antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 6a : PREĜO

Interparolado kun Dio.
La Spirita Sinteno.
Neceso de Peranto.
Preĝado Necesa kaj Deviga.
Komuna Preĝado.
Preĝo estas La Lingvo de Amo.
Liberiĝo de Sortobatoj.
Preĝo kaj la Leĝoj de la Naturo.
Bahaaj Preĝoj.



Preĝo estas ŝtuparo per kiu ĉiu povas levi sin al la Ĉielo. - Mahometo

Interparolado kun Dio  Δ

"Preĝo", diras `Abdu'l-Bahá, "estas konversacio kun Dio". Por ke Dio povu konigi al homoj Siajn Penson kaj Volon, Li devas paroli al ili en lingvo kiun ili povas kompreni, kaj Li faras tion per la buŝoj de Siaj Sanktaj Profetoj. Kiam tiuj Profetoj estas korpe vivantaj ili parolas al homoj vizaĝo kontraŭ vizaĝo kaj transdonas al ili la revelacion de Dio : post Ilia morto la revelacio plue efikas homajn mensojn per Iliaj kronikaj diraĵoj kaj skribaĵoj. Sed tio ĉi ne estas la sola maniero, per kiu Dio povas paroli al homoj. Ekzistas "lingvo de la Spirito", sendependa de parolo aŭ skribo, per kiu Dio povas interparoli kaj inspiri tiujn kies koroj serĉas la veron, kie ajn ili estas, kaj kia ajn estas ilia nacio aŭ lingvo. En tiu ĉi lingvo la Malkaŝanto daŭrigas Sian interparoladon kun la kredantoj post Sia foriro el la materiala mondo. Kristo interparoladis plue kaj inspiradis Siajn disĉiplojn post Sia krucumo. Fakte Li influadis ilin eĉ pli potence ol antaŭe ; tiel same okazadis kun aliaj Profetoj. `Abdu'l-Bahá multe parolas pri tiu ĉi spirita lingvo. Li diras, ekzemple :

Ni devas paroli en la lingvo de la ĉielo en la lingvo de la spirito - ĉar ekzistas lingvo de la spirito kaj koro. Ĝi tiel diferencas de nia lingvo kiel nia propra lingvo diferencas de tiu ĉe bestoj, kiuj esprimas sin nur per krioj kaj sonoj.

La lingvo en kiu ni parolas al Dio estas la lingvo de la spirito. Kiam, preĝante, ni estas apartigitaj de ĉiuj eksteraj aferoj kaj turnas nin al Dio, tiam en niaj koroj ni kvazaŭ aŭdas la voĉon de Dio. Sen vortoj ni parolas, vokas, komunikiĝas kun Dio kaj aŭdas la respondon. ... Ĉiu el ni, atinginte la ĝustan spiritan staton, povas aŭdi la Voĉon de Dio (el prelego priskribita de f-ino Ethel J. Rosenberg).

Bahá'u'lláh deklaras ke la pli altaj spiritaj veroj povas esti komunikitaj nur danke al tiu ĉi spirita lingvo. Vortoj parolataj aŭ skribitaj estas tute sentaŭgaj. En libreto nomita The Seven Valleys (La Sep Valoj), en kiu Li priskribas vojiradon de vojaĝanto de la surtera loĝejo ĝis la Dia Hejmo, Li diras, parolante pri la pli antaŭenigitaj gradoj de la vojaĝo :

La lango ne kapablas rakonti pri tio, kaj vortoj parolataj estas nesufiĉegaj. La plumo estas neutila en tiu ĉi afero, kaj la inko postlasas nenion krom nigreco. ... Nur koro povas komuniki al koro la staton de la komprenanto : tio ne estas tasko de sendito, ĝi ankaŭ ne povas esti ampleksita en leteroj.

La Spirita Sinteno  Δ

Por ke ni povu atingi la spiritan staton en kiu la komunikiĝado kun Dio fariĝas ebla, kiel diras `Abdu'l-Bahá :

Ni devas peni atingi tiun staton per apartiĝo de ĉiuj aferoj kaj personoj de la mondo kaj per sinturno ekskluzive al Dio. La atingo de tiu ĉi stato kostos al homo iom da peno, sed li devas strebi, li devas klopodi por tio. Ni povas ĝin atingi se ni pensos kaj zorgos malpli pri la materiaj kaj pli multe pri la spiritaj aferoj. Ju pli ni foriras de la unua, des pli ni proksimiĝas al la alia. La elekto apartenas al ni.

Nia spirita perceptemo, niaj internaj okuloj devas esti malfermitaj, por ke ni povu vidi en ĉio signojn kaj pruvojn de la Dia Spirito. Ĉio povas reflekti al ni la lumon de la Spirito (el parolado priskribita de f-ino Ethel J. Rosenberg).

Bahá'u'lláh skribis : "Tiu strebanto ... je ĉiu mateniĝo  ... komuniiĝu kun Dio, kaj, per la tuta animo, persistu celi al sia Amato. Li forigu ĉiun kaprican penson per la flamo de Lia aminda nomo. ..."
- Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 265 (Kolektado el la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh).

Simile, `Abdu'l-Bahá deklaras :

Kiam homo permesas al la spirito, pere de la animo, ilumini lian komprenadon, tiam li enhavas la tutan kreitaĵaron. ... Sed aliflanke, kiam homo ne malfermas la menson kaj koron al la benoj de la spirito, sed turnas la animon al materiaĵoj, al la korpa parto de sia naturo, tiam li estas falinta de sur la altaĵo kaj li subiĝas al la membroj de la malsupera bestoregno.

Kaj Bahá'u'lláh skribis :

Liberigu viajn animojn, ho homoj, el la katenoj de memo, kaj purigu ilin de ĉiu aliĝo al ĉio krom Mi. Memorado pri Mi forigas ĉiun malpuraĵon, se vi nur povus kompreni tion. …

Kantu, ho Mia servanto, la versojn de Dio donitaj al vi, ... por ke la dolĉeco de via melodio flamigu vian propran animon, kaj allogu la korojn de ĉiuj homoj. Kiu ajn ripetas, en la privateco de sia ĉambro, la versojn malkaŝitajn de Dio, la dissemantaj anĝeloj de la Ĉionpova disvastigos la aromon de la vortoj de ties buŝo ... - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 294-295 (Kolektado el la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh).

Neceso de Peranto  Δ

Koncerne tion ĉi 'Abdu'l-Bahá diras :

Estas necesa peranto inter homo kaj la Kreinto - iu kiu ricevas la plenan lumon de la Dia Brilego kaj disradias ĝin tra la homa mondo, kiel la tera atmosfero ricevas kaj disvastigas la varmon de la sunradioj.

Kiam ni deziras preĝi, ni devas havi ian objekton pri kiu ni povas koncentriĝi. Se ni turnas nin al Dio, ni devas direkti la korojn al definitiva centro. Se lumo adoras Dion alie ol per Lia Manifestanto, li devas unue formi al si koncepton pri Dio, kaj tiu ĉi koncepto estas kreita de lia propra menso. Ĉar la limhava ne povas kompreni la Senfinan, Dio ne povas esti komprenita tiamaniere. Tion kion homo elpensas el sia propra menso li komprenas. Tio kion li povas kompreni ne estas Dio. Tiu koncepto pri Dio kiun homo formas al si estas nur vantaĝo, imagaĵo, fantaziaĵo, iluzio. Nenio komuna ekzistas inter tia koncepto kaj la Plejsupra Estaĵo.

Se homo deziras ekkoni Dion, li devas serĉi Lin en la perfekta spegulo, Kristo aŭ Bahá'u'lláh. En ambaŭ tiuj ĉi speguloj li vidos la reflektitan Sunon de Dieco.

Kiel la fizikan sunon ni konas laŭ ĝiaj brilego, lumo kaj varmo, tiel ankaŭ Dion, la Spiritan Sunon, brilantan el la sankteco de Malkaŝanto, ni ekkonas laŭ Liaj atribuoj de perfekteco, laŭ la beleco de Liaj kvalitoj kaj laŭ la brilego de Lia lumo (el interparolo kun s-ro Percy Woodcock, en Akreo, 1909).

Aliloke Li diras :

Sen la perado de la Sankta Spirito, oni ne povas atingi rekte la malavaraĵojn de Dio. Ne ignoru la evidentan veron, ĉar estas memkonpreneble ke infano ne povas esti edukita sen instruisto, kaj sciado estas unu el la malavaraĵoj de Dio. Grundo ne estus kovrita per herboj kaj vegetaĵoj sen pluvo el nubo, tial la nubo estas perilo inter la Diaj malavaraĵoj kaj la grundo. ... Lumo havas sian centron kaj se iu deziras serĉi ĝin alie ol el ĝia centro, li neniam atingos ĝin. ... Turnu la atenton al la tagoj de Kristo ; kelkaj imagis ke estas eble atingi la veron sen la Mesiaj eldiraĵoj, sed ĝuste tiu ĉi imago kaŭzis al ili la seniĝon de la vero.

Homo kiu penas adori Dion alimaniere sen turni sin al Lia Manifestanto estas kvazaŭ homo en malliberejo penanta per sia imago ĝui la ĉarmon de la sunbrilo.

Preĝado Necesa kaj Deviga  Δ

La preĝado estas ordonita al bahaanoj per esprimoj tute eksterdubaj. Bahá'u'lláh diras en Kitáb-i-Aqdas :

Kantu (aŭ ripetu) la Vortojn de Dio ĉiumatene kaj ĉiuvespere. Kiu malatentas tion tiu malfideliĝis al la Interligo de Dio kaj al Lia interkonsento, kaj kiu forturnas sin de ĝi estas el tiuj kiuj forturnas sin de Dio. Timu Dion, ho mia popolo ! Ne fieru pro superkvanta legado (de la Sanktaj Vortoj) kaj pro agoj en tago kaj nokto. Kanti nur unu verson kun ĝojo kaj kontenteco estas por vi pli bone ol tralegi ĉiujn Revelaciojn de la Ĉionpova Dio senatente. Kantu la Tabuletojn de Dio tiagrade ke ne ekregu vin laceco kaj depremiĝo. Ne ŝarĝadu la animon ĝis plena senfortiĝo kaj elĉerpiĝo, sed kontraŭe refreŝigu ĝin por ke ĝi povu flugi per la flugiloj de la Revelacio ĝis la Tagiĝloko de pruvoj. Tio proksimigos vin al Dio, se vi estus ja el tiuj, kiuj komprenas. - Kitáb-i-Aqdas.

`Abdu'l-Bahá diras al korespondanto : "Ho vi spirita amiko ! Sciu ke preĝado estas necesa kaj deviga, kaj nenia preteksto kia ajn ĝi estus liberigas homon de ĝi esceptante nur se li estas mense malsana aŭ nevenkebla baro malpermesas ĝin al li."

Alia korespondanto demandis : "Kial preĝi ? Kia estas La senco de tio ĉi, konsiderante ke Dio starigis ĉion kaj aranĝas ĉiujn aferojn laŭ la plej bona ordo ; kia, do, estas la senco se oni petegas kaj preĝas, prezentas siajn bezonojn kaj serĉas helpon ?" `Abdu'l-Bahá respondis:

Sciu, vere, ke taŭgas al malfortulo preĝoturni sin al la Fortulo, kaj necesas al tiu kiu serĉas favoron petegi helpon de la Glora Favoranto. Kiam homo preĝas al la Eternulo, turnas sin al Li kaj serĉas favoron en Lia Oceano, tiu preĝo donas lumon al lia koro, klerecon al lia vido, vivon al lia animo kaj ekstazon al lia estaĵo.

Kiam vi preĝas al Dio kaj ripetas, "Via Nomo estas mia kuraco," konsideru kiom via koro estas ĝojigita, via animo ravita per la spirito de amo al Dio, kaj via menso allogita al la Regno de Dio ! Per tia alĉarmado pligrandiĝas la homaj povo kaj kapablo. Kiam la ujo estas pligrandigita la akvo plimultiĝas, kaj kiam kreskas soifo la donaco de nuboj fariĝas agrabla al la homa gusto. Tio ĉi estas la mistero de preĝado kaj la esenco de prezentado de siaj bezonoj (el tabuleto al amerika kredanto, tradukita de `Alí Kulí Khán, oktobro 1908).

Bahá'u'lláh revelaciis tri ĉiutagajn preĝojn devigajn. La kredantoj rajtas elekti unu el tiuj ĉi tri preĝoj, sed ili devas ripeti unu el ili, kaj laŭ la maniero difinita de Bahá'u'lláh.

Komuna Preĝado  Δ

La preĝoj ordonitaj de Bahá'u'llah kiel ĉiutaga devo al bahaanoj estas privataj. Nur okaze de la Preĝo por Mortintoj ordonis Bahá'u'lláh komunan preĝon, kaj la sola postulo estas ke tiu kiu laŭtlegas ĝin, kaj ĉiuj ĉeestantoj, staru. Tio malsimilas al la islama kutimo de komuna preĝo dum kiu la kredantoj viciĝas malantaŭ imamo, kiu kondukas la preĝon. Tio estas malpermesita en la Bahaa Kredo.

Tiuj ordonoj, kiujn Bahá'u'lláh faris rilate al forigo de profesia pastraro, tute ne signifas ke Li senvalorigas Diservojn. Koncerne la valoron de unuigitaj kaj komunaj preĝoj, `Abdu'l-Bahá diris jene:

Oni povas diri : "Mi povas preĝi al Dio kiam ajn mi volas, kiam la sentoj de mia koro estas turnitaj al Dio ; kiam mi estas en sovaĝejo, kiam mi estas en urbo, aŭ kie ajn mi estas. Kial mi devas iri kie aliaj kunvenas en speciala tago, je difinita horo, por unuigi miajn preĝojn kun la iliaj, se mi eble ne havas tiam la inklinon al preĝo ?"

Tia penso estas vana imagaĵo, ĉar kiam multaj personoj estas kuniĝintaj ilia forto estas pli granda. Unuopaj soldatoj batalantaj aparte kaj individue ne havas la forton de unuigita armeo. Se ĉiuj soldatoj en tiu ĉi spirita milito kuniĝas, iliaj unuigitaj spiritaj sentoj helpas unu la alian, kaj iliaj preĝoj fariĝas akceptindaj (el notoj de f-ino Ethel J. Rosenberg).

Preĝo estas La Lingvo de Amo  Δ

Al iu kiu demandis ĉu preĝo estas necesa, ĉar supozeble Dio konas la dezirojn de ĉiuj koroj, `Abdu'l-Bahá respondis :

Se unu amiko amas alian, ĉu ne estas nature ke li deziras diri tion ? Kvankam li scias, ke la amiko komprenas ke li amas lin, ĉu li tamen ne deziras diri tion al li ? ... Estas vere ke Dio konas la dezirojn de ĉiuj koroj ; sed la impulso al preĝo estas natura, fluanta el la amo de homo al Dio.

… Nenecesas ke preĝo troviĝu en vortoj, sed en pensoj kaj en agoj. Sed se tiuj amo kaj deziro forestas, vane estas la penado altrudi al ili. Vortoj sen amo signifas nenion. Se iu parolas al  vi kvazaŭ pro malagrabla devo, sen amo aŭ plezuro en la renkontiĝo kun vi - ĉu vi deziras interparoli kun li ? (artikolo en Fortnightly Review, julio-decembro 1911, p. 184, de f-ino E. S. Stevens).

En alia parolo Li diris :

En la plej alta preĝo, oni preĝas nur pro la amo al Dio, ne pro tio ke oni timas Lin aŭ inferon, aŭ esperas favoron aŭ ĉielon. ... Kiam homo ekamas alian homon, li ne povas sin deteni de ne mencii la nomon de la amato. Kiom multe pli malfacile estas sin deteni de ne mencii la Nomon de Dio kiam oni Lin ekamis. ... Spirita homo trovas plezuron en nenio krom la rememorado pri Dio (el notoj de f-ino Alma Robertson kaj aliaj pilgrimantoj, novembro kaj decembro 1900).

Liberiĝo de Sortobatoj  Δ

Laŭ la instruoj de la Profetoj, malsanoj kaj aliaj formoj de sortobatoj estas ŝuldataj al malobeo al la Diaj Ordonoj. Eĉ malfeliĉojn devenantajn de inundegoj, uraganoj, kaj tertremoj `Abdu'l-Bahá atribuas nerekte al tiu ĉi kaŭzo.

La sufero kiu sekvas la kulpon ne havas la karakteron de venĝo, sed estas instruiga kaj kuraciga. Ĝi estas la Voĉo de Dio avertanta la homon ke li flankeniĝis de la ĝusta vojo. Se la sufero estas terura, ĝi estas pro tio ke la danĝero de la malbonfarado estas pli terura, ĉar "la repago por peko estas morto".

