Enkonduko / Shija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolvigho de la Baha-a Kredo /
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Baha-anoj en Iranio / Bibliografio / reveno al BEL
 

SITUACIO DE LA BAHA-ANOJ EN IRANIO


Ekde ghia apero en Iranio, kontraù la bab-ismo oni batalis politike kaj religie. La ribeloj subpremitaj sange kaj la murdo de Bab-o lasis amaran guston al liaj fideluloj. La influo de la movado sur la politika vivo irana estis tiel ke la vorton "bab-ano" oni uzis por nomi, malprave, iujn reformistojn (69) kontraùantajn al la dinastio Qadjar.

La etoso de malamikeco kaj de perforteco, en kiu aperis la baha-ismo, kontrastas kun la pacismo deklarita (70) kaj praktikita de Baha-u-llah. La historio de la baha-ismo estas alternado de relative kvietaj periodoj kaj de "pogromoj". Ilia rifuzo al partoprenado en la vivo politika ne malebligis iujn baha-anojn alproksimighi jhus antaù la islama revolucio de februaro 1979 al la chirkaùularo de la shaho, kiu montris intereson al la iranaj kulturoj ne shija-istaj. Tiu bonvolo shanghis tuj post la revolucio de Khomeyni : malvere akuzitaj de la nova shtatpotenco (71) pri koluzio kun la Savak (72), la sekreta polico de la shaho, kaj pri herezo, la baha-anoj estas eksplicite senigitaj je chiuj rajtoj kultaj kaj civitanaj. Persekutitaj kaj forpelitaj el siaj laborejoj kaj el la lernejoj, ili suferos periodon da malmilda subpremado. La domo de Bab-o en Shirazo, kiu estas unu el la sanktaj lokoj de la bab-ismo kaj de la baha-ismo estas detruita en septembro 1979. Chiuj membroj de la Nacia Asembleo, kiujn oni neniam plu vidos, estas arestitaj en aùgusto 1980 (73), kaj malgraù la protestoj de UNo la bilanco de la periodo 78-85 estas konsterna : pli ol 150 mortintoj, dudeko da linchitoj kaj 14 malaperintoj. Amnesty International kaj UNo regule sed senrezulte denuncas la traktadon rezervitan al tiu religia malplimulto kun 300000-500000 adeptoj ( el chirkaù 60 milionoj da iranoj ). La internacia komunumo baha-a sin mobilizis kaj ankoraù mobilizas por helpi ilin per diversaj planoj cele al enmigrado kaj al re-ensociigo en gastiganta lando. La raporto en oktobro 1997 de la speciala raportisto de UNo pri la Homaj Rajtoj, la Profesoro Copithorne, menciias la daùrigon de persekutadoj kaj la multobligon de ne klarigitaj murdoj da Baha-anoj. Tiu enketo reliefigas, ke la persekutadoj havas chefe religian kaùzon.

KIO ESTONTE ?

La situacio en la aliaj landoj de la terglogo neniel estas komparebla. Pro siaj 6 milionoj da fideluloj, pro sia cheesto en pli ol 200 landoj kaj teritorioj sendependaj, kaj pro sia internacia agnosko, la Baha-a Komunumo estas fakte spirita aùtoritato. Multaj landoj konsentas al ghi statuton kultan aù asociitan kaj kelkaj (74) akceptas ghiajn religiajn festojn, sed la reveno de la politika islamo denove kaùzas timon pri subpremado aù almenaù persekutado de la baha-anoj en iuj landoj. (75)

La tumultaj shanghoj en tiu jarcento, kiujn la baha-anoj klarigas per la alveno de Baha-u-llah, kaj la tre forta progresado de ilia kredo dum la 50 lastaj jaroj, igas la baha-anojn pensi, ke tiu 21a jarcento anoncita kiel spirita de la fama verkisto franca Malraux estos tiu de la Baha-a Kredo. "La tero estas nur unu lando kaj chiuj homoj ghiaj civitanoj" profetis Baha-u-llah.

Sekvo : Bibliografio.
NOTOJ

69 : Malkom Khan ( 1833-1908 ) kaj Djamaledin Asadabadi al-Afghani (1839-1897 ). ñ
70 : Escepte la perfortojn kaùzitajn de la heredaj kvereloj. ñ
71 : La Baha-a Kredo estas oficiale malpermesita edke la 29a de aùgusto 1983.  ñ
72 : Kiu prirespondecis kun kelkaj religianoj la kontraùbaha-an propagandon, el kiu rezultis amasbuchadoj en 1955 kaj 1963.  ñ
73 : Laù la franca jhurnalo "Le Monde" je la 29a de aùgusto 1980.  ñ
74 : 71 en 1986.  ñ
75 : Algherio, Egiptio, Pakistanio, Indonezio kaj aliaj.  ñ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >