Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La spiritaj aspiroj en Okcidento.
la 6-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Bahá diris :
Koran bonvenon al vi ! El la orientaj landoj mi venis en Okcidenton, por resti inter vi dum mallonga tempo. En Oriento oni ofte diras, ke la okcidentuloj ne havas spiritecon, sed mi ne trovis la aferon tiel. Dankon al Dio, mi vidas kaj sentas, ke estas multe da spiritaj aspiroj inter la okcidentuloj, kaj ke en kelkaj okazoj ilia spirita percepto estas eĉ pli penetrema, ol tiu de iliaj orientaj fratoj. Se la instruoj, donitaj en Oriento, estus konscience disvastigitaj en Okcidento, la mondo estus hodiaŭ pli luma loko.

Kvankam en la pasintaj tempoj ĉiuj grandaj spiritaj instruistoj aperis en Oriento, estas tie tamen multaj homoj, tute senigitaj de spiriteco. Rilate al la aferoj de l’Spirito ili estas senvivaj kiel ŝtono. Kaj ili ne deziras esti aliaj, ĉar ili opinias, ke homo estas nur supera speco de besto kaj ke la aferoj de Dio ne koncernas lin.

Sed la ambicio de homo devas flugi super tion ĉi. Li devas rigardi ĉiam pli alten, super sin mem, ĉiam supren kaj antaŭen, ĝis per la Kompatemo de Dio li atingos la Regnon de Ĉielo. Estas ankaŭ homoj, kies okuloj estas malfermitaj nur al la fizika progreso kaj al la evolucio en la mondo de materio. Tiuj ĉi homoj preferas studi la similecon inter sia propra fizika korpo kaj tiu ĉi de simio anstataŭ konsideri la glorindan parencecon inter sia spirito kaj tiu ĉi de Dio. Ĝi estas efektive stranga, ĉar nur fizike homo similas la malpli altajn kreatojn, kaj koncerne la intelekton li tute malsimitas ilin.

Homo ĉiam progresas. La sfero de lia scio ĉiam pligrandiĝas kaj lia mensa aktiveco fluas tra multaj kaj diversaj fluejoj. Rigardu, kion homo efektivigis sur la kampo de scienco, konsideru liajn multajn malkovrojn, liajn sennombrajn elpensaĵojn kaj la profundan komprenon de la leĝoj de l’naturo.

En la sfero de arto okazas ĝuste la samo, kaj tiu mirinda evoluado de la homaj kapabloj iĝas ĉiam pli rapida kun la fluo de l’tempo ! Se oni povus kunmeti la malkovrojn kaj elpensaĵojn de la lastaj dekkvin jarcentoj, vi vidus, ke dum la lastaj cent jaroj okazis pli granda progreso, ol dum la antaŭaj dekkvar jarcentoj. Ĉar la rapideco, kun kiu homo progresas, kreskas de jarcento al jarcento.

La povo de intelekto estas unu el la plej grandaj favoroj de Dio donitaj al la homoj; ĝi estas la povo, kiu faras ĝin kreaĵo pli alta ol besto. Ĉar, dum la homa inteligenteco jarcenton post jarcento kaj tempon post tempo kreskas kaj iĝas ĉiam pli penetrema, tiu de bestoj restas en la sama stato. Ili ne estas pli inteligentaj hodiaŭ ol antaŭ mil jaroj ! Ĉu oni bezonas pli grandan pruvon por montri, kiel homo malsimilas al la kreaĵoj de la besta mondo ? Sendube ĝi estas klara, kiel tago !

La spiritaj perfektecoj estas laŭnaskaj rajtoj de homo kaj apartenas al li sola el la tuta kreaĵaro. Homo estas en realeco spirita estaĵo, kaj nur kiam li vivas en la spirito li estas vere feliĉa. Tiu spirita sopiro kaj percepto apartenas egale al ĉiuj homoj, kaj mi estas firme konvinkita, ke la okcidentuloj posedas grandajn spiritajn aspirojn.

Mi preĝas varmege, ke la stelo de Oriento verŝu siajn brilantajn radiojn sur la okcidentan mondon, kaj ke la popoloj de Okcidento leviĝu en forto, fervoro kaj kuraĝo, por helpi siajn fratojn en Oriento.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >