Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La vortoj de Abdul Baha en la preghejo de pastro Wagner
( Foyer de l'Âme ) en Parizo, la 26-an de novembro 1911.


Mi estas profunde kortushita per la simpatiaj vortoj, kiuj estis diritaj al mi, kaj mi esperas, ke tagon post tago kreskos inter vi vera amo kaj amikeco. Dio volis, ke amo estu vivodona forto en la mondo, kaj vi chiuj scias, kiel mi ghojas paroli pri amo.

En chiuj tempoj la Profetoj de Dio estis senditaj en la mondon, por servi la aferon de la Vero - Moseo alportis la leghon de la Vero kaj chiuj profetoj de Izraelo post Li celis disvastigadi ghin.

Kiam Jesuo venis, Li bruligis la flamantan torchon de la Vero kaj levis ghin supren, por ke la tuta mondo estu per ghi liberigita. Post Li venis Liaj elektitaj apostoloj, kaj ili iris malproksimen kaj foren portante la lumon de la instruoj de sia Majstro en la malluman mondon - kaj ankaù ili, siavice, pasis for.

Tiam venis Mahometo, kiu en sia tempo kaj maniero disvastigis la konon de la Vero inter sovagha popolo; char tio chi chiam estis la misio de Elektitoj de Dio.

Fine do, kiam Baha'u'llah aperis en Persujo, estis lia plej arda deziro reekbruligi la estingighantan lumon de la Vero en chiuj landoj. Chiuj sanktuloj de Dio klopodis per la tuta koro kaj animo disvastigadi la lumon de amo kaj unueco tra la mondo, por ke la mallumo de materialeco malaperu kaj la lumo de spiriteco ekbrilu inter la idoj de homoj. Tiam malamo, kalumnio kaj murdo malaperos, kaj en ilia loko regos amo, unueco kaj paco.

Chiuj Malkashantoj de Dio venis kun la sama celo kaj ili chiuj klopodis konduki la homojn sur la vojon de virto. Tamen ni, iliaj servantoj, disputas ankoraù inter ni ! Kial estas tiel ? Kial ni ne amas unu la alian kaj ne vivas en unueco ?

Ghi estas pro tio, ke ni fermis niajn okulojn kontraù la fundamenta principo de chiuj religioj, ke Dio estas unu, ke Li estas la Patro de ni chiuj, ke ni chiuj estas enakvigitaj en la oceano de Lia Kompatemo kaj shirmataj kaj gardataj de Lia ama Zorgemo.

La glora Suno de l’Vero brilas por chiuj egale, la ondoj de la Dia Kompatemo subakvigas chiujn, kaj Lia Dia donaco estas donata al chiuj Liaj infanoj.

La amanta Dio deziras pacon por chiuj Siaj kreajhoj - kial do ili pasigas la tempon en militoj ?

Li amas kaj gardas chiujn Siajn infanojn – kial do ili forgesas Lin ?

Li etendas Sian Patran Zorgemon sur nin chiujn - kial do ni malzorgas niajn fratojn ? Sendube, kiam ni ekkomprenas, kiel Dio amas nin kaj zorgas pri ni, ni devas tiel aranghi niajn vivojn, ke ni pli multe similu al Li.

Dio kreis nin - chiun el ni - kial do ni agas kontraùe al Liaj deziroj, se ni chiuj estas Liaj infanoj kaj amas tiun saman Patron ? Chiuj tiuj dividoj, kiujn ni vidas chiuflanke, chiuj tiuj disputoj kaj kontraùstaroj estas kaùzitaj de tio, ke homoj staras che richeco kaj ekstereco kaj forgesas la simplan esencan Veron. La diferencoj kushas en la eksteraj ritoj de religio, kaj ghuste ili kaùzas la disputojn kaj malamikecon - dum la realeco estas chiam unu kaj la sama. La realeco estas la Vero, kaj la Vero ne havas dividojn. La Vero estas gvidado de Dio, ghi estas la lumo de la mondo, ghi estas amo, ghi estas kompatemo. Tiuj kvalitoj de la Vero estas ankaù homaj virtoj, inspiritaj de la Sankta Spirito.
Tial ni, chiuj kaj chiu, tenu nin forte je la Vero, kaj ni estos vere liberaj !

Venos la tago, kiam chiuj religioj de la mondo unuighos, char principe ili jam estas unu. Ne estas bezonaj dividoj, konsiderante, ke disigas ilin nur la eksteraj formoj. Inter la filoj de homoj certaj suferas pro nescio - ni rapidu instrui ilin; aliaj estas kiel infanoj, bezonantaj prizorgadon kaj edukadon, ghis ili maturighos, kaj kelkaj estas malsanaj - al tiuj ni devas porti Dian kuracon.
Chu sensciajn, infanojn aù malsanulojn, ni devas ilin ami kaj helpi, kaj ne malshati pro iliaj malperfektecoj.

Doktoroj de religio estis estigitaj por alportadi spiritan kuracon al la popoloj kaj esti kaùzo de unueco inter la nacioj. Se ili farighas kaùzo de divido, estus pli bone, ke ili ne ekzistu ! Kuracilo estas donita, por kuraci malsanon, sed se ghi sukcesas nur pligrandigi la suferojn, estas pli bone forlasi ghin. Se religio devas esti nur kaùzo de diseco, estus pli bone, ke ghi ne ekzistu.

Chiuj Diaj Malkashantoj, senditaj de Dio en la mondon, devis alporti siajn terurajn malfacilajhojn kaj suferojn por unu sola espero de disvastigo de la Vero, unueco kaj harmonio inter la homoj. Kristo suferis la vivon de zorgoj, chagrenoj kaj doloroj, por doni al la mondo perfektan ekzemplon de amo - kaj malgraù chio tio ni plue agadas en kontraùa spirito unu al aliaj !

Amo estas la fundamenta principo de la koncernanta homon celo de Dio, kaj Li ordonis al ni ami unu alian, kiel ni amas nin mem. Chiuj tiuj malpacoj kaj disputoj, kiujn ni aùdas de chiuj flankoj, rezultigas nur pligrandigon de materialeco.

La mondo estas plejparte dronanta en materialismo, kaj la benoj de la Sankta Spirito estas ignorataj. Estas tre malmulte da vera spirita sento, kaj la progreso de la mondo estis plejparte nur materiala. Homoj farighas kiel pereemaj bestoj, char ni scias, ke ili havas nenian spiritan senton - ili ne turnas sin al Dio, ili havas nenian religion ! Tiuj chi aferoj apartenas sole al homo, kaj se li ne havas ilin, li estas sklavo de la naturo, kaj neniom pli bona, ol besto.

Kiel homo povas kontentighi per bestsimila ekzistado, kiam Dio faris lin tiel alta kreajho ? Chiu kreajho estas subigita al la leghoj de la naturo, sed al la homoj estas ebligite venki tiujn chi leghojn. La suno, malgraù sia povo kaj gloro, estas ligita per la leghoj de la naturo kaj ne povas sanghi sian vojon ech je unu haro. La granda kaj potenca oceano ne havas la povon sanghi la alfluegon kaj defluegon de sia akvo - nenio povas ekstari kontraù la leghoj de la naturo, krom homo !

Sed al homo Dio donis tian mirindan povon, ke li povas direkti, estri kaj venki la naturon.

La natura legho por homo estas pashi sur la tero, sed li faras shipojn kaj flugas en la aero ! Li estas kreita por vivi sur kontinento, sed li faras sian vojon sur la maro kaj vojaghas sub ghi.

Li eksciis estri la forton de elektro kaj li prenas ghin laù sia volo kaj sklavigas en lampo. La homa vocho estas kreita por paroli en mallongaj distancoj, sed la povo de homo estas tia, ke li faris instrumentojn kaj povas paroli el Oriento al Okcidento ! Chiuj tiuj ekzemploj montras al vi, kiel homo povas regi la naturon kaj kiel li kvazaù elshiras la glavon el la mano de l’naturo kaj uzas ghin kontraù ghi mem. Konsiderante, ke homo estas kreita mastro de la naturo, kiel malsaghe estas liaflanke ighi ghia sklavo ! Kia malscio kaj malsagheco estas adori kaj apoteozi la naturon, kiam Dio en Sia Boneco faris nin ghiaj mastroj. La Potenco de Dio estas videbla al chiuj, sed homoj fermas siajn okulojn kaj ne vidas ghin. La Suno de l’Vero lumas en sia tuta brilego, sed homo kun la okuloj obstine fermitaj ne povas vidi ghian gloron. Mi varmege preghas al Dio, ke per Lia Kompatemo kaj ama Bonvolemo vi chiuj estu unuigitaj kaj plenigitaj per granda ghojo.

Mi petegas vin, chiun kaj chiujn, aldoni viajn preghojn al la miaj kun la peto, ke chesu militoj kaj sangovershado, kaj ke amo, amikeco, paco kaj unueco ekregu en la mondo.

Ni vidas, kiel en chiuj jarcentoj sango makuladis la suprajhon de la tero; sed nun radio de pli granda lumo estas veninta, la inteligenteco de homo estas pli granda, la spiriteco komencas kreski kaj certe venas la tempo, kiam la religioj de la mondo estos en paco. Ni forlasu la malpacajn argumentojn, koncernantajn la eksterajn formojn, kaj unuighu por rapidi antaùen al la Dia Afero de unueco, ghis la tuta homaro konscios, ke ghi estas unu familio, kune ligita en amo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >