Reveno al BEL

LA KAŜITAJ VORTOJ DE BAHÁ'U'LLÁH
Provizora traduko de B.E.L. surbaze de angla traduko de Shogi Effendi.
Esperantigita de E. Rodrigues Ontario (Buenos Aires 1981)

Antaùvorto

La Kaŝitaj Vortoj el la araba lingvo
 
01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48
49 50 51 52 53 54 55 56 57 58 59 60 61 62 63 64 65 66 67 68 69 70 71

La Kaŝitaj Vortoj el la persa lingvo
 
01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48
49 50 51 52 53 54 55 56 57 58 59 60 61 62 63 64 65 66 67 68 69 70 71 72
73 74 75 76 77 78 79 80 81 82

Epilogo



Antaùvorto

Li estas la Gloro de l'Gloroj
Ĉi tio estas kio descendis el la regno de la gloro eldirita far la lango de potenco kaj forto kaj revelaciita al la Profetoj pratempaj. Ni prenis ĝian internan esencon kaj vestis ĝin per la vestaĵoj de mallongeco, kiel signo de graco al la justuloj, por ke ili estu fidelaj al la  Konvencio kun Dio, kaj plenumu dum sia vivo kion Li konfidis al ili, kaj ili atingu en la regno de l' spirito la gemon de la Dia virto.

Reveno al la Komenco.
La Kaŝitaj Vortoj el la araba lingvo

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 1 : Ho Filo de l'Spirito ! Δ

Mia unua konsilo estas jene : Posedu puran, bonvoleman kaj radiantan koron, por ke vi estu posedanto de suvereneco pratempa, nepereebla kaj ĉiamdaŭra.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 2 : Ho Filo de l'Spirito ! Δ

La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco ; ne turnu vin for de ĝi se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin por ke Mi konfidu al vi. Per ĝia helpo vi vidos per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de aliuloj kaj vi konos per via propra konado kaj ne pere de l'konado de viaj proksimuloj. Meditu pri ĉi tio en via koro : kiel decas al vi esti. Vere justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia miserikordo. Loku ĝin, do, antaŭ viaj okuloj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 3 : Ho Filo de Homo ! Δ

Vualita en Mia antaŭmemora Esto kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco, Mi konadis Mian amon al vi ; tial Mi kreis vin. Mi gravuris en vin Mian bildon kaj rivelis al vi Mian belecon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 4 : Ho Filo de Homo ! Δ

Mi amis vian kreadon; sekve Mi kreis vin. Tial amu Min, por ke Mi menciu vian nomon kaj plenigu vian animon per la spirito de vivo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 5 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Amu Min, por ke Mi amu vin. Se vi ne amas Min, Mia amo neniel povas atingi vin. Sciu tion ĉi, ho servanto.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 6 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Via paradizo estas Mia amo ; via ĉiela hejmo, reunuiĝo kun Mi. Eniru tien, kaj ne malrapidu. Ĉi tio estas kio destiniĝis por vi en Nia regno plejsupra kaj en Nia ekzaltita regiono.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 7 : Ho Filo de Homo ! Δ

Se vi amas Min foriĝu el vi mem, kaj se vi serĉas Mian plaĉon, ne rigardu la vian, por ke vi mortu en Mi kaj Mi vivu eterne en vi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 8 : Ho Filo de l'Spirito ! Δ

Ne estos paco por vi krom se vi rezignos vin kaj turnos vin al Mi ; ĉar decas al vi glori en Mia nomo kaj ne en la via ; konfidi je Mi kaj ne je vi mem, ĉar Mi deziras esti amata sola kaj super ĉio, kio ekzistas.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 9 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Mia amo estas Mia fortikaĵo ; tiu, kiu eniras en ĝin, estas protektita kaj sekura, kaj tiu, kiu turnas sin for de ĝi, sendube devojiĝos kaj pereos.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 10 : Ho Filo de la Esprimado ! Δ

Vi estas Mia fortikaĵo ; eniru ĝin, por ke vi estu en sekureco. Mia amo estas en vi, konu ĝin, por ke vi trovu Min apud vi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 11 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Vi estas Mia lampo kaj Mia lumo estas en vi. Akiru el ĝi vian briladon kaj serĉu neniun alian krom Mi, ĉar Mi kreis vin riĉa kaj malavare verŝis Mian favoron sur vin.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 12 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Per la manoj de potenco Mi faris vin kaj per la fingroj de forto Mi kreis vin ; kaj interne de vi Mi metis la esencon de Mia lumo. Estu kontenta per ĝi kaj serĉu nenion pli, ĉar Mia verko estas perfekta kaj Mia ordono estas obeenda. Ne kontestu ĝin, nek havu dubon pri ĝi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 13 : Ho Filo de l'Spirito ! Δ

Mi kreis vin riĉa, kial vi defalas al malriĉeco ? Nobla mi faris vin, pro kio vi malnobliĝas ? El la esenco de la sciado Mi donis al vi estadon, kial vi serĉas klarigon ĉe iu krom Mi ? El la argilo de la amo mi modlis vin, kiamaniere vi okupiĝas pri aliulo ? Turnu vian rigardon al vi mem, por ke vi trovu Min interne de vi, forta, potenca kaj memsubtena.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 14 : Ho Filo de Homo ! Δ

Vi estas Mia regno kaj Mia regno ne pereas, pro kio vi timas vian pereon ? Vi estas Mia lumo kaj Mia lumo neniam estingiĝas, kial vi timegas la estingiĝon ? Vi estas Mia gloro kaj Mia gloro ne disipiĝas ; vi estas Mia vesto kaj Mia vesto neniam eluziĝos. Restu do en via amo al Mi, por ke vi trovu Min en la regno de la gloro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 15 : Ho Filo de l'Esprimado ! Δ

Turnu vian vizaĝon al la Mia kaj rezignu ĉion krom Mi, ĉar Mia suvereneco  pludaŭras, kaj Mia regno ne pereas. Se vi serĉus alian krom Mi, eĉ se vi esploras la universon por eterne via serĉado estas vana.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 16 : Ho Filo de la Lumo ! Δ

Forgesu ĉion krom Mi kaj komunikiĝu kun Mia spirito. Ĉi tio apartenas al la esenco de Mia ordono, pro tio turnu vin al ĝi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 17 : Ho Filo de Homo ! Δ

Estu kontenta pri Mi kaj ne serĉu alian helpulon. Ĉar neniu krom Mi povas ja sufiĉi al vi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 18 : Ho Filo de la Spirito ! Δ

Ne petu al Mi kion Ni ne deziras por vi, estu do kontenta pri tio, kion Ni ordonis por vi, ĉar estas tio, kio profitas al vi, se per ĝi vi kontentiĝas.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 19 : Ho Filo de la Mirinda Vizio ! Δ

Mi enblovis en vin spiron de Mia propra Spirito, por ke vi estu Mia amanto. Kial vi forlasis Min kaj serĉis amaton alian ol Min ?

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 20 : Ho Filo de l'Spirito ! Δ

Mia rajto je vi estas granda, ĝi ne povas esti forgesita. Mia graco por vi estas abunda, ĝi ne povas esti vualita. Mia amo starigis en vin sian hejmon, ĝi ne povas esti kaŝita. Mia lumo evidentiĝas al vi, ĝi ne povas esti obskurita.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 21 : Ho Filo de Homo ! Δ

Sur la arbon de brileganta gloro Mi pendigis por vi la plej elektindajn fruktojn, pro kio vi turnis vin for kaj kontentiĝis per tio, kio estas malpli bona ? Revenu do al tio, kio estas pli bona por vi en la regno plejsupra.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 22 : Ho Filo de l'Spirito ! Δ

Nobla mi kreis vin, tamen vi malnobliĝis. Leviĝu do al tio, por kio vi estas kreita.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 23 : Ho Filo de l'Plejsupera ! Δ

Al la eterneco Mi vokas vin, tamen vi serĉas tion, kio pereas. Kio igis vin turni vin for de Nia deziro kaj serĉi la vian ?

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 24 : Ho Filo de Homo ! Δ

Ne transpasu viajn limojn nek pretendu tion, kio ne decas al vi. Sterniĝu antaŭ la vizaĝo de via Dio, Eternulo de forto kaj potenco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 25 : Ho Filo de l' Spirito ! Δ

Ne fanfaronu super la malriĉulo, ĉar Mi gvidas lin laŭ lia vojo kaj Mi vidas vin en via erarema stato kaj konfuzas vin por ĉiam.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 26 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Kiamaniere vi povas forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj ? Kiu ajn faras tion estas malbenita de Mi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 27 : Ho Filo de Homo ! Δ

Ne flustru pri la pekoj de aliaj dum vi mem estas pekanto. Se vi malobeos ĉi tiun ordonon, malbenita estos vi, kaj al tio Mi atentos.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 28 : Ho Filo de l'Spirito ! Δ

Sciu vere : Tiu, kiu postulas al la homoj esti justaj kaj mem faras maljustaĵon ne apartenas al Mi, eĉ se li portas Mian nomon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 29 : Ho Filo de l' Esto ! Δ

Ne atribuu al iu ajn tion, kion vi ne volus esti atribuita al vi, nek diru tion, kion vi ne plenumas. Ĉi tio estas Mia ordono al vi ; observu ĝin.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 30 : Ho Filo de Homo ! Δ

Ne rifuzi doni al Mia servanto se li petus ion de vi, ĉar lia vizaĝo estas Mia vizaĝo ; humiliĝu, do, antaŭ Mi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 31 : Ho filo de l'Esto ! Δ

Taksu vin mem ĉiutage antaŭ ol vi estos vokita al juĝo ; ĉar la morto neatendita atingos vin kaj vi estos vokita por taksi viajn farojn.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 32 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Mi faris la morton ĝojportanto al vi. Pro kio vi malĝojas ? Mi igis la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualiĝas for de ĝi ?

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 33 : Ho Filo de l'Spirito ! Δ

Per la feliĉaj novaĵoj de la lumo Mi salutas vin ; ekĝoju ! Al la kortego de sankteco Mi vokas vin ; restu tie, por ke vi vivu en paco por ĉiam.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 34 : Ho Filo de l'Spirito ! Δ

La spirito de sankteco alportas al vi la feliĉan novaĵon de la reunuiĝo; pro kio vi malĝojas ? La spirito de potenco konfirmas vin en Sian Kredon ; kial vi vualigas vin ? La lumo de Lia vizaĝo gvidas vin ; kiamaniere vi povas perdi la vojon ?

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 35 : Ho Filo de Homo ! Δ

Ne malĝoju krom se vi estas fore de Ni. Ne ekĝoju krom se vi alproksimiĝas kaj revenas al  Ni.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 36 : Ho Filo de Homo ! Δ

Ĝoju je la feliĉo de via koro, por ke vi indu renkonti Min kaj speguli Mian  belecon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 37 : Ho Filo de Homo ! Δ

Ne demetu Mian beloplenan mantelon, nek seniĝu je via parto de Mia mirinda fontano, por ke vi neniam soifu.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 38 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Marŝu laŭ Miaj statutoj pro amo al Mi kaj rifuzu al vi tion, kion vi deziras, se vi serĉas Mian volon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 39 : Ho Filo de Homo ! Δ

Ne malatentu Miajn ordonojn se vi amas Mian belecon, kaj ne forgesu Miajn konsilojn se vi volas atingi Mian bonplaĉon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 40 : Ho Filo de Homo ! Δ

Eĉ se vi rapidegus tra la vastecon de l' spaco kaj trairus la ampleksecon de la ĉielo, tamen vi ne trovus ripozon krom en la submetiĝo al Nia ordono kaj en la humileco antaŭ Nia Vizaĝo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 41 : Ho Filo de Homo ! Δ

Glorigu Mian Kredon, por ke Mi rivelu al vi la misterojn de Mia grandeco kaj supurbrilu vin per la lumo de eterneco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 42 : Ho Filo de Homo ! Δ

Humiliĝu antaŭ Mi , por ke Mi gracevole vizitu vin. Leviĝu por la triumfo de Mia Kredo, por ke estante ankoraŭ surtere vi atingos la venkon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 43 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Faru mencion pri Mi sur Mia tero, por ke en Mia ĉielo Mi memoru vin, tiele Miaj okuloj kaj la viaj konsoliĝos.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 44 : Ho Filo de l'Trono ! Δ

Via aŭdpovo estas Mia aŭdpovo, aŭdu per tio. Via vidpovo estas Mia vidpovo, vidu per tio, por ke en via plej interna animo vi povas atesti al Mia ekzaltita sankteco, kaj Mi interne de Mi Mem povos atesti al ekzaltita rango por vi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 45 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Strebadu al morto de martiro sur Mia pado, kontenta pri Mia volo kaj dankema pro tio, kion Mi ordonas, por ke vi ripozu kun Mi sub la baldakeno de majesteco malantaŭ la tabernaklo de gloro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 46 : Ho Filo de Homo ! Δ

Pripensu kaj meditu. Ĉu estas via deziro morti sur via lito, aŭ verŝi vian sangon sur la polvo kiel martiro sur Mia pado, kaj tiele fariĝi la manifestanto de Mia ordono kaj la rivelanto de Mia lumo en la plej alta paradizo ? Elektu juste, ho servanto !

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 47 : Ho Filo de Homo ! Δ

Je Mia beleco ! Tinkturi vian hararon per via sango estas pli granda antaŭ Miaj okuloj ol la kreado de l' universo kaj la lumo de ambaŭ mondoj. Strebu do por atingi ĉi tion, ho servanto !

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 48 : Ho Filo de Homo ! Δ

Por ĉio estas signo. La signo de amo estas animforteco en Mia dekreto, kaj pacienco sub Miaj provoj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 49 : Ho Filo de Homo ! Δ

La vera amanto sopiras al suferado same kiel la ribelulo al pardono kaj la pekanto al  mizerikordo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 50 : Ho Filo de Homo ! Δ

Se malfeliĉoj ne okazas al vi sur Mia pado, kiamaniere vi povas sekvi la vojojn de tiuj, kiuj estas kontentaj pri Mia volo ? Se provoj ne afliktas vin en via sopiro renkonti Min, kiamaniere vi atingos la lumon en via amo al Mia beleco ?

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 51 : Ho Filo de Homo ! Δ

Mia aflikto estas Mia providenco, laŭaspekte ĝi estas fajro kaj venĝo, sed interne ĝi estas lumo kaj mizerikordo. Rapidu al ĝi, por ke vi fariĝu eterna lumo kaj senmorta spirito. Ĉi tio estas Mia ordono al vi, observu ĝin.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 52 : Ho Filo de Homo ! Δ

Se prospero venos al vi, ne ekĝoju, kaj se humiligo trafos vin, ne ĉagrenu, ĉar ambaŭ forpasos kaj ne estos plu.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 53 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Se malriĉeco atingas vin, ne ĉagrenu ; ĉar siatempe la Eternulo de l' riĉeco vizitos vin. Ne timu humiligon, ĉar gloro iutage kovros vin.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 54 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Se via koro estas fiksita al ĉi tiu eterna nepercebla regno, kaj al ĉi tiu pratempa, ĉiamdaŭra vivo, forlasu ĉi tiun morteman kaj forpasantan suvereneon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 55 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Ne okupiĝu pri ĉi tiu mondo, ĉar per fajro Ni elprovas la oron, kaj per oro Ni elprovas Niajn servantojn.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 56 : Ho Filo de Homo ! Δ

Vi deziras oron kaj Mi volas vian liberiĝon el ĝi. Vi supozas vin riĉa posedante ĝin, kaj Mi rekonas vian riĉecon en via apartiĝo de ĝi. Je Mia vivo ! Ĉi tio estas Mia scio, kaj tio via fantazio ; kiamaniere povas Mia vojo akordiĝi kun la via ?

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 57 : Ho Filo de Homo ! Δ

Donacu Miajn riĉaĵojn al Miaj malriĉuloj, por ke en la ĉielo vi povos ĉerpi el deponejoj de nevelkema splendoro kaj trezoroj de nepereebla gloro. Sed je Mia vivo ! Oferi vian animon estas pli glora afero, se vi nur povus vidi per Miaj okuloj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 58 : Ho Filo de l'Homo ! Δ

La templo de la Esto estas Mia trono; purigu ĝin el ĉiuj aferoj, por ke tie Mi establiĝu kaj tiu Mi restu.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 59 : Ho Filo de l'Esto ! Δ

Via koro estas Mia hejmo : sanktigu ĝin por Mia descendo. Via spirito estas Mia loko de revelacio : purigu ĝin por Mia manifestiĝo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 60 : Ho Filo de Homo ! Δ

Metu vian manon sur Mian sinon, por ke Mi leviĝu super vi, radianta kaj brileganta.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 61 : Ho Filo de Homo ! Δ

Ascendu al Mia ĉielo por ke vi atingu la ĝojon de reunuiĝo, kaj el la kaliko de nepereebla gloro trinkegu la nekompareblan vinon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 62 : Ho Filo de Homo ! Δ

Multaj tagoj pasis super vin dum vi okupiĝadis pri viaj fantaziaĵoj kaj vanaj imagaĵoj. Ĝis kiam vi dormetos sur via lito ? Levu la kapon el la dormo, ĉar la Suno leviĝis ĉe la zenito, eble ĝi brilos sur vin per la lumo de l' beleco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 63 : Ho Filo de Homo ! Δ

La lumo estas brilinta sur vin elde la horizonto de la Sankta Monto kaj la spirito de iluminado elspiris en la Sinajo de via koro. Sekve liberiĝu el la vualoj de senutilaj fantazioj kaj eniru en Mian kortegon, por ke vi estu preta por la eterna vivo kaj inda renkonti Min. Tiele la morto ne trafos vin, nek laciĝo, nek maltranvilo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 64 : Ho Filo de Homo ! Δ

Mia eterneco estas Mia kreaĵo, Mi kreis ĝin por vi. Faru ĝin la vesto por via templo. Mia unueco estas Mia manfaritaĵo; Mi forĝis ĝin por vi; vestu vin per ĝi, por ke vi estu ĝis eterne la rivelado de Mia nepereema Esto.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 65 : Ho Filo de Homo ! Δ

Mia majesto estas Mia donaco al vi, kaj Mia grandiozeco la signo de Mia mizerikordo al vi. Tio, kio decas al Mi neniu komprenos nek neniu povos ĝin rakonti. Vere, Mi gardis ĝin en Miaj kaŝitaj deponejoj kaj en la trezorejoj de mia ordono, kiel signo de Mia kompato al Miaj servantoj kaj de Mia mizerikordo al Mia popolo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 66 : Ho Infanoj de la Dia kaj nevidebla Esenco ! Δ

Vi estos malhelpataj ami Min, kaj homoj estas perturbataj, kiam ili mencios Min. Ĉar la mensoj ne povas kompreni Min nek la koroj enteni Min.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 67 : Ho Filo de l' Beleco ! Δ

Je Mia Spirito kaj je Mia favoro ! Je Mia mizerikordo kaj je Mia beleco! Ĉio, kion Mi estas rivelinta al vi per la langvo de potenco kaj skribis por vi per la plumo de povo, estas konforme al viaj kapablo kaj komprenemo, kaj ne al Mia rango kaj la melodio de Mia voĉo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 68 : Ho Idoj de Homoj ! Δ

Ĉu vi ne scias, kial Mi kreis vin ĉiujn el la sama polvo ? Por ke neniu laŭdegu sin super la alia. Meditu senĉese en viaj koroj, kiamaniere vi estis kreitaj. Pro tio, ke Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco, devas vi esti kiel ununura animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo kaj restadi en la sama lando, por ke elde via plej interna esto pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malavareco estu manifestataj. Tio estas Mia konsilo al vi, ho lumularo! Atentu al ĉi tiu konsilo, por ke vi akiru la frukton de sankteco el la arbo de la mirinda gloro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 69 : Ho Vi Filoj de l' Spirito ! Δ

Vi estas Mia trezorejo, ĉar en vin Mi deponis la perlojn de Miaj misteroj kaj la gemojn de Mia kono. Gardu ilin kontraù la fremduloj inter Miaj servantoj kaj kontraŭ la malpiuloj inter Mia popolo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 70 : Ho Filo de Tiu, Kiu staris per sia propra Ento en la Regno de sia Memo ! Δ

Sciu, ke Mi blovetis en vin ĉiujn la aromojn de sankteco, plene revelaciis al vi Mian vorton, perfektigis pere de vi Mian donacemon kaj deziris al vi tion, kion Mi deziris al Mi mem. Estu kontenta pri Mia volo kaj dankema al Mi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Araba 71 : Ho Filo de Homo ! Δ

Skribu ĉion, kion Ni rivelis al vi per la inko de lumo, sur la tabelon de via spirito. Se ĉi tio ne estas ebla al vi, faru do vian inkon el la esenco de via koro. Se ĉi tion vi ne povas fari, tiam skribu per tiu karmezina inko, kiu estis verŝita sur Mia pado. Ia pli dolĉa estas ĉi tio al Mi ol ĉio alia, ke ĝia lumo pludaŭru por ĉiam.

Reveno al la Komenco.
La Kaŝitaj Vortoj el la persa lingvo

Je la nomo de l'Sinjoro de l'Esprimado, la Potenculo

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 1 : Ho vi kiujn havas mensojn por scii kaj orelojn por aŭskulti ! Δ

La unua alvoko de l' Amato estas ĉi tiu: Ho mistika najtingalo ! Restu nenie krom en la rozĝardeno de la Spirito. Ho mesaĝisto de la Salomono de amo ! Serĉu nenian ŝirmejon krom en la Ŝeba de la Bonamato, kaj ho senmortema fenikso ! Loĝu nenie krom sur la monto de l'fideleco. Tie estas via loĝejo, se per la flugiloj de via animo vi soras al la regno senlima kaj vi klopodas atingi vian celon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 2 : Ho filo de l'spirito ! Δ

La birdo serĉas sian neston ; la najtingalo la ĉarmon de la rozo ; dum tiuj birdoj, la koroj de la homoj, kontentaj pri forpasanta polvo, devojiĝis for de sia eterna nesto, kaj kun la okuloj rigardantaj la koton de neglektemo, ili seniĝis je la gloro de l'dia ĉeesto. Ve ! Kiel strange kaj mizere ; pro nura taspleno ili deflankiĝis for de la ondegantaj maroj de l' Plejaltulo kaj restis for de la plej brilanta horizonto.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 3 : Ho amiko ! Δ

En la ĝardenon de via koro plantu nenion krom la rozo de la amo, kaj for de la najtingalo de la korinklino kaj deziro ne malstreĉu vian tenadon. Alte taksu la kunestecon de la justuloj kaj evitu ĉian kontaktiĝon kun la malpiuloj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 4 : Ho filo de l'justeco ! Δ

Kien povas iri amanto se ne al la lando de sia amatino ? Kaj kiu serĉanto trovas ripozon for de sia kordeziro ? Por la vera amanto reunuiĝo estas vivo kaj disiĝo estas morto. Lia brusto seniĝas je pacienco kaj lia koro ne sentas pacon. Miriadojn da vivoj li rezignus por rapidi al la loĝejo de sia amatino.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 5 : Ho filo de l'polvo ! Δ

Vere Mi diras al vi : el ĉiuj homoj la plej neglektema estas tiu, kiu disputas senutila kaj  strebas elstariĝi super la fratoj. Diru, ho fratoj ! Agoj kaj ne vortoj, estu via ornamaĵo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 6 : Ho filo de la tero ! Δ

Sciu vere, tiu koro, en kiu restas la plej eta signo de envio, neniam atingos Mian eternan regionon, nek ĝi enspiros la dolĉan aromojn de pureco, kiuj emanas el Mia regno de sankteco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 7 : Ho filo de la amo ! Δ

Vi estas nur unu paŝon for de la gloraj ĉielaj altecoj kaj de la paradiza arbo de la amo. Faru vi unu paŝon, kaj per la sekvanta antaŭeniru en la senmortan regnon kaj eniru la pavilonon de la eterneco. Aŭskultu do al tio, kio estas revelaciita de la plumo de gloro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 8 : Ho filo de l'gloro ! Δ

Rapidegu sur la pado de sankteco, kaj eniru en la ĉielon de komunio kun Mi. Purigu vian koron per la polurilo de la spirito, kaj hastu al la kortego de l'Plejaltulo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 9 : Ho forflugema ombro ! Δ

Preterigu la malaltajn etapojn de dubo, kaj leviĝu al la ekzaltaj altecoj de l' certeco. Malfermu la okulojn de la vero por ke vi vidu la senvualitan Belecon, kaj vi ekkriu : Sanktigata estu la Eternulo, la plej eminenta el ĉiuj kreantoj !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 10 : Ho filo de l'deziro ! Δ

Aŭskultu ĉi tion : la mortemaj okuloj neniam rekonos la ĉiamdaŭran belecon, nek la senviva koro ĝojos pro io krom la velkinta floro. Ĉar similaĵo similaĵon serĉas kaj ĝojas en kunesto kun sia speco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 11 : Ho filo de la polvo ! Δ

Blindigu viajn okulojn, por ke vi kontemplu Mian belecon ; ŝtopu viajn orelojn, por ke vi aŭskultu la dolĉan melodion de Mia voĉo ; malplenigu vin je ĉia sciado, por ke vi povu partopreni en Mia sciado ; kaj sanktigu vin je riĉaĵoj, por ke vi povu obteni daŭrantan parton de la oceano de Mia eterna riĉeco. Blindigu viajn okulojn, tio estas, al ĉio krom al Mia beleco ; ŝtopu viajn orelojn al ĉio krom al Mia vorto ; malplenigu vin je ĉia sciado krom je la sciado pri Mi ; por ke per klara vido, pura koro kaj atenta orelo vi povu eniri en la kortegon de Mia sankteco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 12 : Ho posedanto de du vidsensoj ! Δ

Fermu unu okulon kaj malfermu la alian. Fermu unu antaŭ la mondo kaj ĉio, kio en ĝi estas, kaj malfermu la alian antaŭ la sankta beleco de la Amato.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 13 : Ho Miaj filoj ! Δ

Mi timas, por ke, seniĝintaj je la melodio de la ĉiela kolombo, vi sinkados en la ombrojn de la totala perdiĝo, kaj neniam ajn vidintaj la belecon de la rozo, vi retroiros al la akvo kaj la argilo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 14 : Ho amikoj ! Δ

Ne forlasu la ĉiamdaŭran belecon pro mortanta beleco, nek inklinu vian koron al ĉi tiu mortema mondo de polvo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 15 : Ho filo de l'spirito ! Δ

Alvenas la tempo kiam la najtingalo de santeco ne plu malkovros la intimajn misterojn kaj vi ĉiuj estos senigitaj je la ĉiela melodio kaj je la voĉo devenanta de la alto.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 16 : Ho esenco de la neglektemo ! Δ

Miriadoj da mistikaj langoj esprimas sin per unu voĉo , kaj miriadoj da kaŝitaj misteroj estas revelacitaj per unu sola melodio ; sed, ho ve ! Ne ekzistas orelo por aŭskulti nek koro por kompreni.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 17 : Ho kunuloj ! Δ

La pordoj al la Senlimeco staras plene malfermaj kaj la loĝejo de l'Amato estas ornamita per la sango de la amantoj, tamen ĉiuj krom nur kelkaj restas seniĝintaj je ĉi tiu ĉiela urbo, kaj eĉ el ĉi tiuj malmultaj neniu krom la plej eta manpleno troviĝas kun pura koro kaj sanktigita spirito.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 18 : Ho loĝantoj en la plej supera paradizo ! Δ

Proklamu al la filoj de la certeco, ke en la regnoj de sankteco, proksime al la ĉiela paradizo, aperas nova ĝardeno, ĉirkaŭ kiu rondiras la enloĝantoj de la regno de la alto kaj la senmortaj loĝantoj de la ekzaltita paradizo. Strebu, do, por ke vi atingu tion rangon, por ke vi solvu la misterojn de la amo elde ĝiaj anemonoj kaj vi lernu la sekreton de la dia kaj perfekta saĝeco elde ĝiaj perfektaj fruktoj. Konsolitaj estas la okuloj de tiuj, kiuj eniras kaj loĝas tie !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 19 : Ho Miaj amikoj ! Δ

Ĉu vi forgesis tiun veran kaj radiantan matenon, kiam en tiuj sanktaj kaj benitaj ĉirkaŭaĵoj vi ĉiuj kuniĝis antaŭ Mi, sub la ombro de la arbo de la vivo, kiu estas plantita en la tutglora paradizo ? Timfrapitaj vi aŭskultis dum Mi eldiris la jenajn tri sanktegajn vortojn : Ho amikoj ! Ne preferu vian volon al la Mia, neniam deziru tion, kion Mi ne deziras por vi, kaj ne proksimiĝu al Mi kun senvivaj koroj makulitaj per mondaj deziroj kaj avidecoj. Se vi nur sanktigus viajn animojn, je ĉi tiu horo vi memorus tiun lokon kaj tiujn ĉirkaŭaĵojn, kaj la vero de Mia eldiro evidentiĝus al vi.

En la oka de la plej sanktaj linioj, en la kvina Tabelo de Paradizo, Li diras :

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 20 : Ho vi, kiuj kuŝas kiel mortintoj sur la kampo de neglektemo!

Jarcentoj forpasis kaj viaj karegaj vivoj estas preskaŭ finitaj, tamen eĉ ne unu sola elspiro de pureco atingis Nian kortegon de sankteco elde vi. Kvankam mergitaj en la oceano de  nekredemo, tamen per viaj lipoj vi konfesas la unikan kaj veran kredon de Dio. Tiun, kiun Mi abomenas, vi amas, kaj el Mia malamiko vi faris amikon. Malgraŭe, vi iradas sur Mia tero vantaj kaj memkontentaj, ne atentante ke Mia tero laciĝas pri vi kaj ke ĉio en ĝi evitas vin. Se vi nur malfermus viajn okulojn, vi vere preferus miriadon da afliktoj ol ĉi tiu ĝojo, kaj vi konsiderus la morton mem pli bona ol ĉi tiu vivo. Δ

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 21 : Ho moviganta formo el polvo ! Δ

Mi deziras komunion kun vi, sed vi rifuzas konfidi al Mi. La glavo de via ribelemo faligis la urbon de via espero. Ĉiam mi estas proksime al vi, sed vi restas for de Mi. Senperean gloron Mi elektis por vi, tamen vi preferas senliman honton por vi. Dum ankoraŭ estas tempo, revenu kaj ne perdu vian ŝancon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 22 : Ho filo de l'deziro ! Δ

La kleruloj kaj saĝuloj dum longaj jaroj strebis kaj malsukcesis atingi la ĉeeston de l' Ĉioglorulo ; ili pasigis siajn vivojn serĉante Lin, tamen ili ne vidis la belecon de Lia vizaĝo. Vi senpene atingis vian celon kaj senserĉe trovis la objekton de via aspiro. Kaj tamen vi restis tiom envolvitaj per la vualo de via memo, ke viaj okuloj ne vidis la belecon de l' Amato, nek via mano tuŝis la randon de Lia mantelo. Vi okulhavaj, rigardu kaj admiru.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 23 : Ho loĝantoj de la urbo de la amo ! Δ

Mortigaj ventofrapoj atakis la ĉiamdaŭran kandelon, kaj la beleco de la ĉiela Junulo estas vualita en malheleco de la polvo. La ĉefo de la monarkoj de la amo estas persekutita fare de l'popolo de tiraneco, kaj la kolombo de sankteco kuŝas mallibera en la ungegoj de strigoj. La loĝantoj en la pavilono de gloro kaj la ĉielanaro priploras kaj lamentas, dum vi ripozas en la regno de neglektemo, kaj vi opinias vin esti la veraj amikoj. Kiel vantaj estas via imagaĵoj !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 24 : Ho vi kiuj estas malsaĝaj, tamen havas reputacion esti saĝaj !

Kial vi alivestas vin kiel paŝtisto, kiam interne vi fariĝis lupoj celantaj al Mia grego ? Vi estas kiel tiu stelo, kiu leviĝas antaŭ la tagiĝo, kaj kiu kvankam ĝi ŝajnas radianta kaj luma,  devojigas la vojirantojn for de Mia urbo al la vojo de pereo. Δ

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 25 : Ho vi ŝajne puraj sed interne abomenaj ! Δ

Vi estas kiel klara, sed amara akvo, kiu aspektas kristale pura, sed el kiu, kiam la dia Provanto gustumis ĝin, eĉ ne unu guto estas akceptita. Ja la sunradio falas same sur la polvon kiel sur la spegulon ; tamen ili malsimilas laù reflekto same kiel la stelo disde la tero, ja, nemezurebla estas la diferenco !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 26 : Ho amiko laŭ vorto ! Δ

Meditu momenton. Ĉu vi iam aŭdis, ke amiko kaj malamiko restu en unu koro ? Forpelu do, la fremdulon, por ke la Amiko eniru Sian hejmon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 27 : Ho filo de l'polvo ! Δ

Ĉion, kio estas en la ĉielo kaj la tero Mi difinis por vi, krom la homa koro, kiun Mi faris restadejo de Mia beleco kaj gloro; tamen vi donis Mian hejmon kaj loĝejon al alia ol Mi ; kaj kiam ajn la manifestiĝo de Mia sankteco celis Sian propran rezidejon, fremdulon trovis Li tie, kaj senhejma, rapidis al la sanktejo de la Amato. Malgraŭ tio Mi kaŝis vian sekreton kaj ne deziris vian honton.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 28 : Ho esenco de la deziro ! Δ

Oftege en la tagiĝoj Mi turnis min for de la regnoj de l'Senlokeco al via rezidejo, kaj trovis vin sur la lito de l'komforto okupita pri aliaj krom Mi. Je tio, kiel fulmo de la spirito, Mi reiris al la regnoj de la ĉiela gloro kaj ne flustris ĝin en Miaj ripozejoj de la alto al la sanktulanaro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 29 : Ho filo de l'malavareco ! Δ

Elde la deserto de l' nenieco, per la argilo de Mia ordono, Mi aperigis vin, kaj Mi definis por via trejnado ĉiun ekzistantan atomon kaj la esencon de ĉiuj kreitaĵoj. Tiele, antaŭ ol vi venis el la ventro de via patrino, Mi destinis por vi du fontanojn de pura lakto, okulojn por prizorgi vin kaj korojn por ami vin. Pro Mia korfavoro, en la ombro de Mia mizerikordo, Mi nutradis vin, kaj protektis vin per la esenco de Mia graco kaj favoro. Kaj Mia celo en ĉio ĉi tio estis, ke vi atingu Mian ĉiamdaŭran regnon kaj fariĝu inda je Miaj nevideblaj donacoj. Kaj tamen  senatenta vi restis, kaj maturiĝinte, vi neglektis ĉiujn Miajn benojn kaj okupiĝis pri viaj  bagatelaj imagaĵoj tiamaniere, ke vi fariĝis plene forgesema, kaj deturniĝinte for de la portaloj de la Amiko, vi restis en la kortegoj de Mia malamiko.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 30 : Ho servutulo de la mondo ! Δ

En multaj tagiĝoj la brizo de Mia korfavoro blovetis super vi kaj trovis vin endormiĝinta sur la lito de neatentemo. Kaj lamentante pri via stato, ĝi reiris tien de kie ĝi venis.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 31 : Ho filo de l'tero ! Δ

Se vi deziras havi Min, serĉu neniun alian krom Mi ; kaj se vi deziras kontempli Mian  belecon, fermu viajn okulojn antaŭ la mondo kaj ĉio, kio estas en ĝi ; ĉar Mia volo kaj la volo de alia ol Mi, simile al fajro kaj akvo, ne povas loĝi kune en unu koro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 32 : Ho vivtenita fremdulo ! Δ

La kandelo de via koro estas ekbruligita per la mano de Mia potenco, ne estingu ĝin per la malfavoraj ventoj de l' memo kaj de la pasio. La kuracigilo de ĉiuj viaj malsanoj estas memori Min, ne forgesu tion. Mia amo estu via trezoro kaj amzorgu ĝin eĉ kiel viajn proprajn  vidpovon kaj vivon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 33 : Ho Mia frato ! Δ

Aŭskultu la plezurigajn vortojn de Mia mieldolĉa lango, kaj trinku la torenton de mistika sankteco elde Miaj sukerverŝantaj lipoj. Semu la semojn de Mia dia saĝeco en la puran grundon de via koro, kaj akvumu ilin per la akvo de certeco, por ke la hiacintoj de Mia scio kaj saĝeco ekburĝonu freŝaj kaj verdaj en la sankta urbo de via koro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 34 : Ho loĝantoj de Mia paradizo ! Δ

Per la manoj de korfavoro Mi plantis en la sanktan ĝardenon de l' paradizo la novan arbon de viaj amo kaj amikeco, kaj Mi akvumis ĝin per la bonfaraj pluvoj de Mia tenera graco ; nun, kiam la momento alvenis por ĝia fruktiĝo, strebu, por ke ĝi estu protektata kaj ne konsumita de la flamo de deziro kaj pasio.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 35 : Ho Miaj amikoj ! Δ

Estingu la flamon de l'eraro kaj ekbruligu en viaj koroj la ĉiamdaŭran torĉon de dia gvidado, ĉar post nelonge, la elprovantoj de la homaro akceptos, en la sankta ĉeesto de l'Adorato, nenion krom la plej pura virto kaj agoj de senmakula sankteco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 36 : Ho filo de l'polvo ! Δ

La saĝuloj estas tiuj, kiuj ne parolas krom se ili havas aŭdantaron, simile al la pokalportanto, kiu ne proponas sian pokalon ĝis li trovas serĉanton, kaj al la amanto, kiu ne ĝojkrias elde la profundoj de sia koro ĝis li kontemplas la belecon de sia amatino. Sekve, semu la semojn de saĝeco kaj scio en la pura grundo de la koro, kaj tenu ilin kaŝitaj ĝis la hiacintoj de la dia saĝo burĝonos el la koro kaj ne el la koto kaj argilo.

Sur la unua linio de la Tabelo estas registrite kaj skribite, kaj interne de la sanktejo de la tabernaklo de Dio estas kaŝite :

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 37 : Ho Mia servanto ! Δ

Ne forlasu por tio, kio pereas, ĉiamdaŭran regnon, kaj ne forĵetu ĉielan suverenecon por monda deziro. Ĉi tiu estas la rivero de l' ĉiamdaŭra vivo, kiu elfluis el la fonto de la plumo de l'Mizerikordulo ; bone estas al tiuj, kiuj trinkas el ĝi !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 38 : Ho filo de l'spirito ! Δ

Disrompu vian kaĝon kaj, kiel la fenikso-birdo de la amo, soru al la firmamento de sankteco. Rezignu vin mem kaj, plene de la spirito de la mizerikordo, loĝu en la regno de la dia  sankteco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 39 : Ho ido de l'polvo ! Δ

Ne kontentiĝu per la komforto de forpasanta tago, nek senigu vin je la ĉiamdaŭra ripozo. Ne interŝanĝu la ĝardenon de eterna delico por la polvamaso de mortema mondo. Elde via prizono leviĝu al la gloraj herbejoj de la alto, kaj elde via mortema kaĝo elflugu al la paradizo de la Senlokeco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 40 : Ho Mia servanto ! Δ

Liberigu vin el la katenoj de ĉi tiu mondo kaj malligu vian animon el la prizono de la memo. Profitu vian okazon, ĉar ĝi neniam plu revenos al vi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 41 : Ho filo de Mia servantino ! Δ

Se vi vidus la senmortan suverenecon, vi strebus forpasi elde ĉi tiu efemera mondo. Sed kaŝi antaŭ vi la unuan kaj riveli al vi la duan, estas mistero, kiun neniu krom la purkoraj povas kompreni.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 42 : Ho Mia servanto ! Δ

Purigu vian koron el malico kaj, liberiĝinte el envio, eniru la dian kortegon de sankteco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 43 : Ho Miaj amikoj ! Δ

Sekvu la vojojn de la volo de l'Amiko, kaj sciu, ke Lia plaĉo estas en la plaĉo de Lia kreituloj. Tio estas : neniu eniru la domon de sia amiko krom je la permeso de la amiko, nek tuŝu lian havaĵojn, nek preferu sian volon al tiu de la amiko, kaj neniel celu avantaĝojn super lin.  Pripensu tion, vi kiu havas envidkapablon !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 44 : Ho kunulo de Mia trono ! Δ

Ne aŭskultu malbonon kaj ne rigardu malbonon, ne malaltigu vin, nek suspiru, nek ploru. Ne diru fiaĵojn, por ke oni ne diru ilin al vi, kaj ne pligrandigu la kulpojn de aliaj, por ke viaj propraj kulpoj ne ŝajnu grandaj ; kaj ne deziru ies humiliĝon, por ke via propra humiliĝo ne evidentiĝu. Travivu, do, la tagojn de via vivo, kiuj estas malpli ol forfluganta momento, kun via menso nemakulita, via koro senmakula, viaj pensoj puraj, kaj via naturo sanktigita, por ke, libera kaj kontenta, vi povu demeti ĉi tiun morteman korpon kaj iri al la mistika paradizo kaj resti en la eterna regno por ĉiam.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 45 : Ve! Ve! Ho amantoj de la mondeca deziro ! Δ

Kvazaŭ per fulma rapideco vi preterpasis la Amaton, kaj vi neŝancele celas al satanecaj fantazioj. Vi genuiĝas antaŭ via vanta imagado, kaj nomas ĝin vero. Vi rigardas la dornon kaj nomas ĝin floro. Eĉ ne unu puran elspiron vi elspiris, nek la brizo de nedeziremo blovetis el la herbejoj de viaj koroj. Vi flankenĵetis la amemajn konsilon de l' Amato kaj tute forviŝis ilin el la tabelo de viaj koroj, kaj simile al la brutoj de l'kampo vi moviĝas kaj vivas en la brutpaŝtejoj de deziro kaj pasio.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 46 : Ho fratoj sur la pado ! Δ

Pro kio vi neglektis mencii la Amaton kaj restis for de Lia sankta ĉeesto ? La esenco de  beleco estas en la senkompara pavilono, lokita sur la trono de gloro, dum vi okupiĝas pri vantaj disputoj. La dolĉaj aromoj de sankteco eliĝas kaj la brizo de beno blovetas, tamen vi estas ĉiuj ege afliktitaj kaj senigitaj je ili. Ve al vi kaj al tiuj, kiuj iras laŭ viaj vojoj  kaj sekvas viajn piedpaŝojn.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 47 : Ho filo de l'deziro ! Δ

Formetu la robon de vanteco kaj senigu vin je la vestoj de l' fiereco.

En la tria el la plej sanktaj linioj skribitaj kaj registritaj en la Rubena Tabelo per la plumo de la nevidato la jena estas revelacita :

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 48 : Ho fratoj ! Δ

Estu indulgemaj unu al la aliaj kaj ne turnu vin al malbonaj aferoj. Ne fieru pri via gloro nek hontu pri humiliĝo. Je Mia beleco ! Mi kreis ĉion el la polvo, kaj al la polvo Mi reirigos ilin.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 49 : Ho filoj de l'polvo ! Δ

Rakontu al la riĉuloj pri la noktomezaj suspiroj de la malriĉuloj, por ke neglektemo ne  konduku ilin al la vojo de detruiĝo kaj senigu ilin je la Arbo de Riĉeco. Donaci kaj esti  malavara estas atributoj Miaj ; bone estas al tiu, kiu ornamas sin per Miaj virtoj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 50 : Ho kvintesenco de l'pasio ! Δ

Flankenmetu ĉian avidecon kaj provu esti kontenta ; ĉar la avidulo ĉiam estas senigita kaj la kontentulo estas amata kaj laŭ.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 51 : Ho filo de Mia servantino ! Δ

Ne estu maltrankvila en malriĉeco nek memfidema en riĉeco, ĉar la malriĉecon sekvas riĉeco kaj la riĉecon sekvas malriĉeco. Tamen, esti malriĉa pri ĉio krom Dio estas mirinda donaco, ne malgrandigu la valoron de tio, ĉar en la fino ĝi faros vin riĉa je Dio, kaj sekve vi scios la signifon de la esprimo, « Vere vi estas la malriĉuloj »; kaj la sanktaj vortoj , « Dio estas la Ĉioposedanto », simile al la vera mateniĝo ekaperos glorege brila sur la horizonton de la koro de la amanto kaj restos sekura sur la trono de l'riĉeco.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 52 : Ho filoj de l'neglekto kaj de la pasio ! Δ

Vi permesis al Mia malamiko eniri Mian domon kaj vi elĵetis Mian amikon, kaj en viaj koroj vi ensanktigis la amon al alia krom al Mi. Aŭskultu al la vortoj de la Amiko kaj turnu vin al Lia paradizo. Mondanecaj amikoj, celante sian propran profiton, ŝajnas ami unu la alian, dum fakte la vera Amiko amis kaj amas vin pro vi mem ; ja Li suferis sennombrajn afliktojn por gvidi vin. Ne estu mallojalaj al tia Amiko, ja prefere rapidu al Li. Tiele estas le tagstelo de la vorto de vereco kaj fideleco, kiu tagiĝis super la horizonto de la plumo de l'Eternulo de ĉiuj nomoj. Malfermu viajn orelojn, por ke vi aŭskultu la vorton de Dio, la helpanto en danĝero, la memekzistanto.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 53 : Ho vi, kiuj fieras pro la mortema riĉeco ! Δ

Sciu vere, ke la riĉeco estas fortega barilo inter la serĉanto kaj lia deziro, inter la amanto kaj lia amantino. La riĉuloj, krom malmultaj, neniel atingos la kortegon de Lia ĉeesto nek eniros la urbon de l'kontento kaj rezignacio. Bone estas do al tiu, kiu, estante riĉa, ne estas  malhelpata de liaj riĉaĵoj eniri la eternan regnon. Je la plej sankta nomo ! La splendoro de la riĉulo lumigos la loĝantaron de l'ĉielo, same kiel la suno lumigas la surterajn homojn !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 54 : Ho vi riĉuloj sur la tero ! Δ

La malriĉuloj inter vi estas Mia konfido ; gardu vi Mian konfidon, kaj ne celu nur vian  propran komforton.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 55 : Ho filo de l'pasio ! Δ

Purigu vin de la makuliĝo pro riĉecoj kaj en perfekta paco eniru la regnon de la malriĉeco ; por ke elde la fonto de malavideco vi trinku la vinon de senmorta vivo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 56 : Ho Mia filo ! Δ

Kunesti kun la malpiuloj plimultigas la malfeliĉon, dum fratuleci kun la justuloj elpurigas la ruston de sur la koro. Tiu, kiu celas kumunii kun Dio, li turnu sin al la kunesto kun Liaj amatoj ; kaj tiu, kiu deziras aŭskulti al la vorto de Dio, li malfermu siajn orelojn al la vortoj de Liaj elektitoj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 57 : Ho filo de l'polvo ! Δ

Gardu vin ! Ne iru kun la malpiulo kaj ne celu kuneston kun li, ĉar tia kunesto aliigos la radiantecon de la koro en inferan fajron.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 58 : Ho filo de Mia servantino ! Δ

Se vi celas la gracon de la Sankta Spirito, kunestu kun la justulo, ĉar li jam trinkis el la pokalo de eterna vivo ĉe la manoj de la senmorta Pokalportanto kaj simile al la vera mateniĝo li vivigas kaj lumigas la korojn de la mortintoj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 59 : Ho neatentemuloj ! Δ

Ne supozu, ke la sekretoj de la koroj estas kaŝitaj, ja sciu certe, ke per klaraj literoj ili estas gravuritaj kaj plene manifestitaj antaŭ la Sankta Ĉeesto.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 60 : Ho amikoj ! Δ

Vere mi diras, kion ajn vi kaŝis en viajn korojn estas al Ni malferma kaj videbla kiel la tago ; sed ĝi estas kaŝita pro Niaj graco kaj favoro kaj ne pro tio, ke vi estas meritindaj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 61 : Ho filo de l'homo ! Δ

Rosguton elde la nesondebla oceano de Mia mizerikordo Mi verŝis sur la popolojn de la mondo, tamen neniu turnis ĝin al ĝi, ĉar ĉiu turnis sin for de la ĉiela vino de unuiĝo al la malbonodora feĉo de malpureco, kaj, kontenta pri la mortema pokalo, flankenmetis la kalikon de senmorta beleco. Malnobla estas tio, per kio li kontentiĝas.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 62 : Ho filo de l'polvo ! Δ

Ne deturnu viajn okulojn for de la nekomparebla vino de l' senmorta amato, kaj ne rigardu malbonodoran kaj morteman feĉon. Akceptu el la manoj de l'dia Pokalportanto la kalikon de l'senmorta vivo, por ke la tuta saĝeco estu la via, kaj por ke vi aŭskultu al la mistika voĉo vokanta el la regno de la nevideblo. Kriu laŭte, vi kiuj havas malaltan celon ! Pro kio vi turnis vin for de Mia sankta kaj senmorta vino al efemera akvo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 63 : Ho vi popoloj de l'mondo ! Δ

Sciu vere, ke neatendita katastrofo sekvas vin kaj ke terura puno atendas vin. Ne supozu, ke la agoj, kiujn vi faris, estas forviŝitaj el Mia vido. Je Mia beleco ! Ĉiujn viajn farojn Mia plumo gravuris per klaraj literoj sur tabeloj de krizolito.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 64 : Ho subpremantoj sur la tero ! Δ

Retiru viajn manojn de la tiraneco, ĉar Mi solene promesis al Mi ne pardoni ies ajn  maljustaĵojn. Ĉi tio estas Mia interkonsento, kiun mi nerevokeble dekretis en la konservita tabelo kaj sigelis ĝin per Mia sigelo de gloro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 65 : Ho ribeluloj ! Δ

Mia indulgemo arogantigis vin kaj Mia toleremo faris vin neglektemaj, tiagrade, ke vi spronis la vivegan ĉevalon de pasio en dangerajn vojojn, kiuj kondukas al detruiĝo. Ĉu vi supozis, ke Mi estas senatenta aŭ ke Mi ne scias ?

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 66 : Ho elmigrantoj ! Δ

La langon mi definis por mencii Min, ne malpurigu ĝin per kalumnioj. Se la fajro de la memo venkas vin, memoru viajn proprajn kulpojn kaj ne la kulpojn de Miaj kreituloj, ĉar ĉiu el vi konas sin mem pli bone ol la aliajn.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 67 : Ho filo de l'fantazio ! Δ

Sciu vere, ke dum la radianta tagiĝo ekaperas super la horizonto de eterna sankteco, la  satanecaj sekretoj kaj agoj faritaj en la malluma nokto estos malkaŝitaj kaj videblaj  antaŭ la popoloj de la mondo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 68 : Ho trudherbo, kiu elkreskas el la polvo ! Δ

Pro kio ĉi tiuj viaj malpuraj manoj ne tuŝis unue vian propran robon, kaj kial per via koro makulita per la deziro kaj pasio vi celas komunii kun Mi kaj eniri Mian sanktan regnon ? For, for estas vi de tio, kion vi deziras.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 69 : Ho filoj de Adamo ! Δ

Sanktaj vortoj kaj puraj kaj bonaj agoj leviĝas al la ĉielo de la dia gloro. Strebu, por ke viaj faroj estu purigitaj je l' polvo de la memo kaj je hipokriteco, kaj por ke ili trovu favoron ĉe la kortego de gloro; ĉar post nelonge la provantoj de la homaro, antaŭ la sankta ĉeesto de la Adorato, akceptos nenion krom absolutan virton kaj agojn de senmakula pureco. Ĉi tio estas la tagstelo de saĝeco kaj de la dia mistero, kiu brilas super la horizonto de la dia volo. Benitaj estas tiuj, kiuj turnas sin al ĝi.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 70 : Ho filo de mondamo ! Δ

Plaĉa estas la regno de l'esto, se vi atingus ĝin ; glora estas la regiono de eterneco, se vi  preterpasus la mondon de mortemeco ; dolĉe estas la sankta ekstazo, se vi trinkus el la mistika kaliko el la manoj de la ĉiela Junulo. Se vi atingus ĉi tion rangon, vi liberiĝus de detruiĝo kaj de la morto, de penado kaj de pekado.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 71 : Ho Miaj amikoj ! Δ

Rememoru tiun interkonsenton, kiun vi faris kun Mi sur la monto Paran, situanta en la sanktaj ĉirkaŭaĵoj de Zaman. Mi atestigis la ĉielanaron kaj la loĝantojn en la urbo de eterneco, tamen nun Mi trovas neniun fidela al la interkonsento. Sendube la fiereco kaj la ribelo forviŝis ĝin el la koroj, tiagrade ke restas nenia postsigno de ĝi. Kaj malgraŭ tio, Mi atendas kaj ne malkaŝas ĝin.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 72 : Ho Mia servanto ! Δ

Vi estas ja kiel bone hardita glavo kaŝita en la mallumo de la ingo kaj ĝia valoro sekretigita for de la scio de la metiisto. Sekve elvenu el la ingo de la memo kaj de l'deziro, por ke via valoro fariĝu brilega kaj videbla al la tuta mondo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 73 : Ho Mia amiko ! Δ

Vi estas la tagstelo de la ĉieloj de Mia sankteco, ne lasu, ke la malpuriĝo de la mondo eklipsu vian splendoron. Deŝiru la vualon de neglektemo, por ke el malantaŭ la nuboj vi ekaperu brileganta kaj ornamu ĉiujn aĵojn per la roboj de la vivo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 74 : Ho filoj de fanfaronemo ! Δ

Pro forpasanta suvereneco vi abandonis Mian nepereeblan regnon kaj ornamis vin per la multkoloraj livreoj de la mondo kaj faris ĝin via fieraĵo. Je Mia beleco ! Ĉiujn Mi kunigos sub la multkolora kovrilo de la polvo kaj forviŝos ĉiujn ĉi tiujn diversajn kolorojn krom tiujn, kiuj elektos la Mian, kaj tio estas elpuriĝi de ĉiu koloro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 75 : Ho filoj de l'neglektemo ! Δ

Ne celas al mortema suvereneco kaj ne ĝoju pri tio. Vi estas ja kiel la nesingarda birdo, kiu tromemfide triladas sur la branĉo ; ĝis neatendite la ĉasanto, la Morto, faligas ĝin al la polvo, kaj la melodio, la formo kaj la koloro estas for sen ia ajn postsigno. Sekve atentu, ho servutuloj de deziro !

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 76 : Ho filo de Mia servantino ! Δ

La gvidadon oni ĉiam donis per vortojn, sed nun ĝi estas donita per agoj. Ĉiu devas elmontri agojn purajn kaj sanktajn, ĉar vortoj apartenas al ĉiuj egale, dum tiaj agoj kiel ĉi tiuj estas la propraĵo nur de Niaj amatoj. Strebu do tutkore kaj tutanime por distingi vin per viaj agoj.  Tiamaniere Ni konsilas al vi en ĉi tiu sankta kaj brileganta tabelo.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 77 : Ho filo de l'justeco ! Δ

En la noktosezono la beleco de la senmorta Esto iris de sur la smeralda pinto de fideleco al la Sadratu'l-Muntahá kaj ploris per tia plorado, ke la ĉielanaro kaj la loĝantoj de la alto plorĝemis je Lia lamentado. Je kio estis la demando : Pro kio la plorĝemoj kaj la plorado ? Li respondis : Kiel ordonite, Mi atendis avide sur la monteto de lojaleco, tamen ni ne inspiris elde tiuj, kiuj loĝas surtere, la aromon de fideleco. Tiam, ordonite reiri, Mi rigardis, kaj jen ! certaj kolomboj de sankteco estis turmentataj per la ungegoj de la hundoj de la tero. Je tio la Virgulino de la ĉielo rapide elvenis, senvualita kaj briletanta, elde Sia mistika loĝejo, kaj ŝi demandis pri iliaj nomoj, kaj ĉiuj estis diritaj krom unu. Kaj kiam ŝi insistis, oni eldiris ĝian unuan literon, je kio la loĝantoj de la ĉielaj ĉambroj rapidegis el siaj loĝejoj de gloro. Kaj dum oni eldiris la duan literon, ili ĉiuj falis sur la polvon. Tiumomente voĉo aŭdiĝis de la plej  interna sanktejo : « Ĝis ĉi tien kaj ne pluen. » Vere ni atestas al tio, kion ili faris kaj nun estas farantaj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 78 : Ho filo de Mia servantino ! Δ

Trinku el la lango de l' kompatema, la torenton de l'dia Mistero, kaj kontemplu ĉe la tagiĝo de dia esprimado la senvualitan splendoron de la tagstelo de l'saĝeco. Semu la semojn de Mia dia saĝo en la grundon puran de la koro, kaj akvumu ilin per la akvo de l'certeco, por ke la  hiacintoj de l'sciado kaj saĝeco ekkresku freŝaj kaj verdaj en la sankta urbo de la koro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 79 : Ho filo de l'deziro ! Δ

Kiomlonge vi sorados en la regnoj de l' deziro ? Flugilojn Mi donis al vi por ke vi povu flugi al la regnoj de mistika sankteco, kaj ne al la regionoj de sataneca fantazio. Kombilon ankaŭ Mi donis al vi por ke vi aranĝu Miajn nigrajn buklojn, kaj ne por ke vi ŝirvundu Mian gorĝon.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 80 : Ho Mia servanto ! Δ

Vi estas la arboj de Mia ĝardeno, vi devas produkti bonajn kaj mirindajn fruktojn, por ke vi mem kaj aliuloj profitu el ili. Sekve estas devige al ĉiu okupiĝi pri metioj kaj profesioj, ĉar en tio kuŝas la sekreto de riĉeco, ho homoj de komprenpovo ! Ĉar rezultoj dependas de rimedoj, kaj la graco de Dio estos tutsufiĉa al vi. Tiuj arboj, kiuj ne produktas fruktojn, estis kaj ĉiam estos por la fajro.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 81 : Ho Mia servanto ! Δ

La plej malnoblaj el la homoj estas tiuj, kiuj ne produktas fruktojn surtere. Tiaj homoj estas vere enkalkulitaj inter la mortintoj, ja pli bonaj estas mortintoj antaŭ Dio ol tiuj maldiligentaj kaj senvaloraj animoj.

La Kaŝitaj Vortoj el la Persa 82 : Ho Mia servanto ! Δ

La plej bonaj el la homoj estas tiuj, kiuj gajnas vivrimedojn per sia laboro kaj elspezas por si kaj por siaj parencaroj pro la amo de Dio, la Eternulo de ĉiuj mondoj.

Reveno al la Komenco.
Epilogo

La mistika kaj mirinda Fianĉino, kaŝita ĝis nun sub la vualo de esprimado, estas ĉi-momente videbligita, per la graco de Dio kaj Lia dia favoro, ja kiel la brileganta lumo verŝita far la Beleco de l' Amato. Mi atestas, ho amikoj ! ke la favoro estas perfekta, la argumento  plenumita, la pruvo manifestita kaj la evidentaĵo certigita. Nun oni vidu tion, kion viaj penoj sur la pado de senavideco rivelos. Tiele la dia favoro estas plene donacita al vi kaj al tiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero. Ĉion laŭdon al Dio, la Eternulo de ĉiuj Mondoj.

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >