Reveno al BEL.

PERLOJ DE L'SAĜO.
el la Skriboj de Bahá'u'lláh.

LA UNUECO DE LA HOMARO
La lumo de homara unueco.
La tero estas nur unu lando.
Unu animo kaj unu korpo.
Antaŭsignoj de minacaj skuoj.
Universala Pac-kunveno.
Respekto al la naturo.
Justeco kaj unueco.
Forigo de ĉiuj limoj.
Vera libereco.
Fonto de ĉia konfliktado.
LA UNUECO DE LA HOMO
La saĝo en la ordonoj de Dio.
La naturo de la animo.
Postmorta Vivo.
Vera riĉeco.
La potenco de meditado.
Pura perceptado.
La homa vorto.
Diskurso pri la vero.
Vortoj de saĝeco.
Fruktoj sur la arbo de l'homo.
La akcepto de la amanto.
LA UNUECO DE LA HOMARO
La lumo de homara unueco.
La tero estas nur unu lando.
Unu animo kaj unu korpo.
Antaŭsignoj de minacaj skuoj.
Universala Pac-kunveno.
Respekto al la naturo.
Justeco kaj unueco.
Forigo de ĉiuj limoj.
Vera libereco.
Fonto de ĉia konfliktado.
LA HOMO ESTAS MIA MISTERO
Amo kiel krea impulso.
Ekkono de dia perfekteco.
Homa menso - Dia revelacio.
Minejo plena je juveloj.
La koro - rezidejo de Dio.
La naturo de la amo.
Sur la pado de serĉado.
Kvalitoj de vera serĉanto.
LA UNUECO DE LA RELIGIOJ
La ĉefa rolo de dia revelacio.
La unueco de la religioj.
La relativeco de revelacio.
Ĉeno de sinsekvaj revelacioj.
La ekzemplo de Jesuo Kristo.
Benadoj.
KREADO KAJ REVELACIO
La senco de la mondo.
Plej Evidenta - kaj Plej Kaŝita.
Vojo al la ekkono de Dio.
Pli proksima ol la vivovejno.
Diaj Edukantoj.

Antaŭparolo / Bibliografio.
Notoj / Tabelo de la Justulo.



Antaŭparolo

La skriboj de Bahá'u'lláh (1817-1892) kovras la tutan terenon de mistika saĝo, tra la naturo kaj senco de la homa estado, ĝis la vizio de unuiĝanta homaro, de la antaŭkondiĉoj por interna paco ĝis tiuj de globala pacordo. Ne povas mirigi, ke Leo Tolstoj' vidis en la skriboj de Bahá'u'lláh « la ŝlosilon al la sekreto de la universo » kaj malkovris en ili « la plej belan kaj puran formon de religia instruo » kaj ke Mahatmo Gandhi' trovis en ili « la esperon de la homaro ».

Bahá'u'lláh en la plej eta aĵo de la universo perceptas rivelaĵon de Dio - sed samtempe difinas Dion kiel la « Plej Kaŝitan el la Kaŝitaj ». Li vidas la homon kiel migranton survoje al pliaj, senlimaj mondoj de Dio - kaj Li samtempe atribuas al li la responson por civilizacio kaj kulturo en tiu ĉi vivo. Li senrestrikte rekonas la veron kaj mision de ĉiuj antaŭaj religioj - sed Li ankaŭ kunligas tiujn en granda panoramo de unu sola Dia Volo revelaciiĝanta en ili. Kaj Li anticipas la konsekvencojn de tiu ĉi nova, plej ampleksa mondpercepto por la monda politiko : de la iom-post-ioma enkonduko de kolektiva sekurec-strukturo por gardi la mondan pacon, tra la establo de monda federacio, ĝis la fondo de mondkulturo konsciiĝanta pri sia plej valora trezoro - homoj, kiuj en pleja sendependo kaj memstaro serĉas la veron kaj je tio kunfandas sciencan kleron kun etikaj kaj moralaj principoj.

Bahá'u'lláh estas la fondinto de Baha-ismo, la religio, kiu hodiaŭestas disvastiĝinta super praktike la tuta terglobo. Tiu ĉi libreto kunmetas centrajn tekstojn el Liaj ampleksaj skriboj kaj tiel ebligas unuan aliron al Liaj instruoj, el kiuj la homaro povas ĉerpi la inspirojn por fronti la ĝin defiantajn grandegajn spiritajn kaj sociajn problemojn kaj taskojn. (1)

Reveno al la Komenco.
Tabelo de la Justulo

Estu malavara en prospero kaj danka en mizero.
Estu inda je la fido de via najbaro kaj alrigardu lin kun vizaĝo luma kaj amika.
Estu trezoro por la mizeraj, admono por la riĉuloj, respondo al la vekrio de la  senhavaj kaj homo kiu konsideras sian promeson sankta.
Estu justa en via juĝo kaj maltruda en via parolo.
Neniun traktu maljuste kaj elmontru plejan humilon al ĉiuj.
Estu lampo por tiuj vagantaj en mallumo, ĝojfonto por la zorgoplenaj, maro por la soifantoj, haveno por la afliktitoj, apogo kaj defendo por la viktimo de subpremado.
Pro siaj honesto kaj integro distingiĝu viaj agoj.
Estu hejmo por la fremdulo, balzamo por la suferanto,fortika turo por la fuganto.
Estu okulo por la blindaj kaj gvidanta lumo por la piedoj de la devojiĝintoj.
Estu ornamaĵo por la vizaĝo de l'vero, estu krono sur la frunto de l' sincero, kolono en la templo de l' moralo, viviga spiro por la korpo de l’homaro, standardo de la armeoj de l' justo, gvidstelo sur la horizonto de l' virto, roso por la fundo de l’homkoro, arkeo sur la maro de l'scio, suno sur la ĉielo de l'graco, gemo en la diademo de l'saĝo, brila lumo sur la firmamento de via generacio, frukto sur la arbo de l' humileco.
Ni petas Dion proteku vin kontraŭ la ardo de ĵaluzo kaj la frido de malamo.
Li vere estas proksima, preta respondi.

Reveno al la Komenco.
La homo estas Mia mistero

Amo kiel krea impulso Δ

Ho filo de l' homo ! Vualita en Mia antaŭmemora esto kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco, Mi konsciis Mian amon al vi; tial Mi kreis vin, gravuris en vin Mian bildon kaj revelaciis al vi Mian belecon.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 3 / The Hidden Words, p.6)

Kreinte la mondon kaj ĉion, kio vivas kaj moviĝas en ĝi, Li elektis, per la senpera efiko de Sia libera kaj suverena volo, doti la homon per la unika distingo kaj kapablo, koni Lin kaj ami Lin - kapablo, kiu nepre devas esti rigardata kiel la genera impulso kaj ĉefa celo por ĉio kreita...
(Gleanings, 27: 2, p.65)

Ĉiujn aferojn Mi deziris por vi, kaj ankaŭ vin pro vi mem. (Gleanings, 122 :1, p.260)

Ekkono de dia perfekteco Δ

Ĉio ajn en la ĉieloj kaj ĉio ajn sur la tero estas rekta pruvo por okazanta en ĝi revelacio de la atributoj kaj nomoj de Dio, ĉar en ĉiu atomo estas konservataj la signoj, kiuj elokvente atestas la revelacion de tiu Plej Granda Lumo. Vere, sen la potenco de tiu ĉi revelacio neniu aĵo povus ekzisti. Kiel helaj estas la lumoj de sciado brilantaj en atomo kaj kiel vastaj la oceanoj de saĝeco ondantaj en guto ! Je plej alta grado tio validas por la homo, kiu el inter ĉio kreita estas vestita per la robo de tiaj donacoj kaj estas elelektita por la gloro de tia distingo. Ĉar en li potenciale riveliĝas ĉiuj atributoj kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreaĵo atingas aŭ superas. Ĉiuj ĉi nomoj kaj atributoj aplikeblas al li. Ĉar tiel Li diris : « La homo estas Mia mistero, kaj Mi estas lia mistero. »
(Gleanings, 90 : 1, p.177)

En ĉiu el vi Mi perfektigis Mian kreadon, tiel ke la grandiozeco de Mia verko estu plene rivelata al la homoj. Sekvas el tio, ke el si mem ĉiu homo estis kaj estos kapabla aprezi la Belecon de Dio, la Glorata ... Ĉar la kredo de iu ajn homo dependas nur de li mem.
(Gleanings, 75 : 1, p.143)

El la majesta fonto kaj el la esenco de Lia favoro kaj malavaro Li konfidis al ĉio kreita Signon de Sia sciado, tiel ke neniu el Liaj kreitaĵoj estu senigita de sia doto esprimi, ĉiu laŭ sia kapablo kaj rango, tiun ĉi scion. Tiu ĉi signo estas la spegulo de Lia beleco en la mondo kreita. Ju pli granda la peno por fajnigi tiun ĉi subliman kaj noblan spegulon, des pli fidinde ĝi reflektos la gloron de la nomoj kaj atributoj de Dio kaj malkaŝos la mirindaĵojn de Liaj signoj kaj sciado.
(Gleanings, 124 : 2, p.262)

Homa menso - Dia revelacio Δ

Laŭrange la unua kaj primara inter tiuj favoroj, kiujn la Ĉiopova donis al la homo, estas la kapablo de kompreno. Ekipante lin per tiu ĉi doto, Li havis neniun alian celon ol kapabligi Sian kreiton ekkoni kaj rekoni la unusolan veran Dion – laŭdata estu Lia gloro. Tiu ĉi talento donas al la homo la povon distingi kaj percepti la veron en ĉiuj aferoj, gvidas lin al tio, kio estas ĝusta, kaj helpas lin malkovri la misterojn de la kreita mondo. Laŭrange la dua estas la vidpovo, la ĉefa ilo, per kiu lia kompreno povas funkcii. La sensoj de aŭdado, de la koro kaj aliaj devas  ankaŭ esti kalkulataj inter la talentoj, per kiuj la homa korpo estas dotita. Super ĉio laŭdata estu la Ĉiopova, Kiu kreis tiujn ĉi fortojn kaj aperigis ilin en la homa korpo. Tiuj talentoj estas esencaj propraĵoj de la homo. Kio superas ĉiujn aliajn donaĵojn, kio laŭ sia karaktero estas nedetruebla kaj apartenas al Dio Mem, estas la donaco de Dia Revelacio. Ĉiu bonaĵo donita de la Kreinto al la homo, ĉu materia, ĉu spirita, estas subordigita sub tiu. Ĝi estas kaj ĉiam estos en sia esenco la Pano, kiu devenas el la ĉielo. Ĝi estas la superega atesto de Dio, la plej klara pruvo de Lia vero, la signo de Lia perfekta bonkoreco, la simbolo de Lia ĉion-ampleksanta korfavoro, la pruvo de Lia amoplena providenco, la simbolo de Lia perfektega graco. Vere, kiu rekonas en tiu ĉi Tago Lian Manifestiĝon, tiu ricevas sian parton el tiu ĉi plej alta donaĵo de Dio.
(Gleanings, 95 : 1 kaj 3, p.194-195)

Minejo plena je juveloj Δ

La homo estas la plej alta talismano. Sed la manko de adekvata edukado senigis lin je tio, kio estas lia esenca posedaĵo. Per unu vorto el la buŝo de Dio li estis kreita; per unu plia vorto li estis gvidata rekoni la Fonton de sia edukiĝo; per ankoraŭ unu aldona vorto liaj rango kaj destino estis garantiitaj... Konsideru la homon kiel minejon riĉan je juveloj de netaksebla valoro. Nur edukado atingas, ke ĝi malkaŝas siajn trezorojn, kaj kapabligas la homojn profiti el tio.
(Gleanings, 122, p.259-260)

Se vi povus kompreni, per kiuj mirindaĵoj de Mia malavareco kaj donacemo Mi decidis konfide doti viajn animojn, vi certe malligus vin el via katenigo al ĉio kreita kaj ekhavus veran scion pri vi mem - scion egalan al la kompreno de Mia propra Esto. Vi trovus vin mem sendependaj de ĉio krom Mi kaj perceptus per via interna kaj via ekstera okulo, same klare kiel evidentas la revelacio de Mia brila Nomo, la en vi ondantajn marojn de mia korfavoro kaj malavareco.
(Gleanings, 153 : 6, p.326-327)

La koro - rezidejo de Dio Δ

Ho filo de l' spirito ! Jen mia unua konsilo : Posedu puran, bonvoleman kaj radiantan koron, por ke via estu suvereneco pratempa, nepereonta kaj ĉiamdaŭra.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 1/ The Hidden Words, p.5)

Ho amiko, la koro estas la rezidejo de eternaj misteroj, ne faru ĝin hejmo de efemeraj pensoj : ne malŝparu la trezoron de via altvalora vivo sklaviĝante al tiu ĉi mondo fluge pasanta. Vi venas el la mondo de l' sankteco - ne ligu vian koron al la tero; vi estas loĝanto en la korto de l'proksimeco - ne elektu la hejmon de l'polvo.
(Seven Valleys, p.35)

Ho Mia Frato ! Pura koro estas kiel spegulo; purigu ĝin, per la polurilo de amo kaj malligiteco, de ĉio alia krom Dio, por ke en ĝi povu lumi la vera suno kaj aŭrori la eterna mateno. Tiam vi klare komprenos la signifon de « Nek Mia tero nek Mia ĉielo Min entenas, sed entenas Min sole la koro de Mia fidela servanto ».
(Seven Valleys, p.21)

Purigu vian koron de la mondo kaj ĉiuj ĝiaj vanaĵoj kaj ne toleru, ke la amo al fremdulo ĝin eniras kaj ekloĝas en ĝi. Nur kiam vi purigas vian koron de ĉiu spuro de tia amo, la brilo de la lumo de Dio povos ĵeti sian radiadon sur ĝin, ĉar al neniu Dio donis pli ol unu koron... Kaj ĉar la homa koro, tia kia Dio ĝin formis, estas unu kaj nedividita, konvenas al vi atenti, ke ĝia inklino ankaŭ estu unu kaj nedividita. Tial do algluiĝu per via tuta korinklino al Lia amo kaj detenu vian koron de la amo al iu ajn krom Li, por ke Li helpu vin mergiĝi en la oceano de Lia unueco...
(Gleanings, 114 : 15, p.237-238)

La naturo de la amo Δ

Kompreni Liajn vortojn kaj kapti la sencon de la eldiroj de la ĉielaj Birdoj neniel dependas de homa klereco. Ĝi dependas nur de la pureco de la koro, de la ĉasteco de la animo kaj de la libereco de la spirito.
(Certitude, p.211)

Klinu viajn korojn al la konsiloj de via vera, via nekomparebla Amiko... La Vorto de Dio povas esti komparata al ŝoso, kies radikoj estas plantitai en la koroj de la homoj. Estas devige al vi, akceli ĝian kreskon per la vivantaj akvoj de saĝeco, per puraj kaj sanktaj vortoj, por ke ĝia radiko firme engrundiĝu kaj ĝia branĉaro etendiĝu ĝis la ĉielo kaj ankoraŭ pli alten.
(Gleanings, 43 : 9, p.97)

Kiam la sincera amanto kaj sindona amiko atingas la ĉeeston de la Amato, la brila beleco de la Adorato kaj la kora ardo de la amanto ekflamigos incendion, per kiu forbrulos ĉiuj vualoj kaj kovroj. Vere, ĉio, kion li havas, de la koro ĝis la haŭto, estos ekflamigita, tiel ke restos nenio krom la Amiko.
(Seven Valleys, p.36)

Sur la pado de serĉado Δ

Ho Miaj servantoj ! Se vi malkovrus la kaŝitajn, la senbordajn oceanojn de Mia nedetruebla riĉeco, vi certe taksus la mondon, ja eĉ la tutan kreitaĵon, kiel nenion. Igu la flamon de serĉado bruli en viaj koroj per tia ardo, ke ĝi ebligu al vi atingi Vian plej altan kaj plej majestan celon - la ŝtupon, sur kiu Vi povos proksimiĝi al via Plej-Amata kaj unuiĝi kun Li.
(Gleanings, 153 : 2, p.323)

Dum tiu ĉi migrado la vojaĝanto restados en ĉiuj landoj kaj loĝados en ĉiuj regionoj. En ĉiu vizaĝo li serĉas la belecon de la Amiko; kaj en ĉiu lando li elrigardos al sia Amato. Neniun kunestadon li evitas kaj serĉas la kunulecon de ĉiu ajn, por ke li eble malkovru la sekreton de la Amiko en iu animo aŭ ekvidu la belecon de la Amato en iu vizaĝo.
(Seven Valleys, p.7)

Kvalitoj de vera serĉanto Δ

Ho Mia frato ! Kiam vera serĉanto decidiĝas surpaŝi la padon de serĉado, kiu kondukas al la ekkono de la Praglora, li devas antaŭ ĉio purigi kaj poluri sian koron, la sidejon de la rivelado de la internaj misteroj de Dio, je la obskuriga polvo de ĉiu akirita klero kaj je la sugestoj de la enkorpiĝoj de satanaj ĥimeroj. Li devas purigi sian bruston, la sanktejon de fidela amo al la Amato, je ĉiu makulo kaj sanktigi sian animon je ĉio apartenanta al akvo kaj argilo, je ĉiuj ombraj kaj efemeraj ligiĝoj. Li devas tiel purigi sian koron, ke neniu resto de amo aŭ malamo plu konserviĝu en ĝi, por ke amo ne inklinigu lin al devio, aŭ malamo ne forpelu lin de la vero.

La serĉanto devas ĉiutempe fidi al Dio, devas forturni sin de la mondularo, malligi sin de la mondo de polvo kaj alkroĉiĝi al Tiu, Kiu estas la Sinjoro de la Sinjoroj. Li neniam rajtas klopodi altigi sin super aliaj, devas forlavi de la tabelo de sia koro ĉiun spuron de fiero kaj vanteco, devas alkroĉi sin al pacienco kaj sindonemo, observi silenton kaj deteni sin de vana parolado. Ĉar la lango estas malica fajro, kaj troa parolado mortiga veneno. Materia fajro forkonsumas la korpon, sed la fajro de la lango forvoras kaj koron kaj animon. La potenco de la unua daŭras nur difinitan tempon, sed la efikoj de la alia tutan jarcenton.

Tiu serĉanto ankaŭ taksu kalumnion kiel gravan devion kaj tenu sin ekster ĝia rego, ĉar kalumniado estingas la lumon de la koro kaj sufokas la vivon de la animo...

Li helpu al la senhavuloj, kaj al la mizeruloj neniam rifuzu sian favoron. Li montru afablecon al la bestoj kaj des pli al siaj kunhomoj, kiuj ja estas dotitaj per la potenco esprimiĝi. Li ne hezitu oferi sian vivon por la Amato kaj ne permesu, ke la malaprobo de la homoj turnu lin for de la Vero. Li ne deziru por aliaj, kion li ne deziras por si mem, kaj ne promesu, kion li ne plenumos. Plenkore la serĉanto evitu kunestadon kun malbonuloj kaj preĝu, ke estu pardonitaj iliaj pekoj. Li ekskuzu la pekinton kaj neniam malestimu ties malaltan staton, ĉar neniu scias, kia estos lia propra fino. Kiel ofte en la horo de morto pekinto atingas la esencon de la kredo, kaj trinkante la senmortigan nektaron, ekflugas al la ĉielaj Kohortoj. Kaj kiel ofte devota kredanto en la horo de la ascendo de sia animo tiel sanĝiĝas, ke li falas en la plej abisman fajron !...

Nur kiam la lampo de serĉado, de plej serioza strebado, de sopira deziro, de pasia sindono, de fervora amo, de ravigo kaj ekstazo eklumas en la koro de la serĉanto kaj la brizo de Lia korfavoro blovas super lia animo, la tenebro de eraro dispeligos, la nebuloj de dubado kaj malkonfido leviĝos kaj la lumoj de scio kaj certeco envolvos lian animon. En tiu horo la Mistika Heroldo, portanta la ĝojigan mesaĝon de la Spirito, brile kiel la aŭroro eklumos el la Urbo de Dio, kaj per trombon-blovo de ekkono vekos la koron, la animon kaj la spiriton el la dormo de senatento. Tiam la multnombraj favoroj kaj graco-elversoj de la sankta kaj eterna Spirito havigos al la serĉanto tian novan vivon, ke li trovos sin dotita per nova okulo, nova orelo, nova koro kaj nova menso. Li kontemplos pri la evidentaj signoj de la universo kaj penetros en la kaŝitajn misterojn de la animo. Rigardante per la okulo de Dio, li ekvidos en ĉiu atomo pordon, kiu kondukos lin al la ŝtupo de plena certeco. Li malkovros en ĉiuj aferoj la misterojn de Dia Revelacio kaj la pruvojn de daŭra Manifestado.

Mi ĵuras je Dio ! Kiu surpaŝas la padon de gvido kaj serĉas ascendi la altojn de virteco por atingi tiun ĉi gloran kaj superan ŝtupon, tiu enspiros, eĉ el mil-mejla distanco, la bonodoron de Dio kaj perceptos, kiel leviĝas la matena brilo de dia Gvido super la Aŭroro de ĉiuj aferoj. Ĉiu aĵo, kiel ajn malgranda, estos por li malkovro, gvidanta lin al lia Amato, la Celo de lia serĉo. Tiel granda estos la juĝkapablo de tiu ĉi serĉanto, ke li povos distingi inter vero kaj malvero, same kiare kiel li distingas sunbrilon disde ombro. Kiam en la plej foraj anguloj de la Oriento dispersiĝas la dolĉaj aromoj de Dio, li certe rekonos kaj enspiros ilian parfumon, eĉ se li estadus en la ekstrema fino de la Okcidento. Same, li klare distingos ĉiujn signojn de Dio - Liajn mirindajn eldirojn, Liajn grandiozajn verkojn kaj potencajn farojn - disde la agoj, la vortoj kaj vojoj de la homoj, same kiel juvelisto rekonas la gemojn inter la ŝtonoj, aŭ kiel ĉiu homo distingas inter printempo kaj aŭtuno, varmo kaj malvarmo. Kiam la kanalo de la homa animo estas purigita je ĉiuj mondumaj kaj katenantaj ligigoj, ĝi nepre sentos la spiron de la Amato el nemezureblaj distancoj kaj, gvidata de ĝia bonodoro, atingos kaj eniros la Urbon de Certec. Tiu ĉi Urbo estas nenio alia ol la Vorto de Dio, revelacita en ĉiu epoko kaj dia misio.
(Gleanings, 125 : 1 k.s., p.264)

Reveno al la  Komenco.
La unueco de la homo

La saĝo en la ordonoj de Dio Δ

La komenco de ĉiuj aferoj estas la ekkono de Dio, kaj la celo de ĉiuj aferoj estas la strikta obeo al ĉio ajn, kio estas malsupren sendita el la plej alta ĉielo de la Dia Volo, kiu trapenetras ĉion, kio estas en la ĉieloj, kaj ĉion, kio estas sur la tero.
(Gleanings, 2 : 1, p.5)

Tiuj, kiujn Dio dotis per komprenemo, senrezerve rekonos, ke la ordonoj fiksitaj de Dio konsistigas la plej efikan rimedon por la konservado de ordo en la mondo kaj por la sekureco de ĝiaj popoloj... Ho vi popoloj de la mondo ! Sciu kun certeco, ke Miaj ordonoj estas la lampoj de Mia amoplena providenco inter Miaj geservantoj kaj la ŝlosiloj de Mia graco por Miaj kreitoj...
(Gleanings, 155 : 2, p.331-332)

Vere, la leĝoj de Dio similas al la maro, kaj la homidoj ai la fiŝoj - se ili nur komprenus ! Observi ilin, tamen, oni devas kun takto kaj saĝo...
(Citita en : Synopsis and Codification, p.4)

La naturo de la animo Δ

Vi demandis Min pri la naturo de la animo. Sciu vere, ke la animo estas signo de Dio, ĉiela juvelo, kies realon la plej kleraj homoj ne kapablas kompreni kaj kies misteron neniu menso, eĉ ne la plej sagaca, rajtas esperi iam malkaŝi. Ĝi estas la unua inter ĉiuj kreitaj aĵoj, kiu proklamas la perfektecon de sia Kreinto, rekonas Lian gloron, tenas sin je Lia vero kaj adorkliniĝas antaŭ Li. Se ĝi fidelas al Dio, ĝi reflektos Lian lumon kaj finfine revenos al Li. Sed se ĝi malsukcesas esti lojala al sia Kreinto, ĝi fariĝos viktimo de egoo kaj pasio kaj fine dronos en iliaj profundoj.
(Gleanings, 82 : 1, p.158-159)

Sciu, ke la animo de la homo estas sanktigita kaj sendependa de ĉia kadukeco de korpo aŭ menso. Ke malsanulo montras signojn de malforteco, ŝuldigas al la malhelpoj, kiuj intervenas inter lia korpo kaj lia animo, ĉar la animo mem restas netuŝata de korpaj difektoj. Rigardu la lumon de la lampo. Kvankam ekstera objekto povas perturbi ĝian radiadon, la lumo mem plubrilas kun nereduktita intenso. Sammaniere, ĉiu malsano atakanta la korpon de la homo estas malhelpo, kiu detenas la animon manifesti sian ennaskitan forton kaj potencon. Sed kiam ĝi forlasas la korpon, ĝi evidentigos tian superecon kaj disvolvos tian influon, kiajn neniu surtera energio povas egali. Ĉiu virta, ĉiu purigita kaj sanktigita animo estos dotita per pleja fortego kaj ĵubilos en senlima ĝojo.

Rigardu ankaŭ la sunon, kiu malheligas pro la nuboj. Observu, kiel ĝia brileco ŝajne malkreskas, kvankam efektive la fonto de la lumo restas senŝanga. La animo de la homo estu komparata al la suno, kaj ĉiuj aferoj surteraj estu rigardatai kiel lia korpo. Dum neniu ekstera obstaklo intervenas inter ambaŭ la korpo kiel tuto plu reflektos la lumon de la animo kaj estos subtenata de ĝia forto. Sed tuj kiam vualo ŝoviĝas inter ili, la brileco de tiu lumo ŝajnas malkreski.

Rigardu refoje la sunon, kiam ĝi estas tute kaŝita malantaŭ la nuboj. Kvankam la tero ankoraŭ estas heligata de ĝia lumo, la lumkvanto estas tamen konsiderinde reduktita. Nur kiam la nuboj denove forestas, la suno povas ree brili per sia plena splendoro. Nek la ĉeesto de la nubo nek ĝia foresto povas iel influi la ennaskitan brilecon de la suno. La animo de la homo estas la suno, per
kiu lia korpo estas iluminata kaj el kiu ĝi ricevas sian nutron, kaj tiel ĝi estu komprenata.
(Gleanings, 80 : 2-4, p.153-155)

Postmorta vivo Δ

Kaj nun pri via demando koncerne la homan animon kaj ĝian pluvivon post la morto. Sciu vere, ke la animo post sia elkorpigo daŭre progresos, ĝis ĝi atingos la ĉeeston de Dio, en stato kaj kondiĉo, kiujn nek la evoluo de epokoj kaj jarcentoj, nek la variadoj kaj hazardoj de ĉi tiu mondo povos sanĝi. Ĝi ekzistos tiel longe, kiel ekzistos la Regno de Dio, Lia suvereneco, Lia povo kaj Lia potenco. Ĝi aperigos la signojn de Dio kaj Liajn atributojn kaj rivelos Liajn indulgemon kaj favoron.

La naturo de la animo post la morto neniam povos esti priskribata, kaj ne estas dece kaj permesite malkaŝi ĝian tutan karakteron al la okuloj de la homoj. La Profetoj kaj Mesaĝistoj de Dio estas malsupren sendataj kun la sola celo konduki la homaron al la rekta Vojo de l' Vero. La celo de Ilia revelacio estas la edukado de ĉiuj homoj, por ke en la horo de morto ili ascendu al la trono de la Plejalta en pleja pureco kaj sankteco kaj en absoluta malligiteco. La lumo, kiun tiuj ĉi animoj disradias, kaŭzas la progreson de la mondo kaj la antaŭenigon de ĝiaj popoloj. Ili similas al gisto, kiu fermentigas la mondon de l' esto, kaj konsistigas la vivoforton, per kiu manifestiĝas la artoj kaj mirakloj de la mondo.
(Gleanings, 81 : 1, p.155)

Ho filo de l' Plejsupera ! Mi faris la morton ĝojportanton al vi. Pro kio vi malĝojas ? Mi igis la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualigas for de ĝi ?
(Kaŝitaj Vortoj, araba 32 / The Hidden Words, p.12)

Vera Riĉeco Δ

Se vi avidas tiun ĉi vivon kaj ĝiajn vantaĵojn, vi estus devintaj aspiri ilin, kiam vi estis ankoraŭ enfermitaj en la uteroj de viaj patrinoj, ĉar tiam vi konstante alproksimiĝis al ili, se vi nur povus tion percepti. Aliflanke, ekde kiam vi naskiĝis kaj atingis maturecon, vi ĉiam pli retiriĝis de la mondo kaj altiriĝis al la polvo. Kial do vi tiel avide amasigas la trezorojn de la tero, kiam viaj tagoj estas nombritaj kal viaj ŝancoj preskaŭ perditaj ? Do, ĉu vi, malatentaj, ne volas forskui vian dormemon ?
(Gleanings, 66 : 4, p.127)

Ho Miaj servantoj ! Se vi komprenus, kion miraklan el Mia malavaro kaj donacemo mi volas konfidi al viaj animoj, vi certe liberigus vin de la ligiteco al ĉio kreita kaj ekhavus veran scion pri viaj propraj memoj - scion, kiu estas la sama kiel la kompreno de Mia propra Esto.
(Gleanings, 153 : 6, p.326)

La potenco de meditado Δ

Benita estas la punkto, kaj la domo, kaj la loko, kaj la urbo, kaj la koro, kai la monto, kaj la ŝirmejo, kaj la kavo, kaj la valo, kaj la lando, kaj la maro, kaj la insulo, kaj la kampo, kie oni Dion mencias kaj Lin laŭde gloras.
(Preĝoj / Bahá’í Prayers, p.iii)

Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj kaj la Farinto de la ĉieloj ! Mi petegas Vin je tiuj, kiuj estas la Tagiĝoj de Via nevidebla Esenco, la Plej Laŭdegata, la Plejglora, faru mian preĝon fajro forbruligonta la vualojn, kiuj ekludas min de Via beleco, kaj lumo, kiu gvidos min al la oceano de Via Ĉeesto.
(Preĝoj p.61 / Bahá’í Prayers, p.7-8)

Envoku, ho Mia servanto, la versojn de Dio, kiujn ricevis vi, samkiel ili estas envokataj de tiuj proksimiĝintaj al Li, por ke la dolĉeco de Via melodio instigu vian propran animon kaj altiru la korojn de ĉiuj homoj. Kiu tiel citas, en la privateco de sia ĉambro, la versojn revelaciitajn de Dio, kaŭzos la disigantajn anĝelojn de la Ĉiopova disigi foren la bonodoron de la vortoj elbuŝitaj de li kaj faros la koron de ĉiu honestulo altenpulsi. Kvankam li eble, unue, restas nekonscia pri ĝia efekto, tamen la beno de la graco donacita al li nepre devas pli aŭ malpli frue ekinflui je lia animo. Tiaj estas la misteroj de la Revelacio de Dio dekretitaj per la bena Volo de Tiu, Kiu estas la Fonto de potenco kaj saĝo.
(Gleanings, 136 : 2, p.295)

Se iu citas nur unu verson de la Sankta Skribo en spirito de brila ĝojo, tio estas pli bona por li, ol tedite legadi ĉiujn Sanktajn Librojn de Dio, la Helpo en danĝero, la Memekzistanta. Studu la sanktajn versojn tiakvante, ke vi ne laciĝu kaj ne malvigliĝu. Ne ŝarĝu viajn animojn per tio, kio elĉerpas kaj subpremas ilin, sed malpezigu kaj levu ilin, por ke sur la flugiloj de la Sanktaj versoj ili soru al la tagiĝejo de Liaj evidentaj signoj.
(Aqdas, 149, p.73-74)

Pura Perceptado Δ

Ho kunulo de Mia Trono ! Ne aŭskultu malbonon kaj ne vidu malbonon, ne malaltigu vin, nek suspiru nek ploru. Ne diru fiaĵojn, por ke oni ne diru ilin al vi, kaj ne pligrandigu la kulpojn de aliaj, por ke viaj propraj kulpoj ne ŝajnu grandaj; kaj ne deziru ies humiliĝon, por ke via propra humiliĝo ne evidentiĝu. Pasigu, do, la tagojn de via vivo, kiuj estas malpli ol foriluganta momento kun via menso nemakulita, via koro senmakula, viaj pensoj puraj, kaj via naturo sanktigita, por ke, libera kaj kontenta, vi povu demeti ĉi tiun morteman korpon kaj iri al la mistika paradizo kaj resti en la eterna regno por ĉiam.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 44 / The Hidden Words, p.37-38)

Ho filo de l' esto ! Kiel vi povis forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj ? Kiu ajn faras tion, estas malbenita de Mi.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden Words, p.11)

Se vi rimarkas la pekon de aliulo, prisilentu ĝin, por ke Dio prisilentu vian propran pekon. Vere, Li estas la Diskreta, la Sinjoro de graco plej abunda.
(Son of the Wolf, p.55)

La homa vorto Δ

Homa parolo estas realo, kiu aspiras ekhavi influon kaj kiu devas esti moderigata. Rilate ĝian influon, tiu ĉi dependas de ĝia rafiniteco, kiun siavice kondiĉas la pureco kaj malligiteco de la koroj. Rilate ĝian moderecon, tiu ĉi devas esti kombinita kun takto kaj saĝo kiel estas preskribite en la sanktaj Skriboj kaj Epistoloj. Ĉiu vorto estas dotita per spirito, tial la parolanto aŭ klariganto siajn vortojn zorge diru je tempo kaj cirkonstancoj konvenaj, ĉar la impreso, kiun ĉiu vorto kaŭzas, klare evidentas kaj percepteblas... Unu vorton oni povas kompari kun fajro, alian kun lumo, kaj la efikon, kiun ambaŭ kaŭzas, manifestiĝas en la mondo. Tial saĝa homo plena je scio prefere parolu per vortoj mildaj kiel lakto, por ke la homidoj estu nutrataj kaj edifataj per tio kaj atingu la finan celon de l' homa ekzisto, kiu estas la stato de vera kompreno kaj nobleco.
(Tablets, 11 : 30, p.172-173)

Neniu saĝulo povas demonstri siajn sciojn alie ol per siaj vortoj. Tiel evidentiĝas la signifo de la Vorto, kiel estas konfirmite en ĉiuj Skriboj, ĉu el tempoj antikvaj aŭ modernaj. Ĉar estas ĝia potenco kaj viviga spirito, per kiu la popolo de la mondo atingis tiel eminentan pozicion. Krome, vortoj kaj eldiroj estu kaj impresaj kaj funde efikaj. Kiel ajn, neniu vorto ekhavos tiujn ambaŭ kvalitojn antaŭ ol eldirita sole pro Dio kaj kun deca respekto por la kondiĉoj de la okazo kaj de la homoj.
(Tablets, 11 : 29, p.172)

Diskurso pri la vero Δ

Interrilatu kun ĉiuj homoj... en spirito de afableco kaj kamaradeco. Se vi scias pri iu vero, se vi posedas juvelon, kiun aliaj malhavas, dividu ĝin kun ili per parolo plej afabla kaj bonvola. Se ĝi estas akceptita, se ĝi plenumas vian intencon, via celo estas atingita. Se iu malakceptas ĝin, lasu lin kaj petu Dion lin gvidi. Gardu vin, ke vi ne traktu lin bruske. Afabla lango estas kiel magneto por la hom-koroj. Ĝi estas la pano de la spirito, ĝi vestas la vortojn per signifo, ĝi estas la fontano de la lumo de saĝeco kaj komprenemo.
(Gleanings, 132 : 5, p.289)

Vortoj de saĝeco Δ

La fonto de ĉio bona estas fidi Dion, submetigi al Lia ordono kaj kontenti pri Lia sankta volo kaj bonplaĉo.

La esenco de saĝeco estas obei Dion, tremi antaŭ Lia skurĝo kaj puno kaj timi Lian juĝon kaj ordonon.

La esenco de religio estas atesti pri tio revelaciita de la Sinjoro kaj observi, kion Li ordonis en Sia potenca Libro.

La fonto de ĉia gloro estas akcepti ĉion ajn donitan de la Sinjoro kaj kontenti pri tio, kion Dio ordonis.
La esenco de amo estas por la homo turni sian koron al la Amato, fortranĉi sin de ĉio ajn krom Li kaj deziri nenion krom tio, kio estas la deziro de lia Sinjoro.

Vera rememoro estas mencii la Sinjoron, la Ĉiel-Laŭdatan, kaj forgesi pri ĉio ajn krom Li.

Vera fido estas por la servanto elfari sian profesion kaj siajn devojn en tiu ĉi mondo, firme teniĝi je la Sinjoro kaj serĉi nenion ol nur Lian gracon, ĉar en Liaj manoj troviĝas la destino de ĉiuj Liaj servantoj.

La esenco de malkroĉiĝo estas por la homo turni sian rigardon al la kortego de Dio, eniri Lian Ĉeeston, akiri Lian aprobon kaj stari kiel atestanto antaŭ Li.

La esenco de vera kompreno estas atesti sian propran povrecon kaj submetiĝi al la Volo de la Sinjoro, la Suverena, la Graca, la Ĉio-Potenca.

La fonto de kuraĝo kaj potenco estas antaŭenigi la Vorton de Dio kaj senŝancele stari en Lia Amo.

La esenco de karitato estas por la servanto mencii la benojn de sia Sinjoro kaj esprimi sian dankon al Li ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe.

La esenco de kredo estas fari poke da vortoj kaj multe da agoj; ĉar sciu vere, ke tiu pli vortanta ol aganta estu prefere morta ol viva.

La esenco de vera sekureco estas gardi silenton, prezenti al si la finon de la aferoj kaj rezigni pri la mondo.

La komenco de grandanimeco estas, kiam homo utiligas siajn havaĵojn por si mem, por sia familio kaj por la malriĉuloj el inter liaj samkredanoj.

La esenco de bonfarto estas ami Min; kiu Min amas, ĉion posedas, kaj kiu Min ne amas, tiu vere apartenas al la povraj kaj senhavaj. Tio ĉi estas kion la Fingro de l' Gloro kaj Brilego revelaciis.

La fonto de ĉio malbona estas por la homo forturni sin de sia Sinjoro kaj kroĉi sian koron al aferoj profanaj.

La plej arda fajro estas pridubi la signojn de Dio, vante disputi pri tio, kion Li revelaciis, nei Lin kaj orgojle sian egoon eksponi antaŭ Li.

La fonto de ĉia klero estas la scio pri Dio, plej altigita estu Lia Gloro, kaj tiu ĉi ne akireblas krom nur per la kono de Lia Dia Manifestiĝo.

La esenco de malnobliĝo estas forlasi la ombron de la Malavara kaj serĉi ŝirmon ĉe la Malbona.

La fonto de devio estas malkredi je la Unu vera Dio, konfidi sin al alia krom nur al Li kaj fuĝi Lian Ordonon.

Veran perdon suferas tiu, kies tagoj pasis en plena ignoro pri si mem.

La esenco de ĉio al vi revelaciita de Ni estas justeco, estas por la homo liberigi sin de vantaj kapricoj kaj imitadoj, percepti per la okulo de l' unueco la gloran faron de Liaj manoj kaj rigardi ĉion ajn per la okulo de l' serĉanto.

Tiel Ni instruis vin, manifestis por vi Vortojn de Saĝeco, ke vi estu dankoplena al la Sinjoro, via Dio, kaj gloru pri tio inter ĉiuj popoloj.
(Tablets, 10 : 1 k.s., p.155-157)

Fruktoj sur la arbo de l'homo Δ

Ho filo de l'polvo ! Vere, Mi diras al vi: El ĉiuj homoj la plej neglekta estas tiu vante disputanta kaj strebanta sin mem altigi super sian fraton. Diru, ho gefratoj ! Lasu farojn, ne vortojn, esti via ornamo.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 5 / The Hidden Words, p.24)

Scioj estas kvazaŭ flugiloj por la vivo de l' homo, kaj kvazaŭ eskalo por lia ascendo. Ĉiu devas ilin akiri. Tamen, estu studataj tiaj sciencoj, kiuj donas profiton al la popoloj de la tero kaj ne tiaj, kiuj per vortoj komenciĝas kaj per vortoj finiĝas. Granda estas vere la servoj al la popoloj de la mondo, kiujn povas scienco kaj tekniko pretendi por si. Vere, scioj estas efektiva trezoro por la homo kaj fonto de gloro, de riĉo, de ĝojo, de majesto, de gajo kaj sereno por li.
(Tablets, 5 : 15, p.51-52)

Ho Miaj servantoj ! Vi estas la arboj de Mia ĝardeno, vi devas produkti bonajn kaj miraklain fruktojn, por ke vi mem kaj aliaj de tio profitu. Tial estas devige por ĉiu okupiĝi je metio aŭ profesio, ĉar en tio troviĝas la sekreto de bonstato, ho homoj de kompreno ! Ĉar rezultoj dependas de rimedoj, kaj la graco de Dio estu al vi ĉiel sufiĉa. Arboj senfruktaj estis kaj ĉiam estos por la fajro.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 80 / The Hidden Words, p.50)

La akcepto de la amanto Δ

Je la justeco de la unusola vera Dio ! Se nur splito el juvelo perdiĝus kaj entombiĝus sub monto ŝtona kaj estus kaŝita transe de l'sep maroj, tamen la Mano de l'Ĉiopotenca ĝin certe en tiu ĉi Tago rivelus, pura kaj senigita je skorioj.
(Citita en : Advent of Divine Justice, p.80)

Tiu, kiu akiros el la akvoj de Mia Revelacio, gustumos ĉiujn neĝeneblajn ĝuojn ordonitajn de Dio ek de la komenco senkomenca ĝis la fino senfina.
(Citita en : World Order, p.107)

Reveno al la Komenco.
La unueco de la homaro

La lumo de homara unueco Δ

Mia celo estas nenio alia ol la plibonigo de la mondo kaj la trankvilo de ĝiaj popoloj. La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj ĝia sekureco estos neatingeblaj, antaŭ ol ĝia unueco estos firme starigita. Tiu unueco ne povas esti atingita, dum la konsiloj revelaciitaj de la Plumo de la Plejalta suferas malatenton kaj neglekton.
(Gleanings, 131 : 2, p.286)

La vorto de Dio estas lampo, kies lumo estas la jena eldiro : Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo. Interrilatu en plej granda amo kaj harmonio, en amikeco kaj kamaradeco. Li, Kiu estas la Suno de l'Vero, estas Mia atestanto ! Tiel potenca estas la lumo de unueco, ke ĝi povas heligi la tutan mondon. La unusola vera Dio, Kiu konas ĉiujn aferojn, Mem atestas la pravecon de tiuj vortoj.
(Gleanings, 132 : 3, p.288)

Ke la diversaj komunumoj de la tero kaj la multnombraj religiaj sistemoj neniel rajtas nutri sentojn de malamikeco inter la homoj, tio apartenas en tiu ĉi Tago al la esenco de la Kredo de Dio kaj de Lia Religio. Tiuj ĉi principoj kaj legoj, tiuj ĉi firme starigitaj kaj potencaj sistemoj, devenas el unu Fonto kaj estas la radioj de unu Lumo. Ke ili diferencas unuj de la aliaj, devas esti aljuĝita al la variantaj postuloj de la epokoj, en kiuj ili estis proklamataj.
(Gleanings, 132 : 1, p.287-288)

La tero estas nur unu lando Δ

La sanktejo de unueco estas starigita; ne rigardu unu la alian kiel fremdulojn. Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo...
(Gleanings, 112 : 1, p.218)

Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon. La tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj.
(Tablets, 11 : 13, p.167)

Ho idoj de homoj ! Ĉu vi ne scias, kial Mi kreis vin ĉiujn el la sama polvo ? Por ke neniu sin altigu super la alia. Kontemplu konstante en viaj koroj, kiamaniere vi estas kreitaj. Pro tio, ke Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco, vi devas esti kiel unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo, kaj restadi en la sama lando, por ke elde via plej interna esto pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. Tia estas Mia konsilo al vi, ho kohortoj de l' lumo ! Atentu ĉi tiun konsilon, por ke vi akiru la frukton de sankteco de l' arbo mire glora.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 68 / The Hidden Words, p.20-21)

Komparu la mondon kun la homa korpo, kiun, kvankam kompleta kaj perfekta je sia kreo, pro diversaj kialoj afliktas seriozaj perturboj kaj malsanoj. Eĉ ne unu tagon ĝi ekhavas trankvilon, male, ĝia malsaneco serioze kreskas, ĉar ĝi falis en la manojn de ignoraj kuracistoj, kiuj senbridigis siajn proprajn dezirojn kaj grave eraris. Kaj se foje, pro la flego de kapabla kuracisto, iu membro de tiu korpo resaniĝis, la cetero tamen restis afliktita kiel antaŭe. Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo. Tio tute ne estas atingebla krom per la potenco de lerta, ĉiopova kaj inspirita Kuracisto...
(Gleanings, 120 : 1 kaj 3, p.254-255)

Unu animo kaj unu korpo Δ

En tiu ĉi epoko, nova vivo viglas en ĉiuj popoloj de la tero; kaj ĝis nun neniu malkovris ĝian kaŭzon aŭ perceptis ĝian motivon...
(Gleanings, 96 : 2, p.196)

Tiu, Kiu estas via Sinjoro, la Plejkompatema, vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj unu korpon. Rapidu akiri vian porcion el la favoro kaj graco de Dio en tiu ĉi Tago, kiu eklipsas ĉiujn aliajn Tagojn kreitajn.
(Gleanings, 107 : 1, p.214)

Antaŭsignoj de minacaj skuoj Δ

Ve, la ventoj de malespero blovadas el ĉiu direkto, kaj la malpaco, kiu dividas kaj afiktas la homaron, kreskadas ĉiutage. La signoj de okazontaj konvulsioj kaj ĥaoso estas nun distingeblaj, ĉar la aktuala ordo havas lamentindajn mankojn.
(Gleanings, 110 : 1, p.216)

La mondo suferas pro akuŝodoloro, kaj ĝia maltrankvilo kreskas tagon post tago. Ĝi fiksiĝas je ribelado kaj malkredo. Tia estos ĝia stato, ke malkovri ĝin nun ne estus konvene kaj dece.
(Gleanings, 61 : 12, p.118)

En ĉiuj aferoj modereco estas dezirinda. Se io estas farata ekscese, tiam ĝi montriĝos fonto de malbono. Rigardu la civilizacion de la Okcidento, kiel ĝi perturbas kaj maltrankviligas la popolojn de la mondo. Infera maŝino estas elpensita kaj montriĝas armilo, tiel detrua, tiel kruela, kian oni neniam antaŭe vidis aŭ aŭdis. Purigo el tia profunde radikanta kaj ĉion ampleksanta putreco efektiviĝos nur, se la popoloj de la mondo unuiĝas en sia klopodo pri komuna celo kaj akceptas unu universalan kredon... Strangaj, perpleksigaj aferoj ekzistas en la tero; sed ili estas kaŝitaj antaŭ la mensoj kaj kompreno de la homoj. Tiuj objektoj kapablas sanĝi la tutan teran atmosferon, kaj kontaĝo kun ili estus mortiga.
(Tablets, 6 : 31 kaj 32, p.69)

Universala Pac-kunveno Δ

Nepre venos tempo, kiam deviga neceso okazigi vastan, ĉio-ampleksan kunvenon de l'homoj estos universale rekonata. La regantoj kaj reĝoj de la tero devos ĉeesti kaj, partoprenante ĝiajn konsiliĝojn, devos konsideri tiajn vojojn kaj rimedojn, kiuj metos la fundamenton de la Granda Paco tutmonda inter la homoj. Tia paco postulas, ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la tero, ke ili plene akordiĝu inter si. Se iu rego militas kontraŭ alia, ĉiuj kune devas leviĝi kaj malebligi lin. Se tio estos plenumita, la nacioj de la mondo ne plu bezonos armilojn, krom por konservi la sekurecon de siaj regnoj kaj por gardi la internan ordon en siaj teritorioj.
(Gleanings, 117 : 1, p.249)

Por ĉiuj popoloj de la mondo estas devige, elsarki siajn diskordojn kaj restadi en perfekta unueco kaj paco sub la ombro de l' Arbo de Lia ŝirmo kaj amzorgo... La hodiaŭa ordo baldaŭ estos forbalaita kaj nova ordo disvolvita anstataŭe.
(Gleanings, 4 : 1, p.6)

La oficistoj de la Domo de Justeco havas la devon akceli la establon de la Minora Paco, por ke la popoloj de la tero liberiĝu de la sarĝo de ekscesaj ŝtataj elspezoj. Tio ĉi estas deviga kaj nepre esenca, des pli ĉar malamikado kaj konfliktado estas la veraj kialoj de aflikto kaj mizero. (2)
(Tablets, 7 : 19, p.89)

Estas la devo de la regantoj de la mondo... aŭ de la ministroj de la tero kune interkonsiliĝi kaj elekti unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ novan lingvon instruotan al la infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, kaj same unu skribon. Tiel la tuta tero estos fine konsiderata kiel ununura lando. (3)
(Tablets, 3 : 6, p.22)

Respekto al la naturo Δ

Ĉiu juĝkapabla homo migranta surtere efektive hontas konsciante, ke tio, al kio li ŝuldas sian bonstaton, sian riĉecon, sian potencon, sian superecon, sian progreson kaj ĉiun sian forton, estas laŭ la volo de Dio la nuda tero, kiun ĉiuj homoj tretadas per siaj piedoj. Sendube, ĉiu kiu konscias pri tiu ĉi vero, estos purigita kaj sanktigita de ĉia fiero, aroganteco kaj orgojlo.
(Son of the Wolf, p.44)

Pri kio vi rajtas fanfaroni ? Ĉu estas via mangaĵo kaj trinkaĵo, pri kiu vi fieras, ĉu estas la trezoroj, kiujn vi akumulas en viaj kestoj, la diverseco kaj la valoro de la ornarnaĵoj, per kiuj vi dekoras vin ? Se vera gloro konsistus en la posedo de tiel pasemaj objektoj, tiam la tero, sur kiu vi iras, nepre devus fanfaroni antaŭ vi, ĉar laŭ la decido de la Ĉiopova ĝi provizas kaj donacas al vi ĝuste tiujn aferojn. Profunde en ĝi estas entenata ĉio, kion vi posedas, samkiel Dio tion ordonis. El ĝi, kiel signon de Lia malavaro, vi ĉerpas viajn riĉaĵojn.
(Gleanings, 118 : 7, p.252-253)

Se homo ŝatas dekori sin per la ornamaĵoj de la tero, porti ĝiajn vestaĵojn kaj ĝui la bonon, kiun ĝi kapablas donaci, tio ne povas malutili al li, se li ne permesas, ke io ŝoviĝu inter li kaj Dio; ĉar Dio destinis ĉiujn bonaĵojn, ĉu ili kreiĝis en la ĉielo aŭ sur la tero, por tiuj el Liaj servantoj, kiuj vere kredas je Li.
(Gleanings, 128 : 4, p.276)

Justeco kaj unueco Δ

Ho filo de l' spirito ! La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ĝi, se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin, por ke Mi fidu al vi. Per ĝia helpo vi vidos per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de l' aliuloj kaj vi konos per via propra konado kaj ne pere de l' konado de viaj proksimuloj. Kontemplu pri ĉi tio en via koro, kiel decas al vi esti. Vere, justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia mizerikordo. Loku ĝin, do, antaŭ viaj okuloj.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 2 / The Hidden Words, p.5-6)

La lumo de l' homo estas justeco. Ne estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj.
(Tablets, 6 : 26, p.66-67)

Neniu lumo estas komparebla al la lumo de justeco. La starigo de ordo en la mondo kaj la trankvilo de la nacioj dependas de ĝi.
(Son of the Wolf, p.28-29)

Ho filo de homo ! Se via okulo estas turnita al mizerikordo, forlasu la aferojn, kiuj donas  profiton al vi kaj firme teniĝu je tio, kio utilas al la homaro. Kaj se via okulo estas turnita al justeco, elektu por via proksimulo, kion vi elektas por vi mem.
(Tablets, 6 : 20, p.64)

Forigo de ĉiuj limoj Δ

La ekvilibro de la mondo estas renversita pro la vibra influo de tiu ĉi plej granda, tiu ĉi nova Universala Ordo. La bonorda vivo de la homaro revolucie ŝanĝiĝas pro la efiko de tiu ĉi unika, tiu ĉi mirinda Sistemo, kian mortemaj okuloj ĝis nun neniam vidis.
(Gleanings, 70 : 1, p.136)

Interrilatu kun la sekvantoj de ĉiuj religioj en spirito de afableco kaj frateco. Ĉio, kio instigis la idojn de l'homo eviti unu la alian kaj kaŭzis malpacon kaj dividon inter ili, estas, pro la revelacio de tiuj ĉi vortoj, nuligita kaj forigita. El la ĉielo de la Volo de Dio kaj kun la celo nobligi la mondon de l'esto kaj levi la mensojn kaj la animojn de la homoj estas malsuprensendita, kio estas la plej efika instrumento por la edukado de la tuta homaro. La plej alta esenco kaj la plej perfekta esprimo de ĉio, kion la popoloj de antikva tempo iam diris aŭ skribis, estas, pere de tiu ĉi plej potenca Revelacio, malsuprensendita el la ĉielo de la Volo de la Ĉion-Posedanta, de la Ĉiam-Ekzistanta Dio. Jam de praa tempo estas revelaciite : « Amo al la patrujo estas elemento de la Kredo de Dio. » La Lango de Grandeco, tamen, en la tago de Lia manifestiĝo proklamas : « Ne gloru sin tiu, kiu amas sian patrujon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon. » Per la potenco liberigita de tiuj ĉi gloregaj vortoj Li donas freŝan impulson, montras novan direkton al la birdoj de la homaj koroj kaj malaperigas ĉian spuron de restriktoj kaj limigoj el la sankta Libro de Dio. Ho popolo de Justeco ! Estu same brila kiel la lumo kaj same radia kiel la fajro, kiu ardis en la Brulanta Arbusto. La brileco de la fajro de via amo sendube kunfandos kaj unuigos la  interbatalantajn popolojn kaj gentoin de la tero, dum kontraŭe la sovaĝeco de la flamo de malamikeco kaj malamo rezultigos nur malpacon kaj ruinigon.
(Gleanings, 43 : 6-7, p.95-96)

Ni vere plenumis Nian devon admoni la homojn kaj alporti ai ili, kion Dio, la Plejpotenca, la Plejlaŭdata, komisiis al Ni. Se ili atentus Min, ili vidus la teron kiel alian teron... Miaj signoj kovras la teron, kaj Mia potenco ĉirkaŭas la tutan homaron, kaj tamen la homoj estas kuŝantaj en stranga dormo !
(Citita en : Promised Day, p.6)

Vera libereco Δ

Se oni meditus pri tio, kion revelacias la Skriboj malsuprensenditaj el la ĉielo de la sankta Volo de Dio, oni tuj rekonus ilian celon, ke ĉiuj homoj estu rigardataj kiel unu animo... Se la kleruloj kaj mondsaĝuloj nuntempaj permesus al la homaro enspiri la parfumon de kamaradeco kaj amo, ĉiu perceptema koro komprenus la signifon de vera libereco kaj malkovrus la misteron de enperturba paco kaj absoluta trankvilo.
(Gleanings, 122 : 1, p.260)

Konsideru la etmensecon de la homoj. Ili petas la nocan kaj forĵetas la utilan... Vera libereco signifas submetiĝi al Miaj ordonoj, eĉ se apenaŭ vi tion komprenas. Se la homoj sekvus tion, kion Ni malsuprensendis al ili el la ĉielo de Revelacio, ili certe atingus plenan liberecon. Feliĉa estas tiu, kiu komprenas la Celon de Dio en ĉio, kion Li malkaŝas el la ĉielo de Sia Volo, kiu trapenetras ĉion kreitan.
(Gleanings, 159 : 1 kaj 3, p.335-336)

Fonto de ĉia konfliktado Δ

Vi scias, ke la diverseco, kiun la migranto vidas dum sia vojaĝo en la mondo de la fenomenoj, kuŝas sole en li mem... La koloro de la lumo estas malsama, depende de tio, kie ĝi brilas : ekzemple, la radioj, kiuj pasas tra flava lampovitro, aperas flavaj, tra blanka blankaj kaj tra ruĝa ruĝaj. La diversecon ne kaŭzas la lumo, sed la loko, kiun ĝi trafas... Tiel vi povas kompreni la diferencon en la aĵoj. Se la migranto atentas nur pri la loko de la fenomeno, se li rigardas kvazaŭ nur la diverskolorajn vitrojn, do li vidas flavan, ruĝan aŭ blankan lumon. Pro tia maniero de prijuĝado la homaro ekkverelis kaj la mondo vualiĝis pro mallumiga polvo, kiun la homa etmenseco disblovis. Aliaj vidas la lumradiojn, dum la triaj, kiuj trinkis el la vino de unueco, vidas nenion ol la sunon mem.

Ĉar la migrantoj iradas sur tiuj tri malsamaj niveloj, iliaj rekono kaj titolado de la aferoj estas malsamaj, kaj tiel daŭre naskiĝas antagonismoj. Kelkaj restadas sur la nivelo de unueco kaj parolas de tiu mondo, aliaj troviĝas en la mondoj de limigo, aliaj en la lando de egoo, kaj ankoraŭ aliaj estas tute ĉirkaŭataj de vualoj... Ho mia frato ! Pura koro estas kiel spegulo, purigu ĝin je ĉio krom Dio per amo kaj malligiĝo, por ke la vera suno reflektiĝu en ĝi kaj aŭroru la eterna mateno.
(Seven Valleys, p.18-21)

Reveno al la Komenco.
La unueco de la religioj

La ĉefa celo de la dia revelacio Δ

Ho vi homidoj ! La fundamenta celo, kiu animas la Kredon de Dio kaj Lian Religion, estas certigi la bonstaton de la homaro, akceli ĝian unuecon kaj nutri la spiriton de amo kaj kamaradeco inter la homoj. Ne permesu, ke ĝi fariĝos fonto de malpaco kaj diskordo, de malamo kaj malamikeco.
(Tablets, 11 : 15, p.168)

Sciu, ke en ĉiu periodo kaj epoko ĉiuj diaj ordonoj estas ŝanĝataj kaj aliformataj konforme al la bezono de la tempo, escepte de la leĝo de amo, kiu, simile al fonto, ĉiam ŝprucas kaj neniam ŝanĝiĝas.
(Citita en : Nova Epoko, p.174)

Estas la Celo de la unusola vera Dio ... kiam Li revelacias sin al la homoj, malkaŝi tiujn juvelojn, kiuj kuŝas kaŝite en la minejo de iliaj veraj kaj plejinternaj memoj.
(Gleanings, 132 : 1, p.287)

Ĉu ne estas la celo de ĉiu Revelacio kaŭzi transformadon de la kompleta karaktero de la homaro, transformadon, kiu manifestiĝas ekstere kiel ankaŭ interne, kiu ŝanĝas kaj ĝian internan vivon kiel ankaŭ ĝiajn eksterajn kondicojn ? Ĉar se ili ne kapablus ŝanĝi la karakteron de la homaro, evidente estus vanaj la universalaj Manifestiĝoj de Dio.
(Certitude, p.240)

Kaj nun koncerne vian demandon pri la naturo de la religio. Sciu, ke tiuj, kiuj estas vere saĝaj, komparas la mondon kun la homa templo. Same kiel la homa korpo bezonas kostumon por esti vestita, la korpo de la homaro devas esti ornamita per la mantelo de justeco kaj saĝeco. Ĝia robo estas la Revelacio donacita al ĝi de Dio. Kiam tiu ĉi robo estas plenuminta sian devon, la Ĉiopova certe ĝin novigos. Ĉar ĉiu epoko postulas novan kvanton el la lumo de Dio. Ĉiu Dia Revelacio estas teren sendita tia, ke ĝi konvenas al la cirkonstancoj de la epoko, en kiu ĝi aperas.

La unueco de la revelacioj Δ

Sciu kun certeco, ke la esenco de ĉiuj Profetoj de Dio estas unu kaj la sama. Ilia unueco estas absoluta. Dio, la Kreinto, diras: Ne ekzistas iu ajn distingo inter la Portantoj de Mia Mesaĝo. Ili ĉiuj havas nur unu celon; ilia sekreto estas la sama sekreto. Ke unu aŭ iuj el ili estas preferataj aŭ glorataj pli ol la ceteraj, nenial permeseblas. Ĉiu vera Profeto konsideras Sian Mesaĝon fundamente egala al la Revelacio de ĉiu alia Profeto aperinta antaŭ Li.
(Gleanings, 34 : 3, p.78)

Estu singardaj, ho vi, kiuj kredas je la Unueco de Dio, ke vi ne estu tentataj fari ian distingon inter iuj el la Manifestiĝoj de Lia Afero aŭ diskriminacion rilate al la signoj, kiuj akompanis kaj proklamis ilian Revelacion. Tio ĉi fakte estas la vera signifo de Dia Unueco, ho ke vi apartenu al tiuj, kiuj komprenas kaj kredas tiun ĉi veron. Plue, estu certigitaj, ke la verkoj kaj agoj de ĉiu el tiuj Manifestiĝoj de Dio, kio ajn rilatas al ili kaj kion ajn ili proklamos en la estonteco, estas senescepte ordonitaj de Dio kaj respegulas Lian Volon kaj Celon. Kiu ajn faras la plej etan diferencon inter iliaj personoj, iliaj vortoj, iliaj mesaĝoj, iliaj agoj kaj kondutoj, vere malkredas je Dio, malakceptas Liajn signojn kaj perfidas la Aferon de Liaj Mesaĝistoj.
(Gleanings, 24 : 1, p.59)

Tiuj ĉi sanktigitaj Speguloj, tiuj Mateniĝoj de gloro pratempa, estas ĉiuj la surteraj Reprezentantoj de Tiu, Kiu estas la centra Astro de la universo, ĝia Esenco kaj fina Celo. De Li devenas iliaj scio kaj potenco; de Li derivigas ilia suvereneco. La beleco de ilia vizaĝo estas nur reflekto de Lia bildo, kaj ilia revelacio signo de Lia senmorta gloro.
(Gleanings, 19 : 3, p.47)

Ĉar tiuj ĉi Birdoj de la eterna Trono ĉiuj estas teren sendataj el la ĉielo de la Volo de Dio kaj ĉar ili ĉiuj leviĝas por proklami Lian nerezisteblan Kredon, ili devas esti rigardataj kiel unu animo kaj kiel la sama persono... Se vi observas per klarvidaj okuloj, vi vidos, ke ili ĉiuj rezidas en la sama sanktejo, leviĝas al la sama ĉielo, sidas sur la sama trono, parolas la saman lingvon kaj proklamas la saman Kredon... Ili diferenciĝas nur rilate al la intenso de sia revelacio kaj la malsama forto de sia lumo... Tiurilate ĉiu Manifestiĝo de Dio havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, antaŭdestinitan revelacion kaj speciale difinitajn limigojn. Ĉiu el ili estas konata sub malsama nomo, karakterizata per speciala atributo kaj plenumas difinitan mision... Pro tiu ĉi diferenco en ilia rango kaj misio la vortoj kaj paroloj fluantaj el tiuj Fontoj de Dia scio ŝajnas diverĝi kaj malkongrui. Sed vidite per la okuloj de tiuj inicitaj pri la misteroj de Dia saĝo, ĉiuj iliaj eldiroj estas efektive nur la esprimo de unu Vero.
(Gleanings, 22 : 1 k.s., p.50-53)

La relativeco de revelacio Δ

Sciu kun certeco, ke en ĉiu Misio la lumo de Dia Revelacio estas donacita al la homoj rekte proporcie al ilia spirita kapacito. Rigardu la sunon ! Kiel feblaj estas ĝiaj radioj en la momento, kiam ĝi aperas super la horizonto. Kiel ĝia varmo kaj forto grade kreskas, kiam ĝi proksimigas al la zenito, lasante al ĉio kreita la eblecon adaptiĝi al la pliiĝanta intenseco de ĝia lumo. Kiel ĝi subiras iom post iom, ĝis ĝi atingas la punkton de estingiĝo. Se ĝi malkasus en unu momento ĉiujn siajn latentajn energiojn, ĝi sendube kaŭzus difekton al ĉiuj kreitaj aĵoj... Same, se la Suno de l'Vero, en la plej frua stadio de sia manifestiĝo, rivelus la plenan mezuron de siaj potencoj, per kiuj la providenco de la Ĉiopova dotis gin, la tero de homa kompreno dezertigus kaj estus forkonsumita; ĉar la homaj koroj nek eltenus la intensecon de ĝia riveliĝo nek povus reflekti la radiadon de ĝia lumo. Konsternite kaj pereigite ili ĉesus ekzisti.
(Gleanings, 38 : 1, p.87-88)

Ĉiu Profeto, Kiun la Ĉiopova kaj Senkompara Kreinto decidas sendi al la popoloj de la tero, estas konfidita per tia Mesaĝo kaj komisiita agadi en tia maniero, kiel plej bone konvenas al la bezonoj de la epoko, en kiu Li aperas. La celo de Dio, kiam Li sendas Siajn Profetojn al la homoj, estas duobla. La unua estas liberigi la homidojn el la mallumo de nescio kaj gvidi ilin al la lumo de vera kompreno. La dua estas sekurigi la pacon kaj trankvilon de la homaro kaj provizi ĉiujn rimedojn, per kiuj ambaŭ povas efektiviĝi.
(Gleanings, 34 : 5, p.79-80)

Ĉeno de sinsekvaj revelacioj Δ

Kontemplu per via interna okulo pri la vico de sinsekvaj Revelacioj, kiu ligas la Manifestiĝon de Adam' kun tiu de Bab'. Mi atestas antaŭDio, ke ĉiu el tiuj Manifestiĝoj estis teren sendita pro la efiko de la Dia Volo kaj Intenco, ke ĉiu estis la portanto de specifa Mesaĝo, ke al ĉiu estis konfidita Libro die revelaciita kaj ke ĉiu estis komisiita ekspliki la rnisterojn de potenca Tabelo. La mezuro de la Revelacio, karakteriza por ĉiu el ili, estis precize  antaŭdifinita.
(Gleanings, 31 : 1, p.74)

La Profetoj de Dio estu rigardataj kiel kuracistoj, kies tasko estas progresigi la bonfarton de la mondo kaj ĝiaj popoloj, por ke per la spirito de unueco ili kuracu la malsanecon de dividita homaro... Neniu homo, kiel ajn klarvida, povas iam esperi ascendi la altojn, kiujn la saĝeco kaj kompreno de la Dia Kuracisto atingis. Nenia miraklo do, se la kuracado preskribita de la kuracisto en tiu ĉi tago ne montriĝas identa al tiu, kiun li preskribis antaŭe. Kiel povus esti alie, kiam la malsanoj plagantaj la suferanton postulas en ĉiu stadio de lia malsaneco apartan medikamenton ? ... Tial al la plejinterna esenco de tiuj Profetoj estu direktita la okulo de ĉiu juĝkapabla homo.
(Gleanings, 36 : 1, p.85)

La ekzemplo de Jesuo Kristo Δ

Vi sciu, ke kiam la Filo de Homo (4) cedis Sian spiron al Dio, la tuta kreita mondo ploris kun granda lamento. Sed per Lia sinofero freŝa vivoforto estis inspirita en ĉio kreita. La pruvoj por tio, atestataj inter ĉiuj popoloj de la tero, nun estas evidentaj al vi. La plej profunda saĝeco, kiun la saĝuloj proklamas, la plej profunda erudicio, kiun la menso disvolvas, la artoj, kiujn la plej lertaj manoj kreas, la influo, kiun efektivigas la plej potencaj regantoj, estas nur manifestaĵoj de la viviga forto liberigita de Lia transcenda, Lia trapenetra kaj brilega Spirito. Ni atestas, ke kiam Li aperis en la mondo, Li disĵetis la brilegon de Sia gloro sur ĉio kreita. Per Li la leprulo resaniĝis el la lepro de perverso kaj nescio... Per Lia potenco, naskita de la Ĉiopova Dio, la okuloj de la blindulo malfermiĝis kaj la animo de la pekinto sanktiĝis. Lepro povas esti interpretita kiel vualo, kiu trudiĝas inter la homo kaj la rekono de la Eternulo, lia Dio... Ni atestas, ke per la potenco de la Vorto de Dio ĉiu leprulo puriĝas, ĉiu malsano kuraciĝas, ĉiu homa malforteco foriĝas. Estas Li, kiu purigas la mondon. Benata estas la homo, kiu kun vizaĝo lume radianta turnas sin al Li.
(Gleanings, 36: 1-3, p.85)

Benadoj Δ

Benita la dormanto, kiun vekas Mia Brizo. Benita la senviva, kiun vigligas Miaj revivigaj spiroj. Benita la okulo, kiun konsolas la vido de Mia beleco. Benita la vojaĝanto, kiu direktas siajn paŝojn al la Tabernaklo de Mia gloro kaj majesto. Benita la afliktita, kiu serĉas rifuĝon en la ombro de Mia baldakeno. Benita la brule soifa, kiu rapidas al la milde fluantaj akvoj de Mia ama prizorgo. Benita la nesatigebla animo, kiu sin purigas je siaj egoaj deziroj pro amo al Mi kaj eksidas ĉe la bankeda tablo, kiun Mi sendis el la ĉielo de l'dia graco por Miaj elektitoj. Benita la mizera, kiu firme tenas la kordonon de Mia gloro; kaj la senhava, kiu venas en la ombron de la Tabernalklo de Mia riĉeco. Benita la senscia, kiu serĉas la fontanon de l'Min-kono; kaj la malatenta, kiu algluiĝas al la kordono de l' memoro pri Mi. Benita la animo, kiu estas levita per Mia vigliga spiro kaj akiris enlason en Mian ĉielan Regnon. Benita la homo, kiun la dolĉ-odoroj de l'reunuiĝo ekscitis kaj proksimigis al la Aŭroro de Mia Revelacio. Benita la orelo, kiu aŭdis, kaj la lango, kiu atestis, kaj la okulo, kiu vidis kaj rekonis la Sinjoron Mem en Sia grandega gloro kaj majesto, dekorita per potenco kaj regado. Benitaj estas tiuj, kiuj atingis Lian ĉeeston. Benita la homo, kiu serĉis iluminiĝon de la Suno de Mia Vorto. Benita li, kiu ornamis sian frunton per la diademo de Mia amo.
(Tablets, 2: 25, p.16-17)

Reveno al la Komenco.
Kreado kaj Revelacio

La senco de la mondo Δ

Rigardu la mondon kaj iom kontemplu pri ĝi. Ĝi rivelos la libron pri si mem antaŭviaj okuloj kaj vidigos, kion la Plumo de via Sinjoro, la Kreanto, la Ĉion-Scianta, enskribis en ĝi. Ĝi konigos al vi tion, kio estas en ĝi kaj sur ĝi, kaj donos al vi tiel klarajn eksplikojn, ke vi sendependiĝos de ĉia elokventa klarigado. Diru: La naturo en sia esenco estas la enkorpiĝo de Mia Nomo, la Formanto, la Kreanto. Ĝiaj manifestaĵoj estas variaj pro diversaj kaŭzoj, kaj en tiu ĉi malsameco estas signoj por homoj distinge perceptantaj. La naturo estas la Volo de Dio kaj ĝia esprimiĝo en kaj per la mondo kreata. Ĝi estas elverŝo de la Providenco ordonita de la Ordonanto, la Plej Saĝa. Se iu asertus, ke ĝi estas la Volo de Dio manifestita en la mondo de l'estado, neniu rajtus kontesti tiun aserton. Ĝi estas ekipita per tia potenco, ke ties realecon kleruloj ne kapablas kompreni. Fakte, homo de vera kompreno perceptas en ĝi nenion ol nur la brilantan radiadon de Nia Nomo, la Kreanto. Diru : Tiu Ĉi estas ekzistado, kiu ne konas kadukiĝon, kaj la Naturo mem perdiĝas en konsterno antaŭ ĝiaj revelacioj, ĝiaj katenantaj evidentoj kaj ĝia brilanta gloro, kiuj sterniĝas super la universo.
(Tablets, 9 : 13-14, p.141-142)

Guto el la ondanta oceano de Lia senfina graco ornamis la tutan kreaĵaron per la dekoro de ekzistado, kaj briso el Lia senkompara Paradizo vestis ĉiun estaĵon per la robo de Lia sankteco kaj gloro. Brilero el la nesondebla profundo de Lia suverena kaj trapenetra Volo estigis el absoluta nenio kreaĵon senliman laŭ amplekso kaj senfinan laŭ daŭro. La mirakloj de Lia grandanimeco neniam ĉesos, kaj la fluon de Lia korfavora graco neniam eblos haltigi. Lia kreado ne havis komencon kaj ne povos havi finon.
(Gleanings, 26 : 2, p.61)

La Plej Evidenta - kaj la Plej Kaŝita Δ

Ho Vi, Kiu estas la plej evidenta el la evidentaj kaj la plej kaŝita el la kaŝitaj...
(Preĝoj p.8 / Bahá'í Prayers, p.143)

Ĉio, kion la saĝuloj kaj mistikuloj diris kaj skribis, neniam transpasis nek iam ajn transpasos la limojn, al kiuj la limigita racio de la homo estas strikte submetita. Al kiuj ajn altoj sorus la menso de la plej elstaraj homoj, kiel ajn ekstremaj estus la profundoj, kiujn la malligita kaj komprenanta koro povos penetri – tiaj menso kaj koro neniam transcendos tion, kio estas la kreaĵo de iliaj propraj konceptoj kaj la produkto de iliaj propraj pensoj. La meditado de la plej profunda pensulo, la devotado de la plej sankta el la sanktuloj, la plej altaj laŭdoj esprimitaj de la homo per plumo aŭ lango estas nur reflektoj de tio, kio estas kreita en li mem per la revelacio de la Eternulo, lia Dio. Kiu kontemplas en sia koro pri tiu ĉi vero, tuj konsentos, ke ekzistas limoj, kiujn homa estaĵo ne povas transpasi. Ĉiu provo, farata ekde la komenco, kiu ne havas komencon, imagi al si Dion kaj koni Lin, estas limigata pro la karaktero de Lia propra kreaĵo, kiun Li ekzistigis pere de la efiko de Sia propra Volo kaj nur por kontentigi Sian propran Memon. Nemezureble Li superas la homan racion, kiu strebas kompreni Lian Esencon, kaj la homan langon, kiu provas priskribi Lian misterecon. Neniu ligilo de rekta kontakto iam povos ligi Lin kun la aferoj kreitaj de Li, nek povos la plej spekulativaj kaj strangaj aŭdoj de Liaj kreitoj adekvate prezenti Lian naturon.
(Gleanings, 148 : 1, p.317-318)

Vojo al la ekkono de Dio Δ

Al ĉiu perceptanta kaj lumigita koro estas evidente, ke Dio, la nekonebla Esenco, la sankta Estaĵo, estas altege ekzaltita super ĉiu homa atributo kiel korpa ekzisto, ascendo kaj descendo, eliro kaj eniro... Li estas kaj ĉiam estis vualita en la praeterneco de Sia Esenco kaj restos en Sia Realo por ĉiam kaŝita antaŭ la homa vido... Ĉar la pordo al la ekkono de la Prahonora de l'Tagoj estas fermita antaŭ la vizaĝo de ĉiuj estaĵoj, la Fonto de senfina graco... faris, ke tiuj lumaj Gemoj de Sankteco aperadis el la regno de la spirito en la nobla formo de la homa templo kaj manifestiĝis al ĉiuj homoj, por ke ili komuniku al la mondo la misterojn de la neŝanĝebla Estaĵo kaj rakontu pri la subtiloj de Lia nepereonta Esenco... Ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj plej-favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Mesaĝistoj estas sen iu escepto la portantoj de Liaj nomoj kaj la enkorpiĝoj de Liaj atributoj.
(Gleanings, 19 : 1 k.s., p.46-48)

Pli proksima ol la vivovejno Δ

La multnombraj favordonoj de la Sinjoro de ĉiuj estaĵoj ĉiutempe sterniĝis, pere de la Manifestiĝoj de Lia Dia Esenco, super la tero kaj ĉiuj vivantaj sur ĝi. Eĉ ne unu momenton Lia graco estas retenata, nek la pluvo de Lia amfavoro ĉesis versiĝi sur la homaro.
(Gleanings, 13 : 2, p.18)

Mia sankta, Mia die ordonita Revelacio povas esti komparata al oceano, en kies profundoj estas kaŝitaj sennombraj perloj de alta valoro, de nesuperebla brileco. Estas la devo de ĉiu serĉanto, ekmoviĝi kaj strebadi atingi la bordojn de tiu oceano, por ke proporcie al la fervoro de sia serĉado kaj la penoj faritaj li ĝuu la bonojn antaŭdestinitajn sur la nenuligeblaj kaj kaŝitaj Tabeloj de Dio... Tiu ĉi grandega, tiu ĉi nesondebla kaj ondanta Oceano estas proksima, mirinde proksima al vi. Vidu, ĝi estas pli proksima al vi, ol via vivovejno ! Rapide kiel palpebrumo de okulo vi povas, se vi nur volas, atingi kaj profiti tiun nepereontan favoron...
(Gleanings, 153 : 5, p.326)

Ho filo de l' amo ! Vi estas nur unu paŝon for de la gloraj altoj supre kaj de la ĉiela arbo de l'amo. Faru unu paŝon, kaj per la sekva antaŭeniru en la regnon de senmorteco kaj eniru la pavilonon de l'eterneco. Aŭskultu do al tio, kio estas revelaciita de la plumo de gloro.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 7 / The Hidden Words, p.25)

Diaj Edukantoj Δ

Por ĉiu el Vi la plej alta devo estas elekti tion por si mem, kion neniu alia povas ĝeni kaj kion neniu alia povas uzurpi de li. Kaj tio - tiel atestas al Mi la Ĉiopova - estas la amo de Dio, se vi nur povus kompreni tion. Konstruu por vi tiajn domojn, kiajn pluvoj kaj inundoj neniam povos detrui, kiuj protektos vin kontraŭ la transiroj kaj hazardoj de tiu ĉi vivo.
(Gleanings, 123 : 2-3, p.261)

Estas klare kaj evidente, ke la lampo ne brilos, antaŭ ol ĝi estas eklumigita, kaj se la malpuro ne estas forviŝita de la surfaco de la spegulo, ĝi neniam povos montri la bildon de la suno nek reflekti ties lumon kaj radiadon.

Kaj ĉar ne povas ekzisti rekta rilato por ligi la unusolan veran Dion kun Lia kreaĵaro, kaj ĉar nenia simileco povas ekzisti inter la efemera kaj la Eterna, la dependa kaj la Absoluta, Li ordonis, ke en ĉiu misio kaj epoko pura kaj senmakula Animo estu manifestata en la regnoj de la tero kaj de la ĉielo. Tiuj ĉi Esencoj de Malligiteco, tiuj ĉi brilantaj Realoj estas la kanaloj de la ĉion-trapenetra graco de Dio. Orientitaj per la lumo de senerara gvido kaj vestataj per pleja suvereneco Ili havas la taskon, uzi la inspiron de Siaj vortoj, la elverŝojn de Sia neerarema graco kaj la sanktigan brizon de Sia Revelacio por purigi ĉiun sopirantan koron kaj akcepteman spiriton je la skorioj kaj polvo de mondumaj zorgoj kaj limigoj. Tiam kaj nur tiam la Konfidaĵo de Dio, latenta en la homa realo, elmergiĝos, brila kiel la leviĝanta Astro de Dia Revelacio, de malantaŭ la vualo de kaŝiteco kaj starigos la insignon de sia rivelita gloro sur la suproj de la homaj koroj.
(Gleanings, 27 : 3-4, p.66-67)

Reveno al la Komenco.
Notoj

(1 ) Iom modifita antaŭparolo de Peter Spiegel el la germanlingva eldono. Δ
(2) Bahá'u'lláh distingas inter la « Minora Paco », tutmonda packon-trakto, kaj la « Plej Granda Paco », pli poste unuiganta ĉiujn popolojn en unu justa kaj harmonia tutmonda socio regata de unu sama kredo. La (Universala) Domo de Justeco estas la plej alta instanco en la administra strukturo de la bahaa mondkomunumo. Δ
(3) Bahá'u'lláh preskribas la adopton de universala lingvo kaj skribo. Liaj skriboj antaŭvidas du ŝtupojn en tiu procezo. La unua ŝtupo konsistas en la elekto de ekzistanta aŭ inventita lingvo, kiu tiam estos instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel dua (helpa) apud la gepatraj lingvoj. La registaroj de la mondo pere de siaj parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun ĉi gravegan leĝon. La dua ŝtupo, en la dista futuro, estos la fina adopto de unu sola lingvo kaj komuna skribo por ĉiuj surtere. (Aqdas, p.250) Δ
(4) Jesuo Kristo Δ

Reveno al la Komenco.
Bibliografio

Perloj de l'Saĝo el la skriboj de Bahá'u'lláh, traduko el la angla de kompilaĵo farita de Kambiz Poostĉi kaj peter Spiegel aperinta en 1992 germanlingve sub la titolo « Bahá'u'lláh  - Im Land der Einheit » ĉe Horizonte Verlag GmbH, Stuttgart. tradukita kaj eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt ĉe Majno, germanio, 1994 ISBN: 84-85238-88-5

A Synopsis and Codification of the Kitab-i-Aqdas, the Most Holy Book of Bahá'u'lláh ;
Universal House of Justice, Bahá'í World Centre, Haifa, Israel, 1973 (Synopsis and Codification)

Bahá'í Prayers ; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1985
(Bahá'í Prayers) Preĝoj ; Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, Germanio, 1992 (Preĝoj)

Bahá'u'lláh : The Hidden Words ; Bahá'í Publishing Trust, London, Great Britain, 1975

La Kaŝitaj Vortoj de Bahá'u'lláh ; Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza, Ceará Brazilo, 1981
(The Hidden Words / Kaŝitaj Vortoj)

Epistle to the Son of the Wolf ; Bahá'í Publiŝing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1988 (Son of the Wolf)

Gleanings of the Writings of Bahá'u'lláh ; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1983
(Gleanings)

Kitáb-i-Íqán. The Book of Certitude; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1989 (Certitude)

Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas ; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1988 (Tablets)

The Kitáb-i-Aqdas. The Most Holy Book ; The Universal House of Justice, Bahá'í World Centre, Haifa, Israel, 1992 (Aqdas)

The Seven Valleys and The Four Valleys ; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1991 (Seven Valleys)

Effendi, Shoghi : The Advent of Divine Justice ; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1990 (Advent of Divine Justice)

The Promised Day Is Come ; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1980 (Promised Day)

The World Order of Bahá'u'lláh : Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1991 (World Order)

Esslemont, J. E.: Bahá'u'lláh and the New Era ; London, 1923.
Third Revised Edition, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1970
Bahá'u'lláh kaj la nova epoko ; Bahaa Esperanto-Ligo, Kolonjo 1930, Dua reviziita eldono, Wilmette, Illinois, USA, 1978 (Nova Epoko)
 

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >