Reveno al BEL.

KIEL MI EKKREDIS.
de Eric Coffinet el Francio.


Mi naskiĝis en 1957 ĉe familio, kiu sincere kredis je Jesuo-Kristo sed ne observis kulton, kaj oni edukis min laŭ firma tradicio kristana : bapton, katekismon, komunion, konfirmacion, edziĝon mi plenumis laŭ la romkatolika ritaro... Kvankam mi ŝajnis ( ĉu tro ? ) « bona disĉiplo », mi ĉiam sentis min fremda en tiu mondo kaj ribelema kontraŭ ĝia hipokriteco. Tiom da foje mi revis, ke mi estis vivanta dum la epoko de Jesuo-Kristo por Lin agnoski, Lin sekvi, kaj sperti la purecon de la ĵus naskita kristanismo...

Mi elektis la medicinon kiel profesion ĉar ĝi estas la vojkruco de scienco kaj de humanismo, kie eblas havi ambaŭ piedojn sur la tero kaj kapon meze de la steloj kun koro ĉiam vivoplena. Ekster malamo kaj perfido de la homaj aferoj, mi provas « foje resanigi, ofte helpi sed ĉiam konsoli » miajn suferantajn homofratojn.

Plej fore kiel eble mi memoras mian pasintecon, ĉiam allogis min Dio. Mi eĉ projektis fariĝi monaĥo aŭ pastro, sed mi rezignis ĉar mi rapide ekkonsciis, ke mi ne eltenos la limigojn truditajn de la eklezio romkatolika, kies ritojn kaj dogmojn mi estis pli kaj pli pridubanta. Tiam mi serĉis Dion kie ajn mi esperis trovi Lin, kaj ĉie mi vidis Lian lumon sen kompreni kial ĉion oni rajtas fari kaj pravigi pro Lia nomo : kiu pravas ? kie estas la vero ? Dum la plej mallumaj kaj malesperaj tempoj de mia vivo ĉiam vigligis min la espero, ke iam mi trovos tiun Lumon ekviditan dum miaj sonĝoj.

Je iu tago de la sankta jaro 149a de la Baha-a Erao ( 1992-1993 ) mi eniris en la baha-an centron de la franca urbo Nico, same kiel mi faris en multajn aliajn preĝejojn aŭ religiajn kunvenojn, kiujn mi vizitadis dum tiuj jaroj da spiritaj vagado kaj serĉado. Kaj same kiel en miaj sonĝoj, mi tie ekvidis la «Libron de Certeco » verkitan de Bahá'u'lláh. Ĝi estis kvazaŭ la katalizilo de la sekreta alkemio bolanta en mi, la ero ebliganta ordigi mian puzlon, la ŝlosilo por malkovri la dian planon. Oficiale deklari min baha-ano estis la simpla agnosko pri tio, kio mi estis jam delonge sed kion mi ne sukcesis nomi. Mi, kiu sopiradis esti kristano dum la 2a jarcento post la alveno de Jesuo-Kristo por Lin servi kaj anonci Lian Evangelion, subite fariĝis baha-ano de la 2a jarcento post la reveno de Kristo, servante Bahá'u'lláh-on kaj provante diskonigi Lian Bonan Novaĵon ! Kiu estus anoncinta tion al mi, tiun mi certe estus taksinta kiel frenezulon ! ...

Ofte oni demandas min pri kia frenezo instigis min al « malkonfeso de mia prapatra kredo kaj aliĝo al islama Sekto » ? Mi ĉiam respondas, ke ĝi similas al tiu de la unuaj kristanoj sekvintaj Jesuon, kies mesaĝo estis skandalo laŭ la judoj kaj frenezo laŭ la grekoj. Mi opinias, ke baha-aniĝinte mi ne malkonfesis mian kredon je Jesuo-Kristo sed male plenumis ĝian promeson, same kiel la apostoloj kristaniĝintaj plenumis tiun de la Malnova Alianco. La Baha-a Kredo estas por mi lumo kaj vorto diaj por revivigi nian mondon. Ĝi estas nek juda, nek kristana, nek islama sed trans la vualoj de la nomoj ambaŭ eterna pro sia koncepto pri la homo kaj revolucia pro sia koncepto pri la homaro.


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de