Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Koncerne korpon, animon kaj spiriton
4, Avenue de Camoëns, Parizo, vendrede matene, la 17-an de novembro 1911.


En la mondo de komeco ekzistas tri gradoj: tiuj de la korpo, de la animo kaj de la spirito.

La korpo estas la fizika aù besta grado de homo. De la korpa vidpunkto homo estas partoprenanto de la besta regno. La korpoj tiel de homoj, kiel de bestoj estas kombinitaj el elementoj, kunigitaj per la legho de altirado.

Simile al besto homo posedas sentopovojn, estas subigita al varmo, malvarmo, malsato, soifo ktp. Malsimile al besto, homo posedas intelektan animon, la homan inteligentecon.

Tiu homa inteligenteco estas peranto inter lia korpo kaj lia spirito.

Kiam homo permesas al la spirito pere de la animo klerigi sian komprenon, tiam li entenas la tutan sferon de kreiteco; char homo, estante la kulminacio de chio, kio estis antaùe, kaj tiel supera al chiuj antaùaj evolucioj, entenas la tutan malpli altan mondon en si mem.

Lumigita de la spirito per la helpo de la animo la inteligenteco de homo faras lin kronito inter la kreajhoj.

Sed aliflanke, se homo ne malfermas sian menson kaj koron al la benoj de la Spirito, sed turnas la animon al la materiala flanko, al la korpa parto de sia naturo, tiam li estas falinta de sia alta loko kaj farighas malpli supera, ol la loghantoj de la malpli alta besta regno. En tiu okazo la homo estas en plorinda stato !  Char se la spiritaj kvalitoj de la animo, malfermita al la spiro de la Dia Spirito, estas neniam uzataj, ili atrofias, malfortighas kaj fine malkapablighas. Dume la sole ekzercataj materialaj kvalitoj de la animo farighas terure fortaj - kaj la malfelicha, misgvidita homo farighas pli sovagha, pli maljusta, pli malnobla, pli kruela, pli malbonvola ol ech la malpli altaj bestoj. Char chiuj liaj aspiroj kaj deziroj estas fortigataj de la malpli alta parto de la naturo de lia animo, li farighas pli bruta, ghis lia tuta estajho ighas neniel supera al tiu de pereemaj bestoj. Tial homoj celas fari malbonon, vundi kaj detrui. Ili estas tute sen la spirito de la Dia Kompatemo, char la chielaj kvalitoj de iliaj animoj estas superitaj de la materialaj. Se, kontraùe, la spirita naturo de la animo estas tiel fortigita, ke ghi subigas la materialan flankon, tiam la homo proksimighas al Dieco; lia homeco ighas tiel glorigita, ke la virtoj de la chiela Anaro malkashas sin en li; li elradiigas la Kompatemon de Dio, li stimulas la spiritan progreson de homoj, char li ighas lampo, kiu jhetas lumon sur ilian vojon.

Vi vidas, kiel la animo estas peranto inter la korpo kaj la spirito. En simila maniero tiu chi arbo (*) estas peranto inter la semo kaj la frukto. Kiam frukto aperas kaj maturighas sur arbo, ni scias, ke la arbo estas perfekta; se la arbo kreskigus neniujn fruktojn, ghi estus nur senutila kreskajho, servanta al nenia celo !

Kiam la animo havas en si la Vivon de la Spirito, ghi kreskigas bonajn fruktojn kaj farighas Dia arbo. Mi deziras, ke vi penu ekkompreni tiun chi ekzemplon. Mi esperas, ke la nedirebla Boneco de Dio tiel fortigos vin, ke la chielaj kvalitoj de viaj animoj, kiuj ligas ilin al la Spirito, proksimighos al la perfektecoj de la Chiela Regno. Viaj vizaghoj, estante firme turnitaj al la Dia Lumo, ighu tiel lumradiaj, ke chiuj viaj pensoj, vortoj kaj agoj brilu de la spirita radieco, chef-reganta en viaj animoj tiel, ke en chiuj kunvenoj de la mondo vi elmontradu perfektecon en viaj vivoj.

La vivoj de kelkaj homoj estas okupitaj sole per la aferoj de tiu chi mondo; iliaj mensoj estas tiel lumigitaj de eksteraj manieroj kaj tradiciaj interesoj, ke ili estas blindaj al chia alia regno de ekzisto, al la spiritaj signifoj de chiuj aferoj ! Ili pensas kaj revas pri tera famo, pri materiala progreso. Voluptaj deziroj kaj komforta chirkaùajho lumigas ilian horizonton, kaj iliaj plej altaj ambicioj centrighas en sukcesoj de mondaj kondichoj kaj cirkonstancoj. Ili ne moderigas siajn plej malaltajn inklinojn; ili manghas, trinkas kaj dormas ! Kiel bestoj, ili pensas pri nenio, krom sia propra fizika bonstato. Estas vere, ke tiuj necesoj devas esti kontentigitaj. Vivo estas shargho, kiun ni devas porti, dum ni estas sur la tero, sed oni ne devas permesi al zorgoj, koncernantaj la malpli altajn aferojn de la vivo, monopoligi chiujn pensojn kaj aspirojn de la homa estajho. La ambicioj de la homa koro devas direkti sin al pli glorinda celo, la mensa aktiveco devas levi sin al pli alta nivelo ! Homoj devas gardi en siaj animoj la vizion pri chielaj perfektecoj kaj prepari tie loghejon por la neelcherpebla Malavareco de la Dia Spirito.

La celo de viaj ambicioj estu akiri sur la tero la chielan civilizacion ! Mi petas por vi pri la Plejsupera Beno, ke vi estu plenigitaj per la vivoforto de la Chiela Spirito, por ke vi ighu kaùzo de la vivo de la mondo.

(*) Malgranda orangharbo sur apuda tablo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >