Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La 11 principoj estas la vojo al la Regno de Dio
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 28-an de novembro 1911.


En la kunvenoj, en kiuj ni renkontighis kaj interparolis, vi chiuj ekkonis la principojn de tiu chi epoko kaj la realecon de l’faktoj. Al vi estis lasite ekkoni tiujn chi aferojn, sed estas ankoraù multaj homoj neklerigitaj kaj dronantaj en superstichoj. Nur malmulte ili aùdis pri tiu chi granda kaj glora Afero, kaj la scio, kiun ili posedas, estas bazita chefe sur onidiroj. Ve pro ili, la kompatindaj ! La scio, kiun ili havas, ne estas bazita sur la vero, la fundamento de ilia kredo ne estas la instruoj de Baha'u'llah ! Estas, sendube, certa kvanto da vero en tio, kion ili aùdis, sed plejparte la posedataj de ili informoj estas neprecizaj.

La veraj principoj de la benita Afero de Dio estas la dekunu reguloj, kiujn mi prezentis al vi, kal mi zorgeme klarigis ilin chiujn unu post la alia.

Vi devas chiam peni vivi kaj agi en direkta obeo al la instruoj kaj leghoj de Baha'u'llah, por ke chiu vidu en chiuj faroj de via vivo, ke en vortoj kaj en agoj vi estas vere sekvantoj de la Benita Perfekteco.

Strechu viajn fortojn, por ke tiu chi glora Instruo chirkaùregu la terglobon, kaj spiriteco estu inspirita en la homajn korojn.

La spiro de la Sankta Spirito konfirmos vin, kaj kvankam multaj levighos kontraù vi, ili ne venkos !

Kiam Kristo Sinjoro estis kronita per dornoj, Li sciis, ke chiuj diademoj de la mondo estas che Liaj piedoj. Chiuj teraj kronoj, kiel ajn brilaj, potencaj kaj gloraj, adorklinis sin antaù la krono el dornoj ! Kun tiu chi certa kaj pura scio Li parolis, dirante: « Estas donita al mi chia aùtoritato en la chielo kaj sur la tero ». ( St Mat XXVIII 18 )

Kaj mi diras al vi, havu tion chi en viaj koroj kaj en viaj mensoj. Vere via lumo lumigos la tutan mondon, via spiriteco tushos la korojn de chiuj estajhoj. Vere vi ighos lumantaj torchoj de la terglobo. Ne timu, nek estu teruritaj, char viaj lumoj trapenetros plej densan mallumon. Tio chi estas la promeso de Dio, kiun mi donas al vi. Levighu ! kaj servu al la Potenco de Dio !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >