Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La ideoj de Dio devas esti realigitai en agoj
la 8-an de novembro 1911.


Tra la tuta mondo oni aùdas gloradon de belaj diroj kaj admiradon de noblaj reguloj. Chiuj diras, ke ili amas tion, kio estas bona kaj malamas tion, kio estas malbona. Oni devas admiri sincerecon, dum mensogo meritas malestimon. Fideleco estas virto kaj malfideleco estas malhonoro por homoj. Benita afero estas ghojigadi homajn korojn, kaj malbone estas esti kaùzo de sufero. Esti afabla kaj kompatema estas virte, dum malami estas peke. Justeco estas nobla kvalito, kaj maljusteco estas malnobleco. Estas devo de homo esti kunsentema, malbonfari al neniu kaj evitadi je chia kosto jhaluzon kaj malicon. Sagheco estas gloro de homo, ne malklereco; lumo, ne mallumo !  Bone estas turni la vizaghon al Dio, kaj malsaghe estas ignori Lin. Nia devo estas gvidi homon supren, kaj ne misgvidi lin kaj kaùzi lian falon. Multaj estas ekzemploj, similaj al chi tiuj.

Sed chiuj tiuj diroj estas nur vortoj, kaj ni vidas, ke nur tre malmultaj el ili estas transportataj en la sferon de agoj. Kontraùe, ni vidas, ke homoj lasis sin regi de pasio kaj egoismo, ke chiu pensas nur pri tio, kio donas profiton al li mem, ech se tio signifus ruinon de lia frato. Chiuj deziregas akiri richajhojn por si mem kaj malmulte zorgas, aù tute ne zorgas pri bonstato de aliaj. Ilin interesas ilia propra trankvilo kaj kontenteco, dum la kondichoj de iliaj kunfratoj ne tushas ilin ech iomete.

Malfeliche tio chi estas la vojo, sur kiu pashas plejmulto da homoj.

Sed bahaanoj ne devas esti tiaj. Ili devas levi sin super tiun chi staton. Agoj devas ludi che ili pli grandan rolon, ol vortoj. Per siaj agoj ili devas esti kompatemaj, ne nur per la vortoj. Ili devas en chiuj okazoj konfirmadi per siaj agoj, kion ili proklamas per la vortoj. Iliaj faroj devas pruvi ilian fidelecon, kaj iliaj agoj devas elmontradi Dian Lumon.

Viaj agoj estu laùtaj krioj, vokantaj al la mondo, ke vi vere estas bahaanoj, char al la mondo agoj parolas kaj ili kaùzas progreson de la homaro.

Se ni estas veraj bahaanoj, parolo ne estas bezona. Niaj agoj helpos la mondon iri antaùen, ili disvastigos la civilizacion, ili akcelos la progreson de la scienco, ili kaùzos ekfloron de la artoj. Sen agoj nenio povas esti efektivigita en la materiala mondo, nek vortoj sensubtenaj povas antaùenigi homon en la Spiritan Regnon. Ne per sola bushservado la elektitoj de Dio atingis sanktecon, sed per paciencaj vivoj, plenaj de aktiva servado, ili enportis lumon en la mondon.

Klopodu do, ke viaj agoj tagon post tago estu belegaj preghoj. Turnu vin al Dio kaj penu chiam fari tion, kio estas justa kaj nobla. Richigadu malrichulojn, levadu falintojn, konsoladu malgajulojn, estu sandonantoj por malsanuloj, kuragigadu timantojn, helpadu premitojn, esperigadu malesperantojn, donadu rifugon al senhavigitoj !

Tio chi estas la laboro de vera bahaano, kaj tio chi estas atendata de li. Se ni penas fari chion tion, tiam ni estas veraj bahaanoj, sed se ni malatentas tion, ni ne estas sekvantoj de la Lumo kaj ni ne havas rajton al tu chi nomo.

Dio, kiu vidas chiujn korojn, scias, kiagrade niaj faroj estas plenumo de niaj vortoj.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >