Enkonduko / Ŝija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolviĝo de la Baha-a Kredo
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Bahaanoj en Iranio / Bibliografio / Reveno al BEL
 

BAHA-A KREDO


La baha-anoj konsideras Báb-on kiel la antaŭinton de la nova religio. Fundamente monoteismaj, la skriboj verkitaj de Báb-o klare nuligas multajn instruojn koranajn (57) aŭ almenaŭ mildigas iliajn plej severajn flankojn, lasitajn al la taksado de ĉiu. La Bayan establas la nocion de Progresa Revelacio : same kiel la dekdu-imama ŝija-ismo, la bab-ismo agnoskas 6 gravajn profetojn (Adamo, Noa, Jesuo, Abrahamo kaj Mohammad) sed opinias, ke la paroloj de ĉiu profeto nuligas tiujn de la antaŭa. La alveno de Báb-o, kiu estas ne la 12a imam-o sed la « Spegulo de Dio », signifas do la nuligon de la islama leĝo. La libro Bayan estas konsiderita kiel nova Korano kapabla por leĝdoni pri la sociaj rilatoj, kaj roligas la bab-ismon kiel movadon de reformado morala kaj do politika. Malgraŭ ĝia pretendo al universaleco, la influo de la soci-kultura medio, en kiu ĝi aperis, estas ankoraŭ kelkfoje sufiĉe forta. (58)

Neniel Báb-o pensis esti la lasta profeto ; male liaj skriboj antaŭdiras la alvenon de « Tiu, kiun Dio manifestos », de la estonta profeto.

La Skriboj de Báb-o estas kun la Kitab-i-Aqdas ( La Plej Sankta Libro ) de Bahá’u’lláh la fonto, el kiu ĉiu baha-ano devas ĉerpi : aldonendas le giganta laboro klariga de iliaj posteuloj ‘Abdu’l-Bahá, Shoghi Effendi kaj la « Domo de Justeco ». La baha-ismo ege apartiĝis disde la islamo, en kies medio ĝi aperis, multe pli ol la bab-ismo, kaj povas esti prave konsiderita kiel aparta religio sen nei sian heredon.

La baha-a dogmaro baziĝas sur la aserto pri triobla unueco (de Dio, de la religioj kaj de la Homaro) el kiu rezultas pluraj gravaj principoj. La nocio de Dio, unika, ĉio-scia, nekreita kaj neatingebla estas simila al tiu de Dio de Báb-o kaj de islamo : Li est Tiu, kiu gvidis la diversajn profetojn. El tiu dia unueco rezultas la unueco de la religioj, kies malsameco estas facile klarigita per la « progresa revelacio ». Tiel la baha-anoj agnoskas Bahá’u’lláh-on, Buddha-on kaj Zoroastro-n (59), krom la profetoj jam agnoskitaj de la bab-ismo : en ĉiu epoko venas profeto, kiu estas malsama de la antaŭa kaj kies mesaĝo konformas al la medio. Per la alveno de Báb-o fermiĝas la adam-a ciklo kaj malfermiĝas la baha-a ciklo, kiu supoze daŭros mil jarojn. Tio klarigas kial tiom malmulte da jaroj enhavis la tempo inter la alveno de la du profetoj, kiu kutime daŭras proksimume mil jarojn. La homaro estas « La Kulmino de la Kreado », do unika. Pro tio, kontraŭ ĉiuj formoj de racismo aŭ de antaŭjuĝo, kiuj estas baroj kontraŭ la unuiĝo de la homaro, oni devas batali. La malsameco, kiu rezultas de la medioj kulturaj, klimataj aŭ politikaj, devas esti ne neniigita (60) sed komprenita kaj konsentita.

El tiu triobla unueco rezultas la etikaj principoj de la baha-ismo : egaleco inter homoj viraj kaj inaj, malaperigo de ĉiuj antaŭjuĝoj raciaj, etnaj, religiaj, lingvaj kaj klasaj, aliro por ĉiuj al edukado kaj al internacia helplingvo (61) redukto de ekstremaj riĉecoj kaj malriĉecoj, harmonio de la scienco kun la religio, kompleta rifuzo de kia ajn perforto kaj kia ajn partopreno politika... (62)

Sen klerikaro nek sakramentoj, la baha-a religio havas tamen kelkajn ritojn. La religian vivon ritmas la ĉiutaga preĝado konsistanta el recitado de unu el la tri tekstoj priskribitaj de Bahá’u’lláh, kun la rigardo turnita al la sankta urbo Saint jean d'Acre. Oni ankaŭ povas preĝi en « ador-domo » (63) malfermita al la kredantoj de ĉiuj religioj.

Komence de ĉiu monato de la baha-a kalendaro kunvenas la fideluloj en loka centro ( se ekzistas ). Tiu komunuma kunveno konsistas el tri fazoj : la unua estas dediĉita al la preĝado kaj al la legado de la sanktaj tekstoj, la dua al la administraj aferoj kaj la tria estas festa  manĝo. La jaro estas dividita inter 19 monatoj po 19 tagoj kaj komenciĝas la 21an de marto je la printempa ekvinokso : tiu unua tago nomiĝas Naw-Ruz (64). Ornamita de festoj por celebri la gravajn eventojn de la Kredo (65) la jaro finiĝas je la 26a de februaro per la aldono de 4 « intermetitaj tagoj » nomitaj Ayyam-i-Ha (66) kaj dediĉitaj al festo kaj gastigado. La lasta monato de la jaro ('Ala de la 2a ĝis la 20a de marto ) estas tiu de la fasto. La Baha-a  Erao malfermiĝas en 1844 kaj estas dividita en diversaj periodoj po 19 : 19 jaroj konsistigas periodon nomitan Vahid (Unuo) kaj 19 Vahid konsistigas periodon nomitan Kull-i-Shay (Ĉio = 361 jaroj).

La baha-ismo kondamnas drinkadon da alkoholaĵoj, uzadon da drogoj, vetludojn, klaĉadon, kaj rekomendas monogamion, fidelecon kaj, ĝenerale, higienon por sana vivo kaj afablajn homrilatojn.

Sekvo : la Agado de la Baha-anoj.
Notoj

(57) La Qarmat-oj de Bahrejn dum la 10a jarcento, kaj la Nizari-oj de Iranio dum la 12a jarcento, kiuj ambaŭ devenas de la ismael-a ŝija-ismo, nuligis ĉion aŭ parton de la korana leĝo post la alveno de «sia » profeto. Δ
(58) Multaj leĝoj estas respondo al tiuj truditaj de islamo. Krome multajn referencojn al la antaŭislamaj kulturoj iranaj oni trovas en la baha-a teologio. Δ
(59) La du lastaj devenas de klarigoj de ‘Abdu’l-Bahá. Kriŝno estas nun aldonita al tiu listo. Δ
(60) La baha-aj tekstoj estas tradukitaj al pli ol 800 lingvoj kaj dialektoj. Δ
(61) Ili estas tre interesigitaj de Esperanto. Δ
(62) Male de la azal-aj bab-anoj. Δ
(63) Ekzistas 7 ador-domoj en la mondo, sur la 5 kontinentoj. Oni nun pripensas projekton por konstrui ador-domon en Francio. Δ
(64) Naw-Ruz estas la novjara festo de la kalendaroj irana kaj zoroastra. Δ
(65) 21an de aprilo : Bahá’u’lláh anoncas sian mision en 1863 / 23an de majo : Báb anoncas sian mision en 1844 / 29an de majo : forpaso de Bahá’u’lláh en 1892 / 9an de julio : martirigo de Báb en 1850 / 20an de oktobro : naskiĝo de Báb en 1819 / 12an de novembro : naskiĝo de Bahá’u’lláh en 1817. Δ
(66) 5 tagojn oni aldonas por la superjaroj. Δ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de