Reveno al B.E.L.

Justeco en regado kaj administrado:
tria dimensio de monda paco.
de John Huddleston
 

Enkonduko.

Tri principaj elementoj de la Bahaa Administracio : strukturo, elektoj, interkonsiliĝo.

Komparo kun la konvencia politika sistemo : strukturo, elektoj, interkonsiliĝo.

Resumo.



Enkonduko.

La Bahaa konceptaro pri regado aŭ komuna agado estas tiel ampleksa temo, ke ne eblas trakti ĝin adekvate per mallonga artikolo. Sekve, tiu ĉi konciza prezento limiĝas je kelkaj aparte interesaj punktoj.

Ekzistas almenaŭ tri dimensioj en la Bahaa plano por la starigo de daŭra mondpaco bazita sur justeco, aŭ laŭ la Bahaa terminologio, « La Plej Granda Paco ». La unua dimensio estas la kreiĝo de nova homa raso : La akcepto de la plej altaj moralaj standartoj fare de ĉiu viro, virino kaj infano sur nia planedo. Estus neracie supozi, ke justa socio povas esti kreita, se la socianoj mem ne estas justaj.

La dua dimensio de la Bahaa plano estas ampleksa agad-programo por certigi, ke ĉiu persono en la mondo havu egalajn ŝancon kaj akcelon en la disvolvo de sia korpa, mensa kaj spirita potencialo. Unu grava aspekto ĉe tio estas la forigo de ekstrema riĉeco kaj povreco interne de la nacioj kaj inter la nacioj. Alia grava aspekto estas la venko super rasismaj kaj aliaj antaŭjuĝoj, kiuj premegas la homan spiriton.

La tria dimensio de la plano estas nova regad-sistemo, bazita sur spiritaj valoroj, kaj tutmondeca perspektivo. Nuntempe devas esti klare al ĉiu pensanta persono, ke la ekzistantaj politikaj sistemoj koruptas eĉ la plej noblajn homojn kaj ke ili ne kapablas solvi la ĉefajn problemojn, kiuj hodiaŭ zorgigas la homaron. La plej grava trajto de la nuntempa politika pejzaĝo estas ĝia dividiteco en ĉ. 170 suverenaj ŝtatoj. Multaj el tiuj ŝtatoj havas aŭtokratajn registarojn, kiuj ekspluatas kaj subpremas siajn popolojn anstataŭ servi ilin. Eĉ multe pli ĉagrena estas la fakto, ke la sistemo tiom perdis ĉian rilaton al la nuntempaj bezonoj, ke ĝi riskas la detruon de la tuta homaro pro kialoj, kiujn oni povas nomi nur frivolaj. La starigo de daŭra paco bazita sur justeco eblas - laŭ Bahaa vidpunkto - nur se ni moviĝas direkte al tute nova regada sistemo.

La Bahaa Komunumo jam establis novan regad-sistemon por ordigi siajn proprajn aferojn. Tiu ĉi sistemo, la Bahaa Administracio, estas oferto al la homaro kiel modelo alternativa al la konvenciaj metodoj. Oni antaŭvidas, ke finfine tiu ĉi modelo evoluos al kompleta sistemo entenanta mondan legislativon, mondan ekzekutivon kun apartena polico kaj mondan jurisdikcion, ĉiu kun respektivaj subbranĉoj sur naciaj kaj lokaj niveloj en ĉiu parto de la mondo. Intertempe la Bahaanoj akiras en siaj propraj komunumoj spertojn pri la efektivigo de sia funde malsama sistemo, per kiu ili funkciigas la kolektivajn aferojn de la socio.

Mi diskutos ĉi-sube la Bahaan Administracion en du partoj : unue mi skizos ĝiajn ĉefajn trajtojn, kaj due mi prezentos kelkajn aspektojn, kiuj montros ĝian apartan taŭgecon por la nuna tempo. Ekzistas tri ŝlosilaj elementoj en la Bahaa koncepto pri regado : tutmonda strukturo; elekto-sistemo kiu emfazas spiritajn kaj kolektivajn kvalitojn anstataŭ tiuj de individua mem-intereso; kaj plena, objektiva interkonsiliĝo kiel bazo por decidado.

Reveno al la Komenco.
Tri principaj elementoj de la Bahaa Administracio.

1. Strukturo

La administra strukturo konsistas el du partoj : elektita branĉo, kiu respondecas pri la funkciigo de la komunumaj aferoj, kaj nomumita branĉo, kiu respondecas pri la spirita sano de la komunumo. La elektita branĉo estas tri-nivela strukturo kun lokaj spiritaj asembleoj, kiuj administras la aferojn de la lokaj komunumoj, naciaj spiritaj asembleoj por la kunordigo de la aferoj de ĉiu kultura aŭ nacia grupiĝo de komumumoj, kaj fine la Universala Domo de Justeco, kiu gvidas kaj direktas la tutmondan komunumaron. La alia branĉo de tiu ĉi strukturo konsistas el Kontinentaj Konsilantaroj, nomumitaj de la Universala Domo de Justeco, kiuj siaflanke nomumas pliajn konsilantarojn por regionaj kaj lokaj niveloj. La membroj de la konsilantaroj estas zorge elektitaj surbaze de siaj spiritaj kvalitoj, kapabloj kaj lojaleco al la Kredo. Ilia rolo estas observi kaj konsili al la elektita branĉo, sed ne rekte enmiksi sin en la komunumaj aferoj.

2. Elektoj

La elekto-sistemo havas kaj rektajn kaj nerektajn elementojn. La Loka Spirita Asembleo estas elektata ĉiujare en loka kunveno per rekta sekreta voĉdono de ĉiuj plenaĝaj komunumanoj. La Nacia Spirita Asembleo elektiĝas ĉiujare en nacia kunveno konsistanta el delegitoj elektitaj laŭ regionoj per la nacia komunumo. La Universala Domo de Justeco elektiĝas ĉiun kvinan jaron per Internacia Kunveno konsistanta el la membroj de ĉiuj Naciaj Spiritaj Asembleoj. Ĉiu el tiuj instancoj havas naŭ membrojn, kaj voĉdonilo validas nur, se sur ĝi estas notitaj precize naŭ nomoj. Ĉiuj plenrajtaj membroj de la loka, nacia aŭ tutmonda komunumo estas elekteblaj, escepte de la konsilantoj kaj - en la kazo de la Universala Domo de Justeco - virinoj. Ĉiuj rajtigitoj havas la sanktan devon voĉdoni, escepte en la kazo de aparta cirkonstanco, ekz-e se pro transloĝiĝo al nova komunumo ne eblas esti informita pri ties membroj. Por eviti ĉian disonancon en la komunumo, kandidatigo, kreo de partioj kaj elekto-kampanjoj estas strikte malpermesitaj.

3. Interkonsiliĝo

Sur ĉiuj niveloj de la Bahaa administracio oni praktikas ĉiuflankan interkonsiliĝon por altigi la probablecon de kiel eble plej bonaj decidoj. La unua principo de la Bahaa interkonsiliĝo estas ĉiuflanka partopreno por profiti el kiel eble plej larĝa amplekso de sperto kaj saĝeco. Ĉiuj membroj de administra organo, ne nur la prezidanto, devas atenti, ke ĉiu ĉeestanto havu la saman ŝancon kontribui. Ĉiu estas kuraĝigita paroli senĝene, sed trankvile kaj ĝentile.

La dua principo estas objektiveco kaj malligiteco. La diskuto okazu laŭ logika sinsekvo : Unue oni preĝas por harmoniigi la tonon kaj perspektivon, kaj poste sekvas la normalaj paŝoj de scienca esploro : Konstati la precizan naturon de la problemo, kolekti la koncernajn faktojn, konsenti pri la spiritaj aŭ administraj principoj ligitaj al ĝi, elĉerpa kaj senĝena diskutado, oferti kaj voĉdonigi decidon, kaj fine agadi por la efektivigo de la decido. Ĉiuj sentu, ke la proponitaj ideoj apartenas al la tuta komunumo, sed ne al tiu, kiu prezentis ilin kiel la unua; fakte povas okazi, ke iu partoprenanto parolas kontraŭ sian originalan sugeston, se li poste aŭdas pli konvinkan proponon.

La tria principo estas la neceso de unueco en la efektivigo de decido. Decidoj povas esti farataj per voĉdono de la plimulto, sed la Bahaanoj estas instigitaj strebi al unuanimeco. En la kazo de majoritata decido la minoritato tamen tutkore subtenu la realigon de la decido kaj ne klopodu vanigi ĝin, ĉar tio kaŭzos nur malkonsenton kaj subfosus la unuecon de la komunumo, kiun oni konsideras multe pli esenca ol la evito de ebla eraro por difinita tempo. Se oni sekvis la ĝustan procedon de interkonsiliĝo, la ŝanco de erara decido devus esti malgranda. ĉiukaze tiaj eraroj povas esti reviziitaj, se plua interkonsiliĝo estas okazigita rezulte de adekvata apelacio, unue ĉe la organo farinta la decidon, kaj - se tio malsukcesas - poste pere de pli altaj instancoj.

Reveno al la Komenco.
Komparo kun la konvencia politika sistemo.

1. Strukturo.

Mi ŝatus nun komenti pri la tri ĉefaj elementoj de la Bahaa administracio : La strukturo, la elekto-sistemo kaj la interkonsiliĝo, emfazante tiujn aspektojn, kiuj ŝajnas aparte gravaj por la bezonoj de la nuntempo. La plej elstara trajto de la Bahaa Administracio estas ĝia mondskala unueco. Ekzistas unu sola plej alta monda organo, la Universala Domo de Justeco, kiu respondecas pri la agad-planoj kaj kunordigo de la aferoj de la tuta komunaĵo. Tiu ĉi modela strukturo klare kontrastas al tiu de la konvencia politika sistemo dividita en ĉ. 170 sendependaj ŝtatoj ofte interkonfliktantaj.

Dua grava trajto de la Bahaa strukturo estas, ke la ĉiutagaj aferoj resp. tiuj de la tuja estonteco estas entreprenataj en la konscio pri principoj kaj longtempaj agad-planoj por la bonstato de la tuta homaro, kiuj estas fiksitaj en la skriboj de la centraj personecoj de la Kredo kaj kiuj estas la definitiva fonto de aŭtoritato por ĉiuj institucioj de la Bahaa Administracio. La longtempa perspektivo funde distingiĝas de tiu, kiu regas en la konvencia politiko, kie - je niaj kostoj – preskaŭ ĉiu atento estas fokusita al tuja materia gajno por egoismaj interesoj.

Tria notindaĵo estas, ke - kvankam la Administracio estas unuecigita sur monda nivelo - ĝi esence estas altgrade malcentralisma sistemo, en kiu la ĉiutagaĵoj de la komunumo estas ordigataj sur la loka nivelo, kie la decidantoj rekte komunikadas kun la aliaj komunumanoj. Kontraŭe, la klasika politika sistemo karakteriziĝas per tio, ke la plimulto de la gravaj decidoj estas koncentritaj je la nacia nivelo kaj ke ekzistas malmulte da efektiva kontakto kun la ordinaraj homoj.

Kvara karakterizaĵo estas, ke la Bahaa strukturo estas malkomplika kaj tial praktikebla en ĉiu speco de socio, en la plej rafinita same kiel en tia, kie la plejmulto restis seneduka - kaj tio estas fakto pruvita jam multloke. Jen denove kontrasto inter la pozitivaj spertoj de la Bahaa komunumo, kiu ekkonstruas sur la socia bazo, kaj ekzemple la klopodoj de la okcidentaj demokratioj en la pasintaj jardekoj surmeti desupre siajn kompleksajn parlamentajn sistemojn sur sociojn, kiuj havas tute malsamajn tradiciojn en la kampo de regado.

Lasta atentinda trajto de la Bahaa strukturo estas, ke la Kontinentaj Konsilantaroj kaj ties asistantoj, kiuj formas la duan branĉon de la administracio, zorgas pri la spirita bonstato de ĉiuj aspektoj de la komunumo. Tiu ĉi funkcio estas vivbezona protekto por kiu ajn socio kaj ilustras la fakton, ke la Bahaa koncepto estas kaj realisma kaj idealisma, ĉar ĝi rekonas, ke la plej altaj normoj bezonas tempon por esti atingitaj.

2. Elekto-sistemo.

En la konvencia politiko tiaj nomumitaj gardantoj de la publika bono povas degeneri je tiranaj komisaroj. Tio ne okazas en la Bahaa komunumo, ĉar la konsilantoj estas elektataj pro sia spirita matureco kaj aliaj kapabloj, ĉar ili ludas nur konsilan rolon kaj ĉar ili estas ekskluditaj el la elektita branĉo de la administracio kaj tial ne havas intereson pri propra promocio.

La plej grava trajto de la elekto-sistemo verŝajne estas, ke ĝi ne permesas la leviĝon de individuaj gvidantoj, kiuj tra la historio kaŭzis grandan malutilon al la socio pro sia « hybris » (sento de supereco) kaj konfliktoj inter egoismaj interesoj kaj la bonfarto de la socio kiel tuto. La socio ĉiam estas en granda danĝero pro reĝoj, diktatoroj, pastroj kaj eĉ grandaj politikistoj en demokratioj. Kelkaj el la trajtoj de la Bahaa Administracio, kiuj ekskludas la aperon de individuaj gvidantoj estas :

(1) la malpermeso de kandidatigo kaj elekto-kampanjoj;

(2) la nerekta elekto de la du pli altaj niveloj de la administracio, kiu igas grandskalan reklamadon por unuopuloj multe malpli necesa, ol en la kazo de rektaj elektoj;

(3) la instruo, ke elektantoj voĉdonu por tiuj, kiuj havas spiritajn kvalitojn (kiel humileco kaj malegoismo) same kiel administrajn kapablojn kaj servo-pretecon;

(4) la fakto, ke decidoj faritaj de elektitaj asembleoj estas konfidencaj rilate al la voĉdonado de unuopaj membroj; kaj laste

(5) la fakto, ke membroj de elektitaj asembleoj havas apartan staton en la komunumo nur kiam ili funkcias kiel asembleo, sed ne kiam ili elpaŝas kiel individuoj.

Plie estas menciinde, ke la prezidanto de spirita asembleo ĉefe rolas kiel kunordiganto kaj ne uzas sian pozicion por akiri pli da influo en diskutado ol aliaj asembleanoj. En la kazo de la Universala Domo de Justeco, la prezidanteco ofte ŝanĝiĝas, kaj la nomo de la prezidanto ne estas sciigata al la publiko por eviti la eblecon, ke iu povus esti elstarigita kiel la « ĉefo » de la Bahaa mondo.

Dua grava aspekto de la elekto-sistemo estas, ke ĝi akcelas diversecon en la kultura fono de tiuj, kiuj estas elektitaj al regantaj organoj. La postulo, ke ĉiu elektanto voĉdonu naŭ nomojn, fokusigas la atenton al la respondeco de la unuopa elektanto por la konsisto de la tuta asembleo anstataŭ al la voĉdono por malmultaj individuoj, kaj tiu ĉi fokusigo estas neeviteble influata per la instruoj pri unueco kaj diverseco : ju pli granda la diverseco, des pli granda la riĉeco de la komunumo, same kiel ĝardeno kun multe da malsamaj floroj estas multe pli bela ol ĝardeno kun nur unu speco aŭ unu koloro. Bona ekzemplo por tia diverseco estas la Nacia Spirita Asembleo de Usono de 1985, kiu konsistis - laŭ la rasoj - el kvar nigruloj, du blankuloj, unu aziano, unu indiĝena amerikano kaj unu perso; kaj - laŭ la sekso - kvar virinoj kaj kvin viroj. Ili devenas de plej diversaj regionoj kaj profesiaj fakoj. Tiu ĉi rezulto, kiu eble estas unika por elektita organo en Usono, estis atingita sen ia regularo pri kvotoj. La tendenco al diverseco estas fortigita per la direktivo, ke okaze de voĉo-egaleco « prioritato devas esti donita senhezite al tiu flanko, kiu reprezentas minoritaton ».

Fine estas rimarkinde, ke la voĉdona sistemo havas la latenton forigi tiun antikvan problemon pri tio, kiu estu la ĝusta ekvilibro inter kontinueco kaj ŝanĝiĝo en registaro, t.e. kiel adaptiĝi al ŝanĝiĝantaj kondiĉoj sen maltrankvilo kaj malefikeco rezultanta el subitaj rompoj en la kontinueco. Antaŭ-demokratiaj sistemoj ĉiam riskis misregadon, kiam unuopulo aŭ grupo tenis la potencon por longa periodo, kaj akrajn konfliktojn, kiam la reganto mortis aŭ la reĝimo fariĝis netolerebla. Ankaŭ la nuntempaj demokratioj ofte ne atingas la ĝustan ekvilibron kaj suferas, kiam unu politika partio longtempe dominas aŭ kiam okazas plena eksoficigo de registaraj oficistoj sekve de potenco-perdo de la reganta partio. Regado fare de asembleoj, oftaj elektoj kaj la neekzisto de subgrupiĝoj estas karakterizaĵoj de la Bahaa Administracio, kiuj tendencas krei situaciojn, en kiuj kontinua membreco en reganta organo estas ekvilibrigita per nova membreco.

3. Interkonsiliĝo.

La Bahaa interkonsiliĝa sistemo havas plurajn trajtojn kun grandega graveco por efika regado. Unue ĝi akcelas pripensadi, antaŭ ol decido estas farita, larĝan skalon de eblecoj inkluzive de tiuj bazitaj sur jamaj spertoj kaj konsideri ankaŭ la voĉojn de tiuj, kiuj ĝenerale estas apenaŭ aŭdataj : la malriĉuloj, minoritatoj, virinoj, ne-edukitoj. Oftege, kiel multaj el ni jam spertis persone, tia larĝeco de diskuto efikas kiel saniga korekto al la vidpunktoj de la potencaj, riĉaj kaj edukitaj, kiuj kelkfoje estas tro absorbitaj de si mem kaj ne radikas en la malmola realo de la vivo. Kelkfoje aŭdiĝas la argumento, ke regado fare de forta diktatoro estas pli efika ol demokratia regado. Por mallonga tempo estas vere, ke unu homo kapablas decidi pri la kuro de aktivecoj pli rapide ol grupo, sed longtempe la profundeco de interkonsiliĝo laŭ la Bahaa modelo tre verŝajne kondukos al la pli efikaj rezultoj. Oni notu ĉi-koncerne, ke asembleo de naŭ personoj (kio estas la Bahaa praktiko) estas proksima al la optimuma nombro por atingi efikecon, ĉar ĝi estas sufiĉe granda por permesi larĝan spektron de opinioj kaj sufiĉe malgranda por ebligi al ĉiuj membroj prezenti sian vidpunkton en relative mallonga tempo.

Dua grava trajto de la Bahaa interkonsiliĝo estas, ke ĝi implicas daŭran kontakton inter la regantaj organoj kaj la pli larĝa publiko, precipe sur la loka nivelo, kie la komunumo kunvenas regule je la Festo de la Deknaŭa Tago, kiam la asembleanoj aŭdas la ideojn kaj vidpunktojn de la aliaj komunumanoj. La Festo estas ankaŭ okazo por la asembleo raporti pri siaj agadoj kaj planoj.

Kompreneble, perfekte funkcianta modelo ne povas esti kreita en unu tago kaj la Bahaa administracio estas ankoraŭ ĉe la komenco de ĝia disvolviĝo. Ankaŭ la Bahaanoj bezonas tempon por ĵeti siajn malnovajn kutimojn kaj pens-manierojn en la maron, kaj sendube multaj interkonsiliĝoj ne okazas laŭ la ideala modelo. Unuflanke, en kulturoj, kie ordinaruloj tradicie ricevis instrukciojn de aliaj, ne estas facile por la homoj shanĝi siajn manierojn kaj komenci transpreni respondecon, kadre de la asembleo, por la aferoj de sia propra komunumo. Aldone ekzistas kelkaj landoj, kie la membraro de la Nacia Spirita Asembleo dum jaroj ne ŝanĝiĝas, escepte se iu mortas aŭ elmigras, kaj rezulte de tio freŝaj ideoj forvelkas pro elĉerpiĝo kaj manko de novaj spertoj. Aliflanke, la plej multaj el ni, kiuj vivis en Bahaa komunumo eĉ nur kelkajn jarojn, baldaŭ rimarkis je propraj travivaĵoj, kiom da kvieta progreso estas farata kaj kiel la administra sistemo aperigas talentojn en individuoj. Unu el la plej senteblaj signoj de tiu progreso estas la kreskanta aktiva rolo de virinoj en lokaj kaj naciaj spiritaj asembleoj en landoj, kie virinoj tradicie ludas neglekteblan rolon en publikaj aferoj - evoluo sciigita al Unuiĝintaj Nacioj konekse kun la Internacia Jardeko de la Virinoj.

Reveno al la Komenco.
Resumo.

Resume ni povas diri, ke la Bahaa Administracio havas trajtojn, kiuj estas esencaj en registara sistemo komisiita konservi daŭran mondpacon. Unue ĝi fokusigas la atenton al la longtempaj spiritaj kaj materiaj interesoj de la homoj (kun aparta atento al la bezonoj de la malfortaj kaj malriĉaj) anstataŭ al la kurttempaj materiaj interesoj de potencaj apartaj grupoj, kio estas la normala celo de konvencia politiko.

Due, donante aŭtoritaton en la manojn de asembleoj demokratie elektitaj laŭ spiritaj principoj, ĝi evitas la minacon de gvidanteco fare de unuopuloj, kiu ek de la komenco de civilizacio alportis korupton kaj favoris la interesojn de individuoj anstataŭ de la komunumo, kiun ĝi devus servi.

Trie, la principoj de interkonsiliĝo kaj malcentralismo certigas, ke la registaro estas en daŭra interkomunikado kun la tuta komunumo kaj tial faras siajn decidojn surbaze de la plej larĝa amplekso de sperto kaj scio. Laŭ sia tuta karaktero ĝi formas organikan unuon kun la socio. Aplikante la modelon de Hegel al tiu ĉi situacio, ni povus aserti, ke la tezo estas la tradicia aŭtokrata formo de regado kun legitimeco fluanta de la registo (reganta pro la graco de Dio) malsupren al la regatoj; ke la antitezo estas demokratio, en kiu legitimeco fluas supren de la popolo al ĝiaj regantoj; kaj ke la sintezo estas la Bahaa Administracio, en kiu kombiniĝas la spirita aŭtoritato venanta de Dio, pere de la instruoj de Lia Manifestiĝo Bahá'u'lláh, al la Universala Domo de Justeco, kun alte demokratia procezo de kolektiva respondeco kaj universala partopreno en elektado kaj interkonsiliĝo, kiu strikte interligas la instituciojn kun la komunumo, al kiuj ili servas.

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de