Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La bedaŭrindaj kaŭzoj de militoj kaj ĉies devo de porpaca penado.
la 21-an de oktobro 1911.

'Abdu'l-Bahà diris :
Mi esperas, ke vi ĉiuj estas feliĉaj kaj sanaj. Mi ne estas feliĉa, sed tre malgaja. La novaĵo pri la batalo apud Bengazi dolorigis mian koron. Mi miras je la homa sovaĝeco, kiu ankoraŭ ekzistas en la mondo. Kiel estas eble por homo batali de mateno ĝis vespero, mortigante unu alian, verŝante la sangon de siaj proksimuloj - kaj por kio ? por gajni la posedon de peceto da tero ! Eĉ bestoj, batalante, havas ian senperan kaj pli racian kaŭzon de atakoj ! Kiel terure estas, ke homo, kiu apartenas al la pli supera regno, povas malsupreniĝi ĝis mortigado kaj malfeliĉigado de siaj proksimuloj - pro posedo de terregiono !

La plej alta el la kreaĵoj batalas por akiri la plej malaltan formon de l'materio - la teron ! Lando apartenas ne al unu popolo, sed al ĉiuj. La tero ne estas homa domo, sed lia tombo. Kaj pro siaj tomboj tiuj homoj batalas. Nenio en la mondo estas tiel fia, kiel tombo, la restejo de putrantaj homaj korpoj.

Kiel ajn granda estus la konkerinto, kiom ajn da landoj li sklavigus, li ne povas reteni al si el tiuj dezertigitaj landoj pli multe, ol etan iomon - sian tombon ! Se oni bezonas pli da tero, por plibonigi kondiĉojn de l’popolo, por disvastigi civilizacion ( por anstataŭi krudajn kutimojn per justaj leĝoj ) - estus certe eble pace akiri la necesan plion da teritorio !

Sed milito estas kreita por kontentigi homajn ambiciojn; por la mondeca gajno de kelkaj personoj terura mizero estas portata en multegajn hejmojn, rompante la korojn de centoj da viroj kaj virinoj.

Kiel multe da vidvinoj funebras pro siaj edzoj; kiel multajn rakontojn pri sovaĝa krueleco ni aŭdas ! Kiel multe da orfigitaj infanetoj ploras pro la pereintaj patroj, kiel multaj virinoj lamentas pro mortigitaj filoj !

Nenio estas tiel korŝiranta kaj terura, kiel eksplodo de homa sovaĝeco !

Mi rekomendas al vi, ke ĉiu el vi koncentrigu ĉiujn pensojn de sia koro je amo kaj unueco. Kiam aperas penso pri milito, kontraŭstaru ĝin per pli forta penso pri paco. La penso de malamo devas esti neiigita per la pli potenca penso de amo. Pensoj pri milito alportas pereon al ĉia harmonio, feliĉo, trankvilo kaj kontenteco.

Pensoj de amo estas konstruantoj de frateco, paco, amikeco kaj felico.

Kiam la soldatoj de l’mondo nudigas la glavojn, por mortigadi, la soldatoj de Dio premu la manon unu al alia ! Ke la tuta sovaĝeco de homoj malaperu tiel per la Favoro de Dio, penetranta la purajn korojn kaj sincerajn animojn ! Ne pensu, ke la mondpaco estas neatingebla idealo !

Nenio estas neebla por la Dieca Bonvolo de Dio.

Se vi deziros per la tuta koro amikecon inter ĉiuj gentoj de la tero, via penso, spirita kaj pozitiva, disvastiĝados; ĝi fariĝos deziro de aliaj, kreskanta kaj fortiĝanta, ĝis ĝi ekregos la mensojn de ĉiuj homoj.

Ne perdu la esperon ! Laboru persiste. Sincereco kaj amo venkos malamon. Kiel multaj, ŝajne neeblaj faktoj okazas en tiuj ĉi tagoj ! Viaj vizaĝoj estu persiste turnitaj al la lumo de la mondo. Elmontru amon al ĉiuj; amo estas la spiro de la Sankta Spirito en homan koron . Estu kuraĝaj. Dio neniam forlasas siajn infanojn kiuj penadas, laboras kaj preĝas ! Plenigu viajn korojn per fervorega deziro, ke trankvileco kaj harmonio ekregu tiun ĉi tutan militantan mondon. Sukceso kronos viajn klopodojn kaj kun la universala frateco venos la Regno de Dio en paco kaj bonvolo !

En tiu ĉi ĉambro estas hodiaŭ membroj de multaj gentoj, francoj amerikanoj, angloj, germanoj, italoj - fratoj kaj fratinoj renkontantaj unu la alian en amikeco kaj harmonio. Tiu ĉi kunveno estu  antaŭ- ekzemplo de tio, kio plej vere okazos en la mondo, kiam ĉiuj infanoj de Dio komprenos, ke ili estas folioj de unu arbo, floroj de unu ĝardeno, gutoj de unu oceano, filoj kaj filinoj de unu Patro, kies nomo estas : Amo !

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahai.de/bahaaeligo >
< bahaaeligo@bahai.de >