Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Kvar specoj de amo
97, Cadogan Gardens, Londono, sabate, la 4-an de januaro 1913.


Kia potenco estas amo ! Ghi estas la plej admirinda, la plej granda el chiuj vivaj povoj.

Amo donas vivon al senvivo. Amo bruligas flamon en koro, kiu estis malvarma. Amo alportas esperon al malesperanto kaj ghojigas la korojn de malghojantoj.

En la mondo de ekzisto ne estas vere potenco pli granda, ol amo. Kiam la koro de homo flamas per la flamo de amo, li estas preta oferi chion, ech la vivon. En la Evangelio estas dirite, ke Dio estas Amo.

Ekzistas kvar specoj de amo. La unua estas la amo, kiu fluas de Dio al homo; ghi konsistas el la neelcherpeblaj favoroj, Dia radiado kaj chiela lumigo. Per tiu chi amo la mondo de estajhoj ricevas vivon. Per tiu chi amo homo havas fizikan ekziston, ghis per la spiro de la Sankta Spirito - tiu sama amo - li ricevas la eternan vivon kaj ighas bildo de la Vivanta Dio.

La dua estas la amo, kiu fluas de homo al Dio. Tio chi estas kredo, allogiteco al Dio, progreso, eniro en la Regnon de Dio, ricevo de la Favoroj de Dio, lumigiteco per la lumoj de la Regno. Tiu chi amo estas la fonto de chia bonfarado; tiu chi amo igas la korojn de chiuj homoj reflekti la radiojn de la Suno de l’Realeco.

La tria estas la amo de Dio al la Memo aù Identeco de Dio. Tio chi estas alifigurigo de Lia Beleco, bildigo de Li mem en la spegulo de Liaj kreajhoj. Tio chi estas la realeco de Amo, la pratempa Amo, la eterna Amo. Per unu radio de tiu chi Amo ekzistas chiuj aliaj amoj.

La kvara estas la amo de homo al homo. La amo, kiu ekzistas inter la koroj de kredantoj, estas diktata de la idealo de unueco de l’spiritoj. Tiu chi amo estas atingebla per kono de Dio, tiel, ke homo vidas la Dian Amon, reflektitan en la koro. Chiu vidas en alia la Belecon de Dio, reflektitan en la animo, kaj trovinte tiun chi punkton de simileco, homoj eksentas amon unu al alia. Tiu chi amo faros chiujn homojn ondoj de unu maro, tiu chi amo faros ilin steloj de unu chielo kaj fruktoj de unu arbo. Tiu chi amo alportos realigon de vera harmonio, estigon de efektiva unueco.

Sed amo, kiu kelkfoje ekzistas inter amikoj, ne estas ( vera ) amo, char ghi estas subigebla al shanghoj ; ghi estas nura raviteco. Kiam blovas ventetoj, fleksas sin maldikaj arboj  Se la vento estas el la oriento, la arbo klinas sin al la okcidento, kaj se venas vento okcidenta, la arbo klinas sin orienten. Tiu chi speco de amo havas sian fonton en hazardaj cirkonstancoj de vivo. Tio chi ne estas amo, ghi estas nur konateco; ghi estas shanghema.

Hodiaù vi povas vidi du personojn shajne en intima amikeco ; morgaù ghi povas aliighi. Hieraù ili estis pretaj morti unu por la alia, hodiaù ili evitas sin reciproke ! Tio chi ne estas amo; ghi estas subigado de la koro al okazoj de la vivo. Kiam tio, kio kaùzis tiun chi « amon », pasas, la amo ankaù pasas; en realeco ghi ne estas amo.

Amo estas nur de la kvar specoj, kiujn mi klarigis:
a) la amo de Dio al la identeco de Dio. Kristo diris, ke Dio estas Amo;
b) la amo de Dio al Siaj infanoj - al Siaj servantoj;
c) la amo de homo al Dio kaj
d) la amo de homo al homo.

Tiuj chi kvar specoj de amo devenas de Dio. Tio estas radioj de la Suno de l’Realeco; tio estas la spiroj de la Sankta Spirito; tio estas la signoj de la Realeco.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >