PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado
en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
Beleco kaj harmonio
en diverseco.
la 28-an de oktobro
1911.
La Kreinto de ĉio estas Unu Dio.
De tiu sama Dio ĉiuj kreaĵoj venis en la ekziston, kal Li estas tiu celo, al kiu sopiregas ĉio en la naturo. Tiun ĉi koncepton prezentis la vortoj de Kristo, kiam Li diris : « Mi estas la Alfo (unua litero de la greka alfabeto) kaj la Omego (lasta litero de la greka alfabeto), la komenco kaj la fino ». Homo estas la sumo de la kreo, kaj perfekta homo estas la esprimo de la kompleta Dia penso - la Vorto de Dio.
Konsideru la mondon de kreitaĵoj, kiel diversaj kaj malsimilaj ili estas en la specoj, kaj tamen de unu sola deveno. Ĉiuj diferencoj, kiujn ni vidas, estas la diferencoj de formo kaj koloro. La diverseco de tipoj estas videbla tra la tuta naturo.
Rigardu belan ĝardenon, plenan de floroj, arbustoj kaj arboj. Ĉiu floro havas alian ĉarmon, specialan belecon, sian propran, dolĉan aromon kaj belan koloron. Ankaŭ la arboj - kiel ili diferencas en la formo, kresko kal foliaro, kaj kiel diversajn fruktojn ili donas ! Tamen ĉiuj tiuj floroj, arbustoj kaj arboj elkreskas el tiu sama tero, tiu sama suno lumas sur ilin kaj tiuj samaj nuboj donas al ili pluvon.
Same estas kun la homaro. Ĝi konsistas el multaj rasoj, kaj ĝiaj popoloj estas diversaj en koloro - blankaj, nigraj, flavaj, brunaj kaj ruĝaj - sed ili ĉiuj devenas de tiu sama Dio kaj ĉiuj estas Liaj servantoj. Tiu ĉi diverseco inter la idoj de l’homaro havis bedaŭrinde ne tian saman efikon, kiel inter la kreitaĵoj de la mondo de kreskaĵoj, kie vidiĝas la spirito de pli granda harmonio. Inter homoj ekzistas multegaj malamikecoj, kaj tio ĉi estas la kaŭzo de militoj kaj malamoj inter diversaj nacioj de la mondo.
Diferencoj, kiuj koncernas nur la sangon, igas ilin mortigadi kaj pereigadi unu la aliajn. Ve, ke tiaj aferoj ekzistas ankoraŭ ! Ni rigardu prefere la belecon de la diverseco, la belecon de l’harmonio, kaj lernu nian lecionon de la kreskaĵoj. Se vi vidus ĝardenon, en kiu ĉiuj kreskaĵoj estas samaj laŭ la formo, koloro kaj aromo, ĝi tute ne ŝajnus al vi bela, sed kontraŭe, monotona kaj enuiga. Ĝardeno, kiu plaĉas al la okuloj kaj kontentigas la koron, estas ĝardeno, en kiu kreskas unu apud aliaj floroj de ĉiaj nuancoj, formoj kaj aromoj, kaj la ĝoja kontrasto de la koloroj estas la kaŭzo de ĝia beleco kaj ĉarmo. Same estas kun arboj. Fruktoĝardeno, plena de fruktarboj, estas belega, same ankaŭ plantejo, kie estas plantitaj multaj specoj de arbustoj. La diverseco kaj varieco estas tio, kio formas ĝian ĉarmon; ĉiu floro, ĉiu arbo, ĉiu frukto estas ne nur bela en si mem, sed per la kontrasto vidigas pli la kvalitojn de la aliaj kaj elmontras de la profito la specialan ŝatindecon de ĉiu aparte kaj de ĉiuj kune.
Tiel same devus esti inter la idoj de l’homaro ! La diverseco en la homa familio devus esti kaŭzo de amo kaj harmonio, kiel okazas en muziko, kie multaj diversaj sonoj unuiĝas en perfektan akordon.
Se vi renkontas homojn de alia raso kaj koloro ol vi mem ne malfidu al ili kaj ne rigidigu vin en via ŝelo de konveneco sed kontraŭe estu kontentaj kaj elmontru al ili afablecon. Pensu pri ili, kiel pri alikoloraj rozoj, kreskantaj en la bela ĝardeno de l’homaro kaj ĝoju, ke vi estas inter ili.
Simile, kiam vi renkontas tiujn, kies opinioj diferencas de viaj propraj, ne forturnu de ili viajn vizaĝojn. Ĉiuj estas serĉantoj de la Vero, kaj multaj estas la vojoj, kiuj kondukas al ĝi. La Vero havas multajn formojn, sed ĝi estas ĉiam kaj eterne unu.
Ne permesu, ke diferenco de opinio aŭ alieco de penso apartigu vin de viaj proksimuloj, aŭ estu kaŭzo de disputo, malamo kaj malpaco en viaj koroj.
Prefere serĉu diligente la Veron kaj amikiĝu kun ĉiuj homoj.
Ĉiu konstruaĵo estas konstruita el diversaj ŝtonoj sed ĉiu el ili tiel dependas de la aliaj, ke, se unu estus forigita, la tuta konstruaĵo suferus, se unu estus mankohava, la tuta strukturo estus malperfekta.
Bahá'u'lláh strekis la cirklon de unueco. Li faris planon por unuigi ĉiujn popolojn kaj kunvenigi ilin ĉiujn sub la ŝirmon de la tendo de universala unueco. Tio ĉi estas la faraĵo de la Dia Malavareco kaj ni ĉiuj devas klopodadi per la koroj kaj per la animoj ĝis ni havos la realecon de unueco en nia mezo, kaj laŭ nia laborado forto estos donita al ni. Forlasu ĉiujn pensojn pri la memo kaj penu nur esti obea kaj subiĝema al la Volo de Dio. En tia maniero ni fariĝos civitanoj de la Regno de Dio kaj atingos la ĉiamdaŭran vivon.
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
T +49-(0)6192-9929-16 F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de
>
< bahaaeligo@bahai.de
>