Reveno al BEL.

FAMAJ BAHAAJ ESPERANTISTOJ
 

Antaŭparolo.

Lidia Zamenhof.

Martha Root.

John E. Esslemont.

Agnes Baldwin Alexander.

Hermann Grossmann.

Adelbert Mühlschlegel.



ANTAŬPAROLO

Pluraj en la tuta bahaa mondo konataj kredantoj estis ankaŭ aktivaj esperantistoj kaj parte ankaŭ famis en la esperanta mondo. Inter ili certe elstaras Lidia Zamenhof, kiu kvazaŭ enkorpigis la kunfandiĝon de Bahaismo kaj Esperanto. Apud ŝi elstaras klekaj t.n. « Manoj de la Afero de Dio ». Tiuj estis individuaj bahaanoj, kiuj pro eksterordinaraj servoj al la Bahaa Kredo estis aŭ postmorte aŭ jam dumvive distingitaj per la rango de « Mano ». Entute estas nomumitaj nur 50 « Manoj ». Kvin el ili estis aktivaj kaj konataj esperantistoj : Martha Root, John E. Esslemont, Agnes Baldwin Alexander, Hermann Grossmann kaj Adelbert Mühlschlegel.

« La devoj de la Manoj de la Afero », skribis 'Abdu'l-Bahá, « estas disvastigi la Diajn Aromojn, edifi la animojn de l' homoj, antaŭenigi klerecon, plibonigi la karakteron de ĉiuj homoj kaj esti, ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe, sanktigitaj kaj sendependaj de materiaj aferoj. Ili devas manifesti submetiĝon je Dio per sia konduto, siaj manieroj, siaj faroj kaj siaj vortoj. » (komp.: A Basic Bahá'í Dictionary, Oxford, George Ronald, 1989, p. 95-96)

Reveno al la Komenco.
LIDIA ZAMENHOF

« La tuta homaro devas unuiĝi en unu familio » - jen la moto, kiu priskribas la celon, kiun d-ro Ludoviko Zamenhof donis al sia vivo kaj por kiu li sinofere laboradis ĝis sia morto en 1917, kiam lia plej juna filino, Lidia, estis nur 13-jara. Tiutempe ŝi jam perfekte regis Esperanton kaj faris unuajn provojn traduki el la pola lingvo en Esperanton. Ŝi estis konvinkita, ke ŝi devos daŭrigi la laboron de la tro frue mortinta patro, nome la disvastigon de la Internacia Lingvo kaj la propagandadon de liaj pacigaj kaj mondunuigaj ideoj.

En 1925 Lidia Zamenhof finis siajn studojn kaj ekhavis la akademian gradon de magistro pri juro. Tio tamen ne kondukis aŭtomate al iu profesio, des pli ĉar Lidia estis judino, kaj por judoj ŝtata ofico estis praktike neatingebla. Ŝi ankaŭ ne interesiĝis pri dom-mastrado kaj neniam sentis emon al edziniĝo. Eĉ kuiri ŝi neniam lernis. Por ŝi estis klare, ke ŝi iel dediĉos sian vivon al la idealoj Zamenhofaj. Esperantujo estis ŝia hejmo.

Dum la Ĝeneva Universala Kongreso de 1925 okazis fakkunvenoj de la bahaaj esperantistoj, al kiuj Lidia estis invitita. Ŝi tute ne deziris tien iri, sed fine pro ĝentileco ŝi tamen partoprenis kaj konatiĝis kun Adelbert Mühlschlegel kaj Martha Root. La sekvantan jaron, 1926, oni finfine inaŭguris la Zamenhof-monumenton en Varsovio. Ĉeestis Martha Root, kiu oficiale reprezentis la Bahaan Religion. Ŝi restis du semajnojn en Varsovio kaj dormis kun Lidia en sama ĉambro. Ili fariĝis bonaj amikinoj, kvankam Lidia neniel volis akcepti la religiajn konvinkojn de Martha, des pli ĉar ŝi konsideris sin ateisto. Tamen, iom post iom Lidia konvinkiĝis pri la vereco de la Bahaa Kredo kaj fine akceptis ĝin.

En 1928, okaze de du bahaaj kunvenoj en la kadro de la Universala Kongreso de Antverpeno, Lidia faris unuafoje publikajn paroladojn, kaj tio sufiĉe mirigis la esperantistojn, ĉar ĝis tiam ŝi neniam konsentis pri publika parolado kaj estis konsiderata kiel timema kaj retiriĝema persono. La cetera Zamenhofa familio neniel kontraŭis la konvertiĝon de Lidia al la Bahaa Kredo, sed ili ankaŭ ne komprenis ĝin. En 1929 Lidia eĉ publikigis artikolon pri la Bahaa Religio en pollingva juda gazeto, kaj tio ŝokis la familion kaj multe pli la judan komunumon.

Tiutempe Lidia komencis traduki « Bahá'u'lláh kaj la nova epoko » en Esperanton, ĉe kio ankaŭ Martha Root kunhelpis.

En 1930 Lidia vojaĝis, t.e. pilgrimis, al Haifa en Palestino, sankta loko por bahaanoj, kaj renkontis Shoghi Effendi, la tiaman gvidanton de la Bahaa Kredo. Siatempe ŝi decidis lerni la Cseh-metodon por instrui Esperanton eksterlande. La Esperanto-movado tamen ne plu estis tiel favora al Lidia kiel antaŭe, ĉar parte oni malŝatis, ke membro de la Zamenhofa familio aktivis por la disvastigo de la Bahaa Afero, timante ke la publiko ekkredus, ke la Esperantismo estas intime ligita al iu religia kredo.

En Septembro 1939 eksplodis la Dua Mondmilito kaj Lidia havis la saman sorton kiel ĉiuj polaj judoj. Ŝi devis vivi en la varsovia geto, kie ŝi donis lecionojn pri angla lingvo por vivteni sin. La esperantistoj ne forgesis Lidian kaj sendadis pakaĵojn al ŝi. Germana soldato, kiu estis esperantisto, eĉ klopodis helpi al Lidia, ebligante al ŝi fuĝon, sed Lidia rifuzis.

En 1942 la nazioj komencis grandskalan ekstermadon de la judoj en Varsovio, kaj en Aprilo 1943 la varsovia geto estis definitive « likvidita » de la nazioj. Oni supozas, ke tiam ankaŭ Lidia estis deportita al la koncentrejo Treblinka kaj mortigita tie kiel pli ol unu miliono da samsortanoj.

La mesaĝo de Lidia Zamenhof estis la unueco de la homaro, la interfratiĝo de la homoj, la emancipiĝo de la virinoj kaj batalo por paca mondo. Ĉio ĉi radikis en la homaranismo proklamita de ŝia patro kaj en la instruoj de la Bahaa Kredo.
 

Lidia Zamenhof, kor' fervora
Vartante patran sent-heredon,
Jen, serĉas sorĉan sav-rimedon
Por mond' amara kaj dolora.

Kaj kun entuziasmo kora
Servadas la Bahaan kredon,
Lidia Zamenhof, kor' fervora,
Vartante patran sent-heredon.

El sent' profunda, pens' valora
En sino havas riĉan bedon.
El ili plektas flor-bukedon:
Novelojn kun enhav' trezora,
Lidia Zamenhof, kor' fervora.
(K. Kalocsay, 1931)

Literaturo: Isaj Dratwer Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado; Stafeto Antverpeno - La Laguna, 1980; kaj: Wendy Heller Lidia. The Life of Lidia Zamenhof; George Ronald, Oxford, 1985

Reveno al la Komenco.
MARTHA ROOT

Martha Louise Root naskiĝis la 10an de aŭgusto 1872 en Richwood, Ohio, Usono. Ŝi studis en la universitato de Ĉikago, kaj post sia kvalifiko laboris kiel instruistino. Kelkajn jarojn poste ŝi fariĝis ĵurnalistino. Iun tagon en Pitsburgo en 1908 ŝi renkontis bahaanon, s-ron Roy Wilhelm, entreprenisto el Novjorko, kiu enkondukis ŝin en la Bahaan Kredon. Ŝi estis entuziasmigita pri la mesaĝo de Bahá'u'lláh kaj en 1909 ŝi bahaaniĝis.

Dum la vojaĝo de 'Abdu'l-Bahá tra Usono en 1912 ŝi havis du privatajn renkontojn kun Li, kiuj komplete ŝanĝis ŝian vivon.

En 1914 - en la aĝo de 42 jaroj - Martha rezignis pri sia laboro kiel societa redaktorino de Pitsburga gazeto por vojaĝi kaj labori kiel liberprofesia gazet-korespondistino en eksterlando. 'Abdu'l-Bahá tiutempe alvokis la usonajn bahaanojn ekiri kaj diskonigi la Kredon de Bahá'u'lláh. Kaj en la jaro 1919, responde al tiu ĉi alvoko, Martha Root decidis komenci vojaĝon tra la mondo, kiu daŭris fakte ĝis ŝia morto 20 jarojn poste.

Post la flegado de sia patro ĝis ties morto en 1922 Martha, tiam kvindekjara, forlasis sian hejmurbon Cambridge Springs, Pensilvanio, kaj faris la terglobon, kiun dum la sekvaj du jardekoj plurfoje ŝi ĉirkaŭis, sian hejmlandon. Dum ŝiaj vojaĝoj tra Sud-Ameriko, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Aŭstralio restis Sovetunio la sola iom pli grava lando, kiun ŝi ne vizitis.

La unuaj grandaj vojaĝoj kondukis ŝin al Sud- kaj Mez-Ameriko. Dum tiuj vojaĝoj ŝi konfirmiĝis pri la bezono je internacia helpa lingvo. Jam en 1912 ŝi prenis unuajn Esperanto-lecionojn, sed nun ŝi vere ekstudis la lingvon. En 1923 kaj 1924 ŝi povis vaste utiligi Esperanton dum vojaĝoj al Japanio, Ĉinio, Honkongo, Aŭstralio, Novzelando kaj Tasmanio.

Unu el la ecoj de Martha, kiu altiris la homojn al ŝi, estis ŝia spirita akceptemo kaj senantaŭjuĝeco. Kie ajn ŝi vojaĝis, ŝi vizitis la gvidantojn de aliaj religioj kaj movadoj, anstataŭ eviti ilin pro iliaj aliaj kredoj. Ŝi aŭskultis al iliaj filozofioj, partoprenigis ilin en siaj propraj ideoj kaj interŝanĝis literaturon. Ofte al la gvidantoj de tiaj movadoj Martha rekomendis emfaze uzi Esperanton kiel rimedon por pli vasta komunikado.

Post vizitoj en Aŭstralio kaj Novzelando ŝi troviĝis sur la vojo hejmen en printempo de la jaro 1939. En Honolulu ŝi estis devigata elŝipiĝi pro malsano. Ŝi havis kanceron. Kaj estis ĉi tie ke post kelkaj monatoj Martha la 28an de septembro 1939, kvar semajnojn post la komenco de la Dua Mondmilito, forpasis.

Literaturo: M.R. Garis Lioness at the Threshold; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1983

Reveno al la Komenco.
JOHN E. ESSLEMONT

Fervora subtenanto de Esperanto, kiu ĝin flue parolis kaj utiligis jam ekde sia junaĝo estis « Mano de la Afero de Dio » d-ro John Ebenezer Esslemont. Li naskiĝis la 19an de majo 1874 kiel la tria infano de tre eminenta skota familio el la regiono de Aberdeen. Pluraj liaj parencoj estis vaste konataj kaj okupis altajn postenojn. Li mem diplomiĝis distingite en la fako de medicino kaj kirurgio ĉe la universitato de Aberdeen en 1898.

Post estadoj en Aŭstralio, Skotlando kaj Sudafriko li en 1908 eklaboris en la sudangla urbo Bournemouth en sanatorio por kuracado de tuberkulozo. D-ro Esslemont frue fariĝis notinda fakulo de pulma medicino. Lin tamen ankaŭ interesis la ĝeneralaj medicinaj servoj kaj li kunlaboris en komitato, kiu kompilis dokumentojn poste fariĝantaj la fundamento por la reformado de la brita nacia sanservo.

Kvankam de febla korpa forto lia mensa energio estis eksterordinara. Malgraŭ plentempa laboro en la sanatorio li daŭrigis la studadon de la persa lingvo, aktivadis en lokaj kaj naciaj bahaaj agadoj, kiel sekretario de la loka Unio de la Ligo de Nacioj, kaj en la esperanta movado. Li i.a. fondis kaj prezidis la lokan Esperanto-grupon en Bournemouth kaj anis en Brita Esperanto-Asocio.

Tiu filantropo havis multnombrajn interesojn. Tiel li eklernis krom Esperanto plurajn fremdajn lingvojn kaj parolis la francan, la hispanan kaj la germanan. Ankaŭ li interesiĝis pri religiaj kredoj kaj, laŭ propra klarigo en la enkonduko al « Bahá'u'lláh kaj la nova epoko », « en decembro 1914, dank'al interparolo kun amikoj renkontiĝintaj 'Abdu'l-Bahá-on, kaj prunto de kelkaj broŝuroj, ... konatiĝis kun la bahaaj instruoj. Mi estis tuj frapita de ilia riĉeco, potenco kaj beleco. Ili imponis min kiel solvantaj la grandajn bezonojn de la moderna mondo en maniero pli perfekta kaj kontentiga ol iu ajn religia ideo, kiun mi ekkonis antaŭe ».

Li entuziasme studis ĉiujn haveblajn librojn pri la nova religio kaj komencis per Esperanto korespondi kun bahaanoj en diversaj landoj. Jam post tri monatoj li faris prelegon pri la Kredo en la Teozofia Asocio de Bournemouth kaj baldaŭ poste kune kun amikino okazigis regulajn kunvenojn cele al ĝia instruado.

En 1916 li kunlabore kun konata bahaano-esperantisto, d-ro Lutfullah Hakim, tradukis en Esperanton « La Kaŝitaj Vortoj » de Bahá'u'lláh kaj jam ekverkis libron pri Bahaismo - la poste famiĝonta «Bahá'u'lláh and the New Era » (Bahá'u'lláh kaj la nova epoko). Ĝi, laŭ Shoghi Effendi estis « la lernolibro de la Kredo ». Kaj ĝi inaŭguris novan ŝtupon en la evoluo de la bahaa komunumo per sia sistema, klara kaj tamen facile legebla prezentado de la Kredo. Shoghi Effendi emfazis, ke pro la «pura intenco » de sia aŭtoro tiu libro « sola inspiros generaciojn ankoraŭ nenaskitajn ».

En majo 1924 Esslemont krome finverkis faldfolion, kiun li ankaŭ tradukis al Esperanto, « Bahá'u'lláh kaj Lia Mesaĝo ». Kaj oktobre de la sama jaro Shoghi Effendi lin invitis al Haifa por tie lin servi kiel anglalingva sekretario. Sed baldaŭ jam reatakis lin la malsano. Marton li devis duone pasigi en hospitalo kaj baldaŭ poste li devis sekvi la konsilon de Shoghi Effendi iri al la Nigra Arbaro, Germanio, por tie refortiĝi. Li sin tie dediĉis al la reviziado de la germanlingva eldono de sia libro.

Malgraŭ ke ankoraŭ de malforta sano li en septembro revenis al Haifa, kie jam post kelkaj monatoj lin atakis apopleksio, sekve de kiu li forpasis. Shoghi Effendi estis ĉe lia lito kaj superŝutis la mortinton per laŭdoj kaj honoroj pro liaj modela vivo kaj elstaraj servoj al la Kredo, i.a. per atribuo al li de la rango « Mano de la Afero de Dio ».

Literaturo: Moojan Momen Dr. J.E. Esslemont. Hand of the Cause of God; Bahá'í Publishing Trust, London, 1975

Reveno al la Komenco.
AGNES BALDWIN ALEXANDER

Agnes B. Alexander estis la unua bahaano - kaj eble ankaŭ la unua esperantisto - de Havajio (Hawaii). Ŝi naskiĝis en Honolulu la 21an de julio 1875.

En 1900 Agnes Alexander vojaĝis al Ameriko kaj Eŭropo, kie ŝi renkontis en Romo s-inon Charlotte Dixon, usonan bahaaninon, kiu ĵus revenis de pilgrimado de la mondcentro de la Bahaa Kredo en Israelo. Kvankam s-ino Dixon ne rekte menciis la Bahaan Kredon, ŝi donis al Agnes mane kopiitan preĝon. Agnes poste skribis : « La preĝo ŝajnis respondi al tutaj miaj koraj sopiroj. Poste ni dum tri sinsekvaj vesperoj renkontiĝis. ... La trian vesperon post la renkontiĝo kun s-ino Dixon, kiam mi retiriĝis en mian ĉambron, dormo ne venis. Tiun nokton (26. nov. 1900) aperis al mi stuporiga konsciiĝo, kiu estis nek sonĝo nek vizio, ke Kristo estis veninta al la Tero ».

Kiam Agnes rakontis al s-ino Dixon pri sia travivaĵo, tiu fine donis al ŝi kelkajn detalojn pri la Bahaa Revelacio. En tiuj tempoj estis kutimo por membriĝi en la bahaa komunumo rekte skribi al la gvidanto de la Bahaa Kredo, 'Abdu'l-Bahá. Tiel ankaŭ faris Agnes Alexander kaj 'Abdu'l-Bahá ŝin akceptis.

Agnes akiris pli profundajn sciojn pri sia nova kredo tra bahaaj grupoj en Parizo, Francio, kaj en Eliot, Usono. La 26an de decembro 1900 ŝi revenis hejmen al Havajio tiel fariĝinta la unua bahaano de la insularo.

En printempo 1913 mortis la gepatroj de Agnes. Ŝi forlasis Havajion por disvastigi la Bahaan Kredon en iu fremda lando. Iam en oktobro 1913 ŝi vizitis s-inon May (Bolles) Maxwell en Montrealo, Kanado. Tie ŝi hazarde trovis eldiron de 'Abdu'l-Bahá, en kiu Li kuraĝigis al la studado de Esperanto : « De tiu momento ekbrulis en mia koro la deziro obei Lian peton ».

La vintron 1913-14 Agnes pasigis en Brooklyn, Novjorko. Estis tie, kie ŝin atingis letero de 'Abdu'l-Bahá direktanta ŝin porti la bahaajn instruojn al Japanio. Li skribis : « ... se vi vojaĝos al Japanio sendube Diaj konfirmoj sur vin descendos... » Dum tiu sama vintro en Brooklyn ŝi havis sian unuan lecionon en Esperanto kaj poste studis Esperanton memstare kaj baldaŭ jam lertiĝis en la nova lingvo.

Kiam Agnes atingis Tokion, ŝi tie trovis la 24-jaraĝan Eroŝenko, kiu fariĝis la ilo, per kiu Agnes povis instrui la Bahaan Kredon al kaj la japanaj blinduloj kaj la japanaj virinoj.

Agnes Alexander ĉiam estis dankema al Esperanto, ĉar tiu estis ŝia konektilo al la japanoj kaj la alte aprezata ilo por disvastigi la bahaajn instruojn. Ŝi diris : « Tra la grandioza ilo Esperanto la Bahaa Mesaĝo konatiĝis en gravaj japanaj centroj, kie ĝi renkontis fervoran kaj senantaŭjuĝan interesiĝon ».

Agnes Baldwin Alexander plurfoje moviĝis inter Havajio kaj Japanio dum 1914 ĝis 1967 kaj ankaŭaktive diskonigis la bahaajn instruojn tra Esperanto en Koreio kaj Ĉinio. Ŝi vivis siajn kvar lastajn jarojn en maljunulejo en Honolulu proksime al sia naskiĝloko. La unuan de januaro 1971 ŝi mortis 95-jaraĝa.

La kontribuoj de Agnes Alexander al la disvastigo de Esperanto en Orienta Azio apenaŭ takseblas. Tra Esperanto ŝi konatigis al virinoj, blinduloj kaj eminentaj japanoj, ĉinoj kaj koreoj la Mesaĝon de Bahá'u'lláh. Ŝi instruis ĝin en lernejoj, asistis je la tradukado de gravaj bahaaj verkoj al Esperanto, faris radio-elsendojn en la lingvo, kantis ĝiajn kantojn kaj intime interrilatis kun ĝiaj adeptoj en multaj landoj.

Literaturo: Agnes B. Alexander History of the Bahá'í Faith in Japan 1914-1936, Bahá'í Publishing Trust Japan, 1977

Reveno al la Komenco.
HERMANN GROSSMANN

Hermann Grossmann naskiĝis kiel infano de germanaj gepatroj en Rosario, Argentino, la 16an de februaro 1899. Kiam Hermann havis dek jarojn la familio revenis al Germanio.

En la somero de 1920 en Lepsiko li unuafoje renkontis la bahaajn instruojn kaj senhezite akceptis la novan mesaĝon per sia tuta koro.

Dum la sekvaj monatoj li plilarĝigis siajn konojn pri la bahaaj instruoj kaj pliprofundigis sian kredon. Kiam Hermann revenis al Hamburgo ankaŭ lia patrino kaj lia fratino akceptis la novan Kredon.

Kun sindonemo kaj sindediĉo Hermann Grossmann komencis tuj servi al la Bahaa Religio, unue en Hamburgo kaj poste en Weinheim kaj Neckargemünd. La domo, kiun li konstruigis lastaurbe, fariĝis pli kaj pli fokuso de bahaaj aktivecoj. La spirito de la bahaaj instruoj trapenetris la Grossmann-familion kaj reflektiĝis en la vivoj de ĝiaj membroj.

El la abundo de la instruoj de Bahá'u'lláh estis du temoj, kiuj aparte interesis Hermann Grossmann: La akordigo de scienco kun religio kaj la postulo realigi homaran unuecon surbaze de la principo «unueco en diverseco ». Per pluraj tradukoj kaj originalaj verkaj li grave kontribuis al la bahaa literaturo.

En la dudekaj jaroj komenciĝis grandskala kunlaboro inter la bahaanoj kaj la esperantistoj. Ankaŭ Hermann Grossmann tiam lernis Esperanton. De 1925 ĝis 1936 li eldonis la Internacian Bahaan Esperanto-Gazeton « La Nova Tago ». Krome li eldonis la germanan bahaan infanrevuon «Rosengärtlein » (rozĝardeneto), kiu aperis en germana lingvo kaj Esperanto, kaj provis tiel konatigi la junan legantaron kun Esperanto. Tiu ĉi periodaĵo aperis dum kelkaj jaroj.

En majo de 1937 la ĉefo de la « Gestapo » (germana sekreta polico), Himmler, malpermesis la Bahaan Religion kaj ĝiajn administrajn organizojn. Bahaaj libroj estis konfiskataj, loĝejoj de bahaanoj traserĉataj, bahaanoj police pridemandataj kaj ankaŭ malliberigataj. En sia profesia vivo Hermann suferis kaŝitan malamikecon kaj kelkfoje apertajn bruskaĵojn kaj malestimon de tiuj kolegoj, kiuj estis simpatiantoj de la naziismo. Nur post longaj traktadoj kun la « Gestapo » li povis efektivigi la liberigon de sia fratino. Ankaŭ li atestis en la defendo de naŭ bahaanoj, kiuj estis akuzataj antaŭ nazia tribunalo. En septembro de 1944 li mem estis akuzata kaj kondamnata antaŭ tribunalo.

En 1951 Hermann Grossmann estis inter la dekdu « Manoj de la Afero de Dio », kiujn tiam Shoghi Effendi nomumis, kaj sekve li ankoraŭ pliintensigis siajn servojn al la Kredo. Precipe de 1958 ĝis 1962 li kaj lia edzino faris diversajn vojaĝojn al Sud-Ameriko por disvastigi la evangelion de Bahá'u'lláh ankaŭ tie kaj por porti ĝin ankaŭ al la tieaj indiĝenaj indianoj.

La multaj penoj kaj malfaciloj de la vojaĝoj grave difektis lian sanon. Malgraŭ tio li ĉesis vojaĝi nur pro insista malpermeso de lia kuracisto.

Je la 7a de julio 1968 Hermann Grossmann forlasis tiun ĉi mondon.

literaturo: The Bahá'í World, Vol. XV, p. 416-421, kaj Der Bahá'í Glaube in Deutschland, Hofheim-Langenhain, Bahá'í-Verlag, 1980, p. 34-41

Reveno al la Komenco.
ADELBERT MÜHLSCHLEGEL

Adelbert Mühlschlegel naskiĝis la 16an de junio 1897 en Berlino. Dum la Unua Mondmilito Adelbert servis en sanitara korpuso. Post la milito li studis medicinon en Freiburg, Greifswald kaj Tübingen. En 1920 li ricevis de sia patrino leteron, en kiu ŝi skribis, ke ŝi estis trovinta novan kaj universalan Kredon, la Kredon de Bahá'u'lláh. Li studis la malmultajn tekstojn, kiuj tiutempe ekzistis. Ekkonante ke la mesaĝo de Bahá'u'lláh estas tiu vero, kiun li serĉis, li aliĝis al la Bahaa Religio.

Sekvis tempo, dum kiu li klopodis akordigi sian profesian kaj privatan vivon kun la instruoj de la Bahaa Kredo. Li partoprenis en la aktivecoj de la bahaa komunumo en Stuttgart, prelegis, skribis melodramon por la tria « Bahaa Kongreso »en septembro de 1924.

Dum la dudekaj jaroj Adelbert ankaŭ lernis Esperanton kaj kontribuis eseojn pri diversaj aspektoj de la Bahaa Religio al « La Nova Tago ». Li ankaŭ partoprenis kaj prelegis en Esperanto-kongresoj.

Dum la Dua Mondmilito lia loĝejo suferis detruon kaj en la nova hejmo ekde 1945 kreiĝis centro de bahaaj aktivecoj. Adelbert daŭrigis sian verkadon de artikoloj kaj eseoj, kiuj aperis en diversaj publikigaĵoj. Multajn jarojn li servis kiel membro de la tiama Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Germanio kaj Aŭstrio - ofte kiel ties prezidanto.

En 1952 li estis nomumita « Mano de la Afero de Dio » kaj ekde 1959 li dediĉis sian tutan tempon serve al la Kredo. Kiel « Mano de la Afero » li estis unu el la ĉefadministrantoj de la bahaa komunumo dum la tempo post la forpaso de Shoghi Effendi kaj ĝis la unua elekto de la Universala Domo de Justeco en 1963. Dum tiu ĉi tempo li vizitis multajn eŭropajn landojn helpante pligrandigi la nombron de la eŭropaj Naciaj Spiritaj Asembleoj de 2 en 1957 al 16 en 1963 kaj kiel bahaa pioniro loĝis en diversaj urboj de pluraj eŭropaj landoj.

Dum la jaroj 1971 kaj 1972 li vojaĝis al Afriko kaj en 1975 al Sud-Ameriko. Du jarojn poste li ekloĝis sur sia lasta pionira posteno: en Ateno, Grekio, kie en 1977 la unua Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Grekio elektiĝis.

Pri tio, ke tiutempe Adelbert Mühlschlegel ankoraŭ sincere fidelis al Esperanto, atestas, ke antaŭ la UK 1966 en Budapeŝto li provis starigi asocion de bahaaj esperantistoj. Tio tamen ne efektiviĝis. Sed kelkajn jarojn poste ja povis fondiĝi Bahaa Esperanto-Ligo. En sia letero de la 19a de marto 1973 al la fondintoj de la Ligo la Universala Domo de Justeco ankaŭ atestas pri la kunrolado en tiu starigo de Adelbert Mühlschlegel : « Ni interkonsiliĝis pri via komuna propono formi ligon de bahaaj esperantistoj... kaj serĉis la konsilon de la Mano de la Afero Adelbert Mühlschlegel pro lia longa interesiĝo pri Esperanto kiel aliron por venki la lingvajn obstaklojn kiujn frontas la mondo. Li estas entuziasma. »

La 29an de julio 1980 Adelbert Mühlschlegel en Grekio forpasis.

Literaturo: The Bahá'í World, Vol. XVIII, p. 611-613

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de