Kiel malfeliĉo estas kaŭzita de la malobeo, tiel ankaŭ liberiĝo de la malfeliĉo povas esti atingíta nur per la obeo. En tiu ĉi afero estas neniaj hazardoj nek malcertaĵoj. Turniĝo for de Dio neeviteble sekvigas sortobatojn, kaj sinturno al Dio tiel same neeviteble sekvigas benon.

Ĉar, tamen, la tuta homaro estas unu organismo, la bonstato de ĉiu individuo dependas ne nur de lia persona konduto, sed ankaŭ de tiu ĉi de liaj najbaroj. Se unu agas malbone, ĉiuj suferas en pli aŭ malpli granda grado ; same se unu agas bone, ĉiuj profitas. Ĉiu devas, iaparte, porti la ŝarĝojn de siaj najbaroj, kaj la plej bonaj el la homaro estas tiuj kiuj portas la plej grandajn ŝarĝojn. Sanktuloj ĉiam suferis multege ; Profetoj suferis ekstermezure. Bahá'u'lláh diras en la Book of Íqán (Libro Íqán) : "Sendube oni informis vin pri la malfacilaĵoj, la malriĉeco, la malsanoj, kaj la malrespekto kiuj trafis ĉiun Dian Profeton kaj Liajn kunulojn. Sendube vi aŭdis kiel la kapoj de iliaj sekvantoj estis donace sendataj en diversajn urbojn. ..." - Kitáb-i-Íqán, p. 73.

Ne estas pro tio ke la sanktuloj kaj Profetoj meritas la punon super aliaj homoj. Ja, ili ofte suferas pro la pekoj de la aliaj, kaj ili suferas propravole, por la aliaj. Ili celas la bonstaton de la mondo, ne la propran. Vera amanto de la homaro preĝas ne ke li, kiel individuo, evitu malriĉecon, malsanon aŭ sortobaton, sed ke la homaro estu savita de nescio kaj pekado kaj de la malbonoj kiuj nepre rezultas el ili. Se li deziras sanon aŭ riĉecon por si mem, ĝi estas por tio ke li povu servi la Regnon, kaj se la korpa sano aŭ riĉeco estas al li rifuzita, li akceptas sian sorton kun "radianta akceptemo", bone sciante ke ekzistas justa saĝeco en ĉio kiu okazis al li sur la vojo de Dio.

Abdu'l-Bahá diras :

Ĉagrenoj kaj malĝojoj ne venas al ni hazarde ; ili estas senditaj de la Dia Favoro por nia perfektiĝo. Kiam venas ĉagreno kaj malĝojo, tiam la homo rememoras sian Patron Kiu estas en  la Ĉielo, kaj Kiu havas la povon savi lin el liaj malfacilaĵoj. Ju pli granda estas lia punsufero, des pli granda estos la rikolto de la spiritaj virtoj elmontritaj de li.

Unuavide povas ŝajni tre maljusta afero, ke senkulpulo suferu pro kulpulo, sed `Abdu'l-Bahá certigas ke tiu maljustaĵo estas nur laŭŝajna kaj ke, finfine, superos perfekta justeco. Li skribas :

Koncerne etulojn, infanojn kaj malfortulojn kiuj estas afliktataj per la manoj de premantoj ... por tiuj animoj estas rekompenco en la alia mondo ... tiu suferado estas la plej granda favoro de Dio. Vere tiu favoro de la Eternulo estas multe pli bona ol la bonstato de tiu ĉi mondo kaj la kreskado kaj evoluado apartenantaj al tiu ĉi loko de mortemeco.

Preĝo kaj la Leĝoj de la Naturo  Δ

Multaj trovas malfacilaĵojn en la ekkredo je la efikeco de preĝoj ĉar ili opinias ke respondo al la preĝo prezentus arbitran konflikton kun la leĝoj de la naturo. Analogio povas helpi nin klarigi tiun malfacilaĵon. Kiam oni tenas magneton super feraj fajlaĵoj ĉi tiuj estas altirataj supren kaj kroĉas sin al ĝi ; sed ĉi tio prezentas nenian konflikton kun la leĝo de gravito. La forto de la gravito influas la fajlaĵojn kiel antaŭe. Tio kio okazis estas tiel ke oni intervenigis superan forton, alian forton kies agado estas tiel same regula kaj kalkulebla kiel tiu de la gravito. La bahaa vidpunkto estas ke preĝo intervenigas agadon de pli altaj fortoj, ĝis nun relative malmulte konataj ; sed ŝajnas tute senracie kredi ke tiuj ĉi fortoj estas pli arbitraj en sia agado ol la korpaj fortoj. La diferenco konsistas en tio ke ili ne estas ankoraŭ plenstuditaj kaj eksperimente esploritaj, kaj ilia agado ŝajnas al ni mistera kaj nekalkulebla pro nia nescio.

Alia malfacilaĵo kiun kelkaj opinias konfuza estas ke preĝo ŝajnas esti forto tro malgranda por kaŭzi la grandegajn rezultatojn pretendatajn por ĝi. Analogio povas servi por klarigi ankaŭ tiun ĉi malfacilaĵon. Malgranda forto, aplikata al kluzpordo de akvujo, povas liberigi kaj reguligi fortegan fluon de akvopovo, aŭ, aplikita al direktilo de oceana ŝipo, povas direkti la iradon de tiu grandega ŝipo. Laŭ la bahaa vidpunkto, la povo kiu venigas la respondojn al preĝoj estas la neelĉerpebla Povo de Dio. La tasko de la preĝanto estas nur uzi la negrandan forton necesan por liberigi la fluon aŭ difini la direkton de la Dia Malavareco, kiu estas ĉiam preta servi al tiuj kiuj ellernis ĝin uzi.

Bahaaj Preĝoj  Δ

Bahá'u'lláh kaj `Abdu'l-Bahá malkaŝis sennombrajn preĝojn por la uzo de Siaj sekvantoj en diversaj tempoj kaj en diversaj okazoj. La grandeco de la koncepto kaj la profunda spiriteco malkaŝitaj en tiuj vortoj devas imponi ĉiun penseman studanton, sed nur farante ilin regula kaj grava parto de sia vivo oni povas plene kompreni ilian signifon kaj vere realigi ilian forton. Malfeliĉe, la konsidero je la spaco malpermesas al ni doni pli ol kelkajn mallongajn specimenojn de tiuj ĉi preĝoj. Por pluaj ekzemploj la legantoj devas sin turni al aliaj libroj.

Ho mia Dio ! Faru, ke Via belo estu mia nutraĵo, Via kunesto mia trinkaĵo, kaj Via deziro mia espero, kaj laŭdoj al Vi mia agado, kaj memorado pri Vi mia akompananto, kaj la potenco de Via suvereneco mia helpanto, kaj Via loĝejo mia hejmo, kaj mia restadejo la loko kiun Vi sanktigis de la limoj altruditaj sur tiuj kiuj estas kvazaŭ vualitaj de Vi. Vi estas, vere, la Ĉionpova, la Ĉielglora, la Plej Potenca. - Bahá'u'lláh

Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min por ke mi konu kaj adoru Vin. Mi atestas, ĉi-momente, pri mia senforteco kaj pri Via potenco, pri mia malriĉeco kaj pri Via riĉeco. Ne ekzistas alia Dio krom Vi, la Defendanto, la Mem-Ekzistanto. - Bahá'u'lláh

Ho mia Dio ! Ho mia Dio ! Unuigu la korojn de Viaj servantoj, kaj malkaŝu al ili Vian grandan celon. Ili sekvu Viajn ordonojn kaj estu fidelaj al Via leĝo. Helpu ilin, ho Dio, en ilia penado, kaj donu al ili forton por servi al Vi. Ho Dio ! ne forlasu ilin al ili mem, sed gvidu iliajn paŝojn per la lumo de scio, kaj ĝojigu iliajn korojn per Via amo. Vere, Vi estas ilia helpanto kaj ilia Eternulo. - Bahá'u'lláh

Ho Vi bona Dio ! Vi kreis ĉiujn homojn el la samaj prapatroj. Vi dekretis ke ĉiuj apartenu al la sama rondo familia. En Via Sankta Apudesto ili ĉiuj estas Viaj servantoj, kaj al la tuta homaro Vi donis rifuĝon en Via Sanktejo. Ĉiuj kunvenis ĉe la Tablo de Via Malavareco ; ĉiuj estas iluminitaj per la lumo de Via Providenco. Ho Dio ! Vi estas bona al ĉiuj, Vi pretigas provizon por ĉiuj, donas rifuĝon al ĉiuj, donacis vivon al ĉiuj ; ĉiun kaj ĉiujn Vi favoris per talentoj kaj kapabloj, kaj ĉiuj estas banitaj en la Oceano de Via favoro. Ho Vi bonkora Eternulo ! Unuigu ĉiujn. Permesu ke la religioj interakordiĝu kaj faru ĉiujn unu nacio, por ke ĉiu konsideru la alian kiel membron de tiu sama familio kaj la tutan teron kiel unu hejmon, kaj ke ĉiuj kunvivu en perfekta harmonio. Ho Dio ! Levu alten la standardon de la unueco de la homaro. Ho Dio ! Starigu la Plej Sanktan Pacon. Cementu la korojn unu kun la alia, ho Dio. Ho vi bona Patro, Dio ! Ĝojigu niajn korojn per la aromo de Via amo. Lumigu niajn okulojn per la Lumo de Via Gvidado. Feliĉigu niajn orelojn per la melodio de Via vorto, kaj enfermu ĉiujn en la Rifuĝejo de Via Providenco. Vi estas la Potenca kaj Povanta, Vi estas la Pardonanta kaj Vi estas Tiu Kiu indulgas la erarojn de ĉiuj homoj ! -`Abdu'l-Bahá

Ho Vi Ĉionpova ! Mi estas pekulo, sed Vi estas la Pardonanto ! Mi estas plena de mankoj, sed Vi estas la Kompatema ! Mi estas en la mallumo de eraroj, sed Vi estas la Lumo de Pardono ! Tial, ho Bona Dio, pardonu miajn pekojn, favordonu Viajn Donacojn, indulgu miajn kulpojn, pretigu por mi rifuĝon, profundigu min en la Fonto de Via Pacienco kaj resanigu nin el ĉiuj malsanoj kaj malfortecoj. Purigu kaj sanktigu min. Permesu al mi partopreni en la elfluo de sankteco, por ke ĉagrenoj kaj malĝojoj malaperu, por ke ĝojo kaj feliĉo venu sur min, malgajeco kaj senespereco ŝanĝu sin en ĝojon kaj fidon, kaj kuraĝo okupu la lokon de timo. Vere Vi estas la Pardonanto, la Kompatema, kaj Vi estas la Malavara, la Amata ! - Abdu'l-Bahá

Ho Vi kompatema Dio ! Dankoj estu al Vi pro tio ke Vi vekis kaj konsciigis min. Vi donis al mi vidantajn okulojn kaj donacis al mi aŭdantajn orelojn. Vi kondukis min al Via Regno kaj gvidis min sur Vian Vojon. Vi montris al mi la ĝustan direkton kaj igis min eniri la Arkeon de Saviĝo. Ho Dio ! Igu min esti konstanta, firma kaj fidela. Protektu min de teruraj provoj kaj gardu kaj ŝirmu min en la fortikaĵo de Viaj Sankta Interligo kaj Testamento. Vi estas la Potenca ! Vi estas la Vidanta ! Vi estas la Aŭdanta ! Ho Vi Kompatema Dio ! Donacu al mi koron, kapablan por esti iluminita, kiel spegulo, per la Lumo de Via amo ; inspiru min per pensoj kapablaj por ŝanĝi la mondon en rozĝardenon per Via Spirita Malavareco. Vi estas la Kompatema, la Malavara ! Vi estas la Granda, Bonfara Dio ! -`Abdu'l-Bahá

Bahaa preĝo ne estas, tamen, limigita al la uzado de la difinitaj formoj, kiel ajn gravaj ili estu. Bahá'u'lláh instruas ke la tuta vivo de homo devas esti preĝo, ke laboro plenumita en la ĝusta animstato estas ador-akto, ke ĉiu penso, vorto kaj faro dediĉita al la Gloro de Dio kaj al la bono de proksimuloj estas preĝo, en la plej vera senco de la vorto. (1)

1. Koncerne la propetajn preĝojn, rigardu ĉap. XI

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >