Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La perfektaj homaj sentoj kaj virtoj.
la 23-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Bahá diris :
Vi ĉiuj devus esti tre feliĉaj kaj dankaj al Dio por la granda privilegio, kiu estas al vi donita.

Tio ĉi estas pure spirita kunveno ! Gloro estu al Dio - viaj koroj estas turnitaj al Li, viaj animoj estas altiritaj al la Regno, vi havas spiritajn aspirojn kaj viaj pensoj flugas super la mondo de polvo.

Vi apartenas al la mondo de pureco kaj ne kontentigas per la besta vivmaniero, per pasigado de la tagoj en manĝado, trinkado kaj dormado. Vi estas vere homoj. La celo de viaj pensoj kaj ambicioj estas akiri homan perfektecon. Vi vivas por fari bonon kaj porti feliĉon al aliaj. Via plej granda deziro estas konsoladi funebrantojn, fortigadi malfortulojn kaj esti kaŭzo de espero por malesperantoj. Tage kaj nokte viaj pensoj estas turnitaj al la Regno kaj viaj koroj estas plenaj de Amo de Dio.

Tiel vi konas nek kontraŭstaron, nek malsimpation aŭ malamon, ĉar ĉiu vivanta kreaĵo estas kara al vi kaj la bono de ĉiu estas la celo de viaj serĉoj.

Tio ĉi estas perfektaj homaj sentoj kaj virtoj. Se homo havas neniun el ili, estus por li pli bone ĉesi ekzisti. Se lampo ĉesis donadi lumon, estus pli bone ĝin neniigi. Se arbo kreskigas neniajn fruktojn, estus pli bone forhaki ĝin, ĉar ĝi nur estas superflua sur la tero.

Vere, estas por homo milfoje pli bone morti, ol kontinui la vivon sen virtoj.

Ni havas okulojn, por ke ni vidu per ili, sed se ni ne uzas ilin, kian profiton ili donas al ni ? Ni havas orelojn, por ke ni aŭdu per ili, sed se ni estas surdaj, kian utilon ni havas de ili ?

Ni havas langon, por ke ni gloru Dion kaj proklamu la bonan novaĵon, sed se ni estas mutaj, kiel senutila ĝi estas !

La Ĉion-amanta Dio kreis homon, por ke li disradiigadu la Dian Lumon kaj heligadu la mondon per siaj vortoj, agoj kaj vivo. Se li estas sen virto, li fariĝas ne pli bona, ol nura besto, kaj besto, ne posedanta inteligentecon, estas malinda estaĵo.

La Ĉiela Patro donis al homo la netakseblan donacon de inteligenteco, por ke li iĝu spirita lumo, penetranta la mallumon de materialeco, kaj alportanta al la mondo bonecon kaj veron. Se vi sekvos fervore la instruojn de Bahá'u'lláh, vi vere fariĝos lumo de la mondo, animo por la korpo de la mondo, konsolo kaj helpo por la homaro kaj fonto de savo por la tuta universo. Penu do per la tuta koro kaj animo sekvi la konsilojn de la Benita Perfekteco, kaj estu certaj, ke se vi sukcesos vivi tian vivon, kian li difinas por vi, la Eterna Vivo kaj ĉiamdaŭra ĝojo apartenos al vi kaj la ĉiela subteno estos sendita por doni al vi forton dum ĉiuj tagoj de via vivo.

Mia elkora preĝo estas, ke ĉiu el vi atingu tiun perfektan ĝojon !

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >