Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

Koncerne korpon, animon kaj spiriton.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, vendrede matene, la 17-an de novembro 1911.


En la mondo de homeco ekzistas tri gradoj : tiuj de la korpo, de la animo kaj de la spirito.

La korpo estas la fizika aŭ besta grado de homo. De la korpa vidpunkto homo estas partoprenanto de la besta regno. La korpoj tiel de homoj, kiel de bestoj estas kombinitaj el elementoj, kunigitaj per la leĝo de altirado.

Simile al besto homo posedas sentopovojn, estas subigita al varmo, malvarmo, malsato, soifo ktp. Malsimile al besto, homo posedas intelektan animon, la homan inteligentecon.

Tiu homa inteligenteco estas peranto inter lia korpo kaj lia spirito.

Kiam homo permesas al la spirito pere de la animo klerigi sian komprenon, tiam li entenas la tutan sferon de kreiteco; ĉar homo, estante la kulminacio de ĉio, kio estis antaŭe, kaj tiel supera al ĉiuj antaŭaj evolucioj, entenas la tutan malpli altan mondon en si mem.

Lumigita de la spirito per la helpo de la animo la inteligenteco de homo faras lin kronito inter la kreaĵoj.

Sed aliflanke, se homo ne malfermas sian menson kaj koron al la benoj de la Spirito, sed turnas la animon al la materiala flanko, al la korpa parto de sia naturo, tiam li estas falinta de sia alta loko kaj fariĝas malpli supera, ol la loĝantoj de la malpli alta besta regno. En tiu okazo la homo estas en plorinda stato ! Ĉar se la spiritaj kvalitoj de la animo, malfermita al la spiro de la Dia Spirito, estas neniam uzataj, ili atrofias, malfortiĝas kaj fine malkapabliĝas. Dume la sole ekzercataj materialaj kvalitoj de la animo fariĝas terure fortaj - kaj la malfeliĉa, misgvidita homo fariĝas pli sovaĝa, pli maljusta, pli malnobla, pli kruela, pli malbonvola ol eĉ la malpli altaj bestoj. Ĉar ĉiuj liaj aspiroj kaj deziroj estas fortigataj de la malpli alta parto de la naturo de lia animo, li fariĝas pli bruta, ĝis lia tuta estaĵo iĝas neniel supera al tiu de pereemaj bestoj. Tial homoj celas fari malbonon, vundi kaj detrui. Ili estas tute sen la spirito de la Dia Kompatemo, ĉar la ĉielaj kvalitoj de iliaj animoj estas superitaj de la materialaj. Se, kontraŭe, la spirita naturo de la animo estas tiel fortigita, ke ĝi subigas la materialan flankon, tiam la homo proksimiĝas al Dieco; lia homeco iĝas tiel glorigita, ke la virtoj de la ĉiela Anaro malkaŝas sin en li; li elradiigas la Kompatemon de Dio, li stimulas la spiritan progreson de homoj, ĉar li iĝas lampo, kiu ĵetas lumon sur ilian vojon.

Vi vidas, kiel la animo estas peranto inter la korpo kaj la spirito. En simila maniero tiu ĉi arbo (*) estas peranto inter la semo kaj la frukto. Kiam frukto aperas kaj maturiĝas sur arbo, ni scias, ke la arbo estas perfekta; se la arbo kreskigus neniujn fruktojn, ĝi estus nur senutila kreskaĵo, servanta al nenia celo !

Kiam la animo havas en si la Vivon de la Spirito, ĝi kreskigas bonajn fruktojn kaj fariĝas Dia arbo. Mi deziras, ke vi penu ekkompreni tiun ĉi ekzemplon. Mi esperas, ke la nedirebla Boneco de Dio tiel fortigos vin, ke la ĉielaj kvalitoj de viaj animoj, kiuj ligas ilin al la Spirito, proksimiĝos al la perfektecoj de la Ĉiela Regno. Viaj vizaĝoj, estante firme turnitaj al la Dia Lumo, iĝu tiel lumradiaj, ke ĉiuj viaj pensoj, vortoj kaj agoj brilu de la spirita radieco, ĉef-reganta en viaj animoj tiel, ke en ĉiuj kunvenoj de la mondo vi elmontradu perfektecon en viaj vivoj.

La vivoj de kelkaj homoj estas okupitaj sole per la aferoj de tiu ĉi mondo; iliaj mensoj estas tiel lumigitaj de eksteraj manieroj kaj tradiciaj interesoj, ke ili estas blindaj al ĉia alia regno de ekzisto, al la spiritaj signifoj de ĉiuj aferoj ! Ili pensas kaj revas pri tera famo, pri materiala progreso. Voluptaj deziroj kaj komforta ĉirkaŭaĵo lumigas ilian horizonton, kaj iliaj plej altaj ambicioj centriĝas en sukcesoj de mondaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj. Ili ne moderigas siajn plej malaltajn inklinojn; ili manĝas, trinkas kaj dormas ! Kiel bestoj, ili pensas pri nenio, krom sia propra fizika bonstato. Estas vere, ke tiuj necesoj devas esti kontentigitaj. Vivo estas ŝarĝo, kiun ni devas porti, dum ni estas sur la tero, sed oni ne devas permesi al zorgoj, koncernantaj la malpli altajn aferojn de la vivo, monopoligi ĉiujn pensojn kaj aspirojn de la homa estaĵo. La ambicioj de la homa koro devas direkti sin al pli glorinda celo, la mensa aktiveco devas levi sin al pli alta nivelo ! Homoj devas gardi en siaj animoj la vizion pri ĉielaj perfektecoj kaj prepari tie loĝejon por la neelĉerpebla Malavareco de la Dia Spirito.

La celo de viaj ambicioj estu akiri sur la tero la ĉielan civilizacion ! Mi petas por vi pri la Plejsupera Beno, ke vi estu plenigitaj per la vivoforto de la Ĉiela Spirito, por ke vi iĝu kaŭzo de la vivo de la mondo.

(*) Malgranda oranĝarbo sur apuda tablo.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >