Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La lasta kunveno
15, Rue Greuze, Parizo, la 1-an de decembro.


Kiam antaù kelka tempo mi venis la unuan fojon en Parizon, mi rigardis chirkaùen kun granda intereso, kaj en la menso mi komparis tiun chi belan urbon kun granda ghardeno.

Kun ama zorgemo kaj granda pensemo mi esploris la grundon, kaj trovis ghin tre bona kaj plena de eblecoj por firma kredo kaj senshancela fido, char semo de Amo de Dio estis jhetita en la teron.

Nuboj de la Chiela Malavareco vershis sian pluvon sur ghin, kaj la Suno de l’Vero metis sian varmon sur la junan semajhon, kaj hodiaù oni povas vidi meze de vi la naskighon de kredo. La semo, jhetita en la grundon, komencas ghermi, kaj vi vidos ghian kreskadon de tago al tago. La malavarajhoj de la Regno de Baha'u'llah aperigos vere mirindan rikolton !

Aùskultu ! Mi alportas al vi felichan kaj ghojan novajhon ! Parizo ighos rozghardeno ! Chiuj specoj de belegaj floroj kreskos kaj floros en tiu chi ghardeno, kaj la famo pri iliaj aromoj kaj beleco iros en chiujn landojn. Kiam mi pensas pri la Parizo de estonteco, shajnas al mi, ke mi ghin vidas banantan sin en la lumo de la Sankta Spirito ! Vere, ekmatenas jam la tago, en kiu Parizo ricevos sian lumecon, kaj la Boneco kaj Kompatemo de Dio estos videbla al chiu vivanta estajho.

Ne lasu viajn mensojn esti fiksitaj sur la estanteco, sed per la okuloj de kredo rigardu en la estontecon, char vere la Spirito de Dio estas aganta meze de vi.

De la tempo de mia alveno antaù kelkaj semajnoj mi vidas kreskadon de spiriteco. En la komenco nur malmultaj venadis al mi serchi la Lumon, sed dum mia mallonga restado meze de vi la nombro kreskis kaj duoblighis. Ghi estas promeso por la estonteco !

Kiam Kristo estis krucumita kaj forlasis la mondon, Li havis nur dekunu dischiplojn kaj tre malmultajn sekvantojn. Sed Li servis la Aferon de l’Vero - kaj rigardu hodiaù la rezultaton de Lia vivlaboro ! Li lumigis la mondon kaj donis vivon al la morta homaro. Post Lia chieliro Lia Afero kreskis iom post iom, la animoj de Liaj sekvantoj ighadis pli kaj pli lumaj, kaj la belega aromo de iliaj sanktaj vivoj disvastighadis en chiujn direktojn.

Kaj hodiaù, dankon al Dio, simila stato komencighis en Parizo. Estas chi tie multaj, turnintaj sin al la Regno de Dio, kaj alcharmitaj al Unueco, Amo kaj Vero.

Penu labori tiel, ke la boneco kaj kompatemo de la Abha chirkaù-braku la tutan Parizon. La spiro de la Sankta Spirito helpos vin, la Chiela Lumo de la Regno brilos en viaj koroj kaj benitaj angheloj de Dio el la Chielo alportos al vi fortojn kaj subtenos vin. Danku do Dion per via tuta koro, ke vi atingis tiun chi plejsuperan favoron. Granda parto de la mondo kushas en dormo sed vi estas vekitaj. Multaj estas blindaj, sed vi havas la vidon !

La voko de la Regno estas aùdata en via mezo. Gloro estu al Dio - vi estas renaskitaj, vi estas baptitaj per la fajro de la Amo de Dio, vi estas banitaj en la Maro de l’Vivo kaj revivigitaj de la Spirito de Amo !

Ricevinte tian favoron estu dankaj al Dio kaj neniam dubu pri Lia Boneco kaj Amemo, sed havu senmortan kredon je la Malavarajhoj de la Regno. Rilatu unu kun alia en frata amo, estu pretaj fordoni viajn vivojn unu por alia, kaj ne nur por tiuj, kiuj estas karaj al vi, sed por chiuj homoj. Rigardu la tutan homan genton kiel membrojn de unu familio, kiel infanojn de Dio; kaj en tia maniero vi vidos nenian diferencon inter ili.

La homaro povas esti komparita kun arbo. Tiu chi arbo havas branchojn, foliojn, burghonojn kaj fruktojn. Pensu pri chiuj homoj kiel pri floroj, folioj aù burghonoj de tiu chi arbo, kaj al chiu kaj al chiuj penu helpi kompreni kaj ghui la Benojn de Dio. Dio malzorgas neniun: Li amas chiujn.

La sola efektiva diferenco, kiu ekzistas inter homoj, estas, ke ili estas sur diversaj gradoj de evoluo. Kelkaj estas malperfektaj - oni devas ilin perfektigi. Aliaj kushas en dormo - oni devas ilin veki; certaj estas malrapidemaj - oni devas ilin stimuli; sed chiuj ili estas infanoj de Dio. Amu ilin chiujn per via tuta koro. Neniu estas fremda al alia, chiuj estas amikoj. Chi-vespere mi venis por adiaùi vin, sed - gardu tion chi en la mensoj - kvankam niaj korpoj povas esti tre malproksimaj, spirite ni chiam estos kune.

Mi havas vin en la koro, chiun kaj chiujn, kaj forgesos neniun el vi, kaj mi esperas, ke neniu el vi min forgesos.

Mi en Oriento kaj vi en Okcidento, ni chiuj klopodu per la koro kaj animo, ke unueco ekloghu en la mondo, ke chiuj popoloj ighu unu popolo, kaj ke la tuta suprajho de la tero estu kiel unu lando - char la Suno de l’Vero brilas egale sur chiujn.

Chiuj Profetoj de Dio venis pro amo al tiu chi granda celo.

Rigardu, kiel Abrahamo strechis la fortojn por estigi kredon kaj amon inter la homoj; kiel Moseo penis unuigi la homojn per saghaj leghoj; kiel Jesuo Kristo suferis ech la morton por venigi la lumon de Amo kaj Vero en la malluman mondon, kiel Mahometo klopodis por estigi unuecon kaj pacon inter la diversaj necivilizitaj gentoj, meze de kiuj li vivis. Kaj la lasta el ili, Baha'u'llah, suferis dum kvardek jaroj pro la sama kaùzo - por tiu sola nobla celo de disvastigo de amo inter la idoj de la homoj - kaj por la paco kaj unueco de la mondo Bab fordonis sian vivon.

Tiel do penu sekvi la ekzemplojn de tiuj Diaj Estajhoj, trinku el iliaj fontoj, estu lumigitaj per ilia lumo, kaj estu por la mondo kiel simboloj de Favoremo kaj Amo de Dio. Estu por la mondo kiel pluvo kaj nuboj de favoremo, kiel Sunoj de l’Vero; estu chiela armeo, kaj vere vi konkeros la urbojn de koroj.

Estu dankaj al Dio, ke Baha'u'llah donis al vi firman kaj solidan fundamenton. Li lasis nenian lokon por malgajeco en la koroj, kaj la skribajhoj de lia sankta plumo enhavas konsolon por la tuta mondo. Li havis la vortojn de la Vero, kaj chio, kio estas kontraùa al liaj instruoj, estas malvera. La chefa celo de lia tuta laboro estis forigi dividojn.

La testamento de Baha'u'llah estas Pluvo de Boneco, Suno de l’Vero, Akvo de l’Vivo, la Sankta Spirito. Malfermu do viajn korojn por ricevi la plenan povon de lia Beleco, kaj mi preghos por vi chiuj, ke tiu chi ghojo estu via.

Nun mi adiaùas vin.

Mi adiaùas nur viajn eksterajn personecojn; mi ne adiaùas viajn animojn, char niaj animoj chiam estas kune.

Konsolu vin kaj estu certaj, ke tage kaj nokte mi turnados min al la Regno de l’Abha, petante por vi, ke tagon post tago vi ighadu pli bonaj kaj pli sanktaj, pli proksimaj al Dio kaj pli lumigitaj per la radiado de Lia Amo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >