Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La vera signifo de la profetajhoj, koncernantaj la venon de Kristo
la 30-an de oktobro 1911.


En la Biblio trovas sin profetajhoj pri la alveno de Kristo. La judoj ankoraù atendas aperon de Mesio kaj preghas al Dio tage kaj nokte, ke Li rapidigu lian alvenon.

Kiam Kristo venis, ili akuzis kaj mortigis Lin, dirante: « Li ne estas Tiu, kiun ni atendas. Kiam Mesio venos, signoj kaj mirakloj atestos, ke Li vere estas Kristo. Ni konas la signojn kaj la kondichojn, kaj ili ne aperis. Mesio aperos el nekonata urbo. Li sidos sur la trono de Davido, Li venos kun shtala glavo kaj regos per fera sceptro ! Li plenumos la leghojn de la profetoj, Li konkeros Orienton kaj Okcidenton, kaj glorigos Sian elektitan popolon, la judojn. Li starigos regnon de paco, en kiu ech bestoj chesos malamiki kun homoj. Char jen lupo kaj shafido trinkos el la sama fonto, leono kaj kapreolino pashtos sin sur la sama pashtejo, serpento kaj muso loghos en la sama nesto kaj chiuj Diaj kreajhoj estos en paco. »

Laù la judoj Jesuo Kristo plenumis neniun el tiuj chi kondichoj, char iliaj okuloj estis vualitaj kaj ili ne povis vidi.

Li venis el Nazareto, kiu ne estis urbo nekonata. Li ne portis glavon en Sia mano, nek ech bastonon. Li ne sidis sur la trono de Davido, Li estis malrichulo. Li reformis la leghojn de Moseo kaj rompis la tagon de Sabato. Li ne konkeris Orienton kaj Okcidenton, sed dependis mem de la romiaj leghoj. Li ne superigis la judojn, sed instruis egalecon kaj fratecon kaj admonis la skribistojn kaj la fariseojn. Li ne kunportis la regnon de paco, char dum Lia vivotempo maljusteco kaj krueleco atingis tian gradon, ke ech Li ighis ilia viktimo kaj mortis per la malhonora morto sur la kruco.

Tiel la judol pensis kaj parolis, char ili ne komprenis la Skribajhojn, nek la gloran veron, kiun ili enhavas. La literan tekston ili konis parkere, sed el la vivodona spirito ili ne komprenis ech unu vorton.

Aùskultu, kaj mi montros al vi la signifon de chi tio. Kvankam Li venis el Nazareto, kiu estis loko konata, Li ankaù venis el la Chielo. Lia korpo estis naskita de Mario, sed Lia Spirito venis el la Chielo. La glavo, kiun Li kunportis, estis la glavo de Lia lango, per kiu Li dividis bonon de malbono, veran de malvera, fidelan de malfidela kaj lumon de mallumo. Lia vorto estis vere akra glavo ! La trono, sur kiu Li sidis, estis la Eterna Trono, de kiu Kristo regas por chiam - trono chiela, ne tera, char la teraj aferoj forpasas; sed la chielaj aferoj ne forpasas. Li reinterpretis kaj klarigis la leghojn de Moseo kaj plenumis la leghojn de la profetoj. Lia vorto konkeris Orienton kaj Okcidenton. Lia Regno estas eterna. Li glorigis tiujn judojn, kiuj sekvis Lin. Tio estis viroj kaj virinoj de malalta deveno, sed kontakto kun Li faris ilin grandaj kaj donis al ili chiamdaùran dignon. La bestoj, kiuj devis ekvivi en paco, signifis diversajn sektojn kaj naciojn, kiuj, antaùe militante, de nun devis vivi en amo kaj amikeco, kune trinkante la Akvon de Vivo el la Eterna Fonto, Kristo.

Tiamaniere chiuj spiritaj profetajhoj, koncernantaj la alvenon de Kristo, estis plenumitaj, sed la judoj fermis siajn okulojn, por ne vidi, kaj shtopis siain orelojn, por ne aùdi, kaj la Dia Realeco pasis meze de ili, neamita kaj nerekonita.

Facile estas legi la Sanktajn Librojn, sed nur senmakula koro kaj pura menso povas ekkompreni ilian veran signifon. Ni preghu al Dio pri helpo, ke Li ebligu al ni kompreni la Sanktajn Librojn. Ni preghu pri okuloj por vidi, kaj pri oreloj por aùdi, kaj pri koro, kiu sopiras pacon.

La eterna Favoro de Dio estas senmezura. Li chiam elektadis certajn personojn, sur kiujn Li vershadis la Dian Malavarajhon de Sia koro, kies mensojn Li lumigadis per chiela lumo, al kiuj Li malkashadis sanktajn misterojn kaj tenadis klare antaù iliaj okuloj la spegulon de la Vero. Tio estas la dischiploj de Dio kaj Lia Boneco ne havas limojn. Vi, kiuj estas servantoj de la Plej Alta estu ankaù Liaj disciploj. La trezoraro de Dio estas senlima.

La Spirito, blovanta tra la Sanktaj Libroj estas nutrajho por chiu, kiu malsatas. Dio, kiu donis la revelacion al Siaj Profetoj, certe donos el Sia richegajho chiutagan panon al tiuj, kiuj plenfide petas Lin.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >