Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La deka principo - egaleco de la seksoj
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 14-an de novembro 1911.


La deka principo de la instruoj de Baha'u'llah estas la egaleco de la seksoj.

Dio kreis chiujn kreajhojn pare. Homo, besto aù vegetajho, chiuj estajhoj el tiu chi tri regnoj havas du seksojn, kaj absoluta egaleco estas inter ili.

En la vegetajha mondo estas virseksaj kreskajhoj kaj inaj kreskajhoj; ili havas egalajn rajtojn kaj posedas egalparte la belecon de sia speco, kvankam vere oni povus diri, ke la arbo, kiu kreskigas fruktojn, estas supera kompare kun tiu, kiu estas senfrukta.

En la besta regno ni vidas, ke virseksuloj kaj inoj havas egalajn rajtojn, kaj ke ambaù seksoj partoprenas en la privilegioj de sia gento.

Ni do vidis, ke en la du malpli altaj regnoj de l’naturo ne ekzistas la problemo de supereco de unu sekso super la alia. En la mondo de l’homaro ni trovas grandan diferencon; la virina sekso estas traktata kiel malsupera kaj ne posedas egalajn rajtojn kaj privilegiojn. Tiu chi kondicho estas kaùzita ne de la naturo, sed de la edukado. En la Dia plano de l’kreo ne ekzistas tia diferenco. Neniu sekso superas la alian antaù la okuloj de Dio. Kial do unu sekso asertu pri malsupereco de la alia, detenante de ghi la justajn rajtojn kaj privilegiojn, kvazaù Dio donus Sian Aùtoritaton por tia kondutmaniero ? Se la kondichoj de edukado estus egalaj tiel por la virinoj, kiel por la viroj, montrighus rezulte egala kapableco de ambaù al scienca studado.

En certaj rilatoj virino superas viron. Si estas pli molkora, pli impresema, sia intuicio estas pli intensa.

Oni ne povas nei, ke en diversaj direktoj virino estas en la nuna tempo malantaù viro, kaj ankaù ke tiu chi tempa malsupereco estas shuldata al manko de okazo al klerigado. En la necesoj de vivo virino estas pli instinktpova, ol viro char li shuldas al shi sian ekziston mem.

Se patrino estas edukita, ankaù siaj infanoj ricevos bonan edukon. Se patrino estas sagha, ankaù la infanoj estos kondukitaj sur la vojon de sagheco. Se patrino estas religia, shi montros al siaj infanoj, kiel ili devas ami Dion. Se patrino estas morala, shi kondukos siajn idojn sur la vojon de honesteco.

Estas do klare, ke la venonta generacio dependas de la hodiaùaj patrinoj. Chu ghi ne estas gravega respondeco por virino ? Chu si ne bezonas chian eblan utilajhon, por pretigi sin al tia tasko ?

Pro tio certe ne plachas al Dio, ke tiel grava instrumento, kiel virino, suferu pro manko de edukiteco, por atingi la dezirindajn kaj necesajn perfektecojn por sia granda vivotasko. La Dia Justeco postulas, ke la rajtoj de ambaù seksoj estu egale respektataj, char neniu superas la alian antaù la okuloj de la Chielo. La indeco antaù Dio dependas ne de la sekso sed de pureco kaj lumeco de la koro. Homaj virtoj apartenas egale al ambaù seksoj.

Virino devas do peni atingi pli grandan perfektecon, por esti egala al viro en chiuj rilatoj, por progresi en chio, en kio shi estas ne progresinta, por ke viro estu devigita konfesi siajn egalajn kapablojn kaj scion.

En Eùropo la virinoj faris pli grandan progreson, ol en Oriento, sed multe devas esti ankoraù farita ! Kiam lernanto venas al la fino de la lernotempo, okazas ekzameno, kies rezultato difinas la scion kaj kapablon de chiu lernanto. Same estas kun virino: siaj agoj elmontros sian povon; ne estos plu necese proklami ghin per vortoj.

Mi esperas, ke la orientaj virinoj, same, kiel iliaj okcidentaj fratinoj, progresos rapide, ghis la homaro atingos perfektecon.

La Dia Malavareco estas por chiuj kaj inspiras povon al chia progreso. Kiam la viroj konfesos la egalecon de la virinoj, ili ne bezonos plu batali por siaj rajtoj ! Unu el la principoj de Baha'u'llah estas do egaleco de la seksoj.

La virinoj devas strechi chiujn siajn fortojn, por akiri spiritan povon kaj progresi en la virto de sagheco kaj sankteco, ghis ilia klereco kaj penado sukcesos estigi la unuecon de la homaro. Ili devas labori kun flama fervoro por disvastigadi la instruojn de Baha'u'llah inter la popoloj, por ke la radianta tumo de la Dia Malavareco envolvu la animojn de chiuj nacioj de la mondo !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >