Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La sepa principo - egaleco de homoj


« La Leghoj de Dio ne estas elmontroj de Volo, aù de Povo, aù de Placho, sed decidoj de Vero, Racio kaj Justeco ».

Chiuj estas egalaj antaù la legho, kies regado devas esti absoluta.

La celo de puno ne estas vengho, sed antaùgardo kontraù krimo.

Reghoj devas regi kun sagheco kaj justeco. Princo, nobelo aù kamparano - chiu havas egalajn rajtojn estis juste traktata; nenian favoron devas ghui individuoj. Jughisto ne devas « respekti personojn », sed apliki la leghon kun kompleta senpartieco en chiu prezentita al li afero.

Se iu plenumas krimon kontraù vi, vi havas la rajton pardoni al li, sed la legho devas puni lin, por kontraùagi plenumon de tia sama krimo flanke de aliaj, char la suferigo de individuo estas negrava rilate al la ghenerala bonstato de la popolo.

Kiam perfekta justeco regos en chiuj landoj de la orienta kaj okcidenta mondo, tiam la tero ighos loghejo de beleco. Rekonita estos la digno kaj egaleco de chiu servanto de Dio; realigita estos la idealo de unueco de la homa gento, de frateco de la homoj, kaj la glora lumo de la Suno de l’Vero lumigos la animojn de chiuj homoj.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >