Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La plej granda Dia dono al homo
Ĵaŭde, la 26-an de oktobro 1911.


La plej granda Dia dono al homo estas intelekto, aŭ kompreno.

Kompreno estas la povo, per kiu homo akiras scion pri diversaj regnoj de l’kreaĵo kaj pri diversaj statoj de l’ekzisto, kiel ankaŭ pri multe el tio, kio estas nevidebla.

Posedante tiun ĉi donon, li estas, en si mem, sumo de la antaŭaj kreaĵoj - li kapablas starigi kontakton kun tiuj regnoj; kaj dank' al tiu ĉi dono li ofte povas, per sia scienca instruiteco, iri ekster ilin per profeta antaŭenrigardo.

Intelekto estas vere la plej altvalora trezoro, donita al homo de la Dia Malavareco. Inter la kreitaj estaĵoj sole homo posedas tiun ĉi mirindan povon.

Ĉiuj kreaĵoj, antaŭ antaj homon, estas ligitaj per la severaj leĝoj de l’naturo. La granda suno, la amasoj da steloj, la oceanoj kaj maroj, montoj, arboj kaj ĉiuj bestoj, grandaj aŭ malgrandaj - neniu el ili povas liberigi sin de la obeo al la leĝoj de la naturo.

Sed homo havas liberecon, kaj, dank'al sia kompreno aŭ intelekto, sukcesis ekestri aŭ alkonformigi kelkajn el la leĝoj de l’naturo al siaj propraj bezonoj. Per la potenco de sia intelekto li malkovris la rimedojn, per kiuj li ne nur trapasas grandajn kontinentojn en ekspresaj vagonaroj kaj traveturas vastajn oceanojn en ŝipoj, sed ankaŭ, kiel fiŝo, vojaĝas sub akvo en subakvaj veturiloj, kaj, imitante birdojn, flugas tra la aero en aeroplanoj.

Homo sukcesis adapti elektron al diversaj uzoj - por lumo, por movforto, por sendi komunikojn de unu fino de la tero al la alia - kaj per elektro li povas eĉ aŭdi voĉon, malproksiman je multaj mejloj !

Dank'al tiu ĉi donaco de kompreno aŭ intelekto li kapablas ankaŭ uzi la radiojn de la suno, por bildi homojn aŭ objektojn, kaj eĉ por kapti la formojn de malproksimaj astroj.

Ni vidas, en kiel multaj manieroj homo sukcesis fleksi la fortojn de la naturo al sia volo.

Kiel plorinde estas vidi, ke homo uzis siajn de Dio donitajn kapablojn, por konstrui batalilojn, por rompi la ordonon de Dio « Ne mortigu » kaj malrespekti la instruon de Kristo « Amu unu la alian ».

Dio donis al homo tiun ĉi povon, ke li ĝin uzu por progresigi la civilizacion, por la bono de la homaro, por kreskigi amon, harmonion kaj pacon. Sed homo preferas uzi tiun ĉi donacon por malkonstrui, anstataŭ konstrui, por maljusteco kaj tiraneco, por semi malamon, malpacon kaj detruon, por ruinigadi siajn proksimulojn, kiujn Kristo ordonis al ni ami, kiel nin mem.

Mi esperas, ke vi uzos vian komprenon por estigi la unuecon kaj trankvilon de la homaro, por doni lumon kaj civilizacion al la popoloj, por florigi amon en ĉiuj ĉirkaŭ vi kaj por venigi la universalan pacon.

Studu la sciencojn, akiradu pli kaj pli da scio. Oni povas, ekster ĉia dubo, lerni ĝis la fino de sia vivo ! Uzu vian scion ĉiam por bono de la aliaj; tiel malaperu milito de la supraĵo de tiu ĉi bela tero kaj starigita estu la glora konstruaĵo de paco kaj konkordo. Klopodu, ke viaj altaj idealoj estu efektivigitaj en la Regno de Dio sur la tero, kiel ili estas en la ĉielo.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >