Reveno al BEL.

PACO INTER LA NACIOJ
La nova jarmilo kaj tutmonda paco


Monda paco, karakteriza trajto de la estiĝanta tutmonda civilizacio, realiĝos kiel evidenta signo de la principo de la unueco de la homaro, kiam tiu efektiviĝos. Pri tio sendubas la instruoj de Bahá'u'lláh.

Tia paco rezultos el la kulminiĝo de du malsamaj sed simultanaj kaj reciproke inter si dependaj procezoj : la unua kondukos al la spirita unuceo de la homaro kaj  nomatas la « Plej Granda Paco » ; la alia kondukos al la politika unuiĝo de la nacioj kaj konatas kiel la « Minora Paco ». La unua estas fora celo, kiu necesigos fundan ŝanĝiĝon de la homa konduto, kian sole religia kredo povos efektivigi ; la alia estas pli proksima kaj jam videbliĝas sur la politika horizonto. La unua estas rekte ligita al la klopodoj de la bahaa komunumo antaŭenigi la centran principon de sia Kredo ; la alia dependas de la agoj de la mondaj politikaj gvidantoj kaj ne de ia bahaa plano aŭ aktiveco.

La politika unueco de la nacioj implicas, ke la nacioj atingas inter-rilatadon, kiu ebligas al ili solvi gravajn internaciajn problemon tra interkonsiliĝado kaj ne tra militado ; krome tia unueco devos konduki al la establiĝo de monda registaro. Tiudirekta procezo definitive establiĝis dum la 20a jarcento, meze de teruro kaj tumulto, kiuj tiom karakterizis tiun peridon. Per ĝiaj efikoj percepteblas, ke la atingo de politika paco proksimiĝas.

Notindas, ke la plimulto de la nacioj estiĝis dum tiu ĉi jarcento kaj ke ili elektis pace inter si rilati pere de kuna aniĝo en la Unuiĝintaj Nacioj kaj per la partopreno en regionaj organizaĵoj, kiuj faciligas ilian kunlaboradon. Plie, la procezo de politika unuiĝo akceliĝas tra vekiĝanta konscio inter la popoloj de la mondo pri la graveco de paco, kio validigas la laboron de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj tra sciencaj kaj teknikaj progresoj, kiuj jam kunfandis kaj transformis la mondon al unusola, kompleksa organismo.

La teruraj spertoj el du mondaj militoj, kiuj naskis unue la Ligon de la Nacioj kaj poste la Unuiĝintajn Naciojn ; la ofteco, precipe dum la 90aj jaroj, de renkontiĝoj inter la mondaj gvidantoj kaj de interkonsentoj pri mondaj problemoj ; la postuloj starigi tutmondan ordon, kiuj proklamiĝis, kiam tiuj gvidantoj celebris la 50jariĝon de la Unuiĝintaj Nacioj ; la multiĝo de civitanaj organizaĵoj, kiuj fokusas sian atenton je diversaj internaciaj problemoj tra ĉiam pli vaste etendiĝanta reto da aktivecoj kaj kunlaboroj ; multege da debatoj pri la bezono je tutmonda politika sistemo kaj multnombraj organizitaj klopodoj cele al monda paco ; la starigo de internacia tribunalo ; la rapida progreso kaj disvolviĝado de la komunikteknologio, kiu faris la mondon senlima - ĉio tio nepretervideble atestas pri neinversigebla impeto voje al pacaj internaciaj interrilatoj.

La bahaaj skriboj indikas, ke paco inter la nacioj establiĝos dum la 20a jarcento ; sed ili ankaŭ diras, ke universala fermentado kaj hororaj sociaj tumultoj markos la transiron de militema al vere paca mondo ; ili tamen ne diras, ke fine de la jarcento devos okazi ia specifa kataklisma evento. Neeviteblas, ke la transmoviĝado al mondunuiĝo renkontos tendencojn kontraŭstarajn, kiuj radikas el obstinaj  ŝovinismaj kaj partiemaj kutimoj rifuzantaj cedi al la esperoj de nova epoko.

La torturaj suferadoj, kiajn kaŭzas povreco, militoj, perfortado, fanatismo, malsanoj kaj medio- detruadoj, kaj kies viktimoj estas grandaj amasoj de la popoloj, estas la sekvoj de tia kontraùstaro. Pro tio, antaŭ ol ke la paco inter la nacioj povos maturiĝi kaj fariĝi universala realeco, devos ĝi trairi malfacilajn evoluostadiojn similajn al tiuj, kiujn spertis la unuopaj nacioj, ĝis kiam ili estis interne fortikiĝintaj.

Sed apenaŭ kontesteblas, ke la procezo survoje al tutmonda paco jam ege  prosperas.

***

Tiu ĉi teksto estas traduko de la deklaro « Peace among the Nations » far Bahá'í International Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizaĵo reprezentanta la tutmondan bahaanaron. BIC kontakteblas per :

Bahá'í  International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, bic-nyc@bic.org ; http://www.bahai.org


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de