Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

97, Cadogan Gardens, Londono, la 26-an de decembro 1912.
 

Pregho

« Chu pregho devas alpreni la formon de ago ? »

Abdul Baha: - Jes. En la Bahaa Afero artoj, sciencoj kaj chiaj metioj estas konsiderataj kiel pregho. Homo, kiu faras peceton da notpapero, strechante chiujn siajn kapablojn, konscience, koncentrante chiujn fortojn, por ghin perfektigi, estas gloranta Dion. Mallonge, chia peno kaj fortostrechado de homo el la fundo de lia koro estas adorakto, se ghi estas direktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio chi estas pregho: servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de homoj. Servado estas pregho. Kuracisto, fleganta malsanulon afable, kunsente, sen antaùjughoj kaj kredante la fratecon de l’homa gento, plenumas glorakton.

« Kio estas la celo de nia vivo ? »

Abdul Baha: - Akiri virtojn. Ni devenas de la tero; kial ni estas transportitaj el la minerala regno en la vegetajhan, el la vegetajha regno en la bestan ? Por ke ni atingu perfektecojn en chiu el tiuj regnoj, por ke ni ekposedu la plej bonajn kvalitojn de mineralo, por ke ni akiru la kreskoporvon, kiel vegetajho, por ke ni estu ornamitaj per la instinktoj de l’besto kaj ekposedu la sentojn de vido, aùdo, flaro, tusho kaj gusto, ghis el la besta regno ni enpashas la mondon de homeco kaj ricevas donace prudenton, eltrovemon kaj la forton de l’spirito.

Malbono

« Kio estas malbono ? »

Abdul Baha: - Malbono estas malperfekteco. Peko estas stato de homo en la mondo de la malpli nobla naturo, char en la naturo ekzistas tiel malperfektecoj, kiel maljusteco, tiraneco, malamo, malamikeco, batalado: tio chi estas la karakterajhoj de la malpli alta sfero de la naturo. Tio chi estas la pekoj de la mondo, la fruktoj de la arbo, de kiu manghis Adamo. Per edukado ni devas liberigi nin de tiuj chi malperfektecoj. La Profetoj de Dio estis senditaj, la Sanktaj Libroj estis verkitaj, por ke homo estu libera. Shajne, kiel li naskighas en tiun chi mondon de malperfektecoj el la sino de sia tera patrino, li estas ankaù naskita en la mondon de spirito per dia edukado. Kiam homo estas naskita en la fenomenan mondon, li trovas la universon; kiam li estas naskita el tiu chi mondo en la mondon de l’Spirito, li trovas la Regnon.

Progresado de Animo

« Chu animo progresas pli per malghojoj, chu per ghojoj en tiu chi mondo ? »

Abdul Baha: - La menso kaj la spirito de homo progresas, kiam li estas provata per suferoj. Ju pli plugata estas la grundo, des pli bona estos la rikolto. Kiel plugilo profunde sulkigas la teron, purigante ghin de malbonherboj kaj kardoj, tiel suferoj kaj malghojoj liberigas homon de malgravajhoj de tiu chi monda vivo, ghis li atingas staton de kompleta sindeturnemo. Lia sinteno en tiu chi mondo estos tiu de dia felicho. Homo estas, por tiel diri, nematura: la varmego de l’fajro de suferoj maturigas lin. Rigardu malantaùen en la pasintajn tempojn, kaj vi vidos, ke la plej grandaj el la homoj suferis plej multe.

« Chu tiu, kiu per suferoj atingis maturighon, timu felichon ? »

Abdul Baha: - Per suferoj li atingos la eternan felichecon, kiun nenio povas forpreni de li. La apostoloj de Kristo suferis: ili atingis la eternan felichecon.

« Chu estas do neeble atingi felichon sen suferoj ? »

Abdul Baha: - Por atingi la eternan felichon, oni devas suferi. Kiu atingis la staton de sinofero, havas veran ghojon. Tempa ghojo pereos.

« Chu transmondighinta animo povas interparoli kun iu, estanta ankoraù sur la tero ? »

Abdul Baha: - Oni povas interparoli, sed tiu interparolo ne estas simila al la nia. Estas nenia dubo, ke la fortoj de la pli altaj mondoj kunagas kun la fortoj de tiu chi. La koro de homo estas malfermita al inspiroj; tio chi estas la spirita interkomunikighado. Kiel en songho oni parolas kun amiko, dum la busho silentas, tiel same estas en la spirita interparolo. Homo povas paroli kun sia interna memo, dirante: « Chu mi povas fari tion ? Chu estas por mi konsilinde fari tiun chi laboron ? » Tiaspeca interparolo estas kun la pli alta memo.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >