Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La mallibereco de Abdul Baha
4, Avenue de Camoëns, merkrede, la 25-an de oktobro 1911.


Mi tre bedaùras, ke mi atendigis vin chi-matene sed mi havas tiel multe por fari en mallonga tempo por la Afero de l’Amo de Dio.

Ne gravu al vi, ke vi atendis iomete por vidi min.  Mi atendis multajn jarojn, jarojn en malliberejo por povi veni kaj vidi vin nun.

Antaù chio - glorata estu Dio - niaj koroj chiam estas unisonaj kaj kun la sama celo ili estas turnitaj al la Amo de Dio. Chu per la Favoremo de la Regno niaj deziroj, niaj koroj, niaj spiritoj ne estas unuigitaj en unu ligon ? Chu niaj preghoj ne estas por kunigi en harmonion chiujn homojn ? Chu do ni ne estas chiam kune ?

Hieraù vespere, kiam mi venis hejmen el la domo de S-ro Dreyfus, mi estis tre laca, tamen mi ne dormis, mi kushis maldorme, pensante.

Mi diris: ho Dio, mi estas chi tie en Parizo ! Kio estas Parizo kaj kiu mi estas ? Neniam mi songhis, ke el la mallumo de mia malliberejo mi povos iam veni al vi, kvankam, kiam oni legis la mi la verdikton, mi ne kredis ghin.

Oni diris al mi, ke Abdul Hamid ordonis mian porchiaman malliberigon, kaj mi diris: « Tio chi estas neebla ! Mi ne chiam estos malliberulo. Se Abdul Hamid estus senmorta, tia verdikto povus esti efektivigita. Mia korpo povas esti sklavigita por certa tempo, sed, Abdul Hamid havas nenian povon super mia spirito - libera ghi restos - tion chi neniu homo povas malliberigi. »

Liberigita el mia malliberejo per la Povo de Dio, mi renkontis chi tie la amikojn de Dio kaj estas dankema al Li.

Ni disvastigadu la Aferon de Dio, por kiu mi suferis persekutadon.

Kia privilegio estas por ni renkontighi chi tie en libereco.  Kiel feliche por ni, ke Dio tiel decidis, ke ni povu kune labori por la alveno de la Regno !

Chu vi estas kontentaj pro la vizito de tia gasto, liberigita el sia malliberejo, por alporti al vi la gloran revelacion, de tiu, kiu neniam povus ech pensi, ke tia renkonto estos ebla ?! Nun, per la Favoro de Dio, per Lia mirinda Povo, mi, kiu estis kondamnita je chiamdaùra mallibereco en la malproksima orienta urbo, estas tie chi, en Parizo, parolante kun vi !

De nun ni chiam estos kune, per la koro, animo kaj spirito, urghante en la laboro, ghis chiuj homoj estos kunvenigitaj sub la Tendo de la Regno, kantante la kantojn de paco.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >