Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

Vera feliĉo kaj progreso ne povas esti sen spiriteco.
la 21-an de novembro 1911.


Krueleco kaj sovaĝeco estas naturaj en bestoj, sed homoj devas elmontradi la kvalitojn de amo kaj bonsento. Dio sendis ĉiujn Siajn Profetojn en la mondon kun unu ideo - semi en la homajn korojn amon kaj bonvolon, kaj por tiu ĉi granda celo ili volonte akceptadis suferojn kaj morton. Ĉiuj Sanktaj Libroj estis skribitaj por konduki kaj direkti homon sur la vojon de amo kaj unueco; kaj tamen, malgraŭ ĉio tio, ni havas inter ni la malĝojan spektaklon de militoj kaj sangoverŝado.

Kiam ni rigardas la paĝojn de la historio, de la pasinta kaj de la nuna, ni vidas la nigran teron ruĝigitan per homa sango. Homoj mortigas sin reciproke, kiel sovaĝaj lupoj, kaj forgesas la leĝon de amo kaj toleremo.

Nun venis tiu ĉi luma tempo, alportante kun si mirindan civilizacion kaj materialan progreson. Plivastiĝis la intelekto de la homoj, pligrandiĝis ilia scio, sed ve, malgraŭ ĉio tio freŝa sango estas verŝata tagon post tago. Konsideru la nunan turka-italan militon; pripensu por momento la sorton de tiuj malfeliĉaj homoj ! Kiel multaj estas mortigitaj dum tiu malgaja tempo ! Kiel multaj domoj estas ruinigitai kaj infanoj orfigtaj ! Kaj kion oni povas gajni repage por ĉiuj tiuj turmentoj kaj korsuferoj ? Nur malgrandan peceton da tero !

Ĉio tio montras, ke la materiala progreso sola ne kaŭzas altigon de homo. Kontraŭe, ju pli li profundiĝas en la materiala progreso, des pli mallumiĝas lia spiriteco.

En la pasintaj tempoj la progreso en la materiala sfero ne estis tiel rapida, nek la sangoverŝado tiel abunda. En la antikvaj militoj oni konis neniajn kanonojn, pafilojn, dinamiton, bombojn, torped-ŝipojn, militŝipojn, subakvajn veturilojn. Nun dank'al la materiala civilizacio ni havas ĉiujn tiujn elpensaĵojn, kaj milito farigas ĉiam pli kaj pli terura. Eŭropo mem iĝis kvazaŭ unu grandega arsenalo, plena de eksplodaĵoj, kaj Dio bonvolu gardi kontraŭ fajrigo, ĉar se tio ĉi okazus, la tuta mondo estus enplektita.

Mi deziras komprenigi al vi, ke la materiala progreso kaj la spirita progreso estas du diferencaj aferoj, kaj ke nur se la materiala progreso iros manon ĉe mano kun spiriteco, povos okazi vera progreso kaj la Plej Granda Paco povos ekregi en la mondo. Se la homoj sekvus la sanktajn konsilojn kaj la instruojn de la Profetoj, se la Dia Lumo brilus en ĉiuj koroj kaj la homoj estus vere religiaj, ni baldaŭ vidus pacon sur la tero kaj la regnon de Dio inter la homoj. La Leĝoj de Dio povas esti komparitaj kun la animo kaj la materiala progreso kun la korpo. Se la korpo ne estus vivigata de la animo, ĝi ĉesus ekzisti. Mi preĝas fervore, ke spiriteco ĉiam kresku kaj plimultiĝadu en la mondo, por ke lumigitaj estu la moroj kaj starigita estu paco kaj harmonio.

Milito kaj rabo kun la akompanantaj ilin kruelaĵoj estas abomenaj al Dio kaj sekvigas sian propran punon, ĉar la Dio de Amo estas ankaŭ Dio de Justeco, kaj ĉiu homo devas nepre rikolti, kion li semas. Ni penu kompreni la Ordonojn de la Plej Alta kaj aranĝi niajn vivojn, kiel Li direktas. Vera feliĉo dependas de spiriitaj bonaĵoj kaj de ĉiama malfermiteco de la koro por ricevadi la Diajn Malavaraĵojn.

Se la koro forturnas sin de la benoj, kiujn Dio oferas, kiel ĝi povas esperi feliĉon ? Se ĝi ne bazas sian esperon kaj fidon sur la Dia Kompatemo, kie ĝi povas trovi trankvilon ? Ho, fidu je Dio, ĉar Lia Malavareco estas eterna, kaj je Liaj Benoj, ĉar ili estas plejsuperaj. Ho, konfidu vin en kredo al la Ĉionpova, ĉar Li ne malfidelas kaj Lia boneco daŭras eterne. La Suno senĉese donas lumon kaj la nuboj de Lia Malavareco estas plenaj de la akvo de Kompato, per kiu Li akvumas la korojn de ĉiuj, kiuj fidas je Li. Lia refreŝiga Blovo ĉiam portas sur siaj flugiloj kuracon al la sekiĝintaj animoj ! Ĉu estas saĝe turni sin for de tia amema Patro, kiu verŝas Siajn Benojn sur nin, kaj preferi esti sklavoj de materio ?

Dio en Sia senfina Boneco glorlevis nin al tiel granda honoro kaj faris nin mastroj de la materiala mondo. Ĉu ni do fariĝu ĝiaj sklavoj ? Ne, ni serĉu prefere nian naskorajton kaj penu vivi la vivon de spiritaj filoj de Dio. La glora Suno de l’Vero refoje leviĝis en Oriento. De la malproksima horizonto de Persujo ĝia radieco disiras for kaj malproksimen, dispelante la densajn nubojn de superstiĉoj. La lumo de la unueco de l’homaro komencas lumigadi la mondon kaj baldaŭ la standardo de Dia harmonio kaj de solidareco de la nacioj flirtos alten al la ĉielo. Vere, la blovoj de la Sankta Spirito inspiros la tutan mondon !

Ho, popoloj kaj nacioj ! Leviĝu kaj laboru kaj estu feliĉaj ! Kuniĝu sub la tendo de la unueco de l’homaro !

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >