Reveno al BEL.

GLOBALIĜO


Aktuale viglas debato pri globaliĝo kaj ĉu estas afero bona aŭ malbona. Eĉ se tia nigra-blanka aliro estas nepre tro simpla, evidente necesas trovi, precipe kolektive, respondon al la grandegaj defioj, kiuj sumiĝas sub la termino globaliĝo.

Por kelkaj globaliĝo temas pri pure ekonomia tendenco sekve de tutmonde liberigita merkata sistemo. Por aliaj temas pri daŭre akceliĝanta procezo de internacia interŝanĝo kaj interkonektiĝo. Kiel ajn oni ĝin vidas, globaliĝo estas reala kaj dinamika procezo kaj ĝi  kaŭzas preskaŭ ĉie sur la terglobo multajn kaj ofte radikajn ŝanĝojn, kiuj montriĝas jen pozitivaj jen negativaj.

Tiuj, kiuj defendas globaliĝon, diras, ke ĝi alportas prosperon al sennombraj milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo, ke ĝi rompas naciajn kaj kulturajn barojn kaj helpas rapidigi la starigon de paco. Kritikantoj diras, ke la kaosa maniero en kiu merkataj fortoj leviĝis al tutmonda nivelo egalas al detrua ŝtormo, kiu senkompate traktas laboristojn, tro ofte ankoraŭ pli malriĉigas la povrulojn favore al la riĉuloj kaj kaŭzas enormajn mediodetruojn. Ankaŭ ili diras, ke la kromefikoj estas same teruraj, kiel ekzemple la disvastiĝo de aidoso kaj droguzado aŭ la estiĝo de monda unuforma kulturo, kiu detruas lokajn tradiciojn kaj frakasas diversecon.

Dum la 1995a pintkunveno pri sociala evoluo en Kopenhago la nacioj de la mondo jam konstatis tian duecon : « Globaliĝo, kio estas sekvo de kreskinta homa mobileco, plibonigita komunikado, grave kreskinta komercado kaj kapitalfluado kaj de teknologia disvolviĝado, malfermas novajn eblecojn al daŭriva ekonomia kreskado kaj disvolviĝado de la tutmonda ekonomio, precipe en evoluolandoj. Globaliĝo ankaŭ permesas al landoj dividi spertojn kaj lerni unuj de atingoj kaj malfacilaĵoj de aliaj, kaj antaŭenigas reciprokan fekundiĝon de idealoj, kulturaj valoroj kaj aspiroj. Samtempe la rapidaj procezoj de ŝanĝiĝado kaj  adaptiĝado estas akompanataj de pliintensiĝanta povreco, senlaboreco kaj socia disrompiĝo. Minacoj por la homa bonfarto, kiel medidetruaj riskoj, ankaŭ tutmondiĝis ».

Ne eblas nei la dolorojn kaŭzitajn de globaliĝo. La vera demando tamen estas kiel eblas mildigi ĝiajn negativajn efikojn kaj kiel plifortigi la pozitivajn, ĉar sendube nehaltigeblas la antaŭen-marŝo de la globaliĝo mem. Ambaŭ punktojn – ke la plua globaliĝo estas neevitebla kaj ke nune endas trovi manierojn ĝin manaĝi - eblas plej bone esplori laŭ la kaŭzaj fortoj.

Kaj jen denove oni debatas : Kelkaj vidas ĉefe ekonomiajn kaŭzojn, aliaj la teknologian progreson kaj por ankoraŭ aliaj estas responsaj historiaj evoluoj dum la 20a jarcento kiel la katastrofaj du mondmilitoj kaj la kolapso de marksismo, kolonialisma ktp, kiuj igis la mondon miksejo kaj fandejo por ĝiaj popoloj.

Ĉia analizo de globaliĝo certe devas konsideri ĉiujn tiujn faktorojn. El bahaa vidpunkto tamen gravas ankoraŭ alia dimensio, kiu kutime estas neglektata, kiu tamen estas la bazo de ĉio : la spirita dimensio.

Bahaanoj kredas, ke la religio estas la ĉefa motoro de la homara evoluo kaj responsa por la daŭre antaŭeniĝanta plia integriĝo de la homa socio kaj ĝia civilizado. El tiu vidpunkto religio estas komprenata kiel la iom-post-ioma kaj progresanta rivelado de la Dia volo al la homaro pere de la Mesaĝistoj, kiuj fondis la grandajn mondajn kredojn.

Bahá'u'lláh, la plej lasta de tiuj Diaj Mesaĝistoj, skribis antaŭ jarcento, ke la homaro eniras novan epokon de unueco kaj interdependeco. Tio okazis, Li diris, ĉar Dio « la Plejkompatema, vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj unu korpon ».

Laŭ bahaa konvinko sekve la disvolviĝado de globala civilizacio estos la rezulto de tiu spirita imperativo, estos parto de procezo, per kiu la Kreinto antaŭenmovas Sian kreitaĵon al pli altaj niveloj de unueco kaj progreso. Kaj aktualaj tutmondiĝaj procezoj fakte disrompas multajn el la eksmodaj konceptoj de parteca separemo kaj superemo ĉu flanke de klasoj, rasoj aŭ nacioj.

Bahá'u'lláh tamen avertis, ke la dinamika kunfandiĝo de la popoloj de la mondo al unu sola estus kataklisma : « La signoj de okazontaj konvulsioj kaj ĥaoso estas nun distingeblaj, ĉar la aktuala ordo havas lamentindajn mankojn », Li skribis. « La hodiaŭa ordo baldaŭ estos forbalaita kaj nova ordo disvolvita anstataŭe ».

Bahá'u'lláh ankaŭ klarigis, ke la negativajn efikojn de tiu ĉi revolucio eblas mildigi. Ŝlosile estos, ke la homaro rekonas kaj komprenas la novajn spiritajn leĝojn kaj principojn, kiuj regas la novan epokon, kaj komencas vivi laŭ ili.

Inter tiuj novaj spiritaj leĝoj kaj principoj estas la jenaj : fidindeco kaj honesteco estu la gvidaj principoj en ĉiuj homaj interrilatoj ; ĉiasfere estu rekonita la fundamenta homa unueco,  unueco kiu postulas la venkon de ĉiaj antaŭjuĝoj, ĉu de rasa, klasa aŭ nacia deveno, kaj la establadon de plena egalrajteco inter virinoj kaj viroj ; kaj decidaj paŝoj estu entreprenataj voje al forigo de la grandaj malegalecoj inter riĉuloj kaj povruloj.

Bahá'u'lláh same alvokis al kreado de novaj institucioj je monda nivelo. Interalie Li alvokis al kreado de nova sistemo de tutmonda administrado baziĝanta sur la principo de kolektiva sekureco, en kiu la nacioj de la mondo unuiĝu por alfronti ĉian agresadon kaj kunlaboru por fini povrecon kaj subpremadon. Sed ankaŭ Li emfazis la gravecon de loka administrado. Kaj tiel Li montris la vojon al la establiĝo de sistemo, kiu samtempe frontos la problemojn je ĉiuj niveloj - kaj loke kaj tutmonde.

La negativajn efikojn de la globaliĝo eblas mildigi nur per novforma kaj pli intensa internacia kooperado kaj interkonsiliĝado surbaze de nova morala valorsistemo, kiu metas homan bonfarton kaj socian justecon super la aktuale regantan materialismon. Ĉu oni tion nomas tutmonda administrado aŭ monda registaro - kiel ajn, nepre la globaliĝaj fortoj postulas la kreadon de iaspeca internacia plej alta aŭtoritato, kiu kapablas gardi homajn rajtojn kaj interesojn de laboristoj kaj protekti la medion.

Tio pleje klariĝas, kiam oni revenas al la analogio de Bahá'u'lláh, laŭ kiu la homaro rapide fariĝas «unu animo kaj unu korpo ». Diri, ke la aktuala, loza asociiĝo de la nacioj kapablas adekvate protekti la plimulton de la homaro kontraŭ la malkompataj kromefikoj de la  globaliĝo kaj halti antaŭ ol estas kreita tia monda aŭ toritato - tio egalus al la ideo, ke korpo povus funkcii sen cerbo.

Reveno al la Komenco.
***
Tiu ĉi teksto estas verkita surbaze de artikolo aperinta en n-ro 9/2, July-September 1997, p. 2-3, de ONE COUNTRY, la kvaronjara novaĵletero de Bahaa Internacia Komunumo, kiu aktuale aperas en ses diversaj lingvoj (angla, ĉina, franca, germana, hispana, rusa). Por informoj, provekzemplero aŭ abono de ONE COUNTRY oni povas turniĝi al :

ONE COUNTRY, Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA, 1country@bic.org ; http://www.onecountry.org


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de