Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La spiritaj kunvenoj en Parizo
la 4-an de novembro 1911.


Tra la tuta Eùropo oni aùdas hodiaù pri kunvenoj kaj asocioj kaj oni fondas chiaspecajn societojn. Estas inter ili tiaj, kiuj interesighas pri komerco, scienco, politiko, kaj multaj aliaj. Chiuj ili estas por materialaj servoj, kaj iliaj celoj koncernas la programon kaj lumigon de la mondo de materio. Sed malofte blovas sur ilin la spiro de la Sankta Spirito. Ili shajnas esti senkonsciaj pri la Dia Vocho, senzorgaj por la aferoj de Dio. Sed tiu chi kunveno en Parizo estas la vere spirita. La Dia Spiro estas blovita mezen de vi, la lumo de la Regno brilas en chiuj koroj. La Sankta Amo de Dio estas potenco inter vi, kaj kun soifantaj animoj vi ricevas la bonan novajhon de granda ghojo.

Vi chiuj unuanime kunvenis chi tie, kun koro che koro, kun animoj, supervershitaj de la Dia Amo, sopirante kaj laborante por la unueco de la mondo.

Vere tiu chi kunveno estas spirita kunveno ! Ghi estas kiel aroma ghardeno ! La Chiela Suno vershas sur ghin siajn orajn radiojn, kaj ghia varmo penetras kaj gajigas chiun atendantan koron. La Amo de Kristo, kiu superpasis chian komprenon, estas inter vi, kaj la Sankta Spirito estas via helpanto.

Tagon post tago tiu chi kunveno ighados pli granda kaj pli potenca, ghis grade ghia spirito konkeros la tutan mondon !

Penu per viaj tutaj koroj esti volemaj fluejoj por la Malavareco de Dio. Char mi diras al vi, ke Li elektis vin, ke vi estu Liaj diskonigantoj de Amo tra la mondo, ke vi estu Liaj Portantoj de la spiritaj donacoj al la homoj, ke vi estu disvastigantoj de unueco kaj konkordo sur la tero. Danku Dion per viaj tutaj koroj, ke Li donis al vi tiun chi privilegion. Char vivo dedichita al glorado ne estas tro longa, por danki Dion por tia favoro.

Levu viajn korojn super la estantecon kaj per la okuloj de kredo rigardu la estontecon ! Hodiaù la semo estas semata, la grajno falas sur la teron, sed venos la tago, kiam elkreskos el ghi glorinda arbo, kies branchoj estos sharghitaj de fruktoj. Ghoju kaj estu felichaj, ke tiu tago jam ekmatenis, penu ekkompreni ghian povon, char vere ghi estas mirinda ! Dio kronis vin per honoro kaj en viajn korojn Li lokis radiantan stelon; vere, ghia lumo lumigas la tutan mondon !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >