Reveno al B.E.L.

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
 

Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 ).

La angla originalo aperis sub la titolo "Paris Talks, Adresses given by 'Abdu'l-Baha in Paris in 1911"
( Baha'i Publishing Trust, London / Britio, 1912 )

El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
1a eldono : Bahaa Esperanto-Eldonejo "La Nova tago" ( Weinheim / Germanio, 1932 )
2a eldono : Nacia Spirita Konsilantaro de la Bahaanoj de Svisujo ( Berne / Svislando, 1978 )
 

ANTAÙPAROLO

ENKONDUKO

ENHAVO


ANTAÙPAROLO

Oni jam multe skribis pri la vizito de Abdul Baha, Abbas Effendi, en Eùropo. Dum lia restado en Parizo ( 4 Avenue de Camoëns ) li faradis chiumatene mallongajn paroladojn antaù tiuj, kiuj premis sin al li, poe avide aùskulti liajn vortojn.

La aùskultantoj estis de multaj nacioj kaj pensmanieroj, instruitaj kaj neinstruitaj, membroj de diversaj religiaj sektoj, teozofoj kaj agnosticistoj, materialistoj kaj spiritualistoj, ktp...

Abdul baha parolis perse, kaj liaj vortoj estis tradukataj en la francan lingvon.

El tiuj paroladoj miaj du filinoj, mia amikino kaj mi faris notojn.

Multaj amikoj petis nin publikigi tiujn chi notojn angle, sed ni hezitis. Fine, kiam Abdul Baha mem petis nin pri tio, ni kompreneble konsentis, malgraù la sento, ke nia plumo estas "tro malforta por tiel alta revelacio".

Ni penis reteni en nia modesta angla eldono la senperan simplecon, tiel lerte prezentitan de la tradukinto en la franca lingvo.

S.L.B. / M.E.B. / R.E.C.B. kaj B.M.P.   en Mont Pelerin / Vevey.

Reveno al la Supro.

ENKONDUKO

Por informi tiujn, kiuj scias malmulte aù nenion pri la Bahaa Movado, ni donas la sekvantan skizon pri Bahaismo, la religio de la dischiploj de Bahá置値láh, daùrigo de Babismo, tradukitan el la Enciklopedio de Larousse :

Mirza Husejn Ali Nuri Bahá'u'lláh estis naskita en Teherano en 1817. Post la morto de Bab li estis kune kun la chefaj babanoj ekzilita en Bagdadon, poste en Konstantinopolon kaj Adrianopolon, sub la gardo de la otomana registaro. En tiu chi lasta urbo li malkashe deklaris sian mision. Li estis « Tiu, al kiu Dio sin malkashos », kiun Bab antaùdiris en siaj verkoj, la granda Malkashanto de Dio, promesita por la lastaj tagoj.  En siaj leteroj al la chefaj regantoj de Eùropo li proponis al ili ligi sin  kun li por starigi religion kaj universalan pacon. De tiu tempo la babanoj, kiuj akceptis lin, ighis bahaanoj. La sultano tiam ekzilis lin ( 1868 ) en Akkon en Palestino, kie li verkis plimulton da siaj fundamentaj verkoj kaj kie li mortis en la jaro 1892 ( la 29-an de majo ). Li konfidis al sia filo, Abbas Effendi Abdul Baha, la taskon de disvastigado de la religio kaj de daùrigado de rilatoj inter la bahaanoj de chiuj mondpartoj. Fakte bahaanoj trovas sin chie, ne nur en la mahometanaj landoj, sed ankaù en chiuj landoj de Eùropo, same kiel en Usono, Kanado, Japanujo, Hindujo, ktp. Tio chi estas pro tio, ke Bahá'u'lláh sciis transformi Babismon en universalan religion, kiu estas prezentata kiel plenumo kaj kompletigo de chiuj antaùaj kredoj. La judoj atendas Mesion, la kristanoj revenon de Kristo, la mahometanoj Mahdi'n, la buddanoj la kvinan Buddon, la zoroastranoj Shahon Baramon, la hindoj reinkarnighon de Krishno kaj ateistoj pli bonan socialan organizon. Bahá置値láh reprezentas ilin chiujn kaj tiamaniere neniigas la rivalecon kaj malamikecojn inter diversaj religioj ; li repacigas ilin en ilia komenca pureco kaj liberigas de la degenereco de dogmoj kaj ritoj. Char Bahaismo ne havas pastrojn, religiajn ceremoniojn nek publikajn preghojn; ghia sola dogmo estas kredo je Dio kaj je Liaj Malkashantoj ( Zoroastro, Moseo, Jesuo, ktp., Bahá置値láh ). La principaj verkoj de Bahá置値láh estas Kitabu'l-lqan, Kitabu'l-Aqdas, Kitabu'l-Ahd kaj multaj leteroj aù « tabuletoj », adresitaj al regnestroj aù al privataj individuoj. Ritoj havas nenian lokon en tiu chi religio, kiu devas esti esprimata en la tuta agado de la vivo kaj efektivigata en amo al proksimulo. Chiu devas havi okupon. Ordonita kaj reguligita estas instruado de infanoj.  Neniu rajtas aùskulti konfeson de pekoj aù absolvi. Al pastroj de ekzistantaj religioj estas konsilite forlasi senedzinecon kaj prediki per sia ekzemplo, vivante en rilatoj kun homoj. Universale rekomendita estas monogamio, ktp. Problemoj nedeciditaj estas lasitaj al la civila legho de chiu shtato kaj al la decidoj de Bait'l-Adl aù Domo de Justeco, vokita al vivo de Bahá'u'lláh. Respekto al shtatestro estas parto de respekto al Dio. Universala lingvo kaj kreo de arbitracia tribunalo internacia devas forigi militon.  « Vi estas folioj de la sama arbo kaj gutoj de la sama maro » - diris Bahá'u'lláh. Mallonge dirante, ghi estas ne tiom nova religio, kiom religio renovigita kaj unuigita, direktata hodiaù de Abdul Baha. - ( Nouveau Larousse Illustré, aldono, p. 66. )

Reveno al la Supro.

ENHAVO

Bonvolu alklaki la bluan ciferon por legi la tekston apud ghi :

01 ) La devo de afableco kaj simpatio rilate el fremduloj kaj alilanduloj.
02 ) La potenco kaj valoro de penso dependas de ghia elmontrigho en agoj.
03 ) Dio estas Granda kaj Kompatema Kuracisto, kiu sola donas veran kuracon.
04 ) La bezono de interligo inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento.
05 ) Dio entenas chion ; Li ne povas esti entenata.
06 ) La bedaùrindaj kaùzoj de militoj kaj chies devo de porpaca penado.
07 ) La Suno de l'Vero.
08 ) La lumo de la Vero brilas nun super Oriento kaj super Okcidento.
09 ) La universala amo.
10 ) La mallibereco de Abdul Baha.
11 ) La plej granda Dia dono al homo.
12 ) La nuboj, kiuj kashas la Sunon de l'Vero.
13 ) Religiaj antaùjughoj.
14 ) La bonfaroj de Dio al homo.
15 ) Beleco kaj harmonio en diverseco.
16 ) La vera signifo de la profetajhoj, koncernantaj la venon de Kristo.
17 ) La Sankta Spirito kiel la peranta potenco inter Dio kaj homo.
18 ) La du naturoj de homo.
19 ) Materiala kaj spirita progreso.
20 ) La evoluado de materio kaj progresado de la animo.
21 ) La spiritaj kunvenoj en Parizo.
22 ) Du specoj de lumo.
23 ) La spiritaj aspiroj en Okcidento.
24 ) Parolado en kunvenejo en Parizo.
25 ) Baha'u'llah.
26 ) La ideoj de Dio devas esti realigitaj en agoj.
27 ) La vera signifo de la bapto per akvo kaj fajro.
28 ) Parolado en "L'Alliance Spiritualiste".
29 ) La evoluado de la spirito.
30 ) La deziroj kaj preghoj de Abdul Baha
31 ) Koncerne korpon, animon kaj spiriton.
32 ) Bahaanoj devas labori per la tuta koro kaj animo por estigi pli bonan staton de la mondo.
33 ) Pri kalumnio.
34 ) Vera felicho kaj progreso ne povas esti sen spiriteco.
35 ) Doloro kaj chagreno.
36 ) La perfektaj homaj sentoj kaj virtoj.
37 ) Kruela indiferenteco de popoloj koncerne suferadon de aliaj nacioj.
38 ) Ni ne devas senkuraghighi pro malgrandeco de nia nombro.
39 ) La vortoj de Abdul Baha en la preghejo de pastro Wagner.
40 ) Teozofia Societo, Parizo : la 11 principoj de la instruoj de Baha'u'llah.
41 ) La unua principo : serchado de la vero.
42 ) La dua principo : la unueco de la homaro.
43 ) La tria principo : amo kaj amikeco.
44 ) La kvara principo : akcepto de interrilato inter religio kaj scienco.
45 ) La kvina principo : forlaso de antaùjughoj.
46 ) La sesa principo : vivrimedoj.
47 ) La sepa principo : egaleco de la homoj.
48 ) La oka principo : universala paco - Esperanto.
49 ) La naùa principo : nesinmiksado de religio kaj politiko.
50 ) La deka principo : egaleco de la seksoj.
51 ) La dekunua principo : la povo de la Sankta Spirito.
52 ) La 11 principoj estas la vojo al la Regno de Dio.
53 ) La lasta kunveno.
54 ) Parolado de Abdul Baha en la "Friends' Meeting House".
55 ) Pregho, Malbono, Progresado de animo.
56 ) Kvar specoj de amo.
57 ) Tabuleto de Abdul Baha.

Reveno al la Supro.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >