reveno al la ĉefpaĝo > posta ĉapitro.

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ENHAVO

Enkonduko al la esperanta traduko.
Dankesprimo.
Antaŭparolo al la eldono de 1937.
Antaŭparolo al la eldono de 1950.
Antaŭparolo al la eldono de 1970.
Enkonduko.

ĈAPITROJ
I.        La Ĝoja Novaĵo.
II.      BÁB : La Antaŭinto.
III.    BAHÁ'U'LLÁH : La Gloro de Dio.
IV.      `ABDU'L-BAHÁ : La Servanto de BAHÁ.
V.        Kio estas Bahaano ?
VI.      Preĝo.
VII.    Sano kaj Kuracado.
VIII.  Religia Unueco.
IX.     Vera Civilizacio.
X.       La Vojo al Paco.
XI.     Diversaj Ordonoj kaj Instruoj.
XII.   Religio kaj Scienco.
XIII. Profetaĵoj plenumitaj de la Bahaa Religio.
XIV.   Profetaĵoj de BAHÁ'U'LLÁH kaj `ABDU'L-BAHÁ.
XV.     Rerigardo kaj perspektivo.

Epilogo.
Apendico.
Glosaro kun rimarkoj pri la persaj kaj arabaj nomoj.


ENKONDUKO AL LA ESPERANTO-TRADUKO

En 1972 la 57a Universala Esperanto-Kongreso okazis en Usono, en la nord-okcidenta urbo Portland, Oregon. Ĉeestis naŭ bahaanoj : du el Alasko kaj sep el Usono mem.

Dum la Kongresa semajno okazis Festo de la Deknaŭa Tago. La bahaa kalendaro havas 19 monatojn el po 19 tagoj, kun kvin (aŭ ses en superjaro) intermetitaj inter la du lastaj monatoj. La bahaaj monatoj havas nomojn laŭ atribuoj de Dio. En la unua tago de ĉiu monato la bahaanoj kuniĝas por soleni la Feston de la Deknaŭa Tago. La kuniĝo estas vere spirita festo, unue kun preĝoj kaj legadoj el la Sanktaj Skriboj de la Disenditaj Revelaciantoj.

Tiutage la Bahaanoj tra la mondo solenis la Feston Kamál (Perfekteco de Dio). Post preĝoj kaj legadoj, ĉio en Esperanto, sekvis interkonsiliĝo, ankaŭ en Esperanto. Rezulte de la konsiliĝo, la naŭ ĉeestantoj kune verkis leteron al la Universala Domo de Justeco ĉe la bahaa mondsidejo en Hajfa, Israelo, en kiu ili petis permeson organizi la bahaajn Esperantistojn tra la mondo. La leteron ili fine sendis la 6-an de decembro, 1972. La Universala Domo de Justeco respondis favore la 19an de marto, 1973. Ni estis tuj pretaj organizi. Sub la fervora kaj senlaca kaj senĉesa gvidado de Paŭlo Amorim Cardoso en Brazilo, la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) estis preta ekfunkcii, kun 80 membroj en 17 landoj. Okazis balotado, per poŝto kompreneble, kaj la fidela Paŭlo Amorim Cardoso elektiĝis la unua sekretario de BEL, same senlaca kaj fervora kiel antaŭe.

Post iom da konsiliĝo, la Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Brazilo, sub kies kuratoreco BEL funkciis, aprobis la statuton de BEL, kaj ĉe la 60a Universala Esperanto-Kongreso en Kopenhago en 1975 BEL estis akceptita kiel neneŭtrala faka organizaĵo en la kadro de la Universala Esperanto- Asocio.

Unu el la celoj de BEL estas eldoni literaturon en Esperanto pri la Bahaa Religio. Ni komencis tre modeste per du broŝuroj : UNUECO KAJ UNIVERSALA LINGVO de Johano Dale, tradukita el la angla lingvo de Roan Orloff Stone ; kaj BAHAAJ RESPONDOJ, tradukita el la hispana lingvo de Paŭlo Amorim Cardoso.

La unua ampleksa verko pri la Bahaa Religio estas tiu ĉi, BAHÁ'U'LLÁH KAJ LA NOVA EPOKO. Ĝi estis unue tradukita el la angle lingvo de Lidia Zamenhof. En 1926, kiam la Esperantistaro de la mondo starigis monumenton en Varsovio al d-ro Zamenhof, f-ino Martha Root, mondkonata bahaanino kaj samideanino, oficiale reprezentis la tutmondan bahaanaron. Tie ŝi konatiĝis kun la Zamenhof-familio, kaj kiel rezulto Lidia, la pli juna filino de la Majstro, aliĝis al la Religio de Bahá'u'lláh, kaj tuj ŝi eklaboris por disvastigi Lian Mesaĝon. Ŝi estis talentoplena tradukistino; kaj pro ŝia sindediĉo BAHÁ'U'LLÁH KAJ LA NOVA EPOKO estis eldonita en 1930 de la tiama Bahaa Esperanto-Eldonejo "La Nova Tago" en Köln, Germanujo.

Dum la preskaŭ 50 jaroj postaj okazis multaj ŝanĝoj, plejparte pro disvastiĝado kaj progreso de la Bahaa Religio. Sekve, kiel sia unua granda tasko, BEL decidis ĝisdatigi la verkon laŭ nova eldono en 1978 de la anglalingva originalo.

Antaŭnelonge BEL okazigis sian duan tutmembran balotadon. La nova sekretario estas Johano Dale, Jr. en Usono, kaj dum lia deĵoro BEL estos sub la kuratoreco de la Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Usono. Nuntempe BEL kalkulas pli ol 150 membrojn en 20 landoj.
 

Reveno al la Komenco.
DANKESPRIMO

Mi ŝuldas senfinan dankon al Elwyn Charles Pollock (Elkopo) pro la multaj longaj, lacigaj, sendormaj horoj kiujn li dediĉis al la redakto de tiu ĉi verko ; al Johano Dale, Jr., kiu enkorpigas la moton - Al okupito aldoniĝas plia laboro - ĉar meze de siaj plenegaj horoj li tamen trovis tempon por atente  tralegi la manuskripton kaj fari multajn valorajn rekomendojn ; al Roberto Stockman pro lia malavara preteco kompili la tutan indekson ; al la Bahaa Eldonejo Usona pro la donaco de la manuskripto de la ĝisdatigita verko anglalingva de Esselmont ; kaj al la multaj BELanoj tra la mondo, kiuj daŭre fortikigis min per siaj kuraĝigo kaj apogaj preĝoj dum la longaj kaj malfacilaj horoj, kiujn postulis tiu ĉi laboro.

Roan Orloff Stone

Reveno al la Komenco.
ANTAŬPAROLO AL LA ELDONO DE 1937

Kiam "Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko" eldoniĝis antaŭ pli ol dek jaroj, la Bahaa Kredo ricevis sian unuan bone prezentitan, plene komprenigan klarigon fare de studanto de la instruoj. Taksinte ĝian taŭgecon kiel plej kontentiga enkonduko al la Kredo, bahaanoj en oriento kaj okcidento trovis la libron de d-ro Esslemont tiel valora ke ĝi estas tradukita en proksimume tridek diversajn lingvojn.

Kiel d-ro Esslemont mem vidis, la Kredo eniris novan fazon de sia historio post la forpaso de `Abdu'l-Bahá. La rezulto estas ke la vidpunktoj de la aŭtoro, kelkajn el kiuj li skribis antaŭ 1921, pri iuj aspektoj de la temo, ne estas plu  konformaj al la evolua karaktero de la Kredo. Plie, lia traktado de okazintaĵoj kaj socialaj kondiĉoj tiam ekzistantaj ne ŝajnas plu esti plene aplikebla. Neeviteble, kelkaj eraroj pri faktoj trovis sin en lia teksto, kaj lia klarigo de la rangoj de Báb kaj de 'Abdu'l-Bahá estas anstataŭigitaj en la mensoj de bahaanoj per la aŭtoritataj interpretaĵoj kiujn de tiam faris la unua Gardanto de la Kredo, Shoghi Effendi.

La nuna eldono sekve reprezentas revizion de la Usona Nacia Spirita Asembleo, kun la konsilo kaj aprobo de Shoghi Effendi.

Ĉi tiuj revizioj neniel ŝanĝas la originan planon de la libro de d-ro Esslemont, nek ili efikas la pli grandan parton de lia teksto. Ilia celo estis pliampleksigi en kelkaj frazaroj la traktadon de la aŭtoro per aldono de materialo reprezentanta pli plenan scion haveblan de post lia malĝojiga morto, kaj pli novan tradukon de liaj citaĵoj el la Bahaaj Skriboj Sanktaj.

januaro 1937
Bahaa Eldona Komitato

Reveno al la Komenco.
ANTAŬPAROLO AL LA ELDONO DE 1950

Samtempe kun tiu ĉi eldono la Usona Bahaa Eldona Komitato transprenis kopirajtajn kaj aliajn koncernajn aferojn pri "Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko" disde Messrs. George Allen & Unwin, Ltd. el Londono, Anglujo, kiuj eldonis la konatan libron de d-ro J. E. Esslemont antaŭ pli ol dudek jaroj. Laŭ aranĝoj kun la britaj eldonistoj la Komitato de post 1928 faris dekunu presojn, krom la unua usona eldono importita de Brentano en Nov-Jorko.

Ĉi tiu eldono ne anstataŭigas la tekston de post gravaj revizioj estis faritaj en la libro sub direkto de la Gardanto de la Kredo en 1937, ĉar ne venis la tempo por plena rearanĝo de la libro por fari ĝiajn aludojn al mondstatoj tute nuntempaj. La verko de d-ro Esslemont daŭras kiel fidinda enkonduko al la historio kaj instruoj de la Bahaa Kredo. Ĝia traduko en ĉirkaŭ tridek lingvojn atestas al ĝia allogo en la Oriento kiel ankaŭ en la Okcidento.

Ni diru ankaŭ ke plua revizio estonta de la teksto okazos laŭ aprobo de Shoghi Effendi. La komitato ne havas aŭtoritaton aprobi reviziojn kiujn alilandaj bahaanoj dezirus por sia speciala bezono.

decembro 1950
Bahaa Eldona Komitato

Reveno al la Komenco.
ANTAŬPAROLO AL LA ELDONO DE 1970

De post 1937 nenia revizio okazis al la teksto de la libro de d-ro Esslemont, kvankam en 1950 kelkaj malgravaj plibonigoj estis enkondukitaj. Aliflanke, la disvastiĝo kaj evoluo de la Bahaa Kredo de post tiu tempo estis grandegaj, kaj aldoniĝis al bahaa bibliografio riĉa heredaĵo de senkompareblaj klarigoj, tradukoj kaj historiaj priskriboj el la plumo de Shoghi Effendi, Gardanto de la Kredo kaj la difinita interpretanto de la Sanktaj Skriboj.

Sekve estas necese ĝisdatigi la libron por daŭrigi ĝian utilecon al modernaj legantoj. Oni faris tion per minimuma ŝanĝo en la teksto, kaj ĉefe per uzo de piednotoj kaj de epilogo kiu donas la nuntempajn statistikojn kaj novajn evoluiĝojn en la organika disvolviĝo de la Bahaa Kredo.

La libro de d-ro Esslemont daŭras esti unu el la plej vaste uzitaj enkondukaj libroj pri la Bahaa Kredo, kiel atestas la fakto ke de post 1937 la nombro de ĝiaj tradukoj pliiĝis de tridek ĝis kvindek ok.

Bahaa Eldona Komitato

Reveno al la Komenco.
ENKONDUKO AL LA ORIGINA ELDONO ANGLA

En decembro 1914, dank'al interparolo kun amikoj renkontintaj `Abdu'l-Bahá'n, kaj prunto de kelkaj broŝuroj, mi unue konatiĝis kun la bahaaj instruoj. Mi estis tuj frapita de iliaj riĉeco, potenco kaj beleco. Ili imponis min kiel solvantaj la grandajn bezonojn de la moderna mondo en maniero pli perfekta kaj kontentiga ol iu ajn religia ideo kiun mi ekkonis antaŭe. Tia estis la unua impreso kian posta studado ankoraŭ pliprofundigis kaj konfirmis.

Penante pli precize ekkoni la movadon mi trovis gravajn malfacilaĵojn en akiro de dezirata literaturo, kaj baldaŭ naskiĝis en mi la ideo kunigi la ĉefajn, punktojn de tio kion mi lernis en formo de libro, por ke tio ĉi estu pli facile akirebla por aliaj. Kiam la komunikiĝo kun Palestino rekomenciĝis post la milito, mi skribis al 'Abdu'l-Bahá kunsendante kopion de la naŭ unuaj ĉapitroj de la libro, kiuj estis tiam ankoraŭ en preskaŭ malneta formo. Mi ricevis tre afablan kaj kuraĝigan respondon, kaj koran inviton viziti Lin en Hajfa kaj kunporti la tutan manuskripton. Mi ĝoje akceptis la inviton, kaj havis la grandan privilegion pasigi en la vintro 1919-20 du kaj duonon da monatoj kiel gasto de `Abdu'l-Bahá. Dum tiu ĉi vizito `Abdu'l-Bahá ofte diskutis kun mi pri la libro. Li faris kelkajn valorajn sugestojn koncerne ĝian plibonigon kaj proponis ke, kiam mi estos reviziinta la manuskripton, Li dezirus havi la tutaĵon tradukitan en la persan lingvon por povi ĝin tralegi kaj kompletigi aŭ korekti se estos necese. La revizio kaj traduko estis efektivigitaj konforme al Lia sugesto, kaj `Abdu'l-Bahá trovis tempon, meze de la okupoj de Sia laborplena vivo, korekti proksimume tri kaj duonon da ĉapitroj (Ĉapitroj I, II, V kaj parto de la III-a), antaŭ ol Li forlasis la mondon. Mi profunde bedaŭras ke `Abdu'l-Bahá ne povis fini la korektadon de la manuskripto, ĉar la valoro de la libro estus pro tio tre altigita. La manuskripto estis, tamen, zorge reviziita de komitato de la Nacia Bahaa Asembleo de Anglujo, kaj ĝia eldono estas aprobita de tiu Asembleo.

Mi ŝuldas grandan dankon al f-ino E. J. Rosenberg, s-ino Claudia S. Coles, Mirzá Lotfu'lláh S. Hákim, s-roj Roy Wilhelm kaj Mountford Mills kaj al multaj aliaj amikoj por iliaj ŝatindaj helpoj en la preparado de tiu ĉi verko.

Koncerne la transskribadon de la arabaj kaj persaj nomoj kaj vortoj, estas akceptita en tiu ĉi libro la sistemo laste rekomendita de Shoghi Effendi al la tuta bahaa mondo.

J. E. Esslemont
Fairford, Cults, Apud Aberdeen

Reveno al la Komenco.
EPILOGO

Sub la inspirita gvidado de Shoghi Effendi, la Bahaa Kredo kreskis konstante laŭ nombro kaj laŭ starigo de sia Administra Ordo, sekve en 1951 estis dek unu funkciantaj Naciaj Spiritaj Asembleoj. Ĉe tiu punkto la Gardanto turnis sin al evoluo de la institucioj de la Kredo je ĝia internacia nivelo, kaj difinis la Internacian Bahaan Konsilantaron, la antaŭironto de la Universala Domo de Justeco, kaj, baldaŭ poste, la unuan grupon de Manoj de la Kredo de Dio. Ĝis tiu tempo Shoghi Effendi altigis kelkajn eminentajn bahaanojn al la rango de Manoj de la Kredo post ilia morto, inter ili d-ro Johano E. Esslemont, sed estis nur en 1951 ke li decidis ke estas ĝusta tempo por komenci la plenan evoluon de tiu ĉi grava institucio. En sinsekva serio inter 1951 kaj 1957 li difinis tridek du Manojn kaj etendigis Ia amplekson de iliaj agadoj, per starigo en ĉiu kontinento de Helpdirektoraroj konsistantaj el kredantoj difinitaj de la Manoj por esti al ili deputitoj, helpantoj kaj konsilantoj. Dudek sep el tiuj ĉi Manoj estis vivantaj kiam li mortis.

Per serio da leteroj, kelkaj skribitaj al bahaanoj tra la mondo, kaj aliaj al tiuj en specifaj landoj, la Gardanto pliprofundigis ilian komprenon pri la instruoj, grade fortikigis la administrajn instituciojn de la Kredo, instruis la kredantojn kiel bone kaj efike uzi ilin kaj en 1937 lanĉis la Usonan Bahaan Komunumon en la efektivigon de la Dia Plano por la disvastigo de la Mesaĝo de Bahá'u'lláh. Tiu ĉi Dia Plano estis revelaciita de `Abdu'l-Bahá en aro da Tabuletoj skribitaj dum la jaroj de la Unua Mondmilito kaj ĝi estas la ĉarto por la propagando de la Kredo.

En la kadro de tiu ĉi ĉarto pluraj instruplanoj estis plenumitaj, unue en la Okcidenta Duonsfero, poste ankaŭ en Eŭropo, Azio, Aŭstralazio kaj Afriko ĝis en 1953 la Gardanto difinis "dekjarlongan, mondĉirkaŭantan, spiritan armeon" por porti la Kredon al ĉiuj restantaj sendependaj ŝtatoj kaj ĉefaj kolonioj de la mondo.

En 1957, meze de la entrepreno, la Gardanto, ellacigita de tridek ses jaroj de konstanta laboro, mortis dum vizito en Londono.

Pro tio ke Shoghi Effendi ne havis filon, la laboro de la Kredo post novembro 1957 estis kunordigita kaj direktita de la dudek sep Manoj de la Religio ĝis la triumfa plenumo de la entrepreno en aprilo 1963, kiam la unua Universala Domo de Justeco estis elektita de la membroj de la kvindek ses Naciaj Spiritaj Asembleoj kunvenigitaj ĉe la Bahaa Mondsidejo en Hajfa de la Manoj de la Religio.

Tuj post tiu ĉi historia elekto, bahaanoj el ĉiuj partoj de la terglobo kunvenis en Londono ĉe la unua Mondkongreso de la Kredo por soleni la centjaran datrevenon de la Deklaro de Bahá'u'lláh kaj por ĝoji pri la tutmonda disvastiĝo de  Lia Kredo.

La superega institucio nuntempe estas la Universala Domo de Justeco, kreita de Bahá'u'lláh en Sia Plej Sankta Libro, rajtigita aŭtoritate leĝofari pri ĉiuj aferoj ne traktitaj en la Bahaaj Skriboj, kaj certigita pri dia gvidado en la Sankta Teksto mem. `Abdu'l-Bahá, en Sia Testamento, precizigas la elektometodon de la Universala Domo de Justeco, difinas ĝiajn rangojn kaj devojn pli klare, kaj asertas ke ĝi estas sub rekta gvidado de Báb kaj Bahá'u'lláh kaj ke ĝi estas la anaro al kiu ĉiuj sin turnu.

La unika kaj elstara trajto de la Bahaa Kredo estas la Sankta Interligo de Bahá'u'lláh, la fundamento sur kiu la Kredo starigas ĉiujn siajn strukturojn kaj bazigas sian evoluon. Ĝia unikeco kuŝas en tio ke por la unua fojo en religia historio la Malkaŝanto de Dio, en klara kaj senduba lingvo, provizas la rajtigitan interpretadon de Sia Vorto kaj certigas la kontinuecon de la divine difinita aŭtoritateco kiu fluas el la Fonto de Kredo.

Interpretado de Skriboj estis ĉiam en pasintaj religioj plej fekunda fonto de skismo. Bahá'u'lláh, en la Libro de Sia Sankta Interligo, rajtigis al Sia plej aĝa filo, `Abdu'l-Bahá, plenan aŭtoritatecon por la interpretado de Liaj Skriboj kaj por la direkto de Lia Kredo. `Abdu'l-Bahá, en Sia Testamento, difinis Sian plej aĝan nepon, Shoghi Effendi, Gardanton de la Kredo kaj solan interpretanton de la Skriboj. Ne estas pastroj en la Kredo kaj neniu persono pretendu specialan rangon aŭ gvidadon ; aŭtoritateco estas rajtigita al institucioj kreitaj pere de la Bahaaj Skriboj.

Per tiuj ĉi unikaj provizoj, la kredo de Bahá'u'lláh estas ŝirmita kontraŭ skismo, kontraŭ rabadoj de nerajtigita ĉefeco, kaj super ĉio kontraŭ infiltrado de homfaritaj doktrinoj kaj teorioj, kiuj en la pasinteco frakasis la unuecon de religioj. Pura kaj senmakula, la revelaciita Vorto de Bahá'u'lláh, kun ĝia rajtigita interpretado, restas tute tra la Disistemo senkorupta kaj sankta fonto de la spirita vivo al la homaro.

En 1968 la Universala Domo de Justeco klopodis provizi la estontan plenumon de la specifaj funkcioj de protektado kaj disvastigado rajtigitaj al la Manoj de la Religio, per starigo de Kontinentaj Konsilantaroj. Ĉiu aro konsistas el kelkaj Konsilantoj difinitaj de la Universala Domo de Justeco, kaj ili daŭre kunlaboras kun la Manoj de la Religio de Dio. La difino kaj direktado de Helpdirektoraroj estas nun devo de la Konsilantaroj, kaj la agadoj de la Manoj, el kiuj dek naŭ ankoraŭ vivas, fariĝis tutmonda.

La Gardanto skribis pri estontaj terglobaj instruplanoj plenumotaj sub la direktado de la Universala Domo de Justeco, kaj la unua el ili, Naŭjara Plano, estis lanĉita en 1964. Nuntempe, en 1969, la Bahaa Kredo estas starigita en 139 sendependaj ŝtatoj. Bahaanoj loĝas en pli ol 33000 lokoj tra la mondo ; bahaa literaturo estas tradukita en 421 lingvojn ; la kvina Bahaa Templo konstruiĝas en la urbo Panamo ; terpecoj por 5O aliaj Temploj estas akiritaj ; estas 83 Naciaj Spiritaj Asembleoj kaj pli ol 6800 Lokaj Spiritaj Asembleoj.

Plej kuraĝige el ĉio estas la reago de la homoj en lokoj tiaj kiaj Afriko, Hindujo, Sudorienta Azio kaj Latinameriko, kie grandaj nombroj de la indiĝenaj popoloj komencas akcepti la Kredon, estigantaj novan stadion en la evoluo de la administraj kaj sociaj agadoj de la tutmonda Bahaa Komunumo.
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >