Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La bedaùrindaj kaùzoj de militoj kaj chies devo de porpaca penado
la 21-an de oktobro 1911.

Abdul Baha diris:

Mi esperas, ke vi chiuj estas felichaj kaj sanaj. Mi ne estas felicha, sed tre malgaja. La novajho pri la batalo apud Bengazi dolorigis mian koron. Mi miras je la homa sovagheco, kiu ankoraù ekzistas en la mondo. Kiel estas eble por homo batali de mateno ghis vespero, mortigante unu alian, vershante la sangon de siaj proksimuloj - kaj por kio ? por gajni la posedon de peceto da tero ! Ech bestoj, batalante, havas ian senperan kaj pli racian kaùzon de atakoj ! Kiel terure estas, ke homo, kiu apartenas al la pli supera regno, povas malsuprenighi ghis mortigado kaj malfelichigado de siaj proksimuloj - pro posedo de terregiono !

La plej alta el la kreajhoj batalas por akiri la plej malaltan formon de l'materio - la teron ! Lando apartenas ne al unu popolo, sed al chiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo. Kaj pro siaj tomboj tiuj homoj batalas. Nenio en la mondo estas tiel fia, kiel tombo, la restejo de putrantaj homaj korpoj.

Kiel ajn granda estus la konkerinto, kiom ajn da landoj li sklavigus, li ne povas reteni al si el tiuj dezertigitaj landoj pli multe, ol etan iomon - sian tombon ! Se oni bezonas pli da tero, por plibonigi kondichojn de l’popolo, por disvastigi civilizacion ( por anstataùi krudajn kutimojn per justaj leghoj ) - estus certe eble pace akiri la necesan plion da teritorio !

Sed milito estas kreita por kontentigi homajn ambiciojn; por la mondeca gajno de kelkaj personoj terura mizero estas portata en multegajn hejmojn, rompante la korojn de centoj da viroj kaj virinoj.

Kiel multe da vidvinoj funebras pro siaj edzoj; kiel multajn rakontojn pri sovagha krueleco ni aùdas ! Kiel multe da orfigitaj infanetoj ploras pro la pereintaj patroj, kiel multaj virinoj lamentas pro mortigitaj filoj !

Nenio estas tiel korshiranta kaj terura, kiel eksplodo de homa sovagheco !

Mi rekomendas ai vi, ke chiu el vi koncentrigu chiujn pensojn de sia koro je amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraùstaru ghin per pli forta penso pri paco. La penso de malamo devas esti neiigita per la pli potenca penso de amo. Pensoj pri milito alportas pereon al chia harmonio, felicho, trankvilo kaj kontenteco.

Pensoj de amo estas konstruantoj de frateco, paco, amikeco kaj felico.

Kiam la soldatoj de l’mondo nudigas la glavojn, por mortigadi, la soldatoj de Dio premu la manon unu al alia ! Ke la tuta sovagheco de homoj malaperu tiel per la Favoro de Dio, penetranta la purajn korojn kaj sincerajn animojn ! Ne pensu, ke la mondpaco estas neatingebla idealo !

Nenio estas neebla por la Dieca Bonvolo de Dio.

Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter chiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastighados; ghi farighos deziro de aliaj, kreskanta kaj fortighanta, ghis ghi ekregos la mensojn de chiuj homoj.

Ne perdu la esperon ! Laboru persiste. Sincereco kaj amo venkos malamon. Kiel multaj, shajne neeblaj faktoj okazas en tiuj chi tagoj ! Viaj vizaghoj estu persiste turnitaj al la lumo de la mondo  Elmontru amon al chiuj – « amo estas la spiro de la Sankta Spirito en homan koron ». Estu kuraghaj. Dio neniam forlasas siajn infanojn kiuj penadas, laboras kaj preghas ! Plenigu viajn korojn per fervorega deziro, ke trankvileco kaj harmonio ekregu tiun chi tutan militantan mondon. Sukceso kronos viajn klopodojn kaj kun la universala frateco venos la Regno de Dio en paco kaj bonvolo !

En tiu chi chambro estas hodiaù membroj de multaj gentoj, francoj amerikanoj, angloj, germanoj, italoj - fratoj kaj fratinoj renkontantaj unu la alian en amikeco kaj harmonio.  Tiu chi kunveno estu antaùekzemplo de tio, kio plej vere okazos en la mondo, kiam chiuj infanoj de Dio komprenos, ke ili estas folioj de unu arbo, floroj de unu ghardeno, gutoj de unu oceano, filoj kaj filinoj de unu Patro, kies nomo estas: Amo !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >