanismo, kaj la plej progresanta. Aperinta en Persio, ghi nun havas reprezentantojn en pli ol ducent landoj kaj teritorioj kun en tute ses milionoj da fideluloj. Tiu nova religio estas vera fenomeno religia kaj enradikighas en la kerno de Persio, tiu eterna vojkrucigho kultura, kaj en tiu longa tradicio monoteisma, kiu estas parto de nia civilizacio.

Enkonduko / Shija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolvigho de la Baha-a Kredo / Baha-a Kredo /
Agado de la Baha-anoj / Situacio de Baha-anoj en Iranio / Bibliografio


Enkonduko

Mahometo (1) serene forpasas brakumata de Ajsha' la 8an de junio 632 P.K fine de la antaù- tagmezo. Vivanta en Medino ekde 622, la islama komunumo ( umma' ) estis estrata ghis 632 de sia profeto kaj gvidanto ; post ties morto ghi farighas orfa sen klaraj indikoj pri lia heredanto. Rapide kunvenas la parencaro de la Profeto kaj post kelkaj hezitoj kiel kalifo estas elektita Abu Bakr', la patro de Ajsha'. La  strechiteco ene de la komunumo jam antaùanoncas la kverelojn pri heredado, kiujn devos alfronti la jhus naskita islamo.

Kvankam la 25aj unuaj jaroj post la morto de Mahometo estas tre favoraj al la Umma', kies influo ege kreskas, la strechiteco kulminas kiam Ali', bofilo kaj nevo de la Profeto, farighas kalifo en 656. Partigita inter la partizanoj de Ali' ( nomitaj alidoj ), kaj tiuj subtenataj de Ajsha' ( nomitaj suna-istoj ), la komunumo de la kredantoj estas intercivitane militonta. Ekde 657 la partizanoj de Ajsha' atakas la alidojn, kiuj pro sia malvenko disighas en du partiojn : la fidelulojn je Ali' kaj la hharighi-anojn (2), kiuj riprochas al Ali' lian konduton. La konfliktoj religiaj kaj politikaj inter la hharighi-anoj, la suna- istoj kaj la alidoj okazigos la murdon de Ali' en 661 fare de iu el liaj eks-partizanoj kaj la buchado de lia filo Husajn' fare de la suna-istoj en 680 (3).

Depost tiam farighas definitiva la rompo kaj chiu partio starigas sian propran regularon pri la heredado de la povo. Dum la hharighi-anoj agnoskas kiel kriterion nur la moralan valoron de la pretendanto, la suna-istoj preferas la tradicion ( Sunna' ) kaj la alidoj la rajtecon de la posteuloj de Ali'. Marghenigitaj de la plimultaj suna-istoj, la du aliaj movadoj de la unuaj tempoj de islamo baldaù manifestighos kiel apartaj grupoj politiko-religiaj.
 

Sekvo : La Shija-ismo.
NOTOJ

(1) Mahometo estas la esperanta transkribo de Muhammad, Profeto de la Islamo. En la teksto, oni adoptis fonetikan transkribon
     por la personaj nomoj. ñ
(2) Vorto devenanta dela araba vorto Khârijiya, kiu signifas "elirantoj" aù "ribelantoj". Ili estas tiuj, kiuj kontestas la konduton de Ali',
     char li konsentas submetighi al homa arbitracio malgraù ke tion kontraùas verso de la Korano ( La Loghchambroj XLIX 9 ) ñ
(3) Li estas konsiderita kiel la unua martiro de la shija-ismo, kaj lian morton en Kerbala oni ankoraù memorfestas dum la festo de
     Ashura', okaze de kiu la fideluloj imprese vundas sin ghis sango. ñ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >