Reveno al BEL

"Bahaismo - la religio de Paco"

de Lidja Zamenhof 1

(Reaperigo el "La Nova Tago", Julio 1931)2


Grandaj homoj, grandaj ideoj, grandaj religioj aperadis en la mondo, predikante fratecon, unuecon de l’homaro, ghian egalecon antaù Unu Sola Dio, apoteozante la plej grandan Pacon, kaj tamen homoj, kiel antaùe, dividas sin kaj apartigas unuj de aliaj, unuj kontraù aliaj. Nun, kiam la "Nova Voko" venis en la mondon, kiajn novajn rimedojn ghi havas por plenumi la taskon ghis nun neplenumeblan, kiaj novajn argumentojn ghi trovis por konvinki homojn ghis nun nekonvinkeblajn ?

La arbo de malpaco havas multajn kaj potencajn radikojn, kiuj firme fiksas en la grundo de homaj koroj. Ju pli alloga estas la ekstero de la arbo, des pli dangheraj estas ghiaj fruktoj.

Kio en la mondo povas esti pli nobla, ol religio ? Kia vocho povas paroli pli potence, ol la vocho de Dio, vokanta al unueco ? Tamen ghuste religio estis unu el la plej gravaj kaùzoj de malpaco, kiujn konas la historio ! Oni ne bezonas profundajn studojn, por scii pri la t. n. "sanktaj militoj". Dum ducent jaroj plej bonaj kavaliroj de Eùropo vershis sian sangon, batalante kontraù saracenoj. Kaj la ambaù flankoj batalis en la nomo de Dio, kvazaù tiu Dio estus Baalo, postulante sangajn oferojn. Chu ne religio estis kaùzo de la terura bucho, konata kiel la "Nokto de Sankta Bartolomeo" ? Tiuj, kiuj konas la historion de la centre-orienta parto de Eùropo, scias, kian rolon ludis la ordeno de kruc- kavaliroj, kiuj kun kruco sur la mantelo kaj glavo en la mano perfortis la idolanojn al la sankta, sed malsanktigata de ili kredo. Kaj kvankam hodiaù malofte okazadas jam intershtataj militoj pro religio, tamen la religia fanatikeco ne estingighis kaj igas multajn malami kaj persekuti tiujn, kiuj apartenas al alia religio.

Kiel povis okazi, ke tio, kio devis esti fonto de homamo kaj unueco, ighis kaùzo de sangovershado kaj malamo ?

La respondo shajnas esti tre simpla. Eble religio kapablus esti kaùzo de homamo, se ghi estus nur unu, sed char ekzistas multaj religioj, memkompreneble ili devas batali inter si pri aùtoritato, kaj el tio sekvas la malpaco.

Tiel rezonante, certe multaj el vi atendas, ke ni tuj komencos argumenti, ke chiuj aliaj religioj estas falsaj, kaj ke la sola vero de Unu Sola Dio estas la Bahaa revelacio.

Sed ni tute ne faros tion chi. Ni tute ne intencas inklinigi iun forlasi sian religion, ni nur volas, ke chiu enprofundighu en ghian signifon kaj bone konsideru ghian sencon.

Kio estas religio ? Ghi estas ligo inter Dio kaj homo. Unuflanke Dio. Aliflanke homo. Dio, la perfekteco mem, estas chiam la sama, senshangha. Sed la homo shanghas sin.

Kiam homo naskighas, li komence nenion komprenas. Lumo frapas liajn okulojn, sonoj atakas liajn orelojn, sed li nenion perceptas, nenion konscias. Poste el la nebulego de optikaj impresoj formighas bildoj, la oreloj ekscias distingadi sonojn kaj iom post iom maturighas la homo, kiu eble iom malkashos novajn leghojn de la naturo.

Ankaù la homaro progresas. Pligrandighas ghia percepto, komprenemo, kapabloj. Ghi kreskas, kaj la malnovaj vestoj komencas esti nesufichaj.

Religio estas rilato inter du objektoj: la Senshangha Perfekta Estajho, kaj la chiam shanghighanta homaro, kies progresado donas al ghi kapablon al chiam pli perfekta kompreno de la Perfektulo. Kaj char ghuste tiu chi kompreno estas la esenco de religio mem, chu do ne estas kompreneble, ke la religio ne nur povas, sed ech devas shanghighadi ?

Kiu el la religioj pretendas esti la lasta, senshangha grado de la vero, malkashita al la homoj ? Chiu ja promesas alvenon de nova revelacio kaj admonas homojn al atento, por ke, kiam la tempo venos, ili ne dormu dum apero de la Promesito. Kaj kiu el la profetoj malrespektas siajn antaùulojn ? La instruoj de la antaùaj profetoj estas por chiu fundamento, sur kiu li konstruas novan templon al Dio, chiam la sama.

Tion chi instruas Baha’u’llah, la profeto de la "Nova Tago". Li forstrekas el la ekzisto neniun religion, kontraùe li gloras chiun, char en chiu el ili sonas la "Voko de Dio." Li instruas, ke chiu religio estas varto de tiu sama Dio, kvankam dirita per busho de alia profeto, ke chiu religio devas do esti fonto de harmonio, ne kaùzo de malpaco. Kaj Abdu’l-Baha diras : "Se religio devus esti fonto de malpaco, plej bone estus tiam tute forlasi tiun religion. Tio chi estus la plej pia ago". Chu do eble estas, ke, kiam la homaro komprenos chi tiun veron, daùru plue la "sanktaj militoj", la plej malsanktaj el chiuj ? Bahaismo instruas la plej altan kaj veran toleremon : la bahaa instruo kaj fanatikeco, kiel akvo kaj fajro, esceptas unu la alian.

Alia, pli fruktodona kaùzo de militoj, estas politikaj malpacoj.

Chi tie, kiel cetere ankaù en la antaùa kategorio de militoj, ni devas distingi inter militoj atakaj kaj defendaj. Ni okupu nin antaùe per la atakaj militoj.

Unu el la kaùzoj de politika milito estas miskomprenita amo al patrujo. Amo havas multegajn formojn. Jen estas amo inter du personoj, kaj el ghi naskighas amo al familio. Jen estas amo al familio, kaj el ghi naskighas amo al gento, al nacio, kiu trovas sian esprimon en la amo al patrujo. Multaj opinias, ke tio jam estas chio, ke patrioto estas sumo de chiaj perfektecoj. Tiel estis antaùe, ne tiel estas hodiaù. "Vi aùdis, ke en la malnovaj tempoj oni diradis : gloron al tiu, kiu amas sian patrujon. Sed hodiaù la 'Lango de Majesto' diris en la tago de tiu chi Revelacio : Ne estu al tiu gloro, kiu amas sian landon, sed gloro al tiu, kiu amas la homaron". Char nacio ne estas la plej granda grupigho. Jam inter la nacioj rompighas la chinaj muregoj kaj en la scenejo de la mondo aperas io nova, kio tiel superas la nacion, kiel tiu superas familian organizajhon. Tiu nova korpo, tiu nova ideo estas homaro.

Sed - oni povas rimarki - ghi estas ja nenio nova. De pratempoj ekzistas homoj kaj nacioj, kial nur nun paroli pri la homaro ?

De pratempoj ekzistas nacioj, sed kiel ili ekzistis ? Chiu vivis en sia anguleto, apenaù sciante pri la cetero de la mondo. La t. n. naturajn limojn formis iu ajn torento aù monteto kaj chiu estis ligita kun sia naskighloko kiel formiko kun formikejo. Kaj hodiaù ? La homa formiko ricevis flugilojn kaj per tiuj flugiloj la novtempaj ikaroj shvebas super oceanoj. Hodiaù oni traboris tunelojn sub rokaj montegoj kaj bordojn de riveroj oni ligis per pontoj, hodiaù per forto de vaporo oni rapide trapasas distancojn kaj per rapido de elektro oni diskonigas novajhojn tra la mondo. Chiuj el tiuj lastatempaj elpensajhoj atakas la murojn, kiuj dividas la naciojn - ili ne staros plu ! Kaj iam fine rompighas la drategoj de la kagho, la majesta birdo de la homaro levighos supren. Kaj la kanto, kiun ghi kantos, estos komprenata de chiuj, char jam brilas la verda stelo kaj nia kara lingvo, nia Esperanto detruas la murojn de diverslingveco kaj donas al chiu eblon kompreni chiun alian.

Malmultaj aferoj estas tiel miskomprenataj, kiel amo al patrujo. Plej ofte oni anstataùas patriotismon per shovinismo kaj per patrujamo pravigas malamon al chiu alilandulo. Tia falsa amo similas la evangelian malbonan arbon, el kiu oni rikoltas nenion krom dornoj kaj kiu taùgas por nenio, krom fajro. La flamoj de tiu fajro neniigu ghin, por ke sur ghia loko el la fruktodona tero elkresku la bona arbo de vera patrujamo, kiu sen multaj paroloj deziras felichon por patrujo kaj nacio, kaj scias, ke tiu felicho ne estas ebla sen harmonia kunvivado de chiuj popoloj, char ili chiuj estas "floroj de unu ghardeno, gutoj de unu maro, kaj la suno brilas al ili, egale, chu de oriento chu de okcidento".

Kiel amo al familio ne esceptas amon al gento kaj nacio, tiel amo al nacio ne esceptas amon al homaro, kontraùe, ghi estas kvazaù shtupo, kiu kondukas al tiu. Kaj tiu homaramo devas esti plena, sen iaj esceptoj pro raso aù haùtkoloro, char tiaj esceptoj estus kiel truoj en shipo, tra kiu akvo penetrus kaj dronigus la shipon.

Se ni ech tamen per tiuj instruoj kapablus forigi shovinismon kaj malamon, kiel kaùzojn de militoj, restas ankoraù la ekonomiaj militoj, militoj pro terpeco, politika influo, aùtoritato, merkato-militoj, shajne neeviteblaj. Sed pensu : kiam ekmalpacas du personoj, du kunheredantoj aù kompanianoj, chu estas neeviteble, ke ili tuj komencu bati unu la alian per pugnoj ? La sola persono, kompetenta solvi ilian aferon, estas jughisto, kies verdikton la ambaù devas akcepti.

Ankaù malpacantaj nacioj devas akcepti jughon. La historio de la nova tempo montras, ke chiam pli ofte nacioj emas turni sin al jughisto. Sed tiu sama historio ankaù montras, ke la jughantaro jughas, kaj la jughatoj ordinare plue malpacas. Kaj kelkfoje ili emas lasi la jughantaron flanke, kaj solvi mem la aferon per pugno - t. e. per kanonoj.

Ni imagu, kio sekvus, se en shtata jughejo okazus io simila. Tiam al la batalantoj instruus dejhoranta policisto saghon kaj respekton al la jugho, kaj la verdikton de la jughisto plenumus jugha ekzekutisto.

La ghisnunaj spertoj kun internacia arbitracio ne tre sukcesis. Tio ne pruvas, ke la ideo mem estas malbona, kiel la malsukceso de Volapük ne pruvis, ke la ideo de lingvo internacia estas malbona, nur ke ghi estis malbone efektivigita. Internacio arbitracio devas ekzisti, por ke nacioj en paco solvadu siajn aferojn - tiel instruas Baha’u’llah. Sed, por neebligi sangovershadon, ghi devas havi fortikan ekzekutivon. Ghi devas povi kontraùstari al tiu, kiu malrespektos ghian verdikton, ne unu policanon, sed la tutan organizitan homaron, indignitan kontraù la pacrompanto. Kiam chiuj nacioj vere deziros pacon kaj estos pretaj unuighi, por ghin defendi, tiam ech plej forta nacio longe pensos, antaù ol ghi riskos ekmiliti kontraù la plej malforta, char tiam en defendo de tiu malfortulo, la mondo ekmilitos kontraù ghi.

Antaù duono da jarcento Baha'u'llah parolis pri starigo de Universala Ligo de Nacioj. Ni vidis jam la komencon, sed ghi ankoraù multe diferencas de la celata idealo. Ghi devus esti organizajho potenca, posedanta aùtoritaton, ne nur moralan, sed ankaù materialan. Tian ligon nacioj kreu unue kaj nur poste kunvokadu konferencojn pri senarmigo !

Oni tamen ne devas supozi, ke la bahaaj instruoj celas neniigon de shtato kaj starigon de iu, chion-ensorbinta shtatego. La idealo estas chiam shtato fortike kaj aktive organizita, shtato kies celo estas ne kolekti impostojn por teni armeojn kaj konstrui militshipojn, sed por danke al racia impostado farighi helpanto de malrichuloj kaj forigi mizeron, certigi helpon al orfoj, maljunuloj, kadukuloj, akceladi edukitecon, sciencon kaj moralon, unuvorte fari chion, por en la ghis nun malluman mondon venigi kiel eble plej da lumo. En tia interna laborado sukcesus nenia supershtatego kaj Ligo de Nacioj povas nur direkti kaj unuigadi penadojn de shtatoj kaj ludi por ili tian rolon, kian shtato mem por siaj civitanoj : esti supera kaj povohava ordogardanto.

Ni supozu, ke per tiuj chi instruoj Baha’u’llah forigos el la mondo sangovershadon kaj militon. Chu tio jam estas unueco, la "Plej Granda Paco" ? Ne, la regnon de Dio oni devas antaùe kaj antaù chio fondi en homaj koroj. Se ghi ne staros sur tiu chi fundamento, ghi estos kvazaù konstruita sur sablo.

Kaj la chefinstruoj de la bahaa religio, kiel de chiu religio, turnas sin al la individua homo, por lin eduki al la "Regno de Dio". "Chu vi scias, kial Ni kreis vin chiujn el unu sama polvo ? Por ke neniu altigu sin super alian" - diras Baha’u’llah, per tiuj malmultaj vortoj egaligante naciojn, rasojn kaj haùtkolorojn. Ne ekzistas rasoj servantaj, chiuj estas servantoj de Dio kaj de homaro.

La bahaa religio prezentas per si la instruojn de chiuj malnovaj religioj, koncernantajn individuojn, kaj al tio chi aldonas novajn instruojn, koncernantajn la socian kaj politikan vivon de la mondo.

La antaùaj religioj nemulte okupis sin per aferoj sociaj, politikaj kaj ech internaciaj, char la internacia vivo tiam ne estis tiel intensa; kaj la instruoj de chiuj profetoj chiam akordas kun la signoj de bezonoj de la tempo. Nur en la hodiaùa epoko, kiam unu apud alia iros en la vivon, per la instruoj por individuo kun tiuj koncernantaj sociaj postuloj, povas veni la "Plej Granda Paco".

Sed religio ne estas senfrukta filozofio, kiu predikas de katedro belajn idealojn, kaj mem staras cent mejlojn for de ghi. Char ne chiu, kiu diras : Sinjoro, Sinjoro, nur tiu eniros la Regnon de la chielo, kiu faras la volon de la patro, kiu estas en la chielo. En la fino de la libro "Kashitaj Vortoj", malgranda per amplekso sed grandega per la potenco de inspiro, Baha’u’llah diras : "Mi atestas, ho amikoj, ke la favoro estas kompleta, la argumento finita . . . Elmontru nun, kion aperigos viaj penadoj sur la vojo de sindonemo".

La instruo estas donita. Chu la mondo lernos kaj obeos Ghin ?


Komentario

1. Dedicho

Post multaj jaroj - jaroj plenaj de kruelajhoj, de malamo kaj batalo inter la homoj, destinitaj al pli noblaj celoj - per chi tiu verketo, ni volas rememorigi la Esperantistaron kaj inter tiu la anojn de l’Bahaa religio, pri la nobla kaj grandanima filino de nia kara majstro, Lidja Zamenhof, kiu per chi tiuj vortoj interligis la internan ideon de Esperanto kun la celoj kaj fundamentaj deklaracioj de la Bahaa Kredo.

Ni Esperantistoj kaj Bahaanoj neniam forgesos shian sindonemon al la instruoj de Baha’u’llah. Chiuj, kiuj siatempe persone konatighis kun shi, certe rememoras shian modestecon, bonkorecon kaj grandaniman kredon al la iam pli bona estonteco de la homaro, atingebla per pliprofundigo de la Dia manifestado. Chi tiu kredo shin alproksimigis al la universala Bahaa movado kaj al la revelacioj de Baha’u’llah.

Shia animo, estante en la eterneco de Dio, kunhelpu per sia beno al la efektivigo de niaj komunaj celoj - Esperanta kaj Bahaa.

Esperanto Komitato de l’Nacia spirita Konsilantaro de Bahaanoj en Germanujo. Neckargemuend, Majo 1959.

2. Abdu’l-Baha pri D-ro L. L. Zamenhof :

"Nun, ni laùdu Dion, ke D-ro Zamenhof elpensis tiun lingvon. Ghi havas chiujn necesajn kvalitojn por farighi la internacia rimedo por interkomunikigho. Ni chiuj devas esti ghojaj kaj dankaj al li pro lia nobla peno : per tio li servis bone al siaj kunhomoj. Per senlacaj klopodoj kaj sinoferoj de siaj anoj, Esperanto farighos universala. Tial ni chiuj devas studadi tiun lingvon kaj ghin disvastigi kiom eble plej multe, por ke ghi tagon post tago ricevu pli vastan aprobon kaj estu akceptita de chiuj nacioj kaj regnoj de la mondo, kaj por ke ghi farighu parto de la kursoj en chiuj publikaj lernejoj. Mi esperas, ke Esperanto estos akeceptita kiel lingvo de chiuj estontaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj, por ke chiuj popoloj povu lerni nur du lingvojn – sian propran gepatran lingvon kaj la internacian. Tiam estos fondita perfekta unueco inter chiuj popoloj de la mondo".

Zamenhof, Lidja. Bahaismo - la religio de Paco. Neckargemuend ap. Heidelberg, Germanujo: Bahaa Esperanto Komitato, 1959. 8 pgh

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >