Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La universala amo
la 24-an de oktobro 1911.


Unu hindo diris al 'Abdu'l-Bahá : « La celo de mia vivo estas transdoni al la mondo la revelacion de Kriŝno tiagrade, kiel ĝi ekzistas en mi ».

'Abdu'l Bahà diris :
La revelacio de Kriŝno estas la revelacio de amo. Ĉiuj Diaj Profetoj alportis la revelacion de amo. Neniu el ili iam pensis, ke milito kaj malamo estas bonaj. Ĉiuj konsentas, dirante, ke amo kaj bonvolo estas plej bonaj.

Amo malkaŝas sian realecon en faroj, ne nur en vortoj - nura vortoj estas sen rezulto. Por ke amo povu malkaŝi sian potencon, devas ekzisti celo, ilo, motivo !

La principon de amo oni povas esprimi en multaj manieroj; ekzistas amo al familio, al patrujo, al raso, ekzistas politika entuziasmo, ekzistas ankaŭ amo al interes-kunularo en servo. Ĉio tio estas manieroj kaj rimedoj, por elmontri la povon de amo. Sen tiaspecaj manieroj amo estus nevidebla, neaŭdebla, nesentebla - ĝenerale neesprimita, nemalkaŝita ! Akvo elmontras sian povon en diversaj manieroj: ĝi sensoifigas, ĝermigas semojn, ktp. Karbo esprimas unu el siaj ecoj en gaslumo, dum unu el la povoj de elektro montriĝas en la elektra lumo. Se ekzistus nek lumgaso, nek elektro, la noktoj de la mondo estus senlumaj ! Tiel estas necese havi ilon, motivon por elaperigo de amo, celon kaj manieron de esprimo.

Ni devas trovi kielon por disvastigadi amon inter la filoj de la homaro.

Amo estas senlima, senborda, senfina ! Materiaĵoj havas dimensiojn, estas limigitaj, finitaj. Oni ne povas ĝuste esprimi senfinan amon per limhavaj manieroj.

La perfekta amo bezonas malegoistan instrumenton, absolute liberan de iaspecaj ligoj. La amo al familio estas limigita; la ligoj de parenceco ne estas la plej fortaj teniloj. Ofte membroj de unu familio malkonsentas, eĉ malamas unu la alian.

La patriota amo estas limhava; la amo al patrolando, kaŭzanta malamon kontraŭ ĉiuj aliaj landoj, ne estas perfekta amo ! Ankaŭ samlandanoj ne estas liberaj de malpacoj inter si.

La amo al raso estas limigita ; ekzistas ĉi tie certa unueco sed ĝi estas nesufiĉa. Amo devas esti libera de limigoj.

Ami sian propran rason povas signifi malamon kontraŭ ĉiuj aliaj kaj eĉ popoloj de la sama raso ofte malamas unu la alian.

La politika amo estas ankaŭ grandparte miksita kun malamo de unu partio kontraŭ alia; tiu ĉi amo estas tre limigita kaj necerta.

La amo al interes-kunularo en servo estas simile ŝanĝiĝema; ofte ekestas konkurenco, kiu kondukas al ĵaluzo, kaj fine malamo ekokupas la lokon de la amo.

Antaŭ kelkaj jaroj Turkujo kaj Italujo estis en amika politika harmonio; nun ili militas !

Ĉiuj tiuj ĉi ligoj de amo estas malperfektaj. Estas klare, ke la limhavaj materialaj ligoj malsufiĉas, por ĝuste esprimi la universalan amon.

La granda malegoista amo al la homaro estas limigita per neniu el tiuj ĉi malperfektaj, duonegoistaj limigoj; tio estas la sola perfekta amo, havebla al la tuta homaro, kaj ĝi povas esti realigita per la povo de la Dia Spirito. Nenia monda povo kapablas realigi la universalan amon.

Unuiĝu ĉiuj en la Dia Potenco de amo ! Ĉiuj penu kreski en la lumo de la Suno de l’Vero, kaj reflektante tiun brilegan amon sur ĉiujn homojn, iliaj koroj tiel unuiĝu, ke ili restadu ĉiam en la radieco de la senlima amo.

Memoru tiujn ĉi vortojn, kiujn mi diras al vi dum la mallonga tempo, kiam mi estas inter vi en Parizo. Mi varmege instigas vin: ne lasu kateni viajn korojn per la materialaj aferoj de la mondo; mi postulas ne ke vi kuŝadu kontente sur la litoj de senatento, sklavigitaj al materio, sed ke vi leviĝu kaj liberigu vin de ĝiaj ĉenoj !

La besta mondo estas sklavigita al materio - al homo Dio donis liberecon. Bestoj ne povas sendependiĝi de la legoj de l’naturo, dum homo povas regi ilin, ĉar li, entenante la naturon, povas levi sin super ĝin.

La potenco de la Sankta Spirito, kleriganta la homan intelekton, permesis al li malkovri la rimedojn por fleksi al sia volo multajn leĝojn de la naturo. Li flugas tra la aero, vojaĝas sur la maro kaj eĉ veturas sub la akvo.

Ĉio tio montras, kiel la intelekto de homo ebligis al li liberigi de la limigoj de l’naturo kaj solvi multajn ĝiajn misterojn. Ĝis certa grado homo rompis la ĉenojn de materio.

La Sankta Spirito donos al homo povojn pli grandajn, ol tiuj, se li nur klopodos pri la aferoj de spirito kaj penos agodi sian koron al la Dia Senfina Amo.

Se vi amas membron de via familio aŭ samlandanon, amu lin kun radio de la senfina amo ! Tiu ĉi amo estu en Dio kaj per Dio. Kie ajn vi trovos la kvalitojn de Dio, amu tiun personon, ĉu li estas el via familio, aŭ el alia. Verŝu la lumon de la senlima amo sur ĉiun homan estaĵon, kiun vi renkontas, ĉu el via lando, via raso, via politika partio, aŭ el iu alia nacio, koloro aŭ
nuanco de politika opinio. La Ĉielo helpos vin, kiam vi laboros por tiu kunvenigo de la disŝutitaj popoloj de la mondo en la ombron de la ĉionpova tendo de unueco.

Vi estos servantoj de Dio, kiuj loĝas proksime al Li, Liaj diaj helpantoj en la servado, klopodantaj por la tuta homaro. Por la tuta homaro ! Por ĉiu homa estaĵo ! Neniam forgesu ĉi tion !

Ne diru, ke li estas italo, aŭ franco, aŭ amerikano, aŭ anglo, memoru nur, ke li estas filo de Dio, servanto de la Plej Alta, homo ! Ĉiuj estas homoj ! Forgesu naciecojn; ĉiuj estas egalaj antaŭ Dio !

Ne pensu pri viaj propraj limigitecoj; la helpo de Dio venos al vi. Forgesu vin mem. La Dia helpo certe venos

Kiam vi alvokas la Favoron de Dio, atendante fortigon, via forto estos dekobligita.

Rigardu min: mi estas tiel malforta, tamen mi ricevis la forton veni al vi - mi, mizera servanto de Dio, ricevis la eblon transdoni al vi tiun ĉi revelacion ! Mi ne estos kun vi longe. Oni devas neniam konsideri sian propran malfortecon; la forto de la Sankta Spirito de Amo donas la povon instrui. La penso pri nia malforteco povus nur malesperigi nin. Ni devas rigardi pli alten, super ĉiujn terajn pensojn, apartigi nin de ĉiuj materialaj ideoj, petegi pri la aferoj de l’spirito, fiksi niajn okulojn sur la eterne malavara Favoro de la Ĉionpova, kiu plenigas niajn animojn per la kontenteco de la ĝojplena servado al Lia ordono : « Amu unu la alian ».

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >