Reveno al BEL

"La Bahaa Filozofio"

de Lidja Zamenhof

En chiuj tempoj la homa menso levadis sin super la aferojn de la chiutaga vivo, por serchi la verojn kaj leghojn, regantajn la homojn kaj la universon. Grandaj filozofoj postlasadis sistemojn; tiuj sistemoj ofte bildis la pensmanieron de la epoko, kaj kune estis ofte por la membroj de tiu epoko fundamento, sur kiu ili bazis siajn konceptojn.

La pasinta jarcento vidis naskighon de nova granda penso, kiu aperis en Persujo sub la nomo "Bahaismo", kaj el sia orienta naskighloko disvastighas tra la mondo. La filozofiaj principoj de tiu movado estas konataj al la okcidentanoj chefe el la verkoj kaj paroloj de 'Abdu'l-Baha, la filo de la fondinto de la Bahaa Movado, Baha'u'llah. Ofte li respondadis al diversaj prezentitaj al li demandoj, kaj la chefaj principoj de la Bahaa filozofio klare elaperas en liaj respondoj. Esplorante la chefajn trajtojn de la Bahaa filozofio ni turnu nin unue al tio, kio nin chirkaùas, al la naturo, kaj ni vidu, kio ghi estas kaj kia ghi estas.

La naturo, laù 'Abdu'l-Baha, estas tiu stato, tiu realajho, kiu konsistas, unuavide, el vivo kaj morto, aù, dirante pli precize, el kombinighado kaj malkombinighado. Chiuj formoj de la kreitajharo estas rezulto de kombinado. Certaj atomoj, kunligitaj per la forto de altirado, kreas delikatan kaj aroman floron, aliaj kreas la homan korpon, aliaj amasighas, por doni formon al giganta suno. Neniu el la formoj estas eterna. Kiam la povo de altirado, kiu cementis la tuton, chesas efiki, la kombinajho malkombinighas kaj venas tio, kion, rilate al la vivaj estajhoj, ni nomas morto. La morto ne estas tamen por la materio neniigho, nur transformigho. La atomoj ne pereas. Kiam denove ekagos je ili altira forto, ili formos novajn formojn, ghis kiam ankaù tiuj novaj formoj, subighante al la sorto de chio kombinita, iam malkombinighos. Tiun chi principon la moderna scienco konas sub la nomo "konservigho de la materio."

La naturon, t.e. stataron de la ekzisto, oni povas dividi en kelkajn klasojn, el kiuj chiu malpli alta estas shtupo kaj grado, tra kiu evoluas la supera klaso. Tiel sur la plej malalta shtupo trovighas la regno de mineraloj. Ili havas nek inteligentecon, nek instinkton, nek movkapablon. Ilia sola atributo estas ekzisto. Tamen la mineralo, solvita en la tero, donas vivon al klaso pli alta, al la vegetajha regno. La regno de vegetajhoj, bazita sur tiu de mineraloj, posedas kune kun ili la atributon de ekzisto, sed ghi superas la mineralan regnon per speciala kapablo, la kreskokapablo, kiu estas fremda al la mineralo. La vegetajha regno, siavice, prezentas shtupon, tra kiu evoluas la besta regno. Tiu chi regno, krom la ecoj de la minerala kaj vegetajha regnoj, sur kiuj ghi apogas sin, posedas atributojn fremdajn al la antaùaj klasoj, t.e. movkapablon, instinktojn kaj sentojn.

Kaj super tiuj chi klasoj, kiel ilia krono, trovas sin kreitajho la plej perfekta, la homo.

Li heredis de la antaùaj regnoj iliajn atributojn - la ekziston, kreskopovon, movkapablon kaj sentojn. Per la atributoj de sia fizika ekzisto li ne multe diferencas de la besta regno. Same kiel la besto, la homo estas dependa, por sia fizika bonstato, de aero, akvo, nutrajho, de certa minimumo kaj maksimumo de temperaturo. Ofte ech la kapabloj de lia korpo malsuperas tiujn de la bestoj. Li ne povas kompari sian flaron kun la flaro de la hundo, sian vidon kun la vido de aglo, sian lertecon kun la lerteco de simio, sian forton kun la forto de leono.

Kaj la grandegan diferencon inter la besto kaj la homo oni devas serchi ne en la ecoj kaj kapabloj de lia fizika korpo. La distingajho, kiu levas la homon super chiujn antaùajn regnojn, estas lia intelekto, tiu forto abstrakta sed potenca, kiu permesas al la homo, apartenanta fizike al la mondo de naturo, altighi super tiun chi mondon kaj grandparte sklavigi ghin al si.

Observante la naturon, ni devas rimarki, ke ghi estas blinda sklavo de la leghoj, kiuj ghin regas. Vere, tiuj leghoj trapenetras ghin kun tiel mirinda precizeco kaj harmonio, ke shajnas, kvazaù ili venus de la naturo mem. Sed la naturo ne havas leghokrean povon. La tiel nomataj leghoj de la naturo ne estas leghoj, per kiuj ghi regas; kontraùe-ili estas la leghoj, kiuj regas la naturon. Elrompi sin el sub ili la naturo ne kapablas. Ghi posedas nek la intelekton nek la volon por tion fari. La grandega suno vole aù nevole, sen la propra iniciativo kaj kompreno, devas brili, ghis konsumighos ghia varmo, sed antaù tiu konsumigho ghi ne kapablas, laù sia placho, favori per sia brilo unu planedon kaj deteni la radiojn de la alia. Akvo de meza temperaturo devas flui, kaj ne povas, laù sia placho kaj fantazio, transformighi en solidan korpon. Tiu giganta universo, kies senlima grandeco imponas al nia limhava, homa menso, estas nur sklavo en la manoj de la Potenco, kiu ghin kreis, konservas kaj regas.

Kiamaniere ekestis la naturo ? Ghenerale, oni povas distingi 3 manierojn de kreo aù kombino:
1. akcidentan kreon
2. senvolan kreon
3. volan kreon.

Se ni volus deklari, ke la naturo ekestis akcidente, ni estus mallogikaj, char tio signifus akcepti efikon sen kaùzo - char kreo akcidenta nepre supozigas antaùekziston de cirkonstancoj, al kiuj ghi estas shuldata. Nek unu el la sennombraj atomoj de la universo povus kreighi akcidente el la granda "nenio", kiu devus esti ekzistinta antaùe.

La dua konstrukoncepto, la koncepto pri la senvola konstruo, supozigas, ke la elementoj havas kvazaù denaskan emon al kombinighado, unu kun la alia. Tiu chi koncepto ne klarigus la ekekziston de la elementoj mem; kaj plie, la kombinajhoj vole kreighintaj, devus esti tiel daùraj, kiel la elementoj mem, kaj dume plej firma roko, plej potenca suno iam devas malkombinighi, kaj la elementoj, ghin konstruintaj, devas disfali.

Restas do la tria konstrukoncepto - la koncepto pri la vola kreo. Tio signifas ekziston de iu supera Volo, de kiu devenas la elementoj kaj kiu pushas ilin unujn al la aliaj.

La Bahaa filozofio akceptas ekziston de Superega Volo, kiu regas la Universon kaj estas ghia leghodonanto. Tiu Superega Potenco estas nomata Dio.

Multaj homoj neas la ekziston de tiu Supera Potenco. Ili argumentas, ke ili povas ghin nek percepti, nek koncepti. Sed tiu argumento pruvas nur, ke nia homa menso estas limigita kaj super la destinitan al si kompren-sferon ne povas levighi. Por kompreni ion aù iun necesas, ke la komprenanto estu almenaù egalgrada kun la komprenato. Plej potenca roko, plej pura diamanto neniel povas koncepti la misteron de la ghermanta semo, char la ghermokapablo estas fremda al mineralo kaj estas super ghia sfero. Same plej potenca kverko ne povas kompreni birdon, kiu nestas en ghia foliaro, saltas de brancho al brancho kaj kantas melodie, turnante la kapeton por aùdi kanton de alia birdo - char la movopovo de la besta mondo, ghiaj instinktoj kaj kapabloj estas fremdaj ech al plej perfekta vegetajho.

Kaj siaflanke besto, chu formiko, chu elefanto, neniel povas koncepti tion, kio estas konceptebla por la homa intelekto - ghi ne komprenas la leghojn, kiuj regas la naturon kaj kiujn la homo grandparte fleksis al sia volo - ghi vidas kaj aùdas fulmotondron, sed ghi ne komprenas la elektron kaj ne scias apliki ghian forton al siaj bezonoj. Ghi vidas briletojn sur la nokta chielo, sed ne komprenas, ke tiuj briloj estas mondoj, nestantaj en la senlima spaco de la universo.

Tiel do, char nenio, staranta sur unu grado de ekzisto, povas kompreni tion, kio estas sur pli alta grado, ankaù la homo, kvankam li estas plej alta el la kreitoj, sed tamen nur kreito, neniel povas kompreni la senkompare superantan lin Krean Potencon. Por povi kompreni Dion, li devus esti egala al Dio. Se li prezentus al si ion egalan al si mem, tio ne estus Dio. La homo povas kompreni nur tion, kion li povas imagi, kaj povas imagi nur tion, kion li povas kompreni. Dion li povas nek imagi, nek kompreni. Tio, kion li kapablus imagi kaj kompreni, ne estas Dio.

La mineralo ne povas imagi kaj kompreni la kreskokapablon de la floro - malgraù tio la floro kreskas, burghonas kaj floras. La besto ne povas kompreni la eltrovajhojn de la homa intelekto, malgraù tio la homo sklavigas la elektron en telegrafan fadenon kaj transportas sin de lando al lando per potenco de la vaporo. Kaj same, la homo ne povas kompreni la Superegan Potencon, sed tiu supera Potenco ekzistas malgraù kaj super lia kompreno, kaj tenas lin en sia povo.

Kia estas la rilato de tiu krea Potenco al la kreajhoj ? Ghi estas kiel tiu de aùtoro al sia verko, kiel tiu de suno al la planedo, al kiu ghi donas la lumon, varmon kaj vivon. La suno mem restas en sia loko kaj ne forlasas ghin, por kontaktighi kun la planedo. La varmo kaj lumo emanas de la suno al la planedo, sed la suno mem ne dispartighas, por veni sur la teron. Same la skribajho emanas de la skribanto kaj kanto emanas de la kantanto, sed la skribanto ne transformighas mem en la skribajhon nek la kantanto en la kanton. Alie okazas, ni diru, en la ekzemplo de arbo, kreskanta el la semo. Tiam okazas ne emanado, sed transformigho, char la semo mem transformighas en la kreskajhon, kiu naskighas el ghi kaj je ghia kosto. La semo mem shanghas sian formon, kaj kiel tiu chi semo, chesas ekzisti.

La krea Potenco ne transformighas en la kreajhojn. Ghi restas chiam en sia esenco sendependa, neelcherpebla, nedispartigebla, nedividebla. La rilato inter la krea Potenco kaj la kreitajhoj estas do la rilato de emanado.

Tiu krea Potenco estas absolute sendependa. Sendependa de tempolimoj, char ghi ekzistis chiam kaj daùros chiam. Nenia komenco kaj nenia fino por ghi ekzistas. La tempo mem, sekve, rilate al ghi ne ekzistas, char tempo estas mezurata per templimoj, kaj kie la templimoj ne ekzistas, kian signifon havas la tempo ?

Tiu krea Potenco estas ankaù sendependa en sia Esenco, char ghia ekzisto ne estas sekvo de iu antaùa kaùzo, same kiel neniu kaùzo povas meti finon al ghi.

Kaj tiamaniere, sen komenco kaj fino, sen kaùzo kaj konsumigho, ghi estas la Alfo kaj Omego de la ekzisto.

Krea Potenco, signifas la Potenco, kiu kreas. La kreado estas chiama, kiel la krea Potenco mem. La koncepto mem pri la Krea Potenco sen la kreo estus nelogika, kiel koncepto pri instruanto sen instruato, pri donanto sen ricevanto, pri suno sen radioj. Sed la radioj de la suno, kvankam tiel pratempaj, kiel la suno mem, estas tamen esence dependaj de la suno, char la suno estas ilia kaùzo kaj kondicho. Kaj la kreita universo, kvankam rilate al la tempo senkomenca kaj senfina, en sia esenco, t.e. en sia kaùzo, dependas de la Krea Potenco, la Unua Kaùzo. Ghi estas do absoluta rilate al la tempo, sed ne rilate al la esenco, char en sia esenco ghi estas emanajho de la krea Potenco.

Tamen la ekzisto, kvankam eterna, ne estas eterna en sia formo. Kiel ni diris antaùe, chio formo konsistas el certa kombino, kaj tio, kio foje estis kombinita, nepre devas iam esti malkombinita. La daùro de iu formo povas esti kelkaj tagoj, kiel vivo de insekto, aù milardoj da jarmiloj, kiel ekzisto de sun-sistemo, sed eterneco kaj absoluto rilate al la formo neniel ekzistas. Kiel fenikso, la mondo de ekzisto chiam renaskighas el la propraj cindroj. Kiel pelikano, per la propra sango ghi nutras siajn idojn.

En la mondo de kreiteco ne ekzistas halto kaj staro. La konstanta movado, la konstanta shanghado estas la legho de la naturo. Se birdo ekhaltus en sia flugo, ghi falus. Same la astroj ne povas ekhalti en sia kurado, nek la organismoj en sia evoluado. Halti, ne iri plu antaùen, signifas iri malantaùen. Tiel la homo kreskas kaj maturighas, ghis li atingas sian plej eblan staton de evoluo. Kaj kiam plua evoluo ne estas ebla, komencighas la malevoluo, la malprogreso de la korpo t.e. la maljunighado, ghis venas la morto kaj metas finon al tiu chi formo de ekzisto, kiu estis la homa korpo.

De kie venas la homo ? Chu la homa speco dekomence ekzistis kiel speco homa, distingighanta de la besta mondo, aù chu ghi estas rezulto de longega evoluado, eliranta el la besta regno ? El la anatomia konstruo de la homa korpo, el la konstruo de lia vertebra kolonaro oni konkludas, ke iam, en la frua epoko de sia evoluado, la homo havis voston. El tio kaj el similaj premisoj kelkaj deduktas, ke la homo devenas de besto. Sed tiu dedukto estas erara. Char tiuj premisoj montras nur, ke la homo evoluis, ke en iaj pratempoj de sia ekzisto li, homo, havis voston, simile al la besto, sed laùgrade, kiel la speco evoluis, tiu organo ne estis plu bezona kaj iom post iom malaperis. Nenio tuj venas en la ekziston en sia perfekta formo. Chio evoluas, pasante de la originaj primitivaj formoj al formoj chiam pli perfektaj. En la komenco de la evoluado la evoluanta estajho povas ankoraù forte malsimili de la poste atingota formo, tamen la evoluado okazas chiam en la kadroj de la speco. Nek ghi venis el trans la limoj de la speco, nek ghi iam trapasos tiujn limojn. Tiel la roza arbusto, kovrita de florantaj bonodoraj rozoj, forte malsimilas de la senaspekta semo, el kiu ghi naskighis. Rigardante la semon, la ghardenisto scias, kion ghi kashas en si kaj kion ghi aperigos, sed persono nekompetenta pri la ghardenkulturo povas kredi, ke el tiu semo naskighos eble violo, aù eble potenca arbo.

Krom la individua evoluado ekzistas speca evoluado; tiel la rozo povas evolui de la kvinpetala modesta floro ghis la reghino de niaj ghardenoj, dank'al la sagha flegado de la kulturisto. Sed chiam ghi estos rozo. Kiel ajn ghi povus evolui, neniam ghi ighos lilio aù kverko. Kaj kiam ni vidas rozon, ni scias, ke che ghia komenco estis roza semo, dotita potenciale per chiuj kvalitoj de la roz-speco. Ne estas eble imagi, ke la roza speco evoluis, ni diru, el tritiko.

Kaj ankaù che la komenco de sia pratempa evoluado la homa gento estis chiam homa gento, aparta de chia besta speco. Vere, laù sia aspekto, vivmaniero, lingvo ghi povis simili la beston. Sed simileco ne signifas identecon. Kiel en la ekzemplo de la rozo, en la pratempo de la homa gento ekzistis jam la poste aperontaj kvalitoj, kiuj markos la diferencon inter homo kaj besto. Kiel en la ekzemplo de la rozo, tiuj kvalitoj ne tuj elmontrighis, sed kvankam ne elmontritaj, ili ekzistis potenciale kaj ekfloris, kiam venis la tempo. La evoluado de la homa gento similas la evoluadon de la homa individuo. Komence la embrio neniel similas la maturan homon. En certa stadio de la evoluo ghi ech similas fishon. Kaj tamen de la komenco ghi estas homa embrio, dotita per chiuj homaj kvalitoj kaj perfektecoj, kiuj elmontrighos en la posta grado de la evoluo de la individuo.

Ne el la besta regno devenas la homo. La homa speco estis chiam speco aparta, speco supera al la regnoj minerala, vegetajha kaj besta.

Krom la korpo, kiu prezentas la fizikan, videblan parton de la homa estajho, la bahaa filozofio distingas en homo animon, menson kaj spiriton. Per la animo oni komprenas la movantan forton de la korpo. Se la animo krochas sin al la mondo materiala, ghi restos malluma, char ghi transprenos chiujn malperfektecojn de la materiala mondo, kiel avidecon, voluptamon, egoismon.

La menso estas tiu kapablo, per kiu la homo malkovras la sekretojn de la ekzisto kaj ekkonas ilian esencon.

La animo, lumigita per la lumo de la intelekto, levas sin super la bestan, materialan mondon. Kaj la esprimo "la homa spirito" signifas ghuste tiun animon, dotitan per intelekto.

Tiu intelekta animo, estante abstrakta, ne dependas de loko. Ghi ne enkorpighas en la homan korpon kaj en sia ekzisto ghi ne dependas de la korpo, sed estas kun ghi ligita, kiel lumo, respegulanta sin en spegulo, estas ligita kun la spegulo. La lumo ne dependas de la spegulo. Kiam rompighas la spegulo, la lumo plie brilas. Plie ech, se en la mondo ekzistus nenia lumo, chu la spegulo entute estus imagebla kaj uzebla ? Ankaù rilate al la korpo kaj spirito : esenca estas la spirito, char sen ghi la korpo ne havus signifon. Kaj kiel la lumo ne pereas malgraù la rompo de la spegulo, ankaù la spirito ne pereas malgraù la detruo de la korpo.

La korpo en sia esenco estas mortema, char estante kombinita, ghi devas malkombinighi. Sed la spirito ne konsistas el atomoj, ghi ne estas kombinita, ghi ne malkombinighas, ghi ne pereas. Malligita de la korpo, ghi plue vivos en la propra sfero, en la regno de spirito, kie ghi eterne evoluos, celante la perfektecon.

Nia surtera vivo estas por nia spirito kvazaù la vivo de embrio en la patrina sino. En la stato de embrieco la homa estajho kapablas nek kompreni, nek ech imagi la mondon, en kiun ghi venos poste. Vere, ghi havas jam la okulojn, sed ili ankoraù ne vidas. Ghi havas orelojn, sed la aùdopovo manifestighos nur post la veno en la mondon. La ekstera mondo atendas ghin, plena de beleco, sed vane la embrio en la patrina sino demandus, ekzemple, "kio estas la chielarko ?" Ne, tia demando mem estas neimagebla ! Kaj vane ghi demandus, por kio servas la okuloj. La patrino mem scias tion, sed klarigi al la ido ne estas eble. Chio, kion shi povus respondi, estus : atendu, ghis vi venos en la mondon.

Ankaù nia spirito dum sia surtera ekzisto maturighas je kapabloj, kiuj manifestighos nur poste, kiam ghi ne estos plu ligita al la korpo, same kiel birdido jam en la ova shelo ricevas la flugilojn, sed neniel povas flugi antaù la elkovigho.

Kaj komprenante tiun chi veron, la homo ne devas, dum sia surtera ekzistoparto, glui sian animon al la mondo de argilo kaj koto. Li devas zorge flegi la flugilojn de la spirito, por ke li povu flugi, kiam venos la tempo.

Tamen, kiagrade la homo estas libera en sia celado ? Chu li, kreito, ne dependas entute de la kreinta lin Potenco ? Tiu krea Povo, estante absoluta, havas la scion pri chiu homa ago, tiuj homaj agoj estas do kvazaù enskribitaj en la libro de la destino. Chu estas do eble kontraùstari la antaùdestinitan sorton ?

La antaùscio ne estas kaùzo de la destino. Ekzemple nun ni chiuj scias, ke post kelkaj horoj la suno kashos sin sub la horizonto, sed tiu nia antaùscio ne estas kaùzo de la fakto, kontraùe, ghi mem venas de tiu fakto. La astronomoj scias de antaùe, kiam okazos la eklipso de la suno, sed ilia scio ne estas kaùzo de la sun-eklipso.

Same, kvankam en la antaùscio de la Plej Supera Krea Potenco enskribita estas nia sorto, tiu antaùscio ne signifas destinon, ghi estas nur unu el la atributoj de la Krea Potenco.

La sorto estas duspeca : nepra kaj akcidenta. Por klarigi la diferencon, ni uzu ekzemplon. Laù sia nepra destino la suno devas brili kaj de la mateno ghis la vespero lumigi la teron. Sed sorto akcidenta aù hazarda povas kaùzi, ke nubo aperas inter la suno kaj la tero kaj detenas de la tero la sunajn radiojn.

Laùdestine, kiam oleo en lampo konsumighas, la lampo nepre devas estingighi. Sed povas okazi, ke ech antaù la konsumigho de la oleo hazarde forta vento estingos la flamon.

Ankaùla nepra sorto de la homo estas veni en la mondon, maturighi, atinginte la staton de la matureco, komenci maljunighadi, kaj fine, kiam plenumighos la tempo, redoni sian korpon al la tero; sed povas okazi, ke briko falas sur lian kapon kaj pli frue tranchas la fadenon de lia korpa vivo. La nepran sorton ni ne povas eviti, sed ni povas eviti tiujn flankajn kaùzojn, kaj estas saghe gardi sin kontraù ili.

La homo estas responda por chiuj siaj agoj, kiujn li plenumas laù sia propra elekto. Se ekzistus nenia libereco de la volo, ekzistus nenia respondeco, nek merito, nek kulpo. Ne estus kulpo de Judaso, se superega fato estus iginta lin perfidi sian Majstron, same kiel ne estus merito de Kristo, se tiu sama superega fato igus lin, por la bono de la homaro, elporti persekutadon kaj morti sur la kruco. Same shtono ne estas respondeca, chu ghi estas jhetita por frakasi ies kranion, aù chu ghi estas metita kiel bazo de templo. Konscie, libervole celi al la perfekteco, jen la merito de la homo.

Sur sia vojo li ofte renkontas malfacilajhojn. Chagreno kaj malghojo akompanas lin ofte tra la vivo. Sed ili ne venas hazarde. Ili estas senditaj al ni desupre, por ke ni lernu kaj perfektighadu tra ili. Facile estas veli sur trankvila maro, sed vere brava estas nur tiu maristo, kiu meze de ondegoj kaj uraganoj ne perdas la kapon, sed scias konduki la shipon al sekura haveno. Per la malfacilajhoj ni lernas kaj hardighas. Sen ili ni estus neelprovitaj. Ju pli granda estas la sufero, des pli granda estas la rikolto de la spiritaj virtoj, elmontritaj en la homo.

La ghojo iafoje igas la homon memfida kaj forgesema. Sed kiam venas la malghojo, la homo rememoras sian malgrandecon kaj senpoveon, kaj turnas sin supren, al la supera Potenco, kiu sola havas la povon savi lin el liaj malfacilajhoj. Kaj tiel degelas lia memfido kaj kreskas lia spiriteco.

Doloro ne signifas malbonon. Hirurgiisto, tranchanta la malsanan korpon, kaùzas doloron, sed ne faras malbonon.

Pozitiva malbono, laù la bahaa filozofio, ne ekzistas. Se la krea Potenco estus kreinta malbonon, ghi estus neperfekta. En la kreajho ne ekzistas malbono. Chio estas bona. Tio, kion oni nomas malbono, estas nur manko aù malforta grado de bono. Homo tiel nomata malbona estas homo, kies pli alta naturparto ne estas ankoraù disvolvita, dum viglas la malpli alta, besta parto de lia naturo. Kiam disvolvighos la parto pli alta, la ghisnuna malbonulo ighos bonulo. Se li estas memama, la malbono ne konsistas en lia amo al si mem, char chia amo, ech la propra, estas bona. La malbono konsistas en tio, ke tiu amo estas direktita ekskluzive al li mem, ne al aliaj. La malbono konsistas do en manko de amo al la aliaj. Kiam al la aliaj direktighos lia amo, ne ekzistos plu la egoismo. Same avideco en sia esenco ne estas malbona, char deziro je io pli alta estas stimulilo de la progreso. La malbono kushas en tio, ke la deziro direktighas al celoj materialaj, anstataù al la spiritaj. Tie do, kie ni kredas malbonon, estas nur manko de bono, manko de harmonio. Tiel ankaù la venena serpento ne estas io malbona : la veneno estas ja ghia armilo, per kiu ghi defendas sin. Sed char mankas harmonio inter ghiaj elementoj kaj la niaj, pro tio, rilate al ni, la venena serpento aperas kiel malbona.

La homo devas peni, ke la besta parto de lia naturo neniel superregu la spiritan parton. La supereco kaj evoluo de la spirita parto devas esti lia celo, la kialo de lia vivo.

Kiel atingi tiun celon ? Chu forturnante la okulojn de chiuj ghojoj kaj beloj de la vivo kaj lacigante la korpon per la aketismo ? Tute ne. La ghojoj estas kreitaj por ni, por ke ni uzu ilin, kondiche nur, ke ni ne donu al ili tro da loko, ke ni ne permesu al ili ekposedi nin. Kaj la korpa malforteco ne estas virto. Paralizito povas neniun frapi, mutulo ne povas mensogi, sed tio ne estas virtoj. La homo devas lerni ne bati, havante fortan brakon kaj ne mensogi, havante sanan langon. Tio chi estas la vera mildeco kaj boneco.

Rigardante la homojn, ni vidas, ke ili chiuj apartenas al la sama, homa, speco. Chiuj ili estas faritaj el la sama argilo, kiel potfaristo el la sama argilo faras ujojn, sed donas al ili diversajn formojn, destinas por diversaj celoj kaj pentras per diversaj koloroj. Simpla, ordinara poto ne rajtas kritiki la potiston kaj riprochi, ke li ne donis al ghi subtilan formon kaj luksajn kolorojn, char la potisto plej bone scias, kio estas bezona. Aliflanke eleganta vazo ne rajtas fieri super la ordinara poto, char en la sama fabriko ghi estas formita, el la sama argilo, de la sama potisto.

Kaj se ni vidas homon simplan, ech krudan, egale ni ne rajtas fieri super li, char se ni ech superas lin, chu per nia inteligenteco, chu per aliaj kvalitoj, ni tamen apartenas al la sama, homa speco. Kaj nia supereco - se entute ni rajtas paroli pri supereco - devenas ne de ni mem, sed estas al ni donita de nia Kreinto. Baha'u'llah diras : "chu vi scias, kial Ni faris vin chiujn el la sama argilo ? Por ke neniu el vi fieru super la alia."

Chiun el ni kreis, formis, vokis al ekzisto unu sama Povo. Chu ni ne estas do fratoj en la plej vera senco de tiu chi vorto ? Chu ni ne estas kiel gutoj en unu maro, folioj sur unu brancho, floroj de unu ghardeno ?

Kiam ni eniras belan ghardenon, ni vidas tie florojn kaj arbojn diversajn. Kaj ghuste tiu diverseco faras, ke la ghardeno estas bela, char se ghi konsistus nur el samaj floroj, ni trovus ghin monotona. Ankaù en la ghardeno de la homaro kreskas diversaj floroj, blankaj, nigraj, flavaj kaj rughaj. Tiu diverseco devas esti inter la homoj kaùzo de harmonio, same kiel en muziko diversaj tonoj formas unu harmonian akordon. Tiu diverseco faras, ke la ghardeno de la homaro estas tiel bela kaj richa.

Same, kiel ni devas esti en harmonio kun niaj alikoloraj, alilingvaj, alinaciaj homfratoj, ni devas ankaù esti en harmonio kun tiuj, kies opinioj diferencas de la niaj. Char chies pensokapablo venas el la sama fonto, chiuj opinioj estas radioj de la sama suno de intelekto, radioj, kiuj, kvazaù pasante tra diverskoloraj vitroj, jhetas diversajn brilojn. Chiuj homoj estas serchantoj de la Vero, kaj multaj estas la vojoj, kiuj kondukas al la Vero. Tiuj vojoj povas preni la nomojn de plej diversaj religiaj, sciencaj, sociaj, filozofiaj sistemoj, sed sur kaj tra chiuj vojoj, chie kaj chiam, al la sama celo, al la progreso kaj perfekteco iras la homoj. Ni do respektu chiun homon kaj chiun opinion. Ni penu kompreni chiun nian homfraton, ni amu lin tiel, kiel unu frato amas alian, ni vivu en paco kun chiuj homoj kaj en harmonio kun tiuj superegaj leghoj, kiuj kondukas la stelojn sur iliaj orbitoj kaj la homojn en ilia celado supren, al la perfekteco.

Eltirajho de The Bahá'í World  6 (1934/1936): 668-74.

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >