Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La spiritaj aspiroj en Okcidento
la 6-an de novembro 1911.

Abdul Baha diris:

Koran bonvenon al vi ! El la orientaj landoj mi venis en Okcidenton, por resti inter vi dum mallonga tempo. En Oriento oni ofte diras, ke la okcidentuloj ne havas spiritecon, sed mi ne trovis la aferon tiel. Dankon al Dio, mi vidas kaj sentas, ke estas multe da spiritaj aspiroj inter la okcidentuloj, kaj ke en kelkaj okazoj ilia spirita percepto estas ech pli penetrema, ol tiu de iliaj orientaj fratoj. Se la instruoj, donitaj en Oriento, estus konscience disvastigitaj en Okcidento, la mondo estus hodiaù pli luma loko.

Kvankam en la pasintaj tempoj chiuj grandaj spiritaj instruistoj aperis en Oriento, estas tie tamen multaj homoj, tute senigitaj de spiriteco. Rilate al la aferoj de l’spirito ili estas senvivaj kiel shtono. Kaj ili ne deziras esti aliaj, char ili opinias, ke homo estas nur supera speco de besto kaj ke la aferoj de Dio ne koncernas lin

Sed la ambicio de homo devas flugi super tion chi. Li devas rigardi chiam pli alten, super sin mem, chiam supren kaj antaùen, ghis per la Kompatemo de Dio li atingos la Regnon de Chielo. Estas ankaù homoj, kies okuloj estas malfermitaj nur al la fizika progreso kaj al la evolucio en la mondo de materio. Tiuj chi homoj preferas studi la similecon inter sia propra fizika korpo kaj tiu chi de simio anstataù konsideri la glorindan parencecon inter sia spirito kaj tiu chi de Dio. Ghi estas efektive stranga, char nur fizike homo similas la malpli altajn kreatojn, kaj koncerne la intelekton li tute malsimitas ilin.

Homo chiam progresas. La sfero de lia scio chiam pligrandighas kaj lia mensa aktiveco fluas tra multaj kaj diversaj fluejoj. Rigardu, kion homo efektivigis sur la kampo de scienco, konsideru liajn multajn malkovrojn, liajn sennombrajn elpensajhojn kaj la profundan komprenon de la leghoj de l’naturo.

En la sfero de arto okazas ghuste la samo, kaj tiu mirinda evoluado de la homaj kapabloj ighas chiam pli rapida kun la fluo de l’tempo ! Se oni povus kunmeti la malkovrojn kaj elpensajhojn de la lastaj dekkvin jarcentoj, vi vidus, ke dum la lastaj cent jaroj okazis pli granda progreso, ol dum la antaùaj dekkvar jarcentoj. Char la rapideco, kun kiu homo progresas, kreskas de jarcento al jarcento.

La povo de intelekto estas unu el la plej grandaj favoroj de Dio donitaj al la homoj; ghi estas la povo, kiu faras ghin kreajho pli alta ol besto. Char, dum la homa inteligenteco jarcenton post jarcento kaj tempon post tempo kreskas kaj ighas chiam pli penetrema, tiu de bestoj restas en la sama stato. Ili ne estas pli inteligentaj hodiaù ol antaù mil jaroj ! Chu oni bezonas pli grandan pruvon por montri, kiel homo malsimilas al la kreajhoj de la besta mondo ? Sendube ghi estas klara, kiel tago !

La spiritaj perfektecoj estas laùnaskaj rajtoj de homo kaj apartenas al li sola el la tuta kreajharo. Homo estas en realeco spirita estajho, kaj nur kiam li vivas en la spirito li estas vere felicha. Tiu spirita sopiro kaj percepto apartenas egale al chiuj homoj, kaj mi estas firme konvinkita, ke la okcidentuloj posedas grandajn spiritajn aspirojn.

Mi preghas varmege, ke la stelo de Oriento vershu siajn brilantajn radiojn sur la okcidentan mondon, kaj ke la popoloj de Okcidento levighu en forto, fervoro kaj kuragho, por helpi siajn fratojn en Oriento.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >