Enkonduko / Ŝija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolviĝo de la Baha-a Kredo /
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Bahaanoj en Iranio / Bibliografio / Reveno al BEL
 

DISVOLVIĜO DE LA BAHA-A KREDO


Nomumita de Bahá’u’lláh en lia testamento (Kitab-i-'Ahdi = Libro de mia Pakto), lia plej aĝa filo fariĝas la estro de la komunumo. Simpla gardanto de la profeta mesaĝo de sia patro, Abbás Effendi, kiu naskiĝis en 1841 aŭ en 1844 (37) kaj kiu estas kromnomita ‘Abdu’l-Bahá (Servanto de Bahá), estas postnelonge kontestita de Mohammad Ali, kiu riproĉas al li la volon por transiri la laŭvortan signifon de la testamento. Vic-heredanto, Mohammad Ali grupigas ĉirkaŭ si kelkajn fidelulojn kaj familianojn de Bahá’u’lláh sub la nomo « Unitarianoj », por kontesti ‘Abdu’l-Bahá-n, kiu laŭ ili strebas akiri por si la saman aŭtoritatecon kiel tiun de sia patro.

Post Francio en 1865 (dank'al la eldono de la libro de Gobineau) kaj Britio en 1888, Usono ekkonas la novan religion en 1893 dum la Internacia Ekspozicio de Ĉikago. Pro la impulso de Ibrahim Georges Hayrallah (38), kiu estas kristana libanano bahaaniĝinta en Egiptio, la nombro da usonaj fideluloj kreskas ĝis pli ol unu milo en 1898. Inter ili estas la miliardulino Phoebe Apperson Hearst, kiu pagas la unuan pilgrimadon de usonaj fideluloj al Sankta Johano de Akreo en decembro 1898. Incitigita de la evoluo de la kverelo (39) inter ‘Abdu’l-Bahá kaj si, Mohammad Ali kontaktiĝas kun Hayrallah, tiam pilgrimanta, kaj konvinkas lin por aliĝi al la Unitarianoj. Eksportita al Usono la « Kontestado » unitariana perturbas kaj dividas komunumon, kies nombro da adeptoj ŝrumpas.

Limigita por libere moviĝi post manovro (40) de Mohammad Ali ĉe la turkoj en 1901, ‘Abdu’l-Bahá tamen daŭrigas sian agadon, akceptante fidelulojn kaj multobligante la kontaktojn, ĝis 1909, kiam la registaro de la Junaj Turkoj konsentas al li kompletan liberecon. Finfine libera, ‘Abdu’l-Bahá decidas komenci longan vojaĝon misian al Egiptio, Svislando, Britio kaj Francio.

Alveninte al Francio en oktobro 1911, ‘Abdu’l-Bahá instaliĝas apud la placego de Trocadéro (41), kie li restados dum pli ol 9 semajnoj, okupante sian tempon per paroladoj, pri kiuj ege interesiĝas la pariza intelektularo. La bab-ismo kaj la baha-ismo ne estas tute nekonitaj en Francio : krom la libro de Gobineau (42), la verkoj de Nicolas(43), la gazetaro foje  raportanta pri la persekutadoj en Iranio kontraŭ la baha-anoj (44), kaj la laboro realigita de la malgranda komunumo franca kreita pro la iniciato en 1898 de juna usonanino May Bolles faciligis la sukceson spertitan de ‘Abdu’l-Bahá. La pariza advokato Hyppolite Dreyfus multobligas prelegojn kaj renkontojn, pri kiuj eĥas (45) la gazetaro, paralele al daŭra strebado por traduki la ĉefajn verkojn baha-ajn, kaj tiel sendube faciligas la favoran akcepton kaj la intereson elmontritajn de la Teozofoj, de la Protestantoj, de la Liberpensuloj kaj de multaj intelektuloj. ‘Abdu’l-Bahá revenis al Egiptio dum la vintro 1911.

Lia dua vojaĝo (de aprilo 1912 ĝis decembro 1913) estas por Usono, kiun li traveturas dum 8 monatoj, donante intervjuojn kaj prelegojn, direktante debatojn kaj inaŭgurante la konstruadon de la unua « ador-domo » baha-a de Usono. Unu el la kaŝitaj celoj de tiu vizitado estas kontraŭbatali la influon de la Unitarianoj fidelaj al Mohammad Ali (46)

Reveninte al Eŭropo en decembro 1912, li vizitas la komunumojn de Britio, Francio, Germanio, Aŭstrio kaj Hungario, kaj finfine revenas al Akreo la 5an de decembro 1913, post ses-monata restado ĉe la baha-anoj de Egiptio. Nekontesteble estas, ke tiuj vojaĝoj firmigas la enradikiĝon de la baha-ismo en Okcidento : la paca mesaĝo de ‘Abdu’l-Bahá alvenas ĵus antaŭ la Unua Mond-Milito, kiu ŝiros Eŭropon.

Li forpasos la 28an de novembro en Hajfa, kie li loĝas ekde 1913. Antaŭ sia morto, ‘Abdu’l-Bahá havas tian agadon socian, ke la brita registaro ordenas lin « Knight of the British Empire » je la 27a de aprilo 1920, je preskaŭ 2 jaroj post kiam ĝi ekregis la urbon. Lia korpo kuŝas en unu ĉambro de la maŭzoleo de Báb-o.

Shoghi Effendi (47) kiu estis studanta en Oksfordo kiam mortis sia avo, estas komisiita por anstataŭi lin. Krom la nomon de sia posteulo, ‘Abdu-l-Bahá eksplicitigas en sia testamento (48) ĉiujn baha-ajn instituciojn anoncitajn de Bahá’u’lláh sed ne ankoraŭ starigitajn.

Sed denove reaperas la kverelo kun la Unitarianoj pere de la korana juro, de kiu ankoraŭ dependas la familio de ‘Abdu’l-Bahá, kaj kiu rajtigas al MohammadAli la fruktuzo de la tombo de Bahá’u’lláh en Bahji. Post ĉikanaĵoj kaj ekskomunikoj, la problemo estas juĝita de la britaj aŭtoritatoj kaj finiĝas en 1930, kiam mortas la Unitarianestro Mohammad Ali.

Ofte kontestita, foje ĝis la skismo (49) la rolo de Shoghi Effendi estas gravega por la Baha-a Kredo, kies situacio pliboniĝas kaj kies nombro da fideluloj konstante kreskas dum lia 36 jara estrado de la komunumo. Fidela je la testamento de sia avo, li strebas starigi Baha-an Konsilion Internacian, provizore komisiitan por la transiro al la « Universala Domo de Justeco », kiu estas iu speco da demokrata registaro baha-a kaj embrio de la estonta registaro tutmonda, sed kiu ne estos starigita antaŭ lia morto. En decembro 1951 li nomumas 12 « Manojn de la Afero de Dio » (50), kiuj estas komisiitaj por asisti lin kaj kiuj mem elektas unu helpanton por ĉiu el la 5 kontinentoj. Post la morto de Shoghi Effendi, kromnomita la « Gardanto de la Afero de Dio », la 4an de novembro 1957 (51) pri la estrado de la  komunumo respondecos tiuj « Manoj de la Afero de Dio ».

Sed la diskonigo de la Kredo ŝajnas esti la prioritato de Shoghi Effendi : li instigas la usonajn baha-anojn, por ke ili estigu Lokajn Spiritajn Asembleojn kaj Nacian Spriritan Asembleon. En 1926 ili adoptas konstitucion, kiu estas la bazo de ĉiuj Naciaj Asembleoj en la mondo. La Gardanto apogas sin sur la baha-anoj usonaj, kaj poste sur la iranaj, por vaste kaj planize diskonigi la Kredon al amerikaj landoj (1937-1944), al Eŭropo (1946-1963), kaj al pli ol 130 landoj dum la Dekjara Kampanjo Internacia (1953-1963).

La agado de tiuj usonaj pioniroj, kiuj traveturas la mondon kaj diskonigas la Baha-an  Kredon, atingas gravan sukceson. Krom tiun propagandan laboron, Shoghi Effendi realigas grandegan laboron por ekzegezo (52) konforme al sia testamenta rajto, kaj por plibeligi la sanktajn lokojn de la baha-ismo. La tomboj de Báb kaj de Bahá’u’lláh estas plibeligitaj kaj aranĝitaj por akcepti la milojn da pilgrimantoj atenditajn.

Dum en Iranio la ekregado de la dinastio Pahlavi en 1926 malfermas por la iranaj baha-anoj eraon relative kvietan (53), kiu ebligas al ili elekti la unuan Asembleon Spiritan kaj malfermi je 1940 baha-an centron en Teherano, kaj ankaŭ dum islama tribunalo egipta deklaras, ke la Baha-a Kredo estas religio sendependa de Islamo (54), ĝia situacio estas tute alia en Eŭropo. La hitlera Germanio (55) kaj la stalina Rusio ne indulgas la baha-anojn, kiuj estas malpermesitaj kaj punekzilitaj en la unua pro sia kredo je la unueco de la homa raco, kaj konsideritaj de la alia kiel «opio de la popolo ». La proklamado de la Ŝtato de Israelo en 1948, kaj la aserto de Shoghi Effendi pri fideleco kaj subteno al la « juda popolo », kies reveno estas anoncita de Bahá’u’lláh, havos certajn konsekvencojn por la baha-anoj en la arabaj landoj, kie oni ĝenerale konsideras ilin sionistaj : tiu akuzo estas pligravigita de la ĉeesto de la Baha-aj Institucioj en la israela urbo Hajfa, kaj ankoraŭ estas nun unu el la riproĉoj de la islama Iranio kontraŭ la baha-anoj.

Iom konsternita de la morto de Shoghi Effendi, kiu postlasis nek infanon nek nomitan posteulon, la «Manoj de la Afero de Dio » kuniĝintaj en Hajfa anoncas, ke 9 el ili provizore respondecos pri la rolo de la Gardanto. En aprilo 1963, cent jarojn post kiam Bahá’u’lláh estis proklamanta sin « Manifestiĝo de Dio », la unua « Universala Domo de Justeco » estas elektita de ĉiuj (kvindekses) Naciaj Spiritaj Asembleoj. La rolo de tiu institucio, kiu estas vera registaro de la Baha-a Komunumo kaj kies mandato validas dum kvinjaraj periodoj, estas tiom plenuma kiom leĝodona, kiel ĝis tiam havis nur la Gardanto (56) El sia sidejo de Hajfa, la « Universala Domo de Justeco » ritmas ankoraŭ nun la vivon de la baha-anoj, planizante la disvastigon de la Kredo, donante sian opinion ekzegezan pri diversaj temoj aktualaj kaj akceptante la milojn da fideluloj, kiuj alvenas al la tomboj de Báb kaj de Bahá’u’lláh.

Sekvo : La Baha-a Kredo.
Notoj

(37) Naskiĝinta la 23an de 1844 laŭ la baha-a tradicio, en la tago kiam Mulla Husayn agnoskis Báb-on. Δ
(38) La unua baha-a komunumo usona estas kreita en februaro 1894. Δ
(39) Unu Unitariano estas murdita post kiam li ricevis minacan leteron de ‘Abdu’l-Bahá. Δ
(40) Mohammad Ali akuzas ‘Abdu’l-Bahá-n pri deziro konstrui fortikaĵon sur la Monto Karmel kaj pri preparado al ribelo, dum tiu lasta starigas konstruaĵon, kiun oni parte uzos por ricevi la relikvojn de Báb. Δ
(41) en la 4a numero de la strato « de Camoëns » Δ
(42) Trifoje reeldonita. Δ
(43) A.L.M. Nicolas estas historiisto kaj oficiala tradukisto de la franca legacio en fremdaj landoj. Li tradukas la tekstojn de Báb kaj realigas plurajn verkojn pri la temo. Allogita, li konvertiĝas kaj fariĝas la unua bab-ano okcidenta. Δ
(44) La gazeto « Le Temps », en sia numero de la 6a de oktobro 1903, pri la kontraŭbahaaj eventoj de Yazd kaj Ispahan. Δ
(45) La gazetoj « Echos Lyonnais » (24an de majo 1908), « Le Figaro » (10an de aprilo 1909), « La Liberté » (13an de oktobro 1911). Δ
(46) En 1914 la Unitarianoj, kiuj spertas malfavoron, reorganiziĝas kreante la « National Association for Universal Religion » sub la gvidado de Mohammad Ali. Δ
(47) Li naskiĝis la 3an de marto 1898 en Akreo. Lia patrino estas la plej aĝa filino de ‘Abdu’l-Bahá kaj lia patro estas familiano de Báb. Δ
(48) Bazante sin sur grafologia ekspertizo, la usona baha-anino Ruth White kontestas la aŭtentikecon de tiu testamento. Kelkaj bahaanoj fondas la asocion de la Liberaj Baha-anoj. Δ
(49) Movado Baha-a, Irvinanoj kaj « New History Society ». Δ
(50) En 1957, ilia nombro fariĝas 27. Δ
(51) Enterigita en la « Great Northen Cimetary » de New Southgate, en Britio. Δ
(52) Ĉirkaŭ 25000 leteroj kaj diversaj tradukoj de baha-aj verkoj. Li verkos cetere historion de la bab-ismo / baha-ismo ( de 1844 ĝis 1944 ) sub la titolo « God Passes By » Δ
(53) Kontraŭbahaaj ribeloj en 1955 post la provo de Mossadegh por perforte fariĝis la ŝtatestron. Δ
(54) La 10an de majo 1925. Δ
(55) En Germanio oni malpermesas la baha-ismon en 1937. Δ
(56) Charles Mason Remey, kiun nomis Shoghi Effendi kiel prezidanton de la Baha-a Konsilio Internacia, depostulas sian rajton por anstataŭi lin. Skismano, li fondas la  Ortodoksan Baha-an Kredon Internacian. Δ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de