AGADO DE LA BAHA-ANOJ
Post Baha-u-llah, liaj adeptoj chiam sin dedichis al agadoj civitanecaj kaj karitatecaj, kiujn komencis Abdul-Baha okaze de sia parolado kontraù chiuj formoj de racismo en Chikago je 1912 (67). La unuaj misiistoj baha-aj, fidelaj je siaj etikaj principoj, starigis lernejojn kaj dispensariojn en la teritorioj, pri kiuj ili "respondecis". Akreditita en 1948 kiel Ne-Registara Organizajho ( NRO ), la Baha-a Komunumo ekde tiam partoprenis vastajn kampanjojn pri higieno kaj edukado kune kun aliaj NRO-j. Ilia statuto konsultigha akirita en 1970 che la Konsilio Ekonomika kaj Socia ( EKOSOK ), kaj en 1976 che UNICEF plifortigas la agadon de la baha-anoj, kiuj partoprenas chiujn internaciajn konferencojn (68). Ilia loka agado estas ankaù grava por la promocio de mikro-kreditoj, de la agrikulturo, de la metiista laboro kaj de la malplimultigitaj kulturoj.
Okaze de la centjara datreveno de sia cheesto en Francio, en 1998 la Baha-a Komunumo de tiu lando organizis festo-ceremonion profite al la asocio "Restos du Coeur" kaj atribuis por la unua fojo sian premiion de la "Espero" al la asocio "ATD Quart-Monde" pro ghia agado che la malrichuloj.
Pro ilia koncepto pri
la homaj rilatoj, tiu agemo koncernas kampojn tiajn diversajn kiaj estas
la artoj, la medicino, la entreprenoj...
67
: La 30an de aprilo 1912, dum la 4a konferenco chiujara de la Asocio por
la Progreso de la Haùtkoloraj Personoj, en la Handel
Hall de Chicago. ñ
68
:
Infanaj Rajtoj (Nov Jorko, 1991) ; Medio (Rio, 1992) ; Homaj Rajtoj (Vieno
1993) ; Socia Konference de la Tutmonda Regantaro
(Kopenhago, 1993) ; Virinaj Rajtoj (Pekino, 1995) ; Loghkondichoj ( Istanbulo,
1996). ñ
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
T +49-(0)6192-9929-16 F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de
>
< bahaaeligo@bahai.de
